MapoNorda Osetio

Eseo de Slavik Ivanov

En malgrandaj landetoj de Norda Kaŭkazio loĝas diversaj etnoj. Eblas veturi per aŭto unu horon kaj veni al loko kun alia kulturo, religio, lingvo kaj moroj; unu plian horon da veturo — kaj pliaj diferencoj. Laŭ la vortoj de ĵurnalisto, “aperas impreso, ke post fiasko de la Babelturo, la konstruintoj translokiĝis ĉi tien”.

Respubliko Norda Osetio — Alanio situas en Norda Kaŭkazio. Teritorio: 7971 km2, 48% el kiuj estas montaro.

Norda Osetio estas subŝtato de la Ruslanda Federacio. Oriente ĝi havas limon kun Inguŝio, okcidente — kun Kabard-Balkario, norde — kun la Stavropola Regiono, la suda limo estas ŝtata limo de Ruslando.

La montaran parton de Norda Osetio trairas kvin montospinoj. La plej malaltaj lokoj de Norda Osetio estas en la norda Mozdoka regiono. La plej alta monto de la respubliko estas Kazbeko (5046 m) sur la limo kun Kartvelio, tradicie konsiderata la plej alta monto de la geografia Eŭropo. Moviĝante de la nordo al la sudo de Norda Osetio eblas dum nur cent kilometroj vidi plej diversajn pejzaĝojn: stepo, arbarostepo, fago-karpenaj arbaroj de la Arbara montospino, betulaj boskoj, montaraj stepaj terenoj, pinarbaroj, karsta tereno, alpaj herbejoj, montara tundro.

La klimato en la ebena parto de Norda Osetio estas “modere kontinenta”: pli severa en la Mozdoka regiono, pli milda en la apudmontara plataĵo, kie staras la ĉefurbo de la respubliko Vladikavkaz. La meza temperaturo de januaro estas ĉ. nulo, de julio — ĉ. 20 gradoj. Pro la bela montaro kaj la modera klimato Norda Osetio iĝis populara ripozloko, kie en sovetunia epoko estis konstruitaj resanigejoj kaj skiejoj. Inter pli ol 20 signifaj ripozejoj duono devis fermiĝi pro la ekonomia krizo post disfalo de Sovetunio, malhelpis ankaŭ la etnaj konfliktoj oriente kaj sude de Norda Osetio, kiuj fortimigis turistojn.

La bazo de la agrikulturo estas kultivado de maizo kaj legomoj. En Norda Osetio oni ankaŭ bredas ŝafojn kaj bovojn, ĉefe por interna konsumado. Norda Osetio importas vinberojn, pomojn kaj multajn aliajn fruktojn, produktatajn tute apude, en pli sunriĉaj partoj de Kaŭkazio.

Industrio estas la ĉefa ekonomia sektoro en Norda Osetio. La ĉefa industrio tie tradicie estas metalproduktado (zinko, plumbo, arĝento k.a.), grandan signifon havas ankaŭ fabrikoj produktantaj alkoholaĵojn (ekzemple, tutlande fama kompanio Istok kun la ĉefa uzino en Beslan).

La superan kleron eblas ricevi en du universitatoj (ĝenerala kaj specialiĝanta pri montara agrikulturo), minindustria politekniko, medicina akademio kaj pluraj malpli gravaj privataj lernejoj. Kulturan vivon influas ankaŭ ok lokaj muzeoj, kvin teatroj, pli ol dek etno-kulturaj societoj de la malplimultoj, ĉevala teatro-cirko, kelkaj televidaj kompanioj kaj radiostacioj.

Ekonomie la respubliko dependas de la federacia centro, duonon de ĝia buĝeto konsistigas transpagoj el la federacia buĝeto. Malgraŭ pozitivaj ŝanĝoj de la lastaj jaroj, la regiono plu estas konsiderata “ekonomie deprimita”, senteblas “ekonomie kaŭzita migrado”, ĉefe de kvalifikitaj fakuloj, al grandaj urboj de Ruslando, plej unue Moskvo, kaj eksterlanden.

Historio

Osetoj estas konsiderataj prafiloj de la fama antikva popolo scitoj, nomadoj, kiuj postlasis siajn spurojn en grandega tereno de Danubo ĝis orienta Kazaĥio. Scita gento de alanoj kreis en ĉemontara plataĵo de Norda Kaŭkazio fortan ŝtaton, kiun mencias multaj tiamaj aŭtoroj. Veno de la mongolaj trupoj al tiu ĉi lando kaj postaj invadoj de Timuro ruinigis Alanion, la restinta loĝantaro kaŝis sin en la montaro de la centra Kaŭkazio, miksiĝinte kun la indiĝenoj. Per miksiĝo de montaraj gentoj kaj alana supertavolo, laŭ la plej populara teorio, aperis la oseta etno. Tiel oni klarigas la strangan fakton, ke meze de Kaŭkazio ekzistas popolo kun lingvo de la orienta irana lingvogrupo.

En 1784 Osetio libervole aliĝis al Ruslando. La aliĝo malgraŭ multaj malfacilaj sekvoj havis pozitivan efikon. Osetoj, ne plu sub premo de kabardaj feŭdestroj, povis fondi vilaĝojn en la tereno konata nun kiel Oseta Dekliva Plataĵo. Iom post iom la tuta montara loĝantaro translokiĝis al la plataĵo, kie klimato kaj fekundeco estis multe pli favoraj. Dum la 19a jc la oseta etno kreskis dekoble, de ĉ. 30 mil komence de la jarcento ĝis ĉ. 300 mil sojle de la 20a.

Komence de la 20a jarcento ekfloris la osetaj kulturo kaj literaturo. En 1899 aperis poezia libro de Kosta Ĥetagurov (fondinto de la literatura oseta lingvo) Oseta Liro. Inter la verkoj de Kosta estas popolaj fabeloj kaj legendoj, kiujn li rerakontis rime, kaj versoj por infanoj. Ankoraŭ dum la vivo de la poeto liaj verkoj estis rerakontataj en la montaro buŝe (tiam ne ĉiuj osetoj scipovis legi). Post Ĥetagurov aperis multaj aliaj verkistoj kaj tradukistoj, kion subtenis en 1920-30aj jaroj la sovetunia politiko de evoluigo de lokaj lingvoj. Ekde 1923 aperadas la osetlingva tagĵurnalo Raŝtdzinad (Vero); inter aliaj osetlingvaj periodaĵoj elstaras literatura revuo Maĥ dug (Nia epoko).

Multajn problemojn de la nuntempo naskis la sovetuniaj migrigoj de etnoj. La unua okazis en 1920, kiam la nova potenco dankis subtenon flanke de inguŝoj per donaco al ili de fekundaj ĉemontaraj terenoj, en kiuj tiam loĝis kozakoj. La kozakojn oni kruele deportis al nordaj regionoj. En 1944 mem inguŝoj (kaj kelkaj aliaj etnoj) estis perforte deportitaj al Kazaĥio kaj Kirgizio. En iliajn vilaĝojn same nelibervole estis loĝigitaj osetoj kaj rusoj.

Kiam la inguŝoj revenis el la ekzilo, la iama parto de ilia teritorio restis en Norda Osetio. Anstataŭ ĝi oni transdonis al la tiama Ĉeĉenio-Inguŝio du subregionojn de la Stavropola regiono. Nun tiuj terenoj estas disputataj inter Inguŝio kaj Ĉeĉenio, kio metas Inguŝion en tiklan situacion.

La reciprokaj malŝatoj pro la disputata tereno kaŭzis armitan konflikton inter Inguŝio kaj Osetio en 1992. La septembraj teruraĵoj en Beslano, laŭ fakuloj specialiĝantaj pri Kaŭkazio, celis reeklfamigon de la konflikto inter osetoj kaj inguŝoj. Kvankam armitaj bataloj ne okazis, la rilato inter la du popoloj denove draste malvarmiĝis.

La orientaj najbaroj estas probable la sola kaŭkazia popolo, kun kiu osetoj havas tiom da problemoj. En Norda Osetio pace kunloĝas multaj etnoj, tradicie pacaj rilatoj estas kun la okcidentaj najbaroj (Kabardio-Balkario, ankoraŭ unu etna regiono de Ruslando, respubliko de kabardoj kaj balkaroj).

La konflikto en Suda Osetio estas pli politika, ol interetna. Osetoj kaj kartveloj en tiu regiono loĝas de antikveco miksite, kun multaj interetnaj familioj. Nia artikolo estas dediĉita nur al Norda Osetio, ne al la tuta tereno, en kiu tradicie loĝas la oseta etno. En Suda Osetio ekzistas forta movado por reunuiĝo de la tuta Osetio ene de la Ruslanda Federacio. Onidire por tio estas eĉ jura bazo, sed apenaŭ la vojo al reunuiĝo estos facila.

Osetaj knabinoj (Foto el iryston.com)Loĝantaro

Unu el la plej malgrandaj regionoj de Ruslando, Norda Osetio estas ankaŭ unu el la plej dense loĝataj. En 1989 tie loĝis 633,6 mil homoj, la fakta loĝdenseco atingas eble 150 homojn por unu km2, konsiderante ke la montara parto (duono de la tereno) estas preskaŭ neloĝata nuntempe. Duono de la loĝantaro loĝas en la ĉefurbo, Vladikavkaz.

La moderna oseta etno konsistas el tri klare distingeblaj subetnoj: ironoj, digoroj kaj kudaroj.

La plej granda el la tri estas grupo de ironoj, kiu konsistigas pli ol duonon de la tuta etno. La irona prononcmaniero regas en la televido kaj radio, la ironaj gramatikaĵoj estas en la bazo de la literatura oseta lingvo. Ironoj konservas multajn tradiciojn, kiuj ŝanĝiĝis ĉe la du aliaj grupoj sub influo de najbaraj popoloj. Tipaj nomoj de ironoj estas nomoj de eposaj herooj Soslan, Batraz, Aĥŝar, Azamat, Agunda, Dzerassa, populariĝis kristanaj nomoj Aleksander, Georgij k.a. La plej popularaj inter la tri osetaj subetnoj dum du lastaj generacioj estas la vira nomo Alan (laŭ la etna nomo de antikvaj alanoj) kaj la virina Zarina (ora).

Digoroj loĝas en la okcidenta parto de la respubliko (vidu en la mapo vilaĝon Ĉikola por imagi) plej for de Vladikavkaz. Malgraŭ tio ili havas grandan influon en la respubliko. En la 1920aj jaroj digoroj estis konsiderataj aparta popolo en Sovetunio, tiam formiĝis digora skribsistemo, digora literaturo kaj firmiĝis digora identeco. Ĝis nun eblas renkonti digorojn, kiuj identigas sin pli digoro ol oseto. La digora dialekto forte diferencas de la irona lingvoformo, la digora estas konsiderata pli antikva formo de la oseta lingvo, ĝi estas “pli irana”, se eblas tiel ĝeneraligi. Eble pli ol duono de digoroj estas tradiciaj islamanoj — tio kaj la influo de la apuda kabarda etno faris digorojn tre aparta grupo. Multaj el ili nuntempe loĝas en urboj, ne nur en Osetio. Ekzemple, la fama dirigento, arta gvidanto de la operejo Mariinskij en Peterburgo, Valerij Gergijev estas digoro. La nomoj de digoroj ofte estas islamaj: Mahomet, Fatima k.a., sed uzatas ankaŭ kristanaj kaj lokaj osetaj nomoj.

La tria grupo, kudaroj (tiu nomo estas ofte anstataŭata per la priskriba “sudanoj”), devenas el Suda Osetio kaj Kartvelio. Ili estis multe influitaj de la kartvela kulturo, sed ilia dialekto estas fakte la sama kiel la irona, almenaŭ en la skriba formo, kun kelkaj regulaj fonologiaj ŝanĝoj. Kudaroj venis en Nordan Osetion per du grandaj ondoj: en la 1920aj jaroj kaj en 1991–92, ambaŭfoje pro armitaj konfliktoj en Suda Osetio. Kudaroj, krom osetaj kaj rusortodoksaj nomoj, ofte nomas siajn infanojn per kartvelaj nomoj (Badri, Tariel k.a.). Ili ankaŭ famas en la tuta Kaŭkazio per la nomoj kiel Sokrat, Napoleon, Anri, Ĝungli, Apolon k.s.

Rusoj formas la plej signifan neindiĝenan grupon de loĝantaro. Rusoj en Osetio ne estas kulture homogena grupo. Ekzemple, multaj prafiloj de kozakoj nuntempe aktive partoprenas politikan vivon de la respubliko, ili renaskis kozakajn fondaĵojn kaj atingis ŝtatan subtenon. Tute alia grupo estas “nelokaj rusoj”, kiuj venis al Osetio dum la malfrua sovetunia tempo. Multaj el ili sentas sin malkomforte en Kaŭkazio; ili ofte forlasas la respublikon. Interesa subgrupo de la osetiaj rusoj estas iamaj religiaj ekzilitoj, molokanoj — kristana grupo, kiu kritikis multajn tradiciojn de la ortodoksa eklezio, rifuzis militservi ktp. Pro la nelojaleco la imperia potenco ekziladis ilin al Kaŭkazio. Granda malnova urboparto de Vladikavkaz ĝis nun nomiĝas Molokanka, kvankam molokanismo mem ne tute bone fartas post jardekoj de la sovetunia ŝtata ateismo.

La restantajn 10% de la loĝantaro konsistigas plej diversaj etnoj: kartveloj, armenoj, inguŝoj, kumukoj, eĉ grekoj, koreoj k.a.

Teksto en la oseta lingvoLa oseta lingvo

La oseta lingvo estas mirinda kunfandiĝo de hindeŭropaj kaj kaŭkaziaj lingvaj trajtoj.

Hindeŭropaj trajtoj:

— la baza vortaro plejparte konserviĝis: mad signifas patrino, dywæ signifas du, mæ/dæ/næ/wæ estas respektive mia/via (sing.)/nia/via (pl.);

— malgraŭ la aglutina deklinacio, la konjugacio restis flektiva: ekz., fyŝæm signifas ni skribas, kie -æm estas la regula finaĵo por la 1a persono en pluralo;

— ekzistas interesaj paraleloj inter la oseta kaj la slavaj lingvoj, kiel la rusa vorto “inój” (“alia”), ne havanta alian klaran etimologion krom la nord-irana: ekzemple, en la oseta “innæ” kun la sama signifo.

Kaŭkaziaj trajtoj:

— nur la oseta havas naŭ kazojn, ĉiuj aliaj iranaj lingvoj havas malpli riĉan deklinacian sistemon;

— ne-hind-eŭropaj radikoj eniris eĉ bazan vortaron: ekz., gambo estas /k'aĥ/ (komparu kun la hindeŭropeca vorto fæd por la piedo);

— aperis tipe kaŭkazaj glotaj okluzivaj konsonantoj formiĝante triopojn “voĉa-senvoĉa-glota”: d - t - t', b - p - p', d - t - t', dz - c - c' ktp. Same stranga por hind-eŭropa lingvo estas uvula konsonanto [q], renkontiĝebla interalie en la araba kaj en pluraj tjurkaj lingvoj.

La oseta etiketo

La oseta tradicia etiketo plu grave influas la vivon en Osetio. En ĝia bazo estas gastamo kaj granda respekto al pliaĝuloj. Jen kelkaj postuloj de la oseta etiketo:

— Oseto devas esti modesta pri manĝado kaj drinkado. Ne indas tromanĝi aŭ manĝi avare, eĉ se oni vere malsatas.

— Tute ne akcepteblas manĝi sola, kiam apudas aliuloj. Necesas unue proponi parton de manĝaĵo al la ĉeestantoj.

— Pro modesteco oni kutime rifuzas proponitan manĝon (vd supre la postulon pri modesteco en manĝado). Tial propono povas resoni trifoje — por emfazi sincerecon de la propono.

— Oni ne parolas laŭte (kaj des pli ne uzas maldecaĵojn) en ĉeesto de pliaĝuloj kaj virinoj. Ĉe tablo estas malpermesata uzo de kelkaj vortoj kiel “serpento”, “azeno”, “porko” k.a.

— Estas nenormale paroli kun pliaĝulo sidante, kiam li staras.

— Estas ofende trairi inter du parolantoj, necesas ĉirkaŭiri eĉ se tio postulas devojiĝon, aŭ halti kaj atendi, kiam la parolantoj rimarkos vin kaj mem lasos trairi.

— Al ĉiu veninta gasto en la oseta hejmo oni nepre proponas manĝon kaj trinkon. La etiketo malpermesas disputi aŭ ofendi veninton; eĉ se gaste venis malamiko, necesas akcepti lin kun maksimuma estimo. Tio estis vaste uzata por repaciĝo en la tempo, kiam inter osetoj ankoraŭ estis praktikata “sanga revenĝo” (kiel vendeto en Korsiko).

— Menciante mortintojn, oni nepre aldonas “ruĥŝag ŭad” (li estu destinita al helo). Paradizo estas tradicie imagata kiel tre hela loko.

— La rusa proverbo “se la edzo batas, do li amas” estus sensenca en Osetio; insulti kaj bati virinon ne nur estas hontego, sed estas ankaŭ danĝera afero, ĉar pri siaj virinoj ĉiam multe zorgas la familio, el kiu ŝi devenas.

— Estas maldece montri amon al siaj infanoj, karesi edzon (edzinon), alvoki proksimulojn karesforme en publiko. Mi memoras, kia kultura ŝoko por mi estis vidi kisantajn parojn sur metroaj movŝtuparoj, kiam mi la unuan fojon estis en Moskvo. Edzinoj kutime mencias sian edzon per formoj “mia viro” aŭ similaj, sed ne per la nomo.

Osetaj ĉetablaj kunvenoj, ĝojaj aŭ funebraj, estas fakte komunaj preĝoj. Tio, kion okcidente oni nomas tostoj, en la oseta nomiĝas kuvd (fakte “preĝo”). La unua tosto estas ĉiam preĝo al la Majesta Dio: tradicia oseta religio estas monoteisma, kvankam osetoj preĝas ankaŭ al Vástirĝi (etimologie devenas de Sankta Georgo) kaj aliaj sanktuloj (foje traktataj kiel dioj). Sinsekvo de ĉetablaj preĝoj estas fiksita, sed la preĝoj mem estas ĉiam ebleco por lingva kreemo. En ĉiu loĝloko estas sia plej elokventa pliaĝulo, ŝiĥi ĥiŝtar (la aĝulo de la loĝloko), kiu gvidas la preĝajn festojn, foje ankaŭ kunordigas preparadon al ili.

Viroj salutas per manpremo, sed diference de kelkaj aliaj regionoj de Ruslando oni neniam manpremas ĉe disiĝo. Antaŭ du jarcentoj osetoj ne uzis manpremon tiom vaste, la tradicia saluto estis vorta, kun malgranda kapklino.

La oseta etiketo, iron ahdaŭ, estas konsiderata kiel tre alta valoraĵo inter la modernaj osetoj. Ili strebas sekvi postulojn de la etiketo, eĉ kiam tio kaŭzas malprofiton aŭ personan malkomforton. Lastatempe en mezlernejoj oni enkondukis studobjekton “Osetaj tradicioj”, grandan parton de kiu konsistigas studo de la tradicia oseta etiketo.

Malgraŭ la katastrofoj, skuintaj Nordan Osetion — la natura en la Karmadona valo kaj la homkreita en Beslano — loĝantoj de la respubliko plu kredas belan estontecon. Norda Osetio restas unu el la plej stabilaj regionoj de Norda Kaŭkazio. En tiu belega landeto pace kunekzistas reprezentantoj de diversaj etnoj kaj religioj, miloj da rifuĝintoj trovis sian duan hejmon.
Tradicia oseta danco
Tradicia oseta danco en plenumo de junulara dancgrupo dum la ĉiujara tradicia festo en la bosko Ĥetag (Foto el la ruslingva tagĵurnalo Severnaja Osetija)

Kelkaj eminentaj osetoj

Vasilij Abajev, lingvisto, akademiano, fakulo pri iranaj lingvoj, esplorinto de la oseta eposo. Lia ĉefverko estas la 4-voluma Historia-etimologia vortaro de la oseta lingvo, kiun li verkis dum pli ol 20 jaroj.

Iosif Stalin, kvankam kutime konsiderata kartvelo, Stalin estis versimile kartvela-oseta mestizo. Lia kartvela familinomo Ĝugaŝvili sonas kiel kartveligo de la vaste uzata oseta familinomo Dzugajev (Dzugati).

Jurij Kuĉijev, arktika kapitano, sub kies gvido la glacirompilo Arktika en aŭgusto 1997 atingis la Nordan Poluson.

Magomet Isajev, lingvisto, esploranto de la digora dialekto, fakulo pri iranaj lingvoj. En Esperantio li estas konata kiel interlingvisto, scienca gvidanto de kelkaj disertaĵoj pri Esperanto, kunaŭtoro de kelkaj lernolibroj de Esperanto.

Veronika Dudarova, dirigento, menciata en Guiness-libro kiel virino-dirigento, plej longe aktiva en kulturo. Naskiĝinta en 1916, ŝi dum pli ol 50 jaroj laboris kiel dirigento, ankaŭ en la plej elstaraj orkestroj de Moskvo.

Valerij Gazzajev, eminenta piedpilka trejnisto. Sub lia gvido la nord-osetia teamo Spartak-Alanija iĝis ruslanda ĉampiono en 1995. Nun li laboras en la moskva klubo CSKA.

Tajmuraz Bolojev, elstara entreprenisto, ĉefo de la bier-produktanta kompanio Baltika, la plej granda sur la teritorio de Sovetunio.

La Ondo de Esperanto. 2004, №11 (121)


Diversaj artikoloj | Hejmo