La pano de juna aĝo

Eseo de Jan Balabán

Bildo de Pavel ReisenauerJan Balabán naskiĝis en 1961 en la moravia distrikta urbo Šumperk, la junaĝon li pasigis en Ostrava. En la Universitato Palacký en Olomouc li studis la anglan kaj la ĉeĥan lingvojn, nuntempe li laboras kiel tradukisto.

Plej konataj estas liaj libroj de rakontoj Středovĕ (Mezepoko) 1995, Boží lano (La ŝnurego de Dio) 1998, Prázdniny (Ferioj) 1998, Možná že odcházíme (Eble, ke ni foriras) 2004, Jsme tady — Příbĕh o deseti povídkách (Ni estas ĉi tie — Historieto en dek rakontoj) 2006.

Balabán verkis ankaŭ romanojn: Černý beran (Nigra virŝafo) 2000, Kudy šel andĕl (Tra kie iris anĝelo) 2003. Kiel prozisto li en 2005 ricevis la premion Magnesia Litera por la libro Možná že odcházíme.

La pano de juna aĝo aperis en la revuo Respekt (2008, №3, pĝ. 62–63). Ni aperigas ĝin ĉi-kajere, memorante malgajan datrevenon — antaŭ 40 jaroj, en aŭgusto 1968, Sovetunio kaj ties satelitoj sufokis la Pragan Printempon. 


En kesto antaŭ la pordo de libra brokantejo, inter la libroj ofertataj al preterpasantoj senpage, mi ekvidis subkonscie konatan titolon — Heinrich Böll La pano de juna aĝo. Mi ne povis ĝin preterlasi, la libron ĉe ni eldonitan en la sesdekaj jaroj kaj de cenzoroj forigitan en la jaroj sepdekaj. Rakontoj, kiujn ni iam reciproke pruntadis kiel altvaloraĵon, kuŝas ĉi tie kiel io havanta eble nur valoron de la papero, sur kiu tio estas presita. Kaj ĉi kesto estas la lasta ŝanco antaŭ papermuelejo. Kun la libro en poŝo mi ekcelis al senhoma kaj senbrua gastejo, en kiun venadis nur urbaj rubaĵistoj, kolektantoj de metalrubo kaj malfeliĉaj perditaj estuloj. Kelkajn horojn mi legis la rakontojn de aŭtoro, kiun niaj komunistoj unue eldonadis, ĉar iliadire li kritikis okcidentan Germanion, sed poste kondamnis, ĉar li parolis favore pri niaj disidentoj. Mi turnadis la paĝojn kaj en tiu post-ideologia momento de historio, kiam bonaj libroj jam ne estas cenzurataj, sed mem falas en rubkestojn, mi denove renkontiĝis kun mia junaĝo.

En la komenco estis ŝtelo

Mi rememoradis, kiam mi unuafoje propramane prenis tiun libron. Tio okazis en la popola biblioteko en Ostrava-Vítkovice. Tiam mia frato tie laboris kiel bibliotekisto kaj savadis librojn, kiuj estis destinitaj al likvido, kaj disdonadis ilin al amikoj. Plejparte temis pri la ĉeĥaj aŭtoroj — Jiří Kolář, Josef Škvorecký, Milan Kundera, Ivan Blatný, sed ankaŭ pri la rusaj Aleksandr Solĵenicyn, Boris Pasternak, Boris Pilnjak, Isaak Babel, kaj pri plua elekto de bona literaturo laŭ instinktoj de la Ofico por Preso kaj Informado, ekzemple Samuel Beckett, Arthur Miller, ankaŭ Jean-Paul Sartre pro lia Naŭzo kaj Uragano super sukero, traktanta la amikon Fidel.

La kestoj, kiuj estis oficiale sigelataj en la malantaŭa spanspaco de la biblioteko, estis strukturitaj pli ol la nuntempaj kestoj antaŭ pordoj de brokantejoj, principe ne estis eble trovi en ili malbonan libron. Sed eĉ en la fame konata socialisma malordo estis eble ŝteli nur iom, la pliparton oni devis liveri por papermuelejo, por ke tio ekvivalentu almenaŭ laŭ kilogramoj. La nekonsekvenco kaj rompeblo de sigeloj, korupteblo de multaj oficistoj kaj forŝteleblo de komuna posedaĵo formis en la rigida burokrata reĝimo fendojn, tra kiuj estis eble ie akiri bonan libron, por iu enveni universitaton, ie akiri kamionon da brikoj aŭ kelkajn sakojn da cemento. Kiam ni tra ili iomete trapasadis, ni ne koncedis, ke ili, la fendoj, penetras rekte en nian nacian genetikan kodon, ke ankaŭ en la libera socio ili daŭre kondukos onin al grandaj monsumoj kaj al politika potenco.

Rememoro pri Tuzex

Sur la loko de iama popola biblioteko hodiaŭ staras granda benzinstacio de la kompanio Shell, pri kiu oni diras, ke ĝi subtenas la koruptitan reĝimon en la afrika Niĝerio. Kiam mi vidas ĝian firmosignon kun flava konko, mi ĉiam rememoras mian samklasanon en la elementa lernejo Jozefon Paclt, kiu anstataŭ lernejana tornistro portadis nigran kofreton, glukovritan per reklam-etikedoj de la firmaoj Esso, Gulf, Firestone kaj eble Shell, pro kio li estis regule admonata de nia klasa instruistino, kiu al ni vane eksplikadis, ke ĉi tiuj etikedoj propagandas kapitalismon. Jozefo Paclt devenis el la Hlučín-regiono, kiu estas teritorio de iama silezia Prusio, kaj tieaj neekzilitaj (neelpelitaj) germanaj familioj kontaktadis kun la okcidenta Germanio kaj ricevadis de tie markojn, kion al ili la ceteraj enviis.

Havi fremdan valuton estis oficiale malpermesite, sed en pluraj urboj ekzistis obskura vendejo nomata Tuzex, kie homoj por sia neleĝa valuto povis aĉeti duaklasan okcidentan varon. Kiel aspektis tiu unuaklasa, montris al ni Joĉjo Paclt, kiam li malfermis sian okcidentecan kofreton kaj elŝovis el ĝi ampleksan katalogon de la komercaj domoj Neckermann kaj duono de la klasanoj amasiĝis ĉirkaŭ lia benko kaj kun mirego observis la sortimenton, kiu estas nun videbla en ĉiu magazeno. Sed ne ĝuste tiel, hodiaŭ tio estas nur ordinara varo, sed tiam estis la vestaĵoj kaj ceteraj butikaĵoj iluminitaj per aŭro de neatingeblo, ankaŭ la modelinoj en la reklamoj por mamzonoj, por ni buboj, aspektis iel pli belaj ol niaj bubinoj, kvankam tio certe ne estis vero. Ĉar neniu ja povas esti pli bela ol via bubino. Mi cerbumas, ĉu hodiaŭ similajn katalogojn trarigardas lernantoj en Niĝerio kaj ĉu ili trovas la belulinojn en seks-tolaĵo pli belaj ol estas la niĝeriaj knabinoj. Ĉu ankaŭ ili foje konsciiĝos pri tio, ke la tuta admiro al tio, kion tie (ie en Eŭropo, Ameriko, en la najbara lando) oni havas, propre estas senhonoriga sinmallaŭdo, kiu ĉe ili restos subhaŭte, eĉ se foje, Dio helpu, venos libero ankaŭ en Niĝerion.

Spirito de Joĉjo Paclt

Kial ĉe ni multaj homoj daŭre ne hontas ŝteli kaj mensogi kaj kial tio tro ne ĝenas la ceterajn? Eble pri tio kulpas la spirito de Joĉjo Paclt, kiu estas penetrinta tutan mian generacion de kvardekjaruloj. Mi rememoras niajn sporadajn renkontiĝojn kun okcidentaj fremduloj, en la tempo de universitata studado. La scenaro de tiuj renkontiĝoj estis ĉiam la sama. Ie en vinejo ni unue nekritike glutadis ĉiujn novaĵojn el la mondo, kaj poste kuraĝigitaj per drinko ni ĝisnaŭze ripetadis, kiel ĉe ni estas ĉio malbona, stulta, teda kaj abomena. Kiel estas ni ĉeĥoj, memkomprene iel pro komunistoj, stultaj, nekapablaj kaj cent jarojn post simioj.

Mizera kuraĝo en tiuj paroloj prezentiĝis en tio, ke ili estis spegula inverso de la oficiala ŝtata propagando deklaranta, ke ni fartas plej bone en la mondo, ke en Okcidento estas homoj ekspluatataj. Sed tiu “kuraĝa” inversigado de la propagando estis same distanca de la vero kiel la propagando mem. Konstante ni estis sub la influo de potenca mensogo, ĉar dum tiuj paroloj ni vidis nin mem kiel mizerulojn. Tute laŭ la intencoj de komunisma triviala kliŝo, ke la kapitalisman orumon admiras nur primitivulo. Kaj samtempe pri la kapitalismaj atingaĵoj pleje sopiris komunistaj funkciuloj kaj oficiroj de la ŝtata polico mem. Kristnaske ili alportadis al si donacojn el Tuzex kaj siajn paneldomajn loĝejojn ili tegadis per sengustaj aŭstriaj tapetoj. Eĉ Joĉjo Paclt mem eniris la komunistan partion, por ke li povu studi eksterlandan komercon kaj vojaĝadi al Okcidento.

Tri fazoj de mensogo

Kiel en siaj eseoj montris Václav Havel kaj la pluaj disidentaj filozofoj, en tia situacio lingvo komencas perdi sencon. La unua ŝtupo de la sencoperdado estis la fazo, kiam oni ion parolis kaj ion alian pensis. Tiu taktiko fontis eble el la natura rajto de individuo: ne lasi sin likvidi. Sed la disiro de vortoj kaj pensado ne estas ebla pordaŭre, ĉar ankaŭ la pensado okazas en vortoj. Kiel oni pensas en situacio, kiam ekzemple armadon oni nomas pacbatalo, okupon de lando internacia helpo, grupon de laborevituloj brigado de socialisma laboro?

Komence temas pri iaspeca kolektiva interkompreniĝo de subprematoj aŭ de poltronoj, ĉar oni ja scias, kiel statas la afero. En tio povas esti eĉ iom da ŝvejk-eca humuro. Uleto, kiu kompilas devigan paroltekston por deviga kunsido, povas uzi tiujn iliajn frazfigurojn eĉ kun siaspeca gusto, kaj dum la prelego mem li povas palpebrume vidigi al siaj kolegoj, kiel li al kompartianoj liveris tion laŭ necesa kvoto kaj kiel li samokaze taksas ilin laŭ sia konscio. Sed poste, kiam la kompartianoj invitas lin en la partion, kaj li ne kapablas rifuzi, ĉar li ja volas resti en la fakultato kaj instrui la germanan literaturon, li diras al siaj kolegoj, nun reale jam estintaj, ke propre li ne estas komunisto, ke li estas nur ĉe komunistoj, kaj li denove vulpece palpebrumas, sed nun li jam ne scias precize al kiu.

Tio estas la dua fazo de la sencoperdado, semantika kampo de frazo — vi ja scias, kiel tio statas — estiĝas netravidebla eĉ por la parolanto mem. Ĉu ni vere scias, ke li ne estas tiu, kiu li estas? Ke tio, kio estas, fakte ne estas? Inter vero kaj mensogo ne estas kontinua transiro, sed fendo kaj en tiun fendon nia asistanto de germana literaturo falos en la tria finala fazo, kiam li jam estas konforma al postuloj kaj li mem pensas pri nenio, ĉar li perdis aparaton por pensado. En tiu momento li kutime fariĝas sukcesa kaj mava, siajn studentojn de germana literaturo li ne plu instruas pensi, sed ankaŭ konformiĝi al postuloj. Kaj kiam la reĝimo falas kaj venas libero, tia homo poste neeviteble direktiĝas aŭ al servila servado al iu aŭtoritato en politiko aŭ en komercismo, aŭ male, el inter la novaj nun transponitaj postuloj li mem elektas siajn legitimajn interesojn. Imago, ke li povus ekestimi sin mem kaj ĉesigi mensogadon, estas por li fremda, ĉar al li la nocioj vero kaj mensogo reciproke nuliĝis kaj restas nur la interesoj.

Estas bedaŭrinde, ke tiel ĉi formitaj homoj enpaŝis la liberan socion ĝuste en ĝia postmoderna relativisma etapo, kiam la merkata konvinkipovo valoras pli ol vero, kiam interesoj de fortaj grupoj kaj grandaj korporacioj endanĝerigas rajtojn de unuopaj civitanoj kaj de ekonomie malfortaj grupoj kaj kiam politiko fariĝas pli kaj pli ludo de medioj. Ankaŭ ĉi tie lingvo jam komencis perdadi sian sencon, ĉar laborantaj homoj estas nomataj homfontoj, maldungado estas raciigado, komercaj intencoj kaj celado estas filozofio kaj sopiro pri profito estas vizio. En tiu ĉi situacio la homoj deformitaj per komunisma totalismo subite fariĝas senkompromisaj negocistoj, senkompataj manaĝeroj kaj senskrupulaj politikistoj, por kiuj mensogo kaj korupto estas nur ordinaraj rimedoj por atingi siajn interesojn. La demokratia socio ilin neniel reformas, male, dirite per nova lingvo, ili malaltigas la kvaliton de demokratio.

Eterne junaj kadavroj

Mi trafoliumis la Böll-libron ĝis la rakonto Mia malĝoja vizaĝo, en kiu, mi supozas, la aŭtoro klopodis priskribi “pacan” socion post hipoteza venko de la Tria Regno. Deviga jubilado aŭ esprimado de tristo, edukado per kolektivo kaj ĉiuj ĉi teruraĵoj, kiujn mi konas ankaŭ el mia junaĝo, ne interesis min tiom, kiel la senespera atmosfero de malpura duone ruinigita haven-urbo, en kiu oni postulas devigan gajadon.

La atmosfero de senperspektiva turpeco estis identa kun tio, kion ni travivadis dum socialismo. La homoj, kiuj tiam iumaniere sukcesis elvojaĝi tieldire en Okcidenton, akorde asertis, ke dum la reveno ilin okulfrapis ĝenerala malpureco, kadukeco kaj mishumoreco en la vizaĝoj de homoj. Tiu subkonsciata abomeno, pri kiu oni ne plu parolis, sed kiu markadis ĉion. Kaj la plej sufoka estis la konscio, ke tio neniam finiĝos.

Kiam post la dua mondmilito la prezidento Klement Gottwald esprimis sian politikan devizon Kun Sovetunio je eterna tempo kaj neniam alie, tio povis soni nur kiel frazfiguro. Sed en lingvo estas ofte esprimite pli, ol ĝia uzanto scias. Ekzemple, ke eterna tempo propre estas neniu tempo. Eterneco ne fluas kaj ne evoluas, tie estas ĉio preta. Ĝi estas nemezurebla stato, kiun nia kristana kulturo ligas kun la finiĝo de surtera vivo kaj kun enfluo de ĉio ekzistanta en la senmezuran union ekster la tempo. Se la “laborista” prezidento deklaris eternan tempon jam ĉi tie sur la tero, fakte li deklaris nuligon de la tempo. La komunisma junaĝo de la mondo, poste gvidata de senilaj olduloj, estis destinita por fariĝi junaĝo eterna. Bildo de tia eterna junaĝo estas la mumiigitaj kadavroj de revoluciaj gvidantoj.

Kiel konsiliĝi sen profeto

Nun ni venas al la esenca diferenco, kiun ne aprezas plene la nuntempaj nostalgiuloj sopirantaj pri la iamaj certecoj, nek la novaj kritikantoj de la nuntempa okcidentmonda socio. La okcidenta socio certe estis ankaŭ deformata per koloniismo, malvarma milito, krizoj kaj per pluaj ekscesoj laŭjuste riproĉataj, sed ĝi ne estis kvardek jarojn mumiigita ekster tempo.

En la orienta zono komunistoj sukcesis, ankaŭ danke al la febleco de Okcidento, instali reĝimon similan al tiu, kiun planis Hitler por Eŭropo. La dua mondmilito en nia parto de la kontinento finiĝis pere de la venko de unu el la duopo de grandaj sekularaj religioj de la dudeka jarcento, kiu bezonis pliajn kvardek jarojn, antaŭ ol ĝi estis definitive trovita kiel falsa kaj malplena. Estas mistero de la moderna historio, ke eĉ fine de la okdekaj jaroj ne aperis en Oriento, nek en Okcidento, iu novepoka profeto Danielo, kiu ekvidus kaj ankaŭ laŭte dirus, ke potenco de tiu kredo je homo prezentas koloson sur argilaj piedoj, kiun faligos ŝtoneto defalinta de sur monto. Tiu ĉi ekkono venis nur post la falo. Tamen, la suferado de homoj sub la komunisma reĝimo ne devus esti vana, se ni tiun ekkonon ne forgesos, se ĝi ne iĝos vanigita en malsaĝa konsumado aŭ en memcela anarĥio.

El la malplena senbrua gastejo mi eliras en straton plenan de junaj homoj. Kvazaŭ la maljunaj entute malestus, kaj samtempe aŭdeblas, ke estas tro da ili. Kie ili estas? Kie ni estas? La libron mi provos doni al la filo aŭ filino, mi diras al mi. Sed mi dubas, ke ili ĝin legos. Eble ĝi denove falos en iun alian keston kune kun ĉio, kion ni ĉi tie dum duono de nia vivo klopodis koncepti. Tiun panon de nia juna aĝo ni probable devos formanĝi mem.

Tradukis el la ĉeĥa Jan Werner
(Kun permeso de la aŭtoro)

Spanspaco. Spaco inter du laŭlongaj port-sistemoj subtenantaj horizontalan konstrukton — tekton (plafonon).

La Ondo de Esperanto. 2008, №8–9 (166–167).


Diversaj artikoloj | Hejmo