En Pollando, do nenie

Komentario de Zbigniew Galor

Alfred Jarry — kunkreanto de la teatro de absurdo — komencis sian plej faman dramon per frazo: “La historio okazas en Pollando, do nenie”.

Pasis jam pli ol cent jaroj, kaj la frazo de Ubu reĝo konstante ŝajnas freŝa. Ĉar, ĉu oni povas tiom facile elpensi duan tian landon, kie ĉiutaga porcio da sensencaĵoj kaj absurdaj paradoksoj estus pli granda, ol povas aperi en eĉ la plej heroa imago? Fine, temas pri lando, kie naskiĝis Sławomir Mrożek kaj du ĝemelaj fratoj-politikistoj: Lech kaj Jarosław Kaczyński.

Ĉu la lando, kiu kuŝas nenie, povas esti antaŭvidebla kaj elkalkulebla? Ne, ne povas ekzisti tia. En ĝi ĉio povas okazi. Pro tio — ho, sankta paradokso — ĉion oni centprocente povas … antaŭvidi. Ankaŭ la rezulton de la regado de la fratoj Lech kaj Jarosław Kaczyński, ekzemple, tiel, kiel en 2006 skribis Komitatano Z:

“Ne estus perdo ne plu aŭdi propagandon de registaro, kiu estas unu el la plej mallumaj en Eŭropo kaj honto por EU, kiu kokete lekcias al aliaj pri demokratio kaj esprimlibero. Esperige ja estas, ke poloj mem ekhontas pri siaj estroj, kies populareco jam multe falis. Se la registaro tamen ne stumblos je internaj kvereloj, ŝanco pervoĉdoni pli bonan aperos nur post kelkaj jaroj”.
(LOdE, 2006, №12)

En absurda lando “nenie” tiuj ĉi vortoj perdas sian pezon. Tio okazas ankaŭ sur fono de akra opinio de Wałęsa pri la fratoj, kiuj estis ankaŭ membroj de lia registaro. Li, antaŭ la balotado, publike priskribis J&L Kaczyński kiel ruinigantojn de ĉio, pri kio ili okupiĝas. Tiu imago rapide disvastiĝis inter la poloj kiel konvinko, ke la ĝemeloj rapide kompromitiĝos. Do ilia fino estis atendata — ekskluzive far iliaj apogantoj — jam en momento de ilia elekto.

La rimarko de Komitatano Z, pri ekhonto de poloj kaj pri postkelkjara ŝanĝo-ŝanco estas pli proksima al psikologio de kafejaj sorĉistoj ol al rigardo, kiu rimarkas sociajn procezojn okazantajn en Pollando.

Dum la balotado en 2005 la partion PiS (Leĝo kaj Justeco — partio de la fratoj Kaczyński) unuavice apogis loĝantoj de pli malriĉaj, malgrandaj kaj mezaj urboj, malaltedukitaj homoj, ankaŭ sud-orientaj vilaĝaj partoj de Pollando. Al socia bazo de venkintoj apartenis ankaŭ dogme religia tutlanda katolika komunumo Radio Maryja gvidata far pastro Rydzyk — kun ĉefe emeritaj virinoj. Pro populareco de specifa kapkovrilo inter ili, ĉi tiu grupo ricevis la politikan nomon “mohajraj ĉapuloj” (moherowe berety).

Ankaŭ de aliaj lokoj en Pollando devenis homoj, pri kiuj oni skribas “viktimoj de transformado”. Iliajn bezonojn kaj atendojn antaŭ balotado plej bone rimarkis nur unu el la ĉefaj partioj — la partio de Kaczyński. Se iĝis akceptebla priridadi la konduton de ambaŭ fratoj-politikistoj, tiam primokadi ilian socian bazon atestis pri nekompreno de la fenomeno, kiu certigis potencon al ili kaj krome estis neetika.

Sen komenti pri la politika aktivado de fratoj Kaczyński, pro ilia regado certe Pollando por multaj eksterlandanoj kaj poloj iĝis pli konkreta. Aŭ almenaŭ iĝis pli facile trovebla.

Jarosław Kaczyński: “Nun, putino, ni!”

Sintenon al potenco de ambaŭ fratoj kaj iliaj apogantoj esprimas fama frazo de J. Kaczyński, kiu kritikante la socian kontrakton de la Ronda Tablo, substrekis, ke venis ilia vico ekhavi ŝtatan potencon kaj publike diris: “Nun, putino, ni!”

(Pole: “Teraz, k…a, my!” En gazetaro ĝi funkcias ankaŭ kiel mallongigo: TKM. Nun, post rifuzo de la origina vulgarismo estas uzata kiel — TM.)

Por ke la fenomeno de PiS-registaro ne restu nur en la lando de absurdoj, plej bone estas referenci al la nuntempa pollanda historio. En ĝi duoble grava estis la jaro 1989. En tiu ĉi jaro okazis kunsidoj de la Ronda Tablo kaj falis la Berlina Murego, kio estas traktata kiel komenco de pollanda transformado. Rezulte de la Ronda Tablo okazis paca transpreno de ŝtata potenco pere de la opozicia Solidareco, kies simbolo restis Lech Wałęsa. Post dek kvin jaroj (en la jaro sukcesa por la fratoj Kaczyński en la elektoj prezidenta kaj parlamenta) la procezo de transformado dividis polojn je profitantoj kaj malvenkintoj.

Teresa Trojańska la nefavoran, kaj eĉ malamikan rilaton de la fratoj Kaczyński al la Ronda Tablo klarigas en sia libro My (Ni) sur marĝeno de intervjuo kun J. Kaczyński. La kaŭzon ŝi trovas en la kontraŭdiro inter la grandegaj politikaj ambicioj de la ĝemeloj kaj ilia malgranda rolo dum la rondtablaj kunvenoj, same — dum la strikoj en la jaro 1980 kaj la kreado de Solidareco.

Laŭ Kaczyński, la rondtabla kontrakto perdis sian historian signifon, ĉar baze de la kontrakto formiĝis nova elito, kiu konsistas el la malnova komunisma “nomenklaturo” kaj el nova “postsolidareca” grupo, kiuj akiris pozicion de posedantoj. Do, oni devas trairi al la sekva etapo. Tiucele oni bezonas “plirapidigon”, t.e.: rompon de malnovaj paktoj, malkomunismigon de Pollando; kaj malliberigon de generalo Jaruzelski kaj eĉ uzi kontraŭ li la plej altan punon, se evidentiĝus, ke li la militan staton enkondukis por sia propra uzo, ne kiel defendon kontraŭ la soveta interveno. Do, principe la samajn premisojn kiel PiS havis la unua partio kreita far fratoj Kaczyński — PC (Porozumienie Centrum — Interkonsento Centro), kiu rapide falis en la jaro 1993.

Sherca bildo el la pollanda revuo WprostNe malhelpu, ni ĝuste nun regas

Tre favora por la regado de PiS estis la tre bona stato de la pollanda ekonomio. Oni povas paradokse diri, ke la plej granda ekonomia atingo de la pasinta Kaczyński-registaro estas tio, ke ĝi … tute ne okupiĝis pri la ekonomio. Ĝi profitis bonan konjunkturon. La pollanda ekonomio evoluis kun averaĝa 20%-a rapideco jare sur la ondo de tutmonda prospero. Tio estis rezulto i.a. de pli fruaj investoj. Tamen PiS lasis la situacion nefavora. Tiu ĉi partio realigis i.a. la unuan post 1989 transakcion de reaĉeto de privatigita Banko de Medioprotektado: la ŝtato aĉetis tri kvaronojn de ĝiaj akcioj, uzante tiucele monon el la impostoj de la civitanoj.

La koalicio de PiS kun partioj antaŭe ne akceptataj en rolo de oficialaj kunlaborantoj (Samoobrona kaj LPR), elvokis grandan kritikon. La fratoj Kaczyński traktis la kritikajn voĉojn kiel personan atakon. La tiaman situacion, en kiu okazis grandaj kvereloj, kiujn mencias Komitatano Z, bone esprimas satira bildo: grandaj pordoj al salonego de parlamento kaj surskribo pendigita sur klinko: “Ne malhelpu — ni ĝuste nun regas”.

Privatigado kaj pakto

Post la jaroj de privatigado poloj, laŭ diversaj opinisondadoj, diris ne al la “forŝtelado de nacia havaĵo”. Esprimo de tiuj ĉi sintenoj renkontiĝis en politiko de PiS kun ideologio pri batalo kontraŭ la “pakto” kaj korupto. Pakto rilatis al: sekretaj servoj, politikistoj (speciale maldekstraj), elituloj de negoco, reprezentantoj de amaskomunikado, membroj de mafio. Dujara regado de PiS kaŭzis, en la realo, malrapidigon de privatigado, sed ne ĝian nuligon.

Malgraŭ tio, kompare kun intencoj de PO (Platforma Obywatelska — Civitana Partio), la politiko de fratoj Kaczyński ĉi-rilate prezentiĝas kiel sufiĉe zorgema. Kaj la partio ĵus venkinta en sia programo, titolita Polska Obywatelska (Civitana Pollando), anoncas privatigadon de ĉio ankoraŭ ebla; i.a. de hospitaloj kaj lernejoj. Temas ankaŭ pri elektro, akvo, gaso, komunikado kaj multaj aliaj branĉoj, traktataj en la civilizita mondo kiel komunaj havaĵoj, kiuj ne povas esti gvidataj per simpla ekonomia kalkulado kaj senleĝeco de libera merkato.

Lech Kaczyński: “Forfikiĝu, maljunulo”

La ĉefaj socialaj kaj laboristaj problemoj ne estis solvitaj dum la lastaj du jaroj. La ekonomia kresko kaj la pli malgranda senlaboreco (13%) dum la regado de PiS ne plibonigis la situacion de la laborantaj homoj. Dum la lastaj jaroj la efikeco de laboro kreskis je 43%, sed salajroj je 7%. Dek jarojn antaŭe 4% de poloj vivis sub la vivminimumo. Hodiaŭ — ĉ. 13%. Ĉiu oka homo vivas en ekstrema malriĉeco, kaj 60% sub la sociala minimumo.

Plimalgrandiĝo de senlaboreco estas ne merito de la registaro de PiS, sed rezulto de amasa elmigrado. Tiu ĉi registaro okupiĝis ne pri plej gravaj sociaj problemoj sed pri politika revizio, malkomunismigo, pliakrigo de sinteno kontraŭ abortigo. La estraro uzis nur socialan retorikon, kaŭzis plifortigon de premo kontraŭ laboristoj kaj sindikatanoj. Spertis tion i.a. strikantaj kuracistoj, instruistoj, flegistinoj.

Vortojn “Forfikiĝu, maljunulo” diris Lech Kaczyński en 2002 post publika renkontiĝo en Varsovio, kiam unu el partoprenantoj kelkfoje ripetis al li, ke politikistoj forkuras de partio al la partio, “kiel ratoj”. Jam kiel prezidanto de Pollando la saman sintenon, sed pli ĝentilforme, li prezentis al strikantaj antaŭ lia sidejo reprezentantoj de diversaj profesioj, kiuj postulis plialtigon de siaj salajroj.

Demokratio kaj ekstera politiko

Tiuj poloj, kiuj en la demokratio (post 1989) estis malsataj, ekaŭdis de PiS, ke estos pli malmulte da demokratio, sed pli multe da pano. Kaj multaj elektis tion. Sed evidentiĝis, ke ideo de “solidareca ŝtato” (t.e.: ŝtato helpanta al malfortaj kaj malriĉaj) apartenas nur al “politika novparolo”, kiu permesis turni la socian atenton de la transpreno de sekvaj instrumentoj de potenco (tribunaloj, kontrolaj instancoj) far PiS kaj de limigado de liberecoj sindikataj kaj civitanaj (ekzemple, malpermeso por marŝo de toleremo).

Nun preskaŭ 60% de poloj protestas kontraŭ la usonaj “rakedaj instalaĵoj” kaj militaj bazoj, same kiel kontraŭ engaĝiĝo en “malpuraj” militoj en Irako kaj Afganistano.

Genuanta pozicio antaŭ Usono. Rekompensanta minusvaloron — malsana supereco antaŭ Rusio. Blinda amo al elektita, konservema flanko de pola historio, al naciaj malvenkoj kaj malsukcesoj. Timo kontraŭ malfermita Eŭropo. Nekapableco komuniki kun “la aliaj”, nur — kun “la samaj”. Revivigitaj stereotipoj de “polo-katoliko” kaj “patrino-polino”.

Danke al PiS plifortiĝis malnovaj polaj kompleksoj. Denove oni povis vidi, ke — laŭ certa absurda esprimo — la ĉerkoj (de Piłsudski kaj Dmowski — simboloj de sendependeco kaj naciismo) regas Pollandon.


Rezulte de la parlamentaj elektoj, kiuj okazis en Pollando en oktobro 2007, plej multe da voĉoj ricevis Platforma Obywatelska (Civitana Partio) kies gvidanto estas Donald Tusk: 41,51%. PiS, la partio de la fratoj Kaczyński, estas la dua: 32,11%. Du partioj, kiuj ankaŭ formis PiS-registaron, Samoobrona (Memdefendo) kaj LPR (Ligo de Polaj Familioj) ricevis 1,53% kaj 1,30% kaj ne eniris al la parlamento.

Voĉdonis 53,86% de ĉiuj poloj rajtigitaj baloti. 

La Ondo de Esperanto. 2008, №1 (159).


Diversaj artikoloj | Hejmo