Lingvoscio en Ruslando

Preskaŭ duono da ruslandanoj scipovas almenaŭ unu fremdan lingvon. Tamen por multaj la lingvoscio signifas nur tion, ke ili scipovas legi tekstojn en fremda lingvo kun helpo de vortaro. La nombro de tiuj, kiuj scipovas paroli iun fremdan lingvon estas multe malpli granda. Paroli iun fremdan lingvon scipovas nur 16% el ruslandanoj kaj el ili duono (7,9%) havas la rusan kiel fremdan lingvon. Iun alian fremdan lingvon parolas nur 8% el ruslandanoj.

Ruslandanoj parolas fremdajn lingvojn malpli ofte ol ĝenerale en Eŭropo. En Ŝtatoj-Membroj de EU iun fremdan lingvon scipovas paroli meznombre 56% da loĝantoj. La lingvoscio estas plej malalta en Irlando kaj Britio, sed eĉ en ili minimume triono scipovas paroli almenaŭ unu fremdan lingvon.

Jenaj informoj venas el granda sociologia enketo, kiun realigis Instituto de Sociologio de la Ruslanda Akademio de Sciencoj. La enketon mendis grupo da finnlandaj socisciencistoj. Inter la demandoj estis ankaŭ demando pri lingvoscioj. La enketo inkluzivis 2014 respondintojn en 52 diversaj lokoj de Ruslando, de Moskvo ĝis vilaĝoj en februaro-marto 2007. La samplo reprezentas la loĝantaron de Ruslando. La lingvoscio estas demandita per kvarnivela skalo: povas legi helpe de vortaro, povas legi facile, povas paroli kaj povas skribi.

Iun fremdan lingvon scipovis legi helpe de vortaro 30%, legi facile 17%, paroli 16% kaj skribi 11%. Tiuj, kiuj parolas aŭ skribas kutime ankaŭ legas facile. Tute ne scipovas fremdajn lingvojn 53% el respondintoj.

La plej ofte scipovata fremda lingvo estas la angla, kiun scipovas proksimume kvarono el ruslandanoj. La dua estas la germana, kiun scipovas 15%. La rusan (kiel fremdan lingvon) scipovas 8%, la ukrainan 1,6% kaj la francan 1,5%.

Inter parolataj lingvoj la plej oftaj estas, apud la rusa, la angla (4,4%), germana (1,4%), ukraina (1,3%) kaj tatara (0,9%) lingvoj. Du fremdajn lingvojn scipovas 7% el ruslandanoj kaj tri lingvojn nur 1%. Paroli du aŭ tri fremdajn lingvojn scipovas nur 2,3% el ruslandanoj.

La lingvoscio estas relative simila kun la censo de Ruslando en jaro 2002, kie inter demandoj estas ankaŭ demando pri lingvoscio. Laŭ censo iun alian lingvon ol la rusan scipovis paroli 33 milionoj da personoj (22,7% el ruslandanoj). La reala nombro estas iomete malpli alta, ĉar tiuj, kiuj scipovas pli ol unu fremdan lingvon ne estas apartigeblaj surbaze de la publikitaj donitaĵoj de la censo. Laŭ la censo la anglan scipovas 4,9% el ruslandanoj, la tataran 3,8% (el kiuj granda parto parolas ĝin kiel gepatran), la germanan 2,0% kaj ukrainan 1,3%. La rezultoj laŭ la censo kaj la enketo kongruas ene de nivelo de statistika eraro de la enketo. La sola diferenco estas en la nombro de parolantoj de aliaj (plejparte minoritataj) lingvoj: la minoritatoj estas malpli reprezentataj en la enketo.

Tabelo 1. Plej ofte scipovataj kaj parolataj lingvoj ( 2007)

Lingvo Scipovas  Parolas
Angla
23,5%
4,4%
Germana
15,2%
1,4%
Rusa
7,9%
7,9%
Ukraina
1,6%
1,3%
Franca
1,5%
0,2%
Tatara
1,0%
0,9%
Alia eksterlanda
1,3%
0,8%
Alia ekssovetia aŭ ruslanda
2,3%
1,7%

Lingvoscio estas en pli alta nivelo se temas pri lingvoj, kiuj estas lernataj ne nur en lernejo, sed ankaŭ en praktiko (rusa, ukraina, tatara kaj aliaj ekssovetiaj kaj ruslandaj lingvoj). Ankaŭ iu alia lingvo verŝajne estas pli ofte lernata por praktiko, do la lingvoscio estas en pli alta nivelo. Inter aliaj lingvoj plej oftaj estis hispana, korea kaj turka. La angla, germana kaj franca lingvoj estis plej ofte nur lernejaj lingvoj, el kies scipovantoj nur malgranda parto povis ankaŭ paroli la lingvon.

Tiuj, kiuj havas pli altan edukon, pli junan aĝon kaj loĝas en milionurbo, scipovas fremdajn lingvojn pli ofte ol aliaj. Inter sub 30-jaruloj 70% scipovas fremdan lingvon, dum el pli ol 60-jaraj nur 24% scipovas fremdan lingvon. Duono el junuloj scipovas la anglan, sed la germanan lingvon scipovas ĉ. 10-15% en ĉiuj aĝ-grupoj. Ankaŭ la nombro de parolantoj estas pli alta en pli junaj aĝ-grupoj, el sub 30-jaruloj 22% scipovas paroli fremdan lingvon, sed el pli ol 60-jaruloj nur 9% parolas fremdan lingvon. La angla klare gajnas pli da parolantoj en Ruslando, sed la progreso de la angla estas malpli rapida ol oni povus supozi. Kvankam la junuloj kutime lernis la anglan en lernejo kaj duono opinias, ke ili scipovas ĝin en elementa grado, tamen nur 14% el sub 30-jaruloj opinias, ke ili scipovas paroli la anglan.

La enketo malkaŝis ankaŭ, ke la kono de la angla lingvo havas ligon al enspezo kaj vivnivelo: tiuj, kiuj scipovas la anglan havas ofte pli altan vivnivelon. Aparte la parolkapablo de la angla rilatas forte al vivnivela grupo. Verŝajne temas pri tio, ke la lingvoscio donas eblecojn por pli altaj enspezoj, kaj ankaŭ pro tio, ke pli altaj enspezoj donas pli da eblecoj lerni lingvojn kaj praktiki ilin, ekzemple dum eksterlandaj vojaĝoj. La angla estas la lingvo, kiu plej ofte havas rilaton kun la vivnivelo: la aliaj lingvoj estas, kompare al la angla, pli ofte parolataj inter homoj kun malpli alta vivnivelo.

Tabelo 2. Scio de fremdaj lingvoj en diversaj vivnivelaj grupoj (aliaj fremdaj lingvoj ol la rusa)

Vivnivela grupo
Scipovas fremdan lingvon
Scipovas la anglan
Parolas fremdan lingvon
Parolas la anglan
Ne havas sufiĉe da rimedoj
21%
7%
6%
1%
Aĉeto de vestaĵoj malfacilas
22%
9%
7%
1%
Aĉeto de aliaj varoj krom manĝaĵoj kaj vestaĵoj malfacilas
38%
21%
9%
3%
Ne povas aĉeti vere multekostajn varojn
54%
34%
11%
6%
Ne povas aĉeti dom(et)on
70%
36%
24%
12%
Sen financa problemo
67%
33%
33%
25%

Jukka Pietiläinen (Finnlando)

La Ondo de Esperanto. 2008, №2 (160).


Al la indekso | Hejmo