Foto: Sergej Amelin

Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj

La fervoja linio el Moskvo al Belorusio, Litovio, Centra kaj Okcidenta Eŭropo pasas tra Smolensk (Смоленск). Nenombreblajn fojojn mi veturis trajne tra la urbo, vidante malproksimete belajn siluetojn de preĝejoj. Ĉiam allogaj aspektas tiuj siluetoj, sed kia estas la urbo mem? Smolensk etendiĝas ambaŭborde de Dnepro kiel Kievo, sur sep montetoj kiel Moskvo. De la montetoj aperas spirohaltiga pejzaĝo.

“Provincaĉo”, – nomas ĝin iuj lokanoj transloĝintaj al la ĉefurbo. “Tre bela historia urbo”, – admire diras pri ĝi vizitintoj. Por trovi la serĉatan belon kaj historion estas rekomendinde veni somere aŭ vintre, ne printempe aŭ aŭtune.

LA ANTIKVA URBO

Smolensk estas unu el la plej malnovaj rusaj urboj, kaj ĝi havas nekutiman historion. Ĝi dum multaj jarcentoj situis kaj ankaŭ nun situas ĉe la okcidenta limo de Ruslando. Laŭ la kvanto de la militoj, kiuj damaĝis ĝin kaj laŭ la kvanto de movoj el unu flanko de la limo al la alia – el Rusujo en Litovion kaj Pollandon, poste reen – la urbo avancas siajn proksimajn konkurenculojn, Pskov kaj Ivangorod.

Estas kutimo konsideri aĝon de urboj ekde la unua mencio en analoj. Povis pasi jaroj, jardekoj antaŭ ol urbon mencias kronikisto. Malnovaj aŭtoroj ne malatentas Smolenskon, tamen la mencioj estas disaj. Kiel urbo de kriviĉoj ĝi menciiĝas en la sen-data parto de la Komenca kroniko de Nestoro, kiu tekstas, ke kriviĉoj “sidas en la supro de Volgo, kaj en la supro de Dvino, kaj en la supro de Dnepro; ilia urbo estas Smolensk”.

En la Ustjuga kroniko de la jaro 863a oni mencias, ke la varengoj Askold kaj Dir petis permeson de Ruriko iri de Novgorodo al Kievo laŭ Dnepro, sed ili ne eniris Smolenskon, ĉar la urbo estis “granda kaj multis homoj”, kompare kun Kievo, al kiu la varengoj venis kaj “ekvidis sur monteto urbon etan”.

Smolensk ekestis sur la antikva vojo “el la varengoj al la grekoj” – el la Balta al la Nigra maro – ĉe unu el ĝiaj branĉoj. Ĝi formiĝis sur la loko, kie oni tiris boatojn inter la basenoj de la Okcidenta Dvino kaj Dnepro. Tiam la urbo situis je 10-12 km okcidente de la nuna Smolensk, kie nun estas la vilaĝo Gnezdovo, kion konfirmas amaso da arkeologiaj monumentoj – ĉ. 2900 tombmontetoj, kreitaj ekde la 9a ĝis la komenco de la 11a jarcentoj. Riĉa trezoraĵo kun pli ol cent arĝentaj ornamaĵoj kaj kelkaj orientaj moneroj, kaŝita en la 10a jc, estis trovita dum la fervojkonstruado en 1867. Ĝi stimulis arkeologiajn esplorojn, kiuj daŭras ĉ. 150 jarojn.

Bildo de Roeriĥ

Komercista ŝipo, survoje el Skandinavio al Bizanco (Bildo de Nikolaj Röriĥ)

Meze de la 10a jc la Bizanca imperiestro Konstanteno la 7a Purpurnaskita skribis, ke “ĉiun printempon al Kievo venis komercaj karavanoj el la nordo – el Novgorodo, Smolensk, Lubeĉ kaj aliaj urboj rusaj kaj el ĉi tie direktiĝis al Bizanco”. Al Smolensk venis slavoj kaj skandinavoj. Evoluis metioj: oni forĝis, prilaboris lignon kaj produktis ceramikaĵojn, sed ĉefe floris komerco.

La urbonomo supozeble devenas de la vorto smola (gudro, rezino) pro tio, ke ĉi tie, sur la bordo de Dnepro oni gudris boatofundojn antaŭ la longa vojo al Bizanco.

Rusujo - 11 jc

LA FLORPERIODO

En la 9a jarcento la riĉa Smolensk estis centro de vasta teritorio inter Novgorodujo kaj Kievujo. En 882 princo Olego survoje el Novgorodo al Kievo venis al Smolensk kaj argumentis tiel trafe, ke smolenskanoj akceptis la superecon de la Novgoroda princo. Preninte Kievon, Olego akceptis la titolon de la Kieva princo, kaj dum longa tempo Smolensk restis en la konsisto de la (Kieva) Rusujo.

La historio de la Smolenska princlando komenciĝis en 1054, kiam Vjaĉeslavo, filo de Jaroslavo la Saĝa, iĝis princo kaj translokiĝis al Smolensk. En 1073 Vladimiro Monomaĥ iĝis smolenska princo por kvin jaroj. Dum tiu tempo sur la apudborda monteto estis ekkonstruita la unua ŝtona konstruaĵo – katedralo de la Endormiĝo de Sankta Dipatrino.

En la 1140aj jaroj komenciĝas politika florado de Smolensk. La urbo iĝas granda administra kaj ekonomia centro, rapide akiras potencon en la interrilatoj de la rusaj landoj. En ĝi fortiĝas propra princa dinastio. Smolensk iĝas ĉefurbo de unu el la plej potencaj rusaj princlandoj, kun la epiteto Granda. La Smolenskaj princoj Rostislavo Mstislavido kaj liaj filoj Romano kaj Davido konstruigis multajn ŝtonajn preĝejojn en la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ĝis la nuna tempo tri el ili konserviĝis: preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, preĝejo de Sankta Johano kaj preĝejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo. En tiu periodo en la urbo estis ĉ. 30-35 mil loĝantoj, 5 monaĥejoj kun bibliotekoj, pli ol 35 ŝtonaj preĝejoj.

PLAGOJ VENAS

En la unua duono de la 13a jc plagoj venas amase. Komenciĝas militoj inter la rusaj princlandoj. La smolenskaj princoj anstataŭ plifortigi sian princlandon partoprenas en militoj kaj malvenkas, perdante homojn. En 1230–1232 en la urbo furiozas epidemio. Baldaŭ en Rusujon invadas tataroj. En 1239 ili proksimiĝis al Smolensk. Ekzistas legendo pri la Smolenska Merkuro (veninta el Moravio), kiu kun la helpo de Dipatrino savis la urbon de tataroj, tamen neniu kroniko mencias lin.

La granda litova princo Vitaŭto, uzante foreston de la Smolenska princo Jurij (Georgo), en 1404 venis kun sia armeo al Smolensk kaj ĉesigis proviantprovizadon. La sen- esperiĝintaj urbanoj, suferante pro malsato, kapitulacis. Dum 110 jaroj Smolensk restis sub la regado de la Granda Litova Princlando. Kune kun la litovaj kaj polaj taĉmentoj smolenskanoj partoprenis en la batalo ĉe Grunwaldo en 1410.

MOSKVO REKUNIGAS LA RUSAJN LANDOJN

Fine de la 15a jc Johano la 3a, rekunigante la rusajn landojn ĉirkaŭ Moskvo, etendis siajn aspirojn al Smolensk. Li militis kontraŭ la Granda Litova Princlando pli ol dudek jarojn. En 1514 lia filo Bazilo la 3a sukcesis ekposedi Smolenskon, en 1522 estis aranĝita packontrakto kun Litovio, laŭ kiu Smolenskujo ekapartenis al la Moskva Regno.

La 16a jarcento prezentis por Smolensk vicon da senfinaj militoj kontraŭ Litovio, poste kontraŭ Pollando. En 1596 sub la kontrolo de Boriso Godunov ekis konstruado de la Smolenska fortikaĵo, kaj en 1602 Smolenskon ĉirkaŭis murego.

Uzinte la Grandan Malordon en Ruslando (legu la artikolon de Sergio Pokrovskij en LOdE, 2012, №11) trupoj de la pollanda reĝo Sigismundo la 3a en septembro 1609 eksieĝis Smolenskon. La sieĝo daŭris ĝis junio 1611, kiam elĉerpiĝis la fortoj de la garnizono kaj okazis perfido. Smolensk denove troviĝis okcidente de la limo ĝis 1654, kiam ĝi estis rekonkerita kaj aligita al la Moskva Regno laŭ la packontrakto de 1667.

Smolensk

La Smolenska katedralo de la Endormiĝo de Sankta Dipatrino, konstruita sojle de la 11a kaj 12a jarcentoj,
estis detruita dum la Granda Malordo. Oni restarigis ĝin nur en la 18a jarcento.
(Foto: Smolenska regiona turisma-informa centro “Smolenskij terem)

La Norda Milito ankaŭ tuŝis la urbon: en 1708 svedoj malvenkis ĉi tie kaj Karolo la 12a, rifuzinte la intencon ekposedi Smolenskon, moviĝis al Ukrainio. Samjare, pro la administra reformo de Petro la Granda, Smolensk iĝis gubernia ĉefurbo.

Post la centjara paco al Smolensk venis la Napoleona armeo. Apud ĝi la 17–18an de aŭgusto 1812 okazis batalo inter la Ruslanda kaj Napoleona armeoj. En la batalo pereis pli ol dudek mil homoj. Kune kun la retiriĝanta Ruslanda armeo, el la urbo foriris preskaŭ ĉiuj loĝantoj. Napoleono okupis detruitan kaj senhoman urbon kaptitan de flamoj.

Smolensk

Batalo ĉe Smolensko (Bildo de Peter von Hess)

Dum la sekva centjara pacperiodo la urbo iĝis granda industria centro, en kiu kruciĝis la fervojoj Rigo-Orjol (1868) kaj Moskvo-Brest (1870).

LA 20a JARCENTO

En 1900 en Smolensk estis pli ol 56 miloj da loĝantoj, 10 placoj, 139 stratoj, 32 rusortodoksaj, po unu katolika kaj luterana preĝejoj, du sinagogoj, kaj tri monaĥejoj. Funkciis tridek lernejoj, vira kaj virina gimnazioj.

En 1917 en la urbo rapide establiĝis la Soveta potenco.

Ekde la 10a de julio 1941 dum du monatoj daŭris la Smolenska batalo, kiu bremsis la antaŭeniron de la germanoj al Moskvo. Neniam pli frue la Hitlera armeo frontis tian rezistadon – tio kontribuis al fiasko de la plano pri fulmmilito. Tamen la homaj perdoj de Sovetunio estis tre grandaj – 700 mil mortigitaj kaj vunditaj soldatoj. Dum la dujara okupado la urbo estis ege damaĝita, la industrio estis komplete neniigita, 93% de la loĝdomoj estis detruitaj, tre suferis kulturaj kaj historiaj objektoj.

Post la Dua Mondmilito Smolensk estis en la listo de la 15 sovetiaj urboj prioritate rekonstruotaj. En 1955, kiam en la urbo loĝis ĉ. 130 mil personoj, la mastrumado kaj industrio estis nove kreitaj preskaŭ de nulo; ekfunkciis uzinoj produktantaj en la sferoj de aviado, radio kaj elektraj aparatoj. En 1985 Smolensk, samtempe kun Murmansk, ricevis la honoran titolon “Heroa urbo”, plej laste en Sovetunio.

SMOLENSK NUN

Smolensk sur la mapo de moderna Ruslando

En 1991, post la disfalo de Sovetunio, Smolensk revenis al sia kutima stato de limurbo. Bonŝance, aliaj ŝtatoj ne plu pretendas je ĝi. Kun 330 miloj da loĝantoj la urbo estas en la 54a loko en la listo de Ruslandaj grandurboj. En Smolensk funkcias universitato kaj medicina akademio, estas multaj teatroj kaj muzeoj. Malgraŭ militoj konserviĝis aŭ estis rekonstruitaj pluraj historie gravaj monaĥejoj, preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, ankaŭ la malnova urba muro. La Smolenska metropolito Kirilo en 2009 iĝis Patriarĥo Moskva kaj Tutruslanda.

Smolensk

La supra monumento montras la poeton Tvardovskij kaj ties protagoniston
Vasilij Tjorkin, kiu iĝis parto de la rusa folkloro
(Foto: Smolenska regiona turisma-informa centro “Smolenskij terem”)

En la urbo oni flegas memoron pri famuloj, naskiĝintaj en kaj apud Smolensk: la unua kosmonaŭto Jurij Gagarin, princo Grigorij Potjomkin, admiralo Pavel Naĥimov, komponisto Miĥail Glinka, sciencfikciaj verkistoj Isaak Asimov kaj Aleksandr Belajev, poetoj Miĥail Isakovskij kaj Aleksandr Tvardovskij, filmaktoro Jurij Nikulin…

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto, 2015, №1 (243).