Tobolsko

Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio

Se oni povus krei kolieron el Ruslandaj urboj, inter la plej belaj bidoj certe estus Tobolsko. Ja se vi ne venis Siberion, vi ne vidis Ruslandon kaj se vi ne vizitis Tobolskon, do Siberion vi ne vidis.

Sen ĝeni indiĝenojn

Ĉi tiu urbo estis fondita en printempo 1587, kiam la cara komisiito Danil Ĉulkov kun sia taĉmento venis en la iaman Siberian ĥanlandon, jam konkeritan de la kozaka atamano Jermak. La novan urbon li establis en bela loko, sur kruta bordo de la larĝa rivero Irtiŝo. Jam en 1590 Tobolsko (ruse: Тобольск) iĝis la ĉefurbo de Siberio, kie koncentriĝis la tuta armea, juĝa kaj plenuma povo de la regiono, kiu etendiĝis de la Urala montaro ĝis Alasko. La ĉefaj valoraĵoj tiutempe estis ne nafto kaj gaso, sed feloj. Zibeloj, martesoj, musteloj, ermenoj – peltoj el feloj de tiuj ĉi bestoj estis konsiderataj signo de riĉeco kaj majesto.

La Ruslanda politiko rilate indiĝenojn ĉiam estis tre tolerema. Loka administracio interesiĝis nek pri ilia religio, nek pri la tradicia memadministrado kaj juraj kutimoj. Do la siberiaj tataroj, buĥaranoj, ĥantoj, mansoj kaj nenecoj plu loĝis en siaj lokoj, kaj la sola ŝanĝo estis, ke nun ili pagis tributon ne al la ĥano, sed al la caro. Okaze de konfliktoj kun rusaj alvenintoj, la administracio preskaŭ ĉiam subtenis la lokanojn, kaj eĉ tutaj rusaj vilaĝoj estis translokataj kun klarigo: “por ne ĝeni indiĝenojn”.

Urbo de talentuloj

La signifo de Tobolsko kreskis komence de la 18a jarcento, kiam ĝi iĝis la ĉefurbo de la Siberia gubernio. Tiam estis konstruita la plej majesta belaĵo de la urbo – la Tobolska Kremlo. Ĝi staras sur alta kabo, rande de kruta deklivo kaj ĝiaj blankaj muroj kun kreneloj estas la unua bildo, kiun vidas alvenanto de sur la Tobolska Landvojo.

Jerŝov

Pjotr Jerŝov estas eternigita
en sia naskiĝurbo.

Pluraj malnovaj konstruaĵoj aperis danke al lertaj manoj de svedaj militkaptitoj, kiuj estis senditaj al Tobolsko dum la Granda Norda Milito (1700-21). Ili estis bonkore akceptitaj en la siberia ĉefurbo, kiu bezonis bonajn metiistojn. Post la packontrakto nur ĉ. 600 el ĉ. 1000 svedaj militkaptitoj ekdeziris reveni de Tobolsko al sia hejmlando.

Tobolsko famas ankaŭ kiel loko, kie naskiĝis, studis kaj laboris elstaraj artistoj kaj sciencistoj.

[Pjotr Jerŝov estas eternigita en sia naskiĝurbo.]

Dum pluraj jaroj ĉi tie studis kaj poste laboris Pjotr Jerŝov (1784-1834), kies versfabelo Ĉevaleto-Ĝibuleto (Конёк-горбунок) iĝis klasikaĵo de la rusa literaturo kaj estis alte taksita de Aleksandr Puŝkin (iuj eĉ supozis, ke Puŝkin verkis ĝin).

En Tobolsko naskiĝis kaj pasigis sian infanaĝon la kemiisto Dmitrij Mendelejev (1834-1907), kreinto de la perioda tabelo de kemiaj elementoj. Lia patro estis direktoro de la Tobolska gimnazio, do ĉiuj eminentaj urbanoj ofte gastis ĉe la familio.

La komponisto Aleksandr Aljabjev (1787-1851) naskiĝis en Tobolsko en guberniestra familio. Sed en la urbon li revenis en 1827 jam en malpli komfortaj kondiĉoj – kiel ekzilito, kondamnita pro batado de bienulo, poste mortinta. En prizona ĉelo li verkis sian plej faman romancon Najtingalo, kiun Pjotr Ĉajkovskij ĉiam aŭskultis kun larmoj en la okuloj.

La velkinta ĉefurbo

En la 19a jarcento Tobolsko iom post iom perdis sian influon kaj transformiĝis al ordinara provinca urbeto. La Ruslanda Imperio vastigis siajn limojn orienten kaj suden. Kalmukaj triboj ne plu minacis la sudajn teritoriojn, kaj la komercaj vojoj ŝoviĝis suden. La Siberia Landvojo jam iris tra Tjumeno orienten, do preter Tobolsko. En 1911 la fervojo pasis el Jekaterinburgo tra Tjumeno kaj poste al Omsko. En 1918 la iama ĉefurbo fine perdis sian statuson kaj iĝis nura distrikta urbeto.

Apenaŭ beligis ĝian bildon la mistikulo Grigorij Rasputin (1869-1916), kiu naskiĝis en la apuda vilaĝo Pokrovskoje kaj poste akiris grandan influon al Nikolao II. Foje li revenis al Tobolsko, sed estis tre malafable akceptita de loka publiko. Do lia murdo en 1916 fare de peterburgaj aristokratoj ne kaŭzis grandajn kondolencojn surloke.

Inter famaj vizitintoj estis la familio de Nikolao Romanov, la lasta imperiestro de Ruslando. Post la abdiko en aŭgusto 1917 li kun ĉiuj familianoj, servistaro kaj persona kuracisto estis sendita al Tobolsko. Ĉi tie la iama monarko loĝis en la guberniestra domo kaj ĝuis certan liberecon, gardata ĉefe ne kontraŭ eventuala fuĝo, sed por ke popolanoj ne batu homon, kiun ili konsideris ĉefa kulpulo de la malgajnata Unua Mondmilito, ekonomia kaj politika kolapso de la ŝtato. En aprilo 1918 la cara familio estis translokita al la apuda Jekaterinburgo kaj baldaŭ mortpafita en kelo.

La espero revenas

Novan vivoŝancon la kadukiĝinta kaj endormiĝinta urbo ricevis post la malkovro de grandegaj minejoj de gaso kaj nafto en nordaj partoj de Tjumena regiono. Tio estis novaj riĉaĵoj, multe pli valoraj ol la iamaj feloj.

En 1967 tra la urbo pasis fervojo, kiu ligis ĝin kun la provinca ĉefurbo Tjumeno. En la 1970aj jaroj startis konstruado de la naftokemia kombinato, kiu transformis Tobolskon en industrian centron. Grandaj pluretaĝaj loĝareoj aperis en la nova urboparto, kun larĝaj stratoj, placoj kaj parkoj. Sed ĉiu bono havas dorsflankon. La malnovaj kvartaloj estis forgesitaj, lignaj domoj senhomiĝis kaj ofte iĝis viktimoj de incendioj. Eĉ iam imponaj brikaj konstruaĵoj ekruiniĝis pro alteco de subteraj akvotavoloj kaj homa neglekto. La urbo similis al oldulo, kiu ĉiujare perdis eron de memoro pri sia glora pasinteco…

La renaskiĝo de la iama ĉefurbo komenciĝis post vizito de prezidento Vladimir Putin en 2003. La ŝtatestro subskribis tie gravajn dokumentojn, kiuj spronis grandskalajn restaŭrajn kaj konstruajn laborojn. De tiam dekoj da historiaj monumentoj reakiris sian belecon, estis malfermitaj pluraj muzeoj kaj amuzejoj. En Tobolskon revenis la espero.

Tobolsko

Promenado unutaga

Kiel atingi Tobolskon kaj kion fari tie? La plej bona solvo estas unue atingi Tjumenon per trajno aŭ aviadilo. De Tjumeno vi povas veturi al Tobolsko fervoje, sed mi konsilas vojaĝi per aŭto. Tia veturado okupos ne pli ol tri horojn, sed vi vidos la pejzaĝojn, kiuj ne tro ŝanĝiĝis de la tempo kiam laŭ la Siberia Landvojo marŝis katenitaj bagnuloj kaj baraktis en profunda koto vilaĝanaj ĉaroj. Ĉe la vilaĝo Dubrovnoje vin renkontos eta kapelo, ligna ventomuelejo kaj bruna urso en kaĝo.

Meze de la vojo vi povos halti en Pokrovskoje, kie funkcias privata muzeo de Rasputin (antaŭe interkonsentu pri vizito). Krom vidi interesajn eksponaĵojn, viroj povus sidiĝi sur seĝon de la mistikulo, laŭdire tiom favorita de damoj. Oni diras, ke tio alte fortigas kaj levas … la imunan sistemon.

Post transiri Irtiŝon, turnu vin dekstren kaj post dek minutoj vi atingos la belegan Abalakan monaĥejon. Apude estas ligna urbeto, plena je amuzejoj en tradicia rusa stilo. Infanoj povos renkonti tie maljunan sorĉistinon Baba-Jaga en ŝia dometo sur kokinaj kruroj, dum iliaj gepatroj tagmanĝos en restoracio, kiu kaŝas sin ene de grandega ligna baleno el Ĉevaleto-Ĝibuleto.

Tobolsko

En Tobolsko unue vizitu la urban Kremlon, kiu staras sur la Ruĝa placo. Krom civilaj konstruaĵoj tie troviĝas ankaŭ la Sofia katedralo, en kiu regule okazas diservoj. Kontraŭ ĝi situas la Prizona kastelo, kie “gastis” Fjodor Dostojevskij, Vladimir Korolenko kaj aliaj rusaj verkistoj. Cetere, ili eniris ĝin en katenoj, sed ankaŭ vi laŭplaĉe povas ĝui solecon de prizona ĉelo – tio estas unu el muzeaj servoj. Post viziti muzeon en la apuda Domo de Reganto, kiu prezentas ĉefajn etapojn de la loka historio, promenu tra la Ruĝa placo al la skvaro de Jerŝov, kie monumenton de la verkisto ĉirkaŭas amuzaj herooj de lia fabelo.

Marŝu iom plu kaj laŭ la dekstra flanko aperos la Zavalnoje (Transrempara) tombejo, kie trovis eternan pacon pluraj famuloj. Krom iliaj tomboj viziteblas ankaŭ ortodoksa kapelo. Denove turnu vin dekstren kaj ekiru reen al Kremlo. Laŭvoje vi renkontos la monumenton de Dostojevskij kaj malnovan preĝejon. Oriente de Kremlo, sur aparta monteto vi alvenos monumenton de Jermak kaj liaj batalantoj, starigitan en 1839. De tiu ĉi loko malfermiĝas belega panoramo al la submonta urboparto. Ĉu vi volas viziti ankaŭ ĝin? Do pretiĝu grimpi malsupren laŭ la krutega Nikolaa vojo.

Tobolsko

Yobolsko: La guberniestra domo

La peno valoras tion. Sube atendos vin la bela katolika preĝejo, konstruita de ekzilitaj poloj. Iom fore staras ortodoksaj preĝejoj kaj videblas turo de la moskeo, konstruita en 1890 de la tatara komunumo. Vizitu la Guberniestran domon, kie funkcias muzeo “Kabineto de Nikolao II”. Poste revenu al Kremlo marŝante laŭ 198 ŝtupoj de la ligna Sofia ŝtuparo.

Lastafoje ĉirkaŭrigardu la impresan panoramon de Irtiŝo, impetanta norden, la malsuprajn kvartalojn, plejparte duetaĝajn, kaj diru adiaŭ al Tobolsko, la malnova ĉefurbo de Siberio, kiu same kiel Ruslando mem jen fortas, jen malfortiĝas por denove renaskiĝi kvazaŭ Fenikso.

Stanislav Belov

La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5 (246–247).