Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2004. № 3 (113)



Karaj legantoj,

la jaro 2003 estis vere fruktoplena por la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio. La celo de nia agado estas reliefigi la politikan kaj socian signifon de Esperanto. La plej konkreta pruvo de tia agado estas la kolekto de artikoloj ĉe Lingvo.org. Ili donas la senton ke Esperanto-asocioj povas influi politikistojn kaj ĵurnalistojn kadre de bona kunlaboro. Ankaŭ la politika agado — ĉefe sed ne nur pri lingva diskriminacio — montris al politikistoj, ke esperantistoj batalas por lingva demokratio, ne nur defendas la proprajn lingvajn privilegiojn. Vidu ĉe http://lingvo.org/diskriminacio.

Interne Eŭropa Esperanto-Unio ĉiam provas plibonigi siajn agadojn. Ĉi tiu kvarpaĝa Eŭropa Bulteno estas denova pruvo de tio. Baldaŭ, inter la 25a kaj 29a de aŭgusto 2004, okazos en Bilbao la sesa Eŭropa Esperanto-Kongreso. La kongreso, sub aŭspicio de Eŭropa Esperanto-Unio, pritraktos la temon “Eŭropa unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo”. Venu al Bilbao (http://geocities.com/esperantobilbao) kaj plifortigu Esperanton en Eŭropo.

Agrablan legadon!

Dafydd ap Fergus
direktoro de la Brusela Komunikadcentro

 Adreso: Rue Royale St.Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat 1030 Bruselo.
Telefono: 00 32 (0)486-753.980.
Rete: bulteno@lingvo.org
http://lingvo.org/eo/*gaz (pasvorto “saluton”). 

Bilbao bonvenigas Esperanton

“Bilbao estas urbo en konstanta transformiĝo, kun gastamaj homoj, kiuj optimisme rigardas al la estonteco, sed forte enradikiĝantaj en siaj tradicioj; kun tre riĉa historio rilate la Esperanto-movadon, en loko kie eblas surhaŭte senti la problemojn kaj la riĉecon de dulingveco”, — informas Jesus Miguel Garcia Iturrioz de la Loka Kongresa Komitato.

Sub aŭspicio de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) okazos en Bilbao inter la 25a kaj 29a de aŭgusto 2004 la sesa Eŭropa Esperanto-Kongreso. Apud potenca lingvo kiel la hispana, oni parolas ankaŭ la eŭskan, pralingvon de nekonata deveno, nun pluvivantan danke al trafaj zorgoj. Tio enkondukas nian kongresan temon: Eŭropa unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo.

Ne nur lingva politiko estos en la programo. La kongresa semajno estos plenplena de eŭska muziko kaj lingvo, teatrospektakloj, ekskursoj boate ĝis Portugalio, vizitoj al la Muzeo Guggenheim kaj promenadoj tra Bilbao kaj ĉirkaŭaĵo, pacmuzeo. Eĉ la eŭska parlamento malfermos siajn pordojn por esperantistoj. “Bilbao fieras pri unu el la plej malnovaj Esperanto-grupoj de la mondo: fondita en la jaro 1906”, — informas la LKK-anoj. Urbo de tre kompleksa kaj ofte pena historio kaj politiko, Bilbao perdis sian ligon al la Esperanto-movado post la hispana intercivitana milito de 1936 ĝis 1939. La diktaturo malpermesis Esperanton kaj esperantistoj nur povis renaski ĝin en la jaro 1953. Ekde 1957, esperantista sidejo troviĝas en la malnova kvartalo de Bilbao.

Ekde pli ol dek jaroj okazas Eŭropaj Esperanto-Kongresoj. “En 1992, Verono gastigis la unuan kongreson de eŭropaj esperantistoj. Sekvis aliaj kongresoj, je du- aŭ tri-jaraj intervaloj, organizitaj en Eŭropa Unio”, — klarigas la kasisto de EEU, Johan Derks.

La dua kongreso okazis en Parizo (Francio) en 1995, la tria en Stutgarto (Germanio) en 1997, la kvara en Ostendo (Belgio) en 2000, kaj la kvina denove en Verono en 2002.

Tiuj kongresoj estas organizitaj de lokaj komitatoj sub la aŭspicio de Eŭropa Esperanto-Unio, la kupola organizaĵo, kiu kunligas la landajn Esperanto-asociojn de la landoj de Eŭropa Unio.

Vizitu la Kongresan ttt-ejon:


Esperanto ne estas lingvo

Dum debato pri la estonteco de lingvoj en la franca Nacia Asembleo, komunista deputito dubas ĉu Esperanto estas vera lingvo.

“Mi tute ne deziras polemiki kontraŭ mia amiko Pierre Forgues, sed, laŭ mi, lingvo estas konstitua elemento de la nacio, kun kiu ni estas viscerligitaj. Ĝi ne povas esti iu esperanto aŭ iu volapuko, senrilate al niaj historio, kulturo, lernado, lando kaj kontinento”, — deklaris komence de januaro Jacques Brunhes, komunista deputito en la franca asembleo.

“Sinjoro Brunhes malbone komprenis min. Kiam li diras, ke lingvo estas konstituaĵo de la nacio, mi mem irus pli malproksimen: ĝi estas konstituaĵo de homo, — rebatis socialista deputito Pierre Forgues. — Mi ne proponas, ke Esperanto anstataŭu ekzemple la gaskonan, mian gepatran lingvon. Mi petas, por eviti hegemonion kaj konflikton, ke Esperanto estu dua laborlingvo sciata de ĉiuj eŭropanoj. Tio plifortigus ĉiujn aliajn lingvojn. Jen mi, kiu defendis la gaskonan — kontraŭ la hegemonio de la franca — prizorgita per la defendo de tiu lasta, en stranga historia sortreveno”.

La polemiko okazis ĉirkaŭ raporto de Michel Herbillon rilate al la estonteco de la franca: “Post apenaŭ cent tagoj, Eŭropa Unio akceptos dek pliajn landojn kaj naŭ pliajn lingvojn, teorie strikte egalajn inter si. Nun tiu nova Eŭropo alfrontas la plej gravan defion en sia historio. Ĉar 110 kombinaĵoj nun eblas per 11 oficialaj lingvoj: tiu nombro altiĝos je 400 post la pligrandiĝo. Ĉiun jaron 1 miliono 300 mil paĝoj estas produktataj de la tradukservo de la Komisiono: ili povus tegi duonon de Luksemburgio! Ĉiun tagon 700 interpretistoj estas mobilizitaj en pli ol 11 mil ĉiujaraj kunvenoj de la Komisiono, de la Konsilio, de la Ekonomia kaj Sociala Komitato, kaj de la Komitato pri Regionoj. Por eviti, ke Bruselo iĝu moderna Babelo, la institucioj de la Unio delonge sin preparas al tiu nova disdono. Sed kiel akordigi la respekton de la lingva diverseco kun la efiko de la funkciado de la institucioj?”

Herbillon daŭrigas: “La diskutado ŝajnas orientiĝi al reĝimo de laŭdemanda pago, parte financita per komuna buĝeto kaj parte per naciaj buĝetoj. La itala eksprezidanteco aŭtune komencis teknikan spertecon pri antaŭviditaj solvoj kaj ekplenumis buĝetan taksadon laŭ la nombro da laborgrupoj profitontaj ĉu totalan interpretadon, ĉu laŭdemandan, ĉu nenian. Nun devas la irlanda prezidanteco daŭrigi tiun traktadon. Por la franca la interpretadkosto estus proksimume tri milionoj da eŭroj, kies du estus elprenitaj el la komuna buĝeto kaj unu el la nacia”.

Sinjoro Pierre Forgues de la Franca Socialista Partio havas solvon:

“Malgraŭ niaj bonintencoj, fatala ŝajnas la marŝo al unulingveco en la laborinterŝanĝoj. Se tio fariĝos profite al nacia lingvo, tiu estos la angla. Por forturni ian hegemonion aŭ diskriminacion, ĉu ni ne devus promocii nenacian lingvon kiel la duan lingvon? Tia lingvo ekzistas de pli ol unu jarcento: Esperanto. Tio eble ŝajnas utopia, sed ne pli ol eŭro antaŭ dudek jaroj aŭ la eŭropa konstruiĝo antaŭ sesdek. Tio koncernas nur racion kaj politikan decidon. Male ol tio, kion oni kredas, nenio estas certe akirita. Antaŭ la franca, la latina estis labor-kaj-komunikadlingvo en Eŭropo. Tio ne malhelpis ĝin malprosperi kaj morti”.

Franca Nacia Asembleo premas prezidanton Jacques Chirac por ke li protektu la francan.

Legu pli france:

La unua teksto de la proponita rezolucio: www.assemblee-nat.fr/12/europe/resolutions/ppe0907.asp
Leĝo-propono (9 jul 2003): www.assemblee-nat.fr/12/cr-cafc/02-03/c0203053.asp
Raporto de Mme Juliana Rimane: www.assemblee-nat.fr/12/rapports/r1020.asp
Raporto de Michel Herbillon (11 jun 2003): www.assemblee-nat.fr/12/europe/rap-info/i0902.asp

Deputitoj kontraŭ diskriminacio

Eŭropa deputito Nelly Maes demandis la Eŭropan Komisionon, same kiel pluraj aliaj EP-anoj, pri ripetaj promesoj de la Komisiono efike kontraŭbatali la lingvan diskriminacion de nedenaskaj parolantoj de la angla.

“Sekve de la avertoj de la Eŭropa Komisiono, la eŭropaj organizoj anstataŭas dirmanierojn kiel la angla kiel gepatra per la angla kiel gepatra lingvo aŭ samnivele, nivele de denaska angla-parolanto kaj la angla kiel unua lingvo kaj invitas nur denaskajn anglaparolantojn”, — diras Maes. Ŝi volas ke la Komisiono serioze pristudu la problemon kaj referencas al la retejo de EEU. Tie estas listo de pli ol 700 diskriminaciaj anoncoj (www.lingvo. org/diskriminacio). Ankaŭ nacinivele politikistoj maltrankviliĝas. Kontaktu la Bruselan Komunikadcentron. 

Esperanto ne atingis sian celon

Francine Sperber el la Esperantista Brusela Grupo, agrable manĝis en restoracio, kiu nomiĝas “Restaurant Esperanto” (15, rue d"Assaut / Stormstraat 15 en 1000 Bruselo).

La kvarlingva menukarto klarigas la nomelekton en la angla, franca, hispana, nederlanda. Oni povas legi, ke “Esperanto neniam atingis sian celon”. Kaj en la franca estas eĉ menciita ke “Esperanto estas neuzata lingvo”.

“Post la manĝo, mi babilis kun du respondeculoj. La respondeculoj antaŭe ne sciis, ke ekzistas esperantistoj, — diras Sperber. — Sed ili ricevis tiom da leteroj de esperantistoj, ke ili preparas novan prezenton kun la nova menukarto. Ili atendas tradukon esperantlingve.” La leter-kampanjeto estis organizita tra Reago, dissendolisto por reagi en amas-komunikiloj. 


Peticio por lingvoj

“Nova reta peticio estis lanĉita por kampanji por oficiala statuso en Eŭropo. La peticio alvokas ke la irlanda lingvo estu deklarita kiel oficiala laborlingvo de la Eŭropa Unio”,

— informas Davyth Hicks, ĉefredaktoro de Eurolang.net, novaĵagentejo por minoritataj lingvoj. Malgraŭ oficiala nacia lingvo en la membro-ŝtato Irlando, la irlanda registaro dum la aliĝnegocado komence de la jaroj 1970aj ne insistis pri la statuso de la irlanda kiel oficiala laborlingvo, sekve ĝi estas la sola nacia lingvo, krom la luksemburga, kiu spertas duarangecon en EU.

Post kelke da tagoj la alvokon jam subskribis pli ol 2700 homoj. Kelkaj subskribintoj aldonas rimarkon, ke ankaŭ la kimra estu laborlingvo en EU. Kial ne mencii en via rimarko, ke Esperanto estu oficiala laborlingvo de EU? Kiel pravigi? “Esperantistoj subtenas lingvan egalecon” povas esti klarigo, aŭ “laŭ esperantistoj ne eblas, ke ĉiuj lingvoj estu egalaj sed iuj pli egalaj ol aliaj”. La tuta lingva demando en EU pro la baldaŭa plilarĝigo — kun 9 aldonaj lingvoj — rezultigos pli grandan atenton.

La peticia retejo estas legebla ĉe: http://www.petitiononline.com/gaedhilg/petition.html. Por subskribi alklaku “Click here to Sign Petition”. Tie skribu vian nomon kaj vian retadreson, la lasta kampo permesas komenton. Poste alklaku “Preview Your Signature” (Vidu vian subskribon) kaj poste “Approve your Signature” (Akceptu vian subskribon). Prefere skribu en la angla aŭ en alia eŭropa lingvo aldonante esperantan tradukon. 


Eŭropa lingvo

“En Eŭropa Parlamento okazis kunveno en kiu oni pritraktis kiel internacia lingvo Esperanto povus eniri la novkomponitan Eŭropan Union, kiel unu el egalrajtaj eŭropaj lingvoj”,

— skribis la 4an de januaro kroata gazeto Slobodna Dalmacija.

En la artikolo, titolita Esperanto kiel Eŭropa lingvo, Davor Grgat esploras la efikon de la konferenco organizita de la Radikala Partio en Eŭropa Parlamento: “Gravaj punktoj de la tagordo estis subtenoj por apliko de Esperanto kiel egalrajta eŭropa lingvo en Eŭropa Unio, aparte en lernejoj. Kiel delegitoj el Kroatio partoprenis Vjekoslav Morankiĉ — vicprezidanto de Kroata Esperanto-Ligo, kaj Boris di Costanzo — prezidanto de Esperanto-societo Rijeka”.

Legu la artikolon: www.lingvo.org/xx/4/660


Konstitucio esperantiĝas…

“La projekto de eŭropa konstitucio estas iom post iom legebla en Esperanto”, — anoncas István Ertl, tradukisto ĉe la Eŭropa Financkortumo.

“Kvankam la plejparte hungara tradukista laborgrupo atentigas ke la teksto estas tradukita el la hungara varianto, okazis iagrada komparo kun kaj adapto al la fontolingvoj franca kaj angla, — raportas Ertl, eks-ĉefredaktoro de Esperanto. — La perspektiva celo estas paralele eldoni la tekston en la hungara kaj Esperanto”.

Legu la konstitucion en Esperanto ĉe http://eu-esperanto.inf.hu kaj ĉe http://eu.inf.hu


Viviane RedingNe aldonu artefaritajn lingvojn!

“Permesu al mi diri ke la multlingvismo inkluzivas tiajn lingvojn, kiuj ne estas oficialaj, sed certe ne Esperanton, ĉar ni havas sufiĉe da vivantaj lingvoj, kiuj spertas malfacilaĵojn pro tio, ke ni kreas apud ili artefaritajn lingvojn,” — diris Viviane Reding 13 jan en la Eŭropa Parlamento, dum debato pri lingva kaj kultura diverseco.

Henri Masson elfosis la neforgeseblajn komplimentojn de Reding — antaŭ ol ŝi elektiĝis kiel komisionano. Tiutempe, gratulante Germain Pirlot pro lia grava laboro por Esperanto, Viviane Reding aldonis: “La plurlingvismo estas absoluta necesaĵo en Eŭropo. Inkludi Esperanton en tiu lernado de pluraj lingvoj povas montriĝi profitodona post longa tempo”. Masson aperigis tiun artikolon — surbaze de informo de Pirlot — en la gazetara servo de SAT-Amikaro somere en 1999.

Kial ne reagi? Laŭleĝe Reding, aŭ pli ĝuste la eŭropaj oficistoj, devas respondi al via letero en via lingvo — se ĝi estas oficiala lingvo de Eŭropa Unio — ene de unu monato. Antaŭ reagi, bv. legi la protokolon de la debato ekde paĝo 24 (ekde sekcio 2-345) sub “Kultura Diverseco”: http://tinyurl.com/32cdq kaj poste skribi al viviane.reding@cec.eu.int


Lukto por Esperanto

La 6an de januaro la atena tagĵurnalo “Kathimerini” intervjuis s-inon advokaton Maria Pontika, kiu estas prezidanto de la esperantistoj de Greklando.

“Eŭropa Esperanto-Unio faras gigantan klopodon por ekkontakti la decidoprenajn centrojn kaj akceli la eksperimentan uzadon de Esperanto en EU-dokumentoj, — klarigis Pontika al Kathimerini. — La uzado de unu artefarita lingvo prezentas multajn avantaĝojn: ĝi estas facila, kun simplaj gramatikaj reguloj sen esceptoj, ne postulas eksterordinaran klerecon, ne havas apartan prononcon… Krome, ĝi estas neŭtrala, ĝia uzado kaj disvastiĝo ne minacas aliajn naciajn lingvojn.”

“Estas proksimume dudek milionoj da esperantistoj en la tuta mondo, — diris Pontika. — En Greklando ni estas proksimume mil, kun asocioj en Ateno, Tesaloniko, Larisa kaj Rodos. Bedaŭrinde, la pli juna generacio ŝajne ne kundividas niajn idealojn. Komplete superregas la usona — mi ne diros la angla”.

Legu la tradukon ĉe: http://lingvo.org/xx/4/667 


Kiu inventis la eŭron?

Ĉiuj konas la simbolon de la eŭro kreitan de Arthur Eisenmenger. Sed kiu inventis la nomon de la eŭropa valuto? Marko Naoki Lins esploras…

Ni estas tre dankaj al s-ro Pirlot pro la informo, ke li eble estis la unua, kiu sugestis la nomon eŭro. “Ni ne havas ĉi-momente konon pri tia sugesto antaŭ la 4a de aŭgusto 1995”, — respondis Jean-Jacques Schul, tiama prezidanto de Promeuro, asocio por la varbado por la eŭro, al Germain Pirlot, konata esperantisto el Oostende.

“Kiam mi traserĉis hazarde mian korespondadon de la jaro 1995, mi retrovis leteron adresitan al Jacques Santer, tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono, koncerne la eŭron, — precizigas Pirlot. — Kial ne pruvi fantazion; oni povus tre bone bapti tiun ĉi novan valuton eŭro kaj dividi ĝin je 100 ropas!” — skribis Pirlot aŭguste al Santer. Respondis oficisto: “Prezidanto Santer taskigis min danki vin por via letero per kiu vi proponis nomi la estontan komunan eŭropan valuton EURO”.

La plua evoluo estas konata. En la decembra EU-pintokonferenco en Madrido oni decidis nomi la novan valuton eŭro. Ĉu do Pirlot estis la unua, kiu proponis nomi la valuton eŭro?

“Pro tio kaj pro simpla scivolemo mi skribis al la asocio Promeuro por ekscii, ĉu ili havas dokumentojn antaŭ la 4a de aŭgusto 1995, kiuj mencias proponon pri ideo bapti la novan valuton eŭro”, — klarigas Pirlot. La respondo de Promeuro ŝajne plifortigas la supozon, ke Pirlot efektive estis la unua, kiu lanĉis la ideon pri eŭro.

La Eŭropa Centra Banko en Frankfurto certe povas respondi, kiu “inventis” la eŭron. Sed la konkreta demando estis respondita nur tre surface. Nenie troveblis taŭga informo sur la priatentitaj retpaĝoj. Tamen estis utila indiko de la Banko: “Turnu vin al oficisto de la Eŭropa Komisiono, kiu jam en 1995 estis taskita pri valutaj aferoj”.

“Mi ne povas respondi tion. Laŭ mia tiutempa kompreno estis germana kanceliero Helmut Kohl mem, sed … Pasis multe da tempo ekde la konferenco kie oni decidis tion”, — estis la senhelpa respondo de la Komisiona dungito. Efektive la neoficiala klarigo ĉiam estis, ke Helmut Kohl rifuzis akcepti la vorton ECU (la antaŭulo de la eŭro), ĉar ĝi ne sonus germane.

Do, reen al Promeuro, kiu ŝajne havas pli multe da scio kaj informoj. “Koncerne la nomon, dum 1995 abundis la sugestoj, inkluzive de la nomo money intencita por logi kaj francajn (Jean Monnet) kaj britajn civitanojn”, — klarigas s-ro Schul de Promeuro. Li denove mencias la korespondadon inter Pirlot kaj Santer konformante ke tio estas la unua skriba pruvo pri la ideo nomi la valuton eŭro.

Jen do la konstato: ĝis kiam venos aliaj dokumentoj, kiuj pruvos la malon, s-ro Germain Pirlot, esperantisto kaj instruisto el belga marborda urbo Oostende, estas la lanĉinto de la nomo de la valuto de 300 milionoj da eŭropanoj. Specialigita asocio Promeuro ne sukcesis trovi pli fruan dokumenton ol la leteron de Pirlot.

“Mi restas tre singarda antaŭ ol aserti tion. Prefere oni nur diru, ke mi eble estas la inventinto de eŭro, — konkludas Pirlot. — Ĉiukaze mi estas kontenta scii ke, kvin monatojn antaŭ la pintokonferenco, mi povis sugesti tiun nomon al la Eŭropa Komisiono. Eĉ se mi ne estus la unua, tio ne gravas, mi tamen estas unu el la unuaj kiuj pensis pri tiu nommaniero!”

Pliaj informoj pri la eŭro: www.promeuro.org

Jam en 1934 esperantisto proponis komunan eŭropan valuton. 


Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

BKC kunlaboris kun UEA pri deklaro okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (21 feb 2004). Pasintjare UEA diskonigis deklaron en pli ol 20 lingvoj. Ĝi utilis por kontakti politikistojn, lingvoasociojn kaj ĵurnalistojn. Jen la esenco de la deklaro.

La agadoj de Unesko en ĉi tiu kampo ĉiam estis multaj. Festante la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo ekde 1999 Unesko denove montras sian fortan deziron kaj kapablon helpi konservi la lingvan heredaĵon de la tuta mondo kontraŭ la fortoj de perforta tutmondiĝo sen respekto al homoj kaj al iliaj lingvoj kaj kulturoj.

Ni komplete subtenas la deklaron de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, okaze de la pasintjara Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, kiam li diris ke: “Gepatraj lingvoj estas unikaj pro tio, ke ili difinas la homojn ekde la naskiĝo, donante apartan rigardon de la mondo, kiu neniam vere estingiĝas, sendepende de tio, kiom da lingvoj oni akiras poste. Lerni la lingvojn de aliaj estas maniero konatiĝi kun aliaj perceptoj de la mondo, kaj kun aliaj aliroj”.

La politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kiel proponas Unesko, kondamnas al formorto plimulton de la lingvoj. Ni estas movado por la lingva diverseco.

Esperantistoj celas konservi ĉies gepatran lingvon, kaj proponas la uzon de Esperanto en la internaciaj rilatoj kiel neŭtralan manieron komuniki sen altrudo de la propra mondrigardo al la aliaj.

En tiu senco la Esperanto-movado festas kune kun Unesko la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo.


“Eŭropa Bulteno”

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio. 16 feb 2004.

Redaktoro: Dafydd ap Fergus.
Kontribuis: Marko Naoki Lins.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Rue Royale St. Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat, 1030 Bruselo
Telefono: 00 32 0486 753 980
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org


La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU