Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2004. № 6 (116)



La unuan de majo Eŭropa Unio bonvenigis dek novajn membrojn kaj naŭ novajn lingvojn. Ne nur la lingva problemo fariĝis multe pli grava, sed ankaŭ ene de Esperantio en Eŭropo ni sentas pli kaj pli la praktikan neceson de komuna organizo. Jen kialo por ke via Landa Asocio aliĝu al la kupola asocio de eŭropaj esperantistoj.

Eŭropa Esperanto-Unio gvidas la Bruselan Komunikadcentron. Kune ni helpas esperantistojn en Eŭropo kaj ekster ĝi rilati kun politikistoj kaj ĵurnalistoj. Ni planas kampanjojn por konsciigi homojn pri la bezono de la neŭtrala lingvo Esperanto. Ni ankaŭ informas pri la praktikaj eblecoj ofertataj de Esperanto.

Se vi ŝatus helpi nin, bonvolu kontakti:

Adreso: Rue Royale St.Marie 7 / Koninklijke Sint-Mariakerkstraat 7 BE-1030 Brussel / Bruxelles.
Tel.: +32 486 753 980
Fax +32 2 513 0344
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org.

Financa subteno bonvenas ĉe la Universala Esperanto-Asocio Rotterdam, Kto 000-1631831-97. Bonvolu mencii “por eece-p, Komunikadcentro”.

Agrablan legadon!

Dafydd ap Fergus 

Gazzola prelegis al UN

16 apr 2004 prezidanto de la Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo (KEILEU) Michele Gazzola prelegis en la Palaco de la Nacioj en Ĝenevo.

Li estis akompanata de Lapo Orlandi, kasisto de Esperanto Radikala Asocio. La prelegantoj substrekis la urĝan bezonon de monda konferenco pri la lingvoproblemo. Michele Gazzola dum sia prelego parolis ankaŭ pri KEILEU. “Sekvis interesa debato kun la partoprenantoj”, — konfirmas Gazzola, kiu laboras kiel esplorist-asistanto en ekonomiko de la lingvoj ĉe la Universitato de Ĝenevo. Gazzola atendas raporton de la direktoroj de la Itala Ministerio pri Klerigado rilate al iniciato por internacia lingvo. La juna esploristo krome skribis ampleksan artikolon pri la kostoj de la multlingveco en Eŭropo kaj pri la diskriminacio de la eŭropa komunikado

Prezidanto subtenas Esperanton

“Mi ĉiam admiris la ideon de la popolliga lingvo Esperanto, jam eksciinte pri ĝi kiel infano, ĉar mia patro kaj mia patrino estis entuziasmaj esperantistoj”, — skribis d-ro Heinz Fischer, socialdemokrato, al aŭstraj Esperanto-junuloj.

Fischer estis elektita la 25an de aprilo kiel ŝtatprezidanto de Aŭstrio. Li ne estas nekonata al la Esperanto-movado. Kiel prezidanto de la aŭstria parlamento, li estis alta protektanto de la Viena UK en 1992 kaj deklaris, ke Esperanto estas ne nur “genia lingvokreaĵo” sed ankaŭ “humanisma kaj popolinterliga ideo”.

Unu el la antaŭuloj de Fischer, Franz Jonas, aŭstra prezidanto de 1965 ĝis 1974, estis fervora esperantisto. Jonas lernis Esperanton komence de la 1920aj jaroj kaj ekde 1923 ankaŭ aktivis kiel instruisto de Esperanto. Kiel alta protektanto de la viena UK en 1970 li mem salutis la kongreson en perfekta Esperanto.

Fischer ne perdis sian simpation por Esperanto, en lastatempa letero al Aŭstria Esperanto-Junularo li esprimas sian ĝojon, pro tio ke “popoltransira kaj -liga lingvo kiel Esperanto estas ankaŭ subtenata en Aŭstrio”.

“Mi elkore gratulas d-ron Fischer, kiu simpatias kun Esperanto kaj la lingva egalrajteco, pro la elektiĝo”, — diras Seán Ó Riain, prezidanto de EEU, kiu esperas, ke eblos rekoni Esperanton lingvo por la matura ekzameno en Aŭstrio kiel jam eblas en la najbara ŝtato Hungario.

“Kvankam Fischer mem ne scias Esperanton, li ĉiam apogas, se tio eblas, — diras Herbert Mayer, direktoro de la Esperanto-muzeo en Vieno. — De lia ministerio ni ricevis subvencion en 1987 por la jubilea simpozio en la universitato, kiam Fischer estis ministro por sciencoj. Tamen kelkaj avertas: Ni devas esti realismaj, ĉar Fischer povas esprimi simpation, sed efektive ion fari — tio estas alia afero”.
Fischer
La nova prezidanto de Aŭstrio subtenas Esperanton. 


Euroscola esperantiĝas

Carola Antskog el Finnlando estis motoro de esperantista seminario por eŭropaj lernejoj.

Krom ŝia grupo partoprenis grupoj el Anglio, Pollando, Slovenio kaj gastoj el Ruslando, Ukrainio kaj Albanio. “En la Strasburga seminario dum tri tagoj okazis multaj interesaj programoj kaj en la kvara tago ĉiuj partoprenis en la Eŭropa Parlamentejo Euroscola-n la 28an de aprilo, — raportas Zlatko Tišljar de Slovenio. — Pro la intensa programo la gejunuloj multe amikis kaj interligiĝis”. La finna, angla kaj pola lernejoj estis oficiale invititaj al Euroscola kaj sendis ĉefe esperanto-lernantojn. Bona sperto kaŭzas sekvajaran ripeton.


Eŭropa Bunto

9 maj 2004 en la manifestacio Eŭropa Bunto EEU-prezidanto Seán Ó Riain prelegis en Eŭropa Parlamento en Strasburgo.

Ó Riain argumentis, ke Esperanto povus fortigi eŭropan identecon, en harmonio kun naciaj kaj regionaj identecoj. Li ankaŭ asertis la lernfaciligajn ecojn de Esperanto por plibonigi la lernadon de aliaj lingvoj, aparte de la lingvoj minoritataj. Li diris ke la uzo de la angla favoras “Usono-centritan NATO-identecon, kaj ne eŭropan identecon”, kaj altiris atenton al la libro English-Only Europe? de profesoro Robert Phillipson, kiun li ŝatus vidi tradukita en la francan lingvon.

Malgraŭ la persista pluvo kaj malvarmo, pli ol 400 esperantistoj partoprenis la manifestacion, kiun kunordigis Gilbert Stammbach. La oficiala retpaĝo de la manifestacio www.europa-bunto.org estis tradukita en 50 lingvojn. Dum la Eŭropa Bunto koncertis la tuluza kantisto JoMo. Parado ekis de la Placo de la Universitato ĝis la Eŭropa Parlamento. La amaskomunikiloj ĉeestis, inkluzive de televido.

Dum la manifestacio eŭropa tradukisto kaj esperantisto, Brian Moon, informis en la Eŭropa Parlamento pri la fakta uzado de lingvoj en la EU-institucioj. André Cherpillod brile montris ke Esperanto estas apenaŭ pli artefarita ol la franca kaj malpli artefarita ol la hebrea aŭ la indonezia; Christopher Gledhill klarigis kiel la angla ne taŭgas kiel “lingua franca” de EU; kaj Claude Longue Epée substrekis la gravecon de la lingva diverseco.
Fotis Alexander Greßmann
Esperantistoj en Strasburgo (Fotis Alexander Greßmann) 


La mediatoro

Mencio de Esperanto en la jarraporto 2003 de eŭropa mediatoro

“Mi estas tre kontenta pro tiu mencio de UEA en la raporto de profesoro Diamandouros, kaj pri la volo de EU-komisiono forigi diskriminacion, — emfazas Seán Ó Riain, prezidanto de EEU. — Sed tiu diskriminacio ne okazas hazarde. Ĝi estas frukto de sistemo kiu obstine rifuzas doni iun ajn rolon al neŭtrala eŭropa lingvo”.

Fine de aprilo la eŭropa mediatoro de la Eŭropa Unio, Nikiforos Diamandouros, prezentis la jaran raporton por 2003. Esperanto estas speciale menciita en la rubriko “diskriminacio” en la oficiala gazetara komuniko. Plendinto kontraŭ la Eŭropa Komisiono pro diskriminaciaj dunganoncoj je eŭropa nivelo favore al denaskaj parolantoj de la angla lingvo estis Universala Esperanto-Asocio. La plendon enhave akompanis la direktoro de la Brusela Komunikadcentro, Dafydd ap Fergus.

En la raporto eksplicite legeblas, ke «la Komisiono ekagis por eviti la publikigon de diskriminaciaj laborpostenaj anoncoj.

Ĉi tio sekvis post plendo de UEA, bazita en Italio, kiu atestis ke kelkaj eŭropaj instalaĵoj, kiuj parte aŭ plene estas subvenciitaj de la Komisiono, eldonis dunganoncojn, en kiuj kandidatoj kun “angla kiel gepatra lingvo” aŭ “anglaj gepatraj lingvanoj” estis postulitaj. Tio estus por miloj da homoj diskriminacia. (659/2002/IP)»

“Tiom longa ke iu ajn nacia lingvo prenas tuteŭropan rolon, kiel nuntempa la angla en EU, certas ke estos diskriminacio kontraŭ ĉiuj, kiuj ne denaske parolas tiun lingvon, — certas Ó Riain. — La diskriminacio okazas ne pro malbona volo, sed pro struktura problemo en la sistemo, kaj ĝi korektiĝos nur kiam EU forigos tiun strukturan problemon”.

La gazetara komuniko alireblas ĉe: http://tinyurl.com/3gwvj. La plena raporto ĉe: http://www.euro-ombudsman.eu.int/report/en/default.htm


SAT-Amikaro en la gazetaro

En La Roche-sur-Yon, unu monaton post la sukcesa kongreso de SAT-Amikaro, Esperanto aperis ankaŭ en la “Semajno de Eŭropo” okazinta dum la unua semajno de majo.

“Plian fojon la nomo de la asocio Esperanto-Vendée estas menciita inter la partneroj de urba evento, — informas Henri Masson de SAT-Amikaro. Dum la evento okazis debato pri la lingvoj de Eŭropo: — Tie oni ĉefe parolis pri Esperanto. Juna ĵurnalistino de Vendée Matin partoprenis. Filmisto de la loka televido Canal 15 intervjuis plurajn partoprenantojn kaj filmis”.

La kongreso de SAT-Amikaro havis pozitivajn sekvojn: Esperanto ĝuas bonan rilaton de la urbaj respondeculoj kaj de la amasinformiloj. 


El gazetaro

Lingva Babelo

“EU fariĝos lingva Babelo — ĉu ĝi estas por tio preparita?” — demandas Jozef Reinvart, membro de la slovaka laborgrupo por lingva politiko en la unuiĝanta Eŭropo.

Reinvart laboras en Ministerio de eksterlandaj aferoj de Slovakio kaj aktivas por lingva politiko de sia lando: “En la jaro 2003 estis en buĝeto de EU disponigitaj por interpretado kaj tradukado 786 milionoj da eŭroj, en la jaro 2004 la elspezoj kreskos por 20 lingvoj al 1145 milionoj! — li skribas en la plej konata slovaka ĵurnalo SME. — Nuntempe laboras en EU proksimume 4000 interpretistoj kaj tradukistoj plentempe. Krom tio 20 elcentojn de la jara amplekso de tradukoj certigas eksteruloj. Kiom altiĝos nombro da interpretistoj kaj tradukistoj de granda eŭropa lingva Babilono dum la proksimaj jaroj? Kiamaniere solvos EU ĉi tiun komplikan problemon?”

En la artikolo Reinvart argumentas, ke EU silentas pri problemoj de lingva komunikado, per kio ĝi plifortigas pozicion de la plej forta nacia lingvo: “Nesolvitaj problemoj de lingvo, ilo kaj portanto de kulturo, post plilarĝigo de EU ankoraŭ pliprofundiĝas. EU elprofitis ŝancon komenci ĉi teman diskuton nek dum kunsido de konvencio pri estonteco de Eŭropo, nek dum interregistara konferenco pri institucia reformo de EU preparanta konstitucian kontrakton. Nesolvo de ĉi tiu problemaro tamen bremsas la tutan integran procedon”.

Laŭ Reinvart, Slovakio eniras en multlingvan kaj multkulturan komunumon, “kiu tamen ne havas akceptitan leĝdonadon ordigantan lingvajn demandojn kaj lingvan politikon. Necesas iniciati malfermon de larĝa diskuto je eŭropa nivelo pri solvado de lingvaj problemoj”. Ne necesas mencii ke Reinvart ekde longe parolas Esperanton.

(EU sa stane jazykovym Babylonom — je na to pripravena? // SME. 23 apr 2004) 


Roki kaj folki en Esperanto

“Kiel nomiĝas la artefarita lingvo elpensita de d-ro Zamenhof”.

Tiu demando aperas en pluraj kvizoj. Sed kiu kredas ke Esperanto vivas ankoraŭ nur dank' al kvizodemandoj, urĝe devos rekonsideri sian opinion.

La pruvo nomiĝas Esperantoudiorama. Ĉi tie la nocio mondmuziko akiras novan dimension. Vinilkosmo el la franca urbeto Donneville estas la unua en la mondo kiu ofertas nur muzikon en Esperanto. Ĝi tion faras jam de du jardekoj. Ankaŭ en la Esperantomuziko vi trovas ĉiujn ĝenrojn: rok-, pop- kaj eĉ aŭtentan folklormuzikon. La finfina celo restas la disvastigo de ĉi tiu universala lingvo laŭ la principoj de ĝia elpensinto. Pruvi ke Esperanto estas ne moda fenomeno sed “vera engaĝiĝo por pliproksimigi popolojn kaj generaciojn”. La herooj en la Esperanto-muziklistoj portas nomojn kiel Esperanto Desperado, Esperanto SubgrundeElektronika Kompilo.

Vi povas mendi la K-diskojn kontraŭ eta prezo aŭ, tute laŭ la spirito de la tempo, konektite aŭskulti kelkajn trakojn kaj ilin senpage elŝuti: http://www.vinilkosmo.com

(Astrid Wittebolle. Roki kaj folki en Esperanto // De Morgen (Flandrio). 3 maj 2004.) 


EEU al Bosnio kaj Hercegovino

“La plivastigo de la Eŭropa Unio per dek novaj membro-ŝtatoj estas grava nova paŝo en la procezo de Eŭropa integriĝo. Sed je tio la procedo ankoraŭ ne finiĝis!” — anoncas Johan Derks, kasisto de EEU.


Nome de EEU li kunorganizas, kune kun la Esperanto-societo en Teslic (Bosnio kaj Hercegovino) de la 7a ĝis la 10a de oktobro, tritagan seminarion sub la nomo TAMEN — Teslica Alvoko Moviĝi al Eŭropa Nacieco. La seminarion subvencias la nederlanda pacmovado IKV kaj EEU. Ĝi estas destinita al junuloj kaj junaj mezaĝuloj (ĝis 40 jaroj) el Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio kaj Montenegro, Makedonio kaj Albanio. Prezo: 25 BAM (1 BAM = 0,51 eŭro). La vojaĝkostoj estos duone repagitaj.

Petu aliĝilon de EST: Adreso: Radolinka BB, BA-74270 Teslic, Resp. Serba – Bosnio kaj Hercegovino. Tel.: +fakso: +387-53 436-572. Rete: est@teol.net

Prepare al la seminario, eŭropaj gejunuloj de landoj, kiuj ne estas membroj de la Eŭropa Unio aŭ kiuj ĵus aliĝis, donu sian opinion en eseo aŭ “kolumno” de minimume 200 kaj maksimume 500 vortoj, rilate al sekvaj demandoj:

1. Mia lando ja (devas aliĝi / prave aliĝis) al la Eŭropa Unio, sed … (sekvas klarigo, kiel via lando profitos aŭ malprofitos de la EU-membreco).

2. Mia lando (devas aliĝi / prave aliĝis) al la Eŭropa Unio, ĉar … (sekvas klarigo kiel EU profitos de membreco de via lando). Kompreneble povas eniri multaj temoj: ekonomia evoluado, politika stabileco, kultura riĉiĝo, socia novigado, pli da eblecoj por Eŭropo en la mondo, ktp.

Inter la sendintoj kelkaj interesaj esperantaj libroj estos lotumataj. Menciu kiun libron vi ŝatus ricevi (ne pli ol 20 eŭroj), se vi gajnos. Sendu vian kontribuon antaŭ la 1a de septembro al: Johan Derks Rietgors 40, 8271 GH IJsselmuiden, Nederlando;
Rete: kasisto@lingvo.org.


Kuri por Esperanto

“Mi kuras por Esperanto”, — diras Werner Hoyer el Aŭstrio.

Same kiel pasintjare Hoyer uzas ĉi-majan vienan maratonon por ligi sian pasion por kurado kun nova pasio por Esperanto. Dum la viena maratono dekoj da miloj da personoj ekkuras al la 42,195 kilometrojn fora finlinio. Centoj da miloj staras surstrate, spektante kaj ĝojkriante. Sur la blanka ĉemizo de Hoyer estas verda surskribo Esperanto. Pasintjare li atingis kiel 1604a la celon post 3h41m44s.

La Zamenhofa spirito rapidigu liajn krurojn! 


Hans Malv

Por monda interkompreniĝo

“Mondo, en kiu ĉiuj homoj sin komprenas, estas pli bona mondo”.

Laŭ tiu slogano la sveda kuracisto Hans Malv kreis hejmpaĝon sur kiu li en 15 lingvoj prezentas vastan argumentaron favore al Esperanto en internacia komunikado.

EB: Kiuj estas la ĉefaj celoj de via agado?

HM: Mi volas ke Esperanto fariĝu monda internacia lingvo. Se Esperanto fariĝos oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, ĝi fariĝos baldaŭ monda internacia lingvo, ĉar la mondo bezonas internacian lingvon kaj ĉar la angla diverskiale ne taŭgas por tiu rolo.

Mi pensas ke se ni ne sukcesas enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon de EU, ni neniam sukcesos igi Esperanton internacia lingvo. Estus tro malfrue tiam. Nun aŭ neniam. Ne estas nur nia korafero. Tio estas tre grava por la homaro. Se Esperanto iĝas la internacia lingvo, ĝi helpos nian mondon al pli glata politika kaj ekonomia evoluo.

EB: Kion vi jam atingis per via aktivado? Kiu subtenas vian agadon?

HM: Ĉirkaŭ 40 leterojn de esperantistoj mi ricevis. Sed la batalo nur ĵus ekis. Mi ekzemple skribis al politikistoj en ĉiuj EU-ŝtatoj kaj mi ne pensas ke politikisto simple povas respondi: “Oh, tio estas bona ideo kaj mi ĝin subtenos”. Ili devas pripensi ĝin kaj diskuti kun aliaj politikistoj kaj gvidantoj de sia partio. Mi elverkis 2-2.se sen diskuti ĝin kun iu ajn. Mi esperas ke mi nun havas la subtenon de multaj esperantistoj.

EB: Ĉu hegemonia Esperanto ne danĝerigos etnajn lingvojn same kiel la angla lingvo faras nun?

HM: Estas neeviteble, ke hegemonia Esperanto minacos aliajn lingvojn kaj kulturojn, sed ne kiel la angla faras kaj ne tiel rapide, ĉar Esperanto ne estas sammaniere kulturportanto kaj ne ies landa lingvo. Esperanto estas celita kiel dua lingvo por ĉiu. Kio koncernas la kulturon, per Esperanto estos pli da reciproka donado kaj prenado ol per la angla, sed certe, la pli riĉaj ŝtatoj pli influos ol ke ili estos influitaj. Tio estas neevitebla en pli kaj pli integriĝanta mondo.

En mondo kun komputiloj, televido kaj akceliĝanta teknologia evoluo longperspektive oni ne povas eviti la hegemonion de unu lingvo. Mi absolute ne volas hegemonion de Esperanto. Sed se estos iu formo de hegemonio, kiu lingvo estas la plej taŭga? Kaj, cetere, ĉar Esperanto estas tiel facile lernebla, ĝi ne estos regata nur de elito.

EB: Kiel oni povas kunlabori en via projekto?

HM: Mi ne kredas je leteroj al redaktoroj, kvankam mi mem skribis kelkajn. Mi pensas, ke estas pli efike provi influi politikistojn kaj mondajn famulojn. Mi ekzemple skribis al Bill Gates. Mi ne petis lian monon, nur ke li meditu pri nia ideo. Se li, nur unu fojon, diras al ĵurnalisto, ke Esperanto estas bona ideo, la influo estus enorma, specife inter juna generacio. Mi daŭrigos skribi leterojn. Kaj tiuj, kiuj volas kunlabori, povas fari samon aŭ eble ili havas pli bonajn ideojn. Memoru, ke gravas ne kion vi skribas, sed kiel vi skribas ĝin.

Intervjuis Marko Naoki Lins, BKC 


Pri nia historio

Jam en 1965 okazis eŭropa konferenco en Vieno kun la tiama prezidanto de UEA Ivo Lapenna kaj 320 partoprenantoj.

En Eindhoven (Nederlando) kelkaj esperantistoj vivtenis la ideon pri Esperanto-agado en Eŭropo sub la nomo Eŭropa Esperanto-centro (EEC). “D-ro Denoel el Liege estis ĝis 1978 la prezidanto de tiu centro, — informas Grégoire Maertens, kiu fariĝis direktoro de la centro en 1978. — En Eindhoven okazis Eŭropa Esperanto-kongreso al kiu aliĝis preskaŭ 300 kongresanoj”. En 1977 fondiĝis, dum la Universala Kongreso en Rekjaviko, Eŭropa Esperanto-Unio per subskribo de konvencio inter landaj asocioj.

“Kun helpo de UEA, EEU fondis en Bruselo la buroon de EEC en 1978 kun duontempe pagita deĵoranto. La centro en tiu formo funkciis ĝis 1987, — daŭrigas Maertens. — Teorie ĝi daŭrigis la agadon poste je la adresoj de Debruyne en Bruselo, poste je mia adreso, sed sen pagitaj deĵorantoj”. La centro publikigis pli ol cent bultenojn.

En septembro 1978 estis sendita petskribo al la Eŭropa Komunumo sub la titolo Petskribo cele al la plibonigo de la komunikado inter la civitanoj de la membroŝtatoj kaj inter la funkciuloj de la instancoj de la Eŭropa Komunumo. “La longa vojo de tiu petskribo kaj la posta preskaŭ forgeso de la sufiĉe favora komisiona raporto, estas tute aparta historio”, — diras Maertens.

EEC kolektis 89 subskribojn de parlamentanoj kun deklaro pri subteno de la lingvo Esperanto. Ĝi sendis eŭropan pasporton en la nacia lingvo kaj en Esperanto al la plimulto de la parlamentanoj.

Poste sekvis la periodo de la tielnomata laborgrupo de Bruselo (inter alie kun Michael Cwik kaj Hans Erasmus), kiu laboris pri pluraj projektoj, plej laste en majo 1998 pri la projekto Neighbour. Kaj kompreneble estas pluraj aliaj organizoj. “Ni menciu la Eŭropan Klubon de prof. Frank el Paderborn kaj la Eŭropan Dokumentaron”, — informas Maertens, eksa prezidanto de UEA kaj ĉefa motoro malantaŭ eŭropa agado dum pluraj jardekoj. 


Helpu komuniki

La Brusela Komunikadcentro kunorganizos plurajn kampanjojn por diskonigi Esperanton kadre de la someraj kongresoj. Ĉefe temas pri instigi ĵurnalistojn skribi pri partoprenantoj en la Universala Kongreso en Ĉinio kaj la Internacia Junulara Kongreso en Ruslando. Ĉu vi helpos nin per traduko aŭ kontrolado de tekstoj? Ĉu vi pretas mem kontakti ĵurnalistojn? Bonvolu kontakti:

Rete: komunikadcentro@esperanto.org


“Eŭropa Bulteno”

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 24 maj 2004.
Redaktoro: Dafydd ap Fergus.
Kontribuis: Marko Naoki Lins.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Rue Royale St. Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat, 1030 Bruselo
Telefono: 00 32 0486 753 980
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU