Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2005. № 1 (123)



De la redaktoro

Jen la lasta Eŭropa Bulteno de mi, kiel la ĉefredaktoro. Mi transdonas la torĉon al Marko Lins kiu redaktos ĝin dum kelkmonata transira periodo. Mi certas, ke li faros bonegan laboron kaj informos vin pri la lastaj lingvaj novaĵoj kaj Esperanto en la ĉefurbo de Eŭropo, kaj pri la agado de la Eŭropa Esperanto-Unio. Mi dankas ĉiujn legantojn pro la atento!

Estas ĉiam io nova en la lingva kampo en Bruselo. En decembro mi intervjuis Jan Figel, la novan membron de la Eŭropa Komisiono, kiu respondecas pri edukado, kulturo kaj multlingvismo.

“Ĉu vi kredas, ke Esperanto povas esti solvo?” — mi demandis lin. “Mia kredo estas, ke spite al ĉiuj komplikaĵoj, multlingvismo estas grava eco de la Unio”, — li respondis, iel miskomprenante ke Esperanto celas anstataŭigi naciajn lingvojn. “Mia respondo estas multe da lingvoj eĉ se tio signifas kostoj. Ĉi tio estas pli bona ol elekti iun artefaritan aŭ unuforman solvon”, — daŭrigis Figel.

“Ĉu vi havas personan sperton pri Esperanto?” — “Mi ne povas imagi ke membro-ŝtato fordonus sian propran oficialan lingvon en la familio de novaj lingvoj. Ĉiu solvo teorie devas esti vivanta solvo, ne artefarita. La historio de Eŭropo instruas ke eĉ la latina ne estas uzita en konferencoj por kuracistaj spertuloj. Ĝi ne estas vivanta lingvo”, — diris eŭropa komisionano Figel.

La interparolado daŭris 50 minutojn. Ni parolis pri ĉiam pli grava potenco de la angla en Eŭropa Unio, pri la fakto ke anglalingvaj landoj gajnas ĉiam pli multe instruante la anglan aŭ vendante siajn lingvajn produktojn. Figel vere batalos por multlingvismo kaj vere kredas je la valoro de diverseco en Eŭropo. Li meritas nian apogon en tiu grava batalo sed ankaŭ nian esperantistan sperton pri la daŭra bezono je neŭtrala internacia lingvo. Estas nia tasko transdoni tiun sperton en klera kaj malferma maniero sen iu ajn fanatikismo.

Agrablan legadon!

Dafydd ap Fergus


La Komisiono respondos

“La 28an de majo 2004, la Komisiono sendis al mi sian opinion pri la plendo de s-ro Johan Derks (en la nomo de la Eŭropa Esperanto-Unio) pri lingva diskriminacio far eŭropaj organizaĵoj, kiuj estas tute aŭ parte financataj de la Komisiono kaj de firmaoj, kiuj havas kontraktojn kun la Komisiono”,

— skribis la Eŭropa Mediatoro, Nikiforos Diamandouros, al Romano Prodi, eksa prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Por helpi al la Mediatoro plenumi sian enketon, li starigis novajn demandojn:

“Kiuj eventualaj obstakloj malebligus al la Komisiono rifuzi aŭ prokrasti financadon de organizaĵoj kaj firmaoj, kiuj eldonas diskriminaciajn dunganoncojn? … Kiuj eventualaj obstakloj malebligus al la Komisiono malpermesi per kontrakta kondiĉo al la ricevanto de Komunuma financado la publikigon de dunganoncoj, kiuj estas kontraŭleĝaj pro diskriminacio laŭ la Komunuma juro se ili venus de publika organizaĵo?”

La Komisiono devis peti pli da tempo ol la kutima monato por trovi bonan respondon al la demandoj. Intertempe EEU kolektis ĉirkaŭ 1000 dunganoncojn kun la postulo: “English mother tongue”.

Vidu www.lingvo.org/diskriminacio


Angelos TsirimokosDebato pri plurlingvismo

La Asocio de Eks-praktikuloj de la Eŭropa Komisiono, kies akronimo ADEK venas el Esperanto, organizis la 8an de decembro 2004 en Bruselo konferencon pri plurlingvismo en EU.

Michel Lefranc, reprezentanto de Alliance Française, komence fervore pledis por la angla kiel ununura lingvo en Eŭropo: “Ĉiuj infanoj devas denaske lerni kaj paroli nur la anglan, ĉiuj informoj devas esti nur en la angla. Fine ĉiuj parolos specon de Eŭro-angla, kiu estos io grandioza ĉar kostoŝpariga kaj komplete senenhava”. Fine eĉ la plej malsprita aŭskultanto komprenis, ke Lefranc ŝerce pentris teruran unulingvan scenaron. Efektive li pledis por esprimrajto en propra lingvo kiel homa rajto.

“Lingvoj levas ankaŭ la demandon pri valoroj, temas esence pri filozofia diskutado, pri toleremo kaj komprenemo de la najbaro”, — asertis Brian Fox, respondeculo de la Eŭropa Komisiono pri plurlingvismo kaj trejnsubteno por interpretado. “Plurlingvismo estas pragmatika kaj praktika aliro. Ni tute ne havas lingvan problemon. Gravas la respekto de la diferenco”, — diris la brito, kiu bedaŭras ke intertempe ofte la komunikadaj talentoj pli pezas ol la enhavo. “La limo de mia lingvo estas la limo de mia mondo”, — citis Fox la filozofon Wittgenstein.

Esperanto-aktivulo kaj dungito de la Eŭropa Komisiono, Michael Cwik, kontraŭis la teorian batalon de la prelegantoj inter plurlingvismo kaj unulingvismo. Oficiala komunikado de la Eŭropaj instancoj kun la civitanoj kaj politikaj institucioj estu en ĉiu oficiala lingvo de la Unio, sed interna, profesia komunikado ene de la Komisiono bezonas komunan lingvon. Dum tiu laborlingvo estas nacia lingvo ekzistas diskriminacio; kial ne oferti al ĉiu oficisto, kiu ne povas labori kaj paroli en sia gepatra lingvo, ne-diskriminacian opcion en la formo de planlingvo. Li demandis: “Ĉu la Komisiono ne povas studi diversajn aspektojn de planlingvoj kaj eventuale fari lingvajn eksperimentojn?” La podianoj de la Komisiono evitis per ĉarmaj parafrazoj rekte respondi la demandon.

La prezidanto de la Brusela Esperanto-Grupo, Angelos Tsirimokos, atentigis pri necesa distingo inter la interna kaj ekstera uzado de lingvoj en EU. “Ne estas dubo, ke ene de la EU-institucioj devas okazi redukto de lingvoj por povi labori efike, sed EU-informado al la ekstera publiko nepre devas esti plurlingva, kaj tio tro ofte ne okazas”.

Flory Witdoekt, vicprezidanto de EEU


Flory Witdoekt, vicprezidanto de EEULetero de la Estraro de EEU

Ni informas vin, ke jam de 1980 funkcias Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) — kunordiga organizaĵo de Esperantistaj landaj asocioj en la landoj de la Eŭropa Unio.

EEU havas sian tripersonan estraron, asembleon (po unu persono el ĉiu lando) kaj siajn kongresojn. La kongresoj okazas ĉiun duan aŭ trian jaron (en tiu jaro kiam UK de UEA okazas ekster Eŭropo). Dum la kongreso en Bilbao ĉi-jare la kongresanoj akceptis novan statuton kaj ekde januaro 2005 povos aliĝi novaj dek asocioj de la landoj aliĝintaj al EU en majo 2004.

Ni uzas la okazon informi vin, ke la sekva asembleo kunsidos dum la 90a UK en Vilno en julio 2005. Ni publikigos la novan statuton post ĝia registriĝo en Bruselo — verŝajne en januaro — kaj raporton de la agado en 2004.

Tial ni petas vin pri la jeno:

1. pridiskuti en viaj decidorganoj la aliĝon al EEU sub la statutaj kondiĉoj;
2. decidi pri via membreco en la asembleo de EEU;
3. sendi al ni nomojn de personoj kiuj partoprenus en la retlisto EEU-kaj-landaj-asocioj kaj kiuj reprezentus vian asocion en publikaj diskutoj pri temoj iniciatataj de la asembleanoj aŭ estraro de EEU.

Kun amikaj salutoj:

Prezidanto d-ro Seán Ó Riain
Vicprezidanto Flory Witdoekt
Sekretario Zlatko Tišljar


Pli da lingvoj

Dum la decembra pint-konferenco de eŭropaj ĉefministroj la ĉeftemoj estis: ĉu komenci intertraktadojn kun Turkio pri membreco, kiam kaj kiel al la Unio aliĝos Rumanio kaj Bulgario, kaj pligrandiĝo de la Unio en Balkano.

Alia temo estis lingva: ĉu la irlanda, galega, eŭska kaj katalun-valencia devas fariĝi oficialaj lingvoj?

Esperantistoj malsamopinias. Jukka Pietiläinen, 37-jara doktoro pri sociaj sciencoj, laboras en la Universitato de Tampereo pri ĵurnalistiko. “Kie estas la problemo kiam pli kaj pli da lingvoj fariĝos oficialaj?” — li demandas. Alia finna profesoro, Jouko Lindstedt, respondas: “Kiam pli kaj pli da lingvoj fariĝas oficialaj, povas okazi, ke tiu statuso reale signifos malpli kaj malpli, kaj premoj por la praktika uzo de la angla kreskos”.

Tiu opinio ricevas konfirmon de multjara tradukisto ĉe la Eŭropaj institucioj kaj landa reprezentanto ĉe Eŭropa Esperanto-Unio Brian Moon: “Tio estas jam konstatebla evoluo post la ĵusa plivastiĝo kun 9 novaj lingvoj: pro la komencaj problemegoj en la tradukservoj oni draste limigis ĉe la Komisiono la aron de dokumentoj, kiujn oni traduku en ĉiujn lingvojn”.

Lastatempe oni eĉ eksciis, ke la Bulteno de EU — la tre grava kaj oficiala ĉiumonata resumo de ĉiuj decidoj kaj agadoj — aperos ekde 2005 nur en la angla kaj la franca. 


El gazetaro

Nova floranta industrio

“La Eŭropa Komisiono havas nuntempe 1300 tradukistojn, kiuj prilaboras ĉiujare 1,5 milionojn da tekstopaĝoj, kaj la kosto atingas 550 milionojn da eŭroj ĉiujare”,

— skribis la 16an de oktobro rumana taggazeto Adevarul en artikolo “Nova kaj floranta industrio en EU”. La gazeto rimarkigas, iom troige, ke post la 1a de majo 2004 la oficistaro duobliĝis, la nombro da tekstopaĝoj leviĝis al 2,5 milionoj, kaj la kosto atingis 800 milionojn da eŭroj.

“La 1an de majo 2004, post la nova disvastiĝo de la Eŭropa Unio, al la 11 lingvoj jam parolataj en EU aldoniĝas naŭ aŭ eĉ dek se, ĝis tiam, la grekoj kaj la turkoj el Cipro voĉdonas por unuiĝo, ĉi-kaze, la turka fariĝos la 21a lingvo parolata en la komunaj eŭropaj organoj. Sed eĉ 20 lingvoj troas. Ekde tiam la totala nombro da dulingvaj kombinadoj leviĝos al 190 (angla-germana, franca-ĉeĥa, finna-portugala ktp.) kaj trovi iun parolantan flue, ekzemple, la grekan kaj la estonan aŭ la slovenan kaj la litovan, tre malfacilas”.

Por solvi ĉi tiun problemon en la Eŭropa Parlamento oni uzas, en pli granda mezuro ol ĝis nun la t.n. sistemon de la ponttradukado: la vortoj el iu lingvo estos tradukataj unue en alian lingvon, poste en la trian ktp. ĝis la kvara aŭ la kvina, laŭ la konoj de tradukistoj. “Kompreneble ĉi tiu sistemo ne ekskludas erarojn. Se fine de la ĉeno aperas eraro, ĝi estos plien sendita, de etapo al etapo, kaj dum la eraroj povos pliiĝi”, — opinias la gazeto.

La ĉefa demando en la Eŭropa Parlamento estas la kono de fremdaj lingvoj.

“EP-anoj elektiĝas ne laŭ siaj lingvaj kapabloj, sed kiel reprezentantoj de la koncernaj landoj. Do la tradukado estas unu el la gravaj agadoj de la Eŭropa Komisiono. Ĉi-lasta havas jam 1300 tradukistojn, kiuj prilaboras ĉiujare 1,5 milionojn da tekstopaĝoj en 11 lingvoj ĝis nun uzataj en EU Oni antaŭvidas ke, post du jaroj oni atingos 2,5 milionojn da tekstopaĝoj dum la nombro da tradukistoj preskaŭ duobliĝos por kovri la kreskantajn taskojn. Tial post la nova disvastiĝo la elspezoj por tradukado kreskos de 550 milionoj da eŭroj al pli ol 800 milionoj da eŭroj. La demando estas ĉu vere meritas pagi ĉi tiun monsumon?”

La gazeto konkludas, ke tradukado iĝas unu el la plej florantaj industrioj en EU. Ne nur la oficialaj institucioj de ĉiu membro-ŝtato bezonas dokumentojn en la koncerna lingvo, sed ankaŭ la lobiaj aŭ konsultaj kompanioj. En Strasburgo kaj Bruselo oni konstruos pli da tradukistejoj. Tio des pli komplikiĝos dum la venonta pliampleksiĝo de EU kiam al la ekzistantaj lingvoj aldoniĝos ankaŭ la rumana kaj la bulgara kaj, eble, ankaŭ aliaj lingvoj kiel ekzemple la kroata aŭ la makedona. Alivorte la Babelturo daŭre leviĝos…

Adevarul. Nova kaj floranta industrio en EU. 16 okt 2004. 


Esperanto kiel gepatra lingvo

La plej prestiĝa taga gazeto en Serbio Politika dediĉis al la Zamenhofa Tago artikolon Esperanto kiel gepatra lingvo, rimarkinte ke hodiaŭ estas la monda tago de Esperantistoj.

La artikolo komenciĝas per informo pri la ĵusa naskiĝo de la plej juna esperantisto en Serbio kaj Montenegro — la filino de Sonja Petrović kaj Hokan Lundberg.

“La artikolon subskribis neesperantista ĵurnalisto, sed la aperigo dankindas al la E-ĵurnalisto Dimitrije Janičić kaj al la instiga informagado de BKC”, — informas Radojica Petrović. La gazeto notas la 15an de decembro kiel “festotagon de lingva egaleco kaj neŭtrala plurlingveco” kaj prezentas sufiĉe longan liston de serbiaj esperantistoj kaj iliaj meritoj por la movado, menciante ankaŭ la projekton Lernu!, Cseh-metodon, originalan E-literaturon, esperantistajn rokgrupojn, teatraĵojn, kongresojn, organizaĵojn ktp.

Ĉe la fino aperas la informo ke “Ĉiam pli granda signifo de ĉi tiu lingvo estis antaŭ ne longe konfirmita ankaŭ per decido de la Konsilio de Eŭropo, ke Esperanto estu la 25a lingvo por kiu ekzistos oficialaj atestiloj ĉe institucio rajtigita de la Konsilio de Eŭropo por lingvoplanado”. 


Esperanta angulo en Union Pacifiste

De tempo al tempo Union Pacifiste (Pacista Unuiĝo) dediĉas spacon al praktika apliko de Esperanto sur la tereno de porpaca agado, antimilitarismo, kaj konsciencobĵetado.

“La bonaj rilatoj de SAT-Amikaro kun Union Pacifiste ebligis plurfoje, ke ties kongreso voĉdonu rezoluciojn favore al Esperanto”, — klarigas Henri Masson. En la decembra numero, aperas artikolo pri la libro 7000 tagoj en Siberio, eldonita de SAT, kun mencio pri ĝia apero en ĉina traduko pere de Esperanto. Aperas ankaŭ la adreso de la paĝoj de Vikipedio, sur kiuj ĝi estas legebla kaj tiu de la retejo de SAT-Amikaro.

Masson sugestas sendi artikolojn aŭ raportojn el la eksterlando pri temoj kiuj kongruas kun la eldonlinio de la publikaĵo (en Esperanto por publikigo kaj traduko al la franca sed ne pli ol kvarono de paĝo A4).

Pliaj informoj: www.unionpacifiste.org, union.pacifiste@wanadoo.fr, kaj ĉe Henri Masson (espero.hm@club-internet.fr


Zlatko TiljarEŭropa projekto

Sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio, Zlatko Tišljar, verkis financpeton por eŭropa projekto kun partopreno de diversaj eŭropaj Esperanto-asocioj.

“Mi jam verkis la lastan version. La celo de la projekto estas fortigi konscion pri eŭropeco kaj la bezono je eŭropa konstitucio”, — diras Tišljar, kiu ankaŭ estas direktoro de la Asocio por Eŭropa Konscio en Maribor, Slovenio.

“La celo de la Asocio por Eŭropa Konscio estas evoluigi en spiritaj sferoj de ĉiuj eŭropaj etnoj la eŭropan konscion kiel primaran identecsenton de eŭropanoj kaj evoluigi la konscion pri egalrajteco de ĉiuj konsciaj eŭropaj etnoj senkonsidere pri ilia grandeco”, — klarigas Tišljar. Tio, laŭ li, inkluzivas la rajton de ĉiu eŭropano je siaj lingvoj kaj dialektoj. “Oficialaj lingvoj de la Asocio estas ĉiuj skribataj lingvoj de Eŭropo, — li daŭrigas. — La laborlingvo de la Asocio estas la internacia lingvo Esperanto. Oni povas uzi ankaŭ iun ajn eŭropan dialekton, se la uzanto mem prizorgas tradukon al Esperanto”.

La projekto celas, per organizita reagado, kontraŭ artikoloj kaj raportaĵoj en publikaj medioj, kiuj subtenas diskriminacion, malamon al nepropraj nacioj, minorigas lingvan diskriminacion. “Ni volas baze de teorio pri multidenteco de homo, konatigi al milionoj da legantoj-spektantoj-aŭskultantoj argumentojn, kiuj fortigos la solidarecon, la valoron de diversecoj etnaj kaj lingvaj kaj eŭropan identecon en 15 eŭropaj urboj”, — emfazas Tišljar. EEU scios post kelke da monatoj ĉu la financa peto sukcesis aŭ ne.

Sed la Estraro de EEU estas konvinkita je la neceso trovi financajn fontojn ekster Esperantio por seriozaj eŭropaj projektoj. 


Multlingva Bruselo

Bruselo, kiel ĉefurbo de Eŭropa Unio, ne nur bonvenigas la 20 oficialajn lingvojn de la Unio. Jam delonge ekzistas klubo, kie oni povas diskuti en plej diversaj lingvoj.

La 24an de novembro 2004 du esperantistoj vizitis la lingvan klubon kaj konstatis grandan intereson pri Esperanto. “Ni estas konvinkitaj pri la granda ebleco por varbado kaj disvastigado, en Belgaj Poliglotaj Centroj, de nia kara lingvo internacia”, — opinias Marcel Delforge kaj Remy Sproelants.

“Ni estis akceptitaj de la Ĝenerala Sekretario de la CPB, s-ro Roger Malevez kaj konstatis, ke en tiu loko pluraj lingvoj estis parolataj ĉe diversaj tabloj. Ni unue iris al la angla tablo, poste al la nederlanda kaj konstatis kun ĝojo ke la homoj multe interesiĝis pri la internacia lingvo. Kompreneble, multaj homoj tie neniam aŭdis paroli pri Esperanto, tamen ili aŭskultis tre interesite niajn klarigojn kaj reklamon favore al nia lingvo internacia”. Laŭ Sproelants kaj Delforge, esperantistoj devas pli ofte kontakti la eksteran mondon por disvastigi Esperanton: “Ni ne povas resti enfermitaj en niaj verdstelaj, eburaj turoj”.

Retaj informoj: www.cerclepolyglotte.com kaj http://users.swing.be/polyglot.be/


Trasiberia vagonaro plu validas

Giorgio Bronzetti estas homo energia kaj ideoplena.

Unu el liaj ideoj estas “Trasiberia Esperanto-Vagonaro kun vojaĝanta antaŭkongreso kaj internacia lernejo de esperanto kun specialistoj de rektmetoda instruado dum la veturado, kun longaj haltoj en fabelaj lokoj kiel Ulan Bator kaj festaj akceptoj de la enloĝantoj”.

Li ekhavis ĉi tiun ideon antaŭ la Universala Kongreso de Pekino. “La programo ne estus tute nerealigebla, se oni serioze okupiĝus pri ĝi per kunlaboro precipe de rusa kaj ĉina asocioj. La ideo povus altiri ankaŭ la intereson de iu grava turisma entrepreno kiu lanĉus la proponon kaj disvastigus ĝin kapilare per siaj agentejoj”, — opinias la direktoro de Disvastigo, gazetara agentejo por dissendo de informoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de komunikado.

Kvankam la projekto ne realiĝis por ĉi-jara UK, Bronzetti restas fidela al sia ideo. «Ne mankus sloganoj kiel “Eksterordinara travivaĵo: Lernu Esperanton” aŭ “Partoprenu la mondan kongreson de Esperanto lernante la lingvon dumvojaĝe”».

“Se la movado volas renovigi siajn fortojn, malfermu ĝi la pordon al la mondo per ĉi tiu ŝanco”, — konvinke diras Bronzetti. Lin atingis dekoj da leteroj de interesitoj pri la vojaĝo kaj gratuloj pri la ideo. “Kelkaj, mi legis en mesaĝoj de diskutgrupoj, klopodis eĉ realigi per propraj fortoj la vagonaron sed devis rezigni pro pluraj kialoj inter kiuj la manko de la necesa tempo”.

Nun li vidas ŝancon realigi sian ideon en inversa direkto: de Ekstrema Oriento al Moskvo-Vilno. Nun ekzistas laŭ li la ĝustaj organizantoj de la 90a UK en Vilno, kiuj kapablas trovi la ĝustan vojon por efektivigi ĉi-jare la projekton. “La ideo intertempe maturiĝis kaj fariĝis pli klara verŝajne ankaŭ ĉe aliaj respondecaj gravuloj kiuj volonte kunlaborus por ke baldaŭ oni tamtamu tra la mondo nian mesaĝon”, — kredas Bronzetti.

“Fakte la projekto TEV havas pleje informan kaj merkatadan valoron kaj tial mi, kiu interesiĝas pri informado, pasiiĝis por ĝi. Vagonaro, kiun oni prenas ne konante lingvon kaj forlasas ĝin konante sufiĉe la lingvon por partopreni kongreson, kreas novaĵon, kiun volonte anoncus ĉiuj amaskomunikiloj kaj ĉiuj turismaj agentejoj interesitaj”.

Pliaj informoj: http://www.disvastigo.it


Eŭropa Bulteno. 2005. № 1 (33)

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 21 dec 2004.
Redaktoro: Dafydd ap Fergus.
Kontribuis: Marko Naoki Lins.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Rue Royale St. Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat, 1030 Bruselo
Telefono: 00 32 0486 753 980
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU