La Unua Internacia Fotokonkurso

La redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo organizis en 1998 internacian fotokonkurson. La konkurso ne estis ligita al deviga temo. En la konkurso partoprenis 42 fotoverkoj de 15 personoj el 9 landoj (Albanio, Finnlando, Germanio, Italio, Jugoslavio, Niĝerio, Pollando, Ruslando, Slovenio).

La 11an de januaro 1999 kvarpersona juĝkomisiono anoncis la rezulton.

Auli Viherma. Chu la perkoj estas hejme?1a premio ne estis aljuĝita

2a premio (unu minimuma ruslanda monata salajro
kaj abono al La Ondo de Esperanto)

Auli Vihermä (Finnlando) pro Ĉu la perkoj estas hejme?

3aj premioj (abono al La Ondo de Esperanto)

Arnold Vilmoŝ (Jugoslavio) pro 3-fota ciklo [Foto 1 | Foto 2 | Foto 3]
Luan Jaupi (Albanio) pro La libelo sur pino

Laŭdaj mencioj

Sergej Fedotov (Ruslando) pro La infana spontaneco
Nora Caragea (Germanio) pro Lernejo

Speciala premio pro foto pri Esperanto
(libroj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda monata salajro)

Andrzej Sochacki (Pollando) pro Verda Asocio

La kunorganizantoj decidis fari la konkurson tradicia.

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de la konkurso

Fotokonkurso | Hejmo