2a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo, post la sukceso en 1998, organizis en 1999 la duan internacian fotokonkurson. La konkurso ne estis ligita al deviga temo. En la konkurso partoprenis 43 fotoverkoj de 17 aŭtoroj el 11 landoj: Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Jugoslavio, Kroatio, Ruslando, Ukrainio, Urugvajo. (Pasintjare estis 42 fotoj de 15 personoj el 9 landoj.)

18 jan 2000 kvarpersona juĝkomisiono anoncis la rezulton.

Sandra Burgues Roca. Konstruante novan homon1a premio (du minimumaj ruslandaj monataj salajroj
kaj abono al La Ondo de Esperanto)

Sandra Burgues Roca (Urugvajo) pro Konstruante novan homon

2a premio (unu minimuma ruslanda monata salajro
kaj abono al La Ondo de Esperanto)

Andrea Ottrok (Hungario) pro Super la nuboj

3a premio (abono al La Ondo de Esperanto)

Harri Melasniemi (Finnlando) pro Eta arbo

Laŭdaj mencioj

Florencia Sevrini Rossi (Urugvajo) pro Liberigeco
Irja Melasniemi (Finnlando) pro Kvieta maro
Sandra Burgues Roca (Urugvajo) pro Mia kara amiko

Speciala premio pro foto pri Esperanto
(libroj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda monata salajro)

Pavla Zemanová (Ĉeĥio) pro trifota hundo-ciklo [Foto 1 | Foto 2 | Foto 3]
Vilmoŝ Arnold (Jugoslavio) pro Geknaboj apud la tabulo de la arbo de amikeco en la strato Esperanto

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de la konkurso

Fotokonkurso | Hejmo