3a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo (UES), post la sukceso en 1998 kaj 1999, organizis la trian Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. Partoprenis 62 fotoverkoj de 18 aŭtoroj el 10 landoj: Britio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irano, Litovio, Pollando, Ruslando, Urugvajo.

17 jan 2001 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

Andrea Ottrok. Infana ghojo1a premio (du minimumaj ruslandaj monataj salajroj 
kaj abono al La Ondo de Esperanto)

Andrea Ottrok (Hungario) pro “Infana ĝojo”

2a premio (unu minimuma ruslanda monata salajro 
kaj abono al La Ondo de Esperanto)

Luz Vázguez Sonto (Hispanio) pro “Patrineco”

3a premio (abono al La Ondo de Esperanto)

Robert Kamiński (Pollando) pro “Malnova Jerusalemo”

Laŭda mencio

Raita Pyhälä (Finnlando) pro “La suno en la lago”

Specialaj premioj pro fotoj pri Esperanto 
(libroj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda monata salajro)

Robert Kamiński (Pollando) pro “Pardonu! En Ĉinio nun estas noktomezo”
Sandra Burgues Roca (Urugvajo) pro “Ankaŭ mi volas lerni Esperanton”

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de la konkurso

Fotokonkurso | Hejmo