4a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2001 la kvaran Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. En la konkurso partoprenis 46 fotoverkoj de 15 aŭtoroj el 10 landoj: Britio, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Litovio, Pollando, Ruslando.

18 jan 2002 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

Anna Skudlarska. Revo1a premio (du minimumaj ruslandaj monataj salajroj 
kaj abono al La Ondo de Esperanto)

Anna Skudlarska (Pollando) pro “Revo” kaj “Estimo”

2a premio (unu minimuma ruslanda monata salajro 
kaj abono al La Ondo de Esperanto)

Gražvydas Jurgelevičius (Litovio) pro “Avo kaj nepoj”

3a premio (abono al La Ondo de Esperanto)

Robert Kamiński (Pollando) pro “Sonorilturo”

Laŭdaj mencioj

Raita Pyhälä (Finnlando) pro “Ĝuu”
Igorj Loĵkin (Ruslando) pro “Fangorn”
Andrea Ottrok (Hungario) pro “Ankaŭ tio estas Frankfurt”

La speciala premio pro foto teme ligita kun Esperanto ne estis aljuĝita.

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de la konkurso

Fotokonkurso | Hejmo