6a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2003 la sesan Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. Partoprenis 102 fotoverkoj de 31 aŭtoroj el 13 landoj: Brazilo, Bulgario, Finnlando, Francio, Hungario, Germanio, Kanado, Pollando, Ruslando, Singapuro, Slovenio, Svedio, Svislando.

La partopreno estis rekorda; en 2002 estis ricevitaj 61 fotaĵoj de 21 aŭtoroj el 10 landoj.

15 jan 2004 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

Tibor Magyar. Mondo el china vidpunkto1a premio (€50 kaj abono al La Ondo de Esperanto)

Tibor Magyar (Singapuro) pro ciklo da fotoj:
  • “Mondo el ĉina vidpunkto”
  • “Teatro en la 20a jarcento”
  • “Je via dispono”
  • “Jen tiel oni iras al la steloj”
  • “Amtriangulo”
  • 2a premio (€25 kaj abono al La Ondo de Esperanto)

    Joaquim João Mariano (Brazilo) pro
  • “Belulino ĉe bambuaro”
  • “Enmemiĝa gitaristo en folklora festo”
  • 3a premio (abono al La Ondo de Esperanto)

    Robert Kamiński (Pollando) pro “Quo vadis, homo”

    Laŭdaj mencioj

    Marcos A. Bueno (Brazilo) pro “Manoj kun kafo”
    Sergej Griŝĉenko (Ruslando) pro “Ondo”
    Andrea Ottrok (Hungario) pro “Somero”
    Karen de Cássia Pereira (Brazilo) pro “Refreŝiga”
    Raita Pyhälä (Finnlando) pro “Juno kaj maljuno”
    Teresinha Ribeiro (Brazilo) pro “Leviĝanta tago”

    Priesperantaj fotoj

    Premio (Libroj de Sezonoj kontraŭ €50)

    Karen de Cássia Pereira (Brazilo) pro “Geesperantistoj ĉe la natura fenestro”

    Laŭdaj mencioj

    Andrea Ottrok (Hungario) pro “Frenezaj esperantistoj dum IES”
    Robert Kamiński (Pollando) pro “Ĉio verda — eĉ la nomo de la pastro”

    Dankon al la partoprenintoj!
    Gratulon al la laŭreatoj!

    Halina Gorecka
    sekretario de la konkurso

    Fotokonkurso | Hejmo