8a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2005 la okan Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 103 fotoverkoj de 27 aŭtoroj el 14 landoj: Bjelarusio, Brazilo, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Germanio, Irano, Kanado, Kroatio, Litovio, Malajzio, Nederlando, Pollando kaj Ruslando.

La 14an de januaro 2006 la juĝkomisiono anoncis la rezulton, kiu aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto.

Pan Tshin Siong (Malajzio). Paca kunmangho1a premio (50€ kaj abono de La Ondo de Esperanto)

Pan Tshin Siong (Malajzio) pro “Paca kunmanĝo”

2a premio (25€ kaj abono de La Ondo de Esperanto)

Jurij Kajun (Ruslando)

3a premio (abono de La Ondo de Esperanto)

Raita Pyhälä (Finnlando) pro “Lago kaj luno”
Olga Ŝipovalenko (Ruslando)

Laŭdaj mencioj:

Lysiane Dumagnou (Francio) pro “Reveno de la mara monstro al sia groto”
Gražvydas Jurgelevičius (Litovio) pro “Foko”
Aleš Tomeček (Ĉeĥio)
Jean Marin (Francio) pro “Maljuna muzikisto”
Marcus Sikosek (Nederlando).

Speciala premio (50€ kaj abono de La Ondo de Esperanto)
pro la plej bona foto pri la temo Naturo:

Olga Ŝipovalenko (Ruslando). “La ora maro”

Laŭ la Regularo de la konkurso, la organizantoj havas ekskluzivan rajton ĝis la 31a de decembro 2007 uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!
Halina Gorecka
sekretario de la konkurso

Fotokonkurso | Hejmo