UEA: de problemoj al krizo

Estas konate, ke UEA havas multajn problemojn, inter kiuj eble la plej akra estas la falanta membronombro. Sed lastatempe aldoniĝis kadrokrizo, pro la plej granda interna konflikto en la Asocio post la “Hamburga Puĉo” en 1974.

Krizas la Centra Oficejo de UEA. La emeritiĝojn de Rob Moerbeek (okazinta) kaj Simo Milojević (okazonta) garnis demisi-deklaroj de la ĝenerala direktoro Osmo Buller, direktoro de CO Pasquale Zapelli kaj redaktoro de Esperanto István Ertl.

La deklaroj sekvis post la elekto de Renato Corsetti kiel prezidanto de UEA kaj la reelekto de Michela Lipari kiel estrarano.

Laŭ la ĝenerala direktoro, la elektoj estas neakcepteblaj el du vidpunktoj:

Unue, ĉar la du nomitaj personoj:

havas gravajn funkciajn malkvalifikojn por siaj postenoj. La labormaniero kaj stilo de RC estas neseriozaj. Liaj impulsiĝemo, hastemo kaj ignoremo de la neceso funde esplori aferon antaŭ ol decidi kaj ekagi pri ĝi, estas trajtoj, kiujn mi ne povas akcepti ĉe prezidanto de UEA …
ML siavice dum siaj antaŭaj periodoj en la Estraro ade konfliktis kun aliaj estraranoj kaj oficistoj pro sia persona malŝato al ili. Per konstanta pikado kaj agacado de tiuj, kiuj ne ĝuis ŝian favoron, ŝi venenis la atmosferon en la kunsidoj kaj inter ili.
Due, ĉar ili (kaj la elirinta prezidanto Enderby) morale kompromitiĝis per sia rolo en la traktado de la kalumnioj, lanĉitaj de Sabira Ståhlberg kontraŭ Francisco Veuthey kaj Buller mem — kalumnioj, kiuj montriĝis senbazaj.

Buller konkludas:

Estas hontinde, ke neniu el la iniciatintoj kaj trenintoj suferis konsekvencojn aŭ eĉ nur admonojn pro sia rolo. Male, RC kaj ML reelektiĝis al la Estraro malgraŭ tio, ke ili morale kompromitis sin kaj damaĝis la Asocion. Pro tio estas al mi apenaŭ eble kunlabori kun la nuna Estraro.
Pasquale Zapelli simile klarigis:
Mi perdis ĉian motiviĝon resti en posteno, kiu postulas grandan sindediĉon kaj sinoferon, post la elekto kiel prezidanto de UEA de Renato Corsetti, kiu opinias la Centran Oficejon financa balasto por la movado, ĝian laboron nur servado al malmultaj riĉaj membroj, ĝiajn oficistojn obstakloj al la realigo de la planoj de la estraro. Kiel respondeculo pri la funkciado de la CO, mi interpretas tiujn ideojn kiel implicitan malaprobon de mia laboro”.
La Estraro de UEA akceptis la demisiojn, komentinte ke ili
…estas bazitaj sur miskompreno de la rolo de la Estraro en la laboro de la Asocio, kaj sur misjuĝo de du estraranoj, kaj unu eksa prezidanto, kiuj diligente kaj sindediĉe laboras por la bono de la Asocio kaj la Esperanto-movado tra multaj jaroj.
Sed krom la deklaritaj kialoj, la krizon kaŭzis la elektostrukturo en UEA.

Komitato. Malpli ol dekonon da komitatanoj (nur 7 el 80) rekte elektas la individuaj membroj, kiuj vivtenas la asocion. Tio aspektas anakronisme en la 21a jarcento. Precipe maldemokratia ŝajnas la situacio, en kiu la komitatanoj C estas duoble pli multaj ol la rekte elektitaj B-komitatanoj. Laŭ la nuna koncepto ili estas komitatanigataj “por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj”. Jes, UEA bezonas spertulojn en siaj gvidorganoj, sed prefere ilin la membroj rekte elektu.

Estraro. La situacio estas eĉ pli absurda: la Elekta Komisiono (EK), — Roland Lindblom, Claude Nourmont, Syôzi Keiko — proponis ok senalternativajn kandidatojn por la ok postenoj en la estraro. Nur unu kandidato (= estrarano) el la ok estas rekte elektita B-komitatano (profesoro Lee Chong-Yeong), unu estas A-komitatano, sed ses estraranoj (75%) estas C-komitananoj, kiujn elektis nek la individuaj membroj, nek la aliĝintaj asocioj.

Malgraŭ la malrekomendo de Buller, EK kandidatigis la du menciitajn estraranojn, ne sciiginte la malrekomendon al la Komitato. Ĉu ĉiu komitatano voĉdonus por ili, sciante pri iliaj “funkciaj malkvalifikoj” kaj pri ilia rolo en la menciita denunco-kazo, kaj se por ĉiu el la postenoj estus aliaj kandidatoj?

Feliĉe, la tri oficistoj konsentis kelkan tempon plulabori en Roterdamo por transdoni la torĉon. Tio estas tre grava, ĉar CO estas la motoro de UEA, kiu ja povus funkcii eĉ kun nefunkcipovaj prezidanto kaj estraro, sed ne sen Esperanto, Jarlibro, libroservo, kontosistemo kaj Universalaj Kongresoj. Ĉi tiu konsento kaj la milda reago de la nova prezidanto al la nemiskompreneblaj esprimoj en la eksiĝ-deklaroj esperigas pri la senskandala ŝanĝo en Roterdamo.

Eble eĉ la du emeritiĝoj kaj tri demisioj (eble sekvos plia) faciligos la reformadon de la Centra Oficejo, ĉar post la eksiĝoj estos perdita ne nur sperto (pli ol 100 jaroj da profesia laboro por Esperanto!), sed ankaŭ kontraŭstaremo de “eternaj” oficistoj al la rapide ŝanĝiĝanta gvidantaro.

Ja ne nur la elektosistemo, sed ankaŭ la “aparato” de UEA estas modernigenda. Lastatempe oni multe parolas pri malcentrigo de la laboro, ĉar en la ret-epoko oni povas redakti la revuon kaj la jarlibron ekster la oficejo — ekzemple, la du gazetoj de LF-Koop (kun sidejo en Svislando) estas redaktataj en Bulgario (Literatura Foiro) kaj Slovakio (Heroldo de Esperanto). Alia diskutata propono estas transigo de la oficejo (aŭ almenaŭ de unu oficisto) el Roterdamo al Bruselo — la ĉefurbo de Eŭropo.

Bedaŭrinde, la Strategia Plano de UEA ne montras la vojojn por elkriziĝo, sed estis faritaj (precipe en la reto, sed ankaŭ en la gazetaro) tre multaj proponoj. Ne estas malfacile kolekti kaj sistemigi ilin. La krizo estas oportuna momento ankaŭ por prepari amendojn al la Statuto kaj al la Regularoj de UEA, kiuj reglamentas elektadon de la Komitato kaj Estraro. Evidente, oni povas konsideri la dezirindecon de personaj kaj oficaj ŝanĝoj en la estraro, se tio estos saniga por la asocio. (La antaŭa Estraro estis kompletigita unu jaron poste.)

La afero estas en la manoj de la estraro. Ĝi frontis malfacilan, sed plenumeblan taskon. Sed se oni simple enpostenigos pli fidelajn oficistojn kaj ne atentos la neceson de reformoj, UEA eble renkontos sian cent-jaran jubileon en ankoraŭ pli granda krizo.

Aleksander Korĵenkov (Ruslando)
Komitatano B de UEA

La Ondo de Esperanto. 2001. № 10 (84)


Historio de Esperanto