Esperanto en 1997

Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov
prezentita en la Tago de Zamenhof (Jekaterinburg, 21 dec 1997)

1997 estis la unua jaro post la akcepto de la Manifesto de Prago, difininta la celojn de la esperanto-movado laŭ la kompreno de UEA. La manifesto dum unu jaro ricevis iom pli ol 10 mil subskribojn, kaj oni povas konsideri la subskribintojn aktivuloj de la movado, kio estas sufiĉe esperiga.

PRESTIĜO LEVATA

La tezo de Kampanjo 2000 “levi la prestiĝon de la internacia lingvo”, signifas por la estraro de UEA intensigon de la publikaj rilatoj kaj lobiado ĉe internaciaj instancoj, unue ĉe UN, Unesko kaj EU.

La lobiado ĉe UN rezultigis komence de majo en Novjorko tri sinsekvajn agadojn:

La kontaktoj kun UN daŭras, kaj la altkomisaro de UN pri homaj rajtoj subtenos la seminarion pri lingvaj dimensioj de homaj rajtoj, kiun UEA okazigos fine de aprilo 1998 ĉe la sidejo de UN en Ĝenevo. La 83a UK en Aŭstralio ricevis salutmesaĝon de ĝenenerala sekretario de UN Kofi A. Annan, kaj reprezentanto de Unesko Denis Cunningham — ĝenerala sekretario de la Monda Federacio de la Asocioj pri modernaj lingvoj — mem partoprenis la kongreson.

En aprilo prezidanto Lee, Triollet kaj Wandel havis multajn utilajn kontaktojn en Parizo kun funkciuloj de Unesko, kies organiza strukturo estis reformata en la du lastaj jaroj. Post la reformo de Unesko UEA kaj ILEI, malkiel multaj aliaj neregistaraj asocioj (malpli ol duono), konservis operaciajn rilatojn kun tiu plej grava interŝtata kultura organizo. Novembre UEA eĉ fariĝis membro de la konsilio de NROj en la pariza konferenco de NROj.

117 eŭroparlamentatoj el 626 (18.7%) manifestis sian subtenon al esperanto; ili devenas el ĉiuj landoj de EU krom Grekio. 2 anoj de EP partoprenis en EEK-3 en Germanio.

Reprezentantoj de UEA partoprenis en kelkaj internaciaj konferencoj, ekzemple, en la fonda konferenco de eŭropaj universitatoj (Lille, jul.).

Ĝenerala direktoro de UEA Buller serĉante la kongreslandon por 2000 vizitis Kroation kaj Israelon, kie li renkontiĝis, interalie, kun prezidanto de la kroatia parlamento Vlatko Pavletiĉ kaj kun vicĉefministro de Israelo Moŝe Katsav.

Kelkaj eminentuloj diversmaniere akcentis sian simpation al esperanto. Inter ili la Papo kaj prezidanto de Italio, kiuj akceptis esperantistojn je la 50a kongreso de IKUE, federacia prezidanto de Germanio Roman Herzog, verkistoj Adolfo Bioy Casares kaj Johan Strasser. Esperanta PEN-Centro reprezentiĝis en la mondkongreso de PEN en Irlando.

STRATEGIE

En la 82a UK estis akceptita Kampanjo-2000, kiu daŭrigas kaj konkretigas la ideojn de la Manifesto de Prago. Unu el ĝiaj konsekvencoj estas propono pri okazigi Srtategian Forumon de la E-komunumo kadre de la 83a UK en Montpeliero. Kelkajn tagojn poste en La Chaŭ-de-Fonds okazos Forumo por la Esperanta Civito, kunorganizata de LF-koop, ERA-Radikala Asocio, KCE kaj Esperanta PEN. Ankaŭ aliloke okazas meditoj pri la loko kaj rolo de esperanto en la moderna mondo, ekzemple, en “Eŭropo-Azio'97” (Jekaterinburg, Ruslando).

La ĉaŭdefona forumo estis anoncita pli frue, tamen la ideologia aktiviĝo de UEA estas salutinda — en “Esperanto” aperis artikoloj de prof. Lee, Tonkin, Blanke, Fighiera, Fettes, Corsetti k.a., rekonsiderantaj la “ideologion de la movado”. Probable ankaŭ multaj el la gvidantoj de UEA ekkomprenas, ke nur malfacile oni povas eniri en la 21an jarcenton kun la ideoj naskitaj en la jarcento 19a.

KONGRESE

UK okazis ĉi-jare en Aŭstralio, tre magre partoprenita — nur 1224 aliĝintoj kaj malpli ol 1000 partoprenantoj (pli ol cent aliĝintaj ĉinoj ne ricevis vizojn). La kongreson karakterizis akcepto de Kampanjo 2000, atento de amaskomunikiloj (pli granda ol en Prago) kaj kunveno de SAT-anoj.

Ĉar malpli ol 500 eŭropanoj aliĝis al UK-82, estis klare, ke okazos amasaj aranĝoj en Eŭropo. Pli ol 400 personoj partoprenis en la 3a Eŭrop-Unia kongreso en Germanio; en Valencio (Hispanio) okazis Internacia E-Kongreso de Monda Turismo sub honora prezido de la hispana reĝino Sofia kaj kun pli ol 600 partoprenantoj; la 53a Internacia junulara kongreso de TEJO en Assisi (Italio) allogis duonmilon da junuloj. Sufiĉe grandaj landaj kongresoj estis organizitaj en Kroatio (200), Japanio (443) kaj Brazilo (600), sukcesaj estis la itala kaj usona kongresoj.

KELKAJ EVENTOJ

Por vidi la buntan vivon de esperantistoj, jen kelkaj eventoj pozitivaj kaj negativaj:
  1. Pli ol triono da korespondaĵoj al la Pola Radio estis direktitaj al la E-redakcio — pli ol al iu ajn fremdlingva redakcio.
  2. Esperanto rolis en Lingvofestoj en Francio kaj aliaj landoj.
  3. En Slovakio denove funkcias la landa asocio, kiu ricevis la nomon SKEF.
  4. La amsterdama universitato nomumis profesoron pri interlingvistiko kaj esperanto.
  5. En Irano fondiĝis landa asocio kaj E-Centro; esperantisto fariĝis ministro.
  6. Esperantaj poŝtmarko, unuataga koverto kaj monero aperis je la kroatia kongreso, kiun vastege menciis la enlandaj amaskomunikiloj.
  7. TEJO fermis sian sidejon en Bonn.
  8. Akademio de Esperanto krizetas pro malkonkordoj inter la estraranoj.
  9. La averaĝa aĝo de la membroj de la nederlanda asocio estas 66 jaroj.
  10. Konferenco de la Pola E-Asocio decidis pri translokigo de la oficejo de PEA el Varsovio al Gliwice.
  11. Kelkaj hungaraj esperantistaj organizoj ricevis monon pro la elektebla direkto de 1% de la landa civitana imposto al socia organizo.
Neniu jaro povas, bedaŭrinde, esti sen forpasoj de aktivuloj. En 1997 forpasis meritplenaj samideanoj Roger Bernard (nask. 1907), Frantiŝek Kozik (1909), Jaroslav Marik (1913), Carl Stop-Bowitz (1913), Rikardo Ŝulco (1906), Adomas Vaitilaviĉius (1915), Ramona van Dalsem (1929) kaj Aldo Viotto (1933). Nia plej bona omaĝo al ili estas uzi ilian sperton kaj daŭrigi ilian laboron.

KULTURE

Ke la kulturaj aspektoj ne eskapas la atenton de la esperantistoj montris 200 ĉeestintoj en la celebrado de la 20-jariĝo de la E-muzeo en Gray en Francio. Sed okazis multaj aliaj manifestiĝoj, kaj eble la plej grava — literatura festivalo en Mantuo (Italio) kun partopreno de esperantaj verkistoj, precipe de LF-koop kaj Esperanta PEN.

Literature la jaro ne speciale elstaris, kvankam ĝi fariĝis rekorda pro la kvanto de la eldonitaj libroj — 274 novaĵoj estis registritaj en la rubriko “Laste aperis” en “Esperanto”. Inter la eldonitaj libroj estas gravaj tradukoj: “La oldulo kaj la maro” de Hemingway (tradukis de Diego), dua volumo de la ĉina “Ruĝdoma sonĝo” kaj la tria volumo de “La Mastro de l' Ringoj” de Tolkien. Aliaj atentindaj verkoj estis “Monumente pri Esperanto” (1044 ZEOj), originala novelaro “Ekstremoj” de la iberia kvaropo kaj “Pajleroj kaj stoploj” de William Auld.

La plej unika eldon-projekto de la jaro realiĝis en Hungario — 13 terminaroj de la Internacia Fervoja Unio, ĉiu kun esperanto kaj unu nacia lingvo.

En la gazeta kampo oni vidis gravan evoluon de “Heroldo de Esperanto”, reprenita de LF-koop fine de 1996 post la forpaso de Ada Fighiera-Sikorska. Pozitivan rilaton rezultigis la plikvalitiĝo de “La Ondo de Esperanto”. Ĉesis aperi “Iltis-Forumo”.

Progresas la projekto de la usona TV-kurso “Esperanto, pasporto al la tuta mondo”, kiu ricevis subtenon de UEA.

LF-koop anoncis pri la reapero de la prestiĝa “La verko de la jaro”.

UEA starigis fonduson por subteni esperantajn bibliotekojn.

Daŭras la laboro pri prespretigo de la reviziita eldono de PIV.

Aparte necesas diri pri la strebo de esperantistoj sekvi la teknologian evoluon. Budapeŝta servo “Interredaktore” dum la tuta jaro dissendadis multajn informojn al redaktoroj de esperantaj gazetoj kaj radiostacioj. Jarkomence aperis “EspeRom” — codoroma plurmedia antologio de pluraj programoj, tekstoj, son- kaj video-dokumentoj. Aperis novaj komputilaj programoj. Pluraj institucioj aranĝis siajn hejmpaĝojn kaj dekoj da esperantaj gazetoj starigis siajn elektronikajn versiojn.

Kaj tio esperigas, ke esperanto ne perdas la ŝancon eniri en la 3an jarmilon.

Kompilis Aleksander Korĵenkov (Ruslando)


Historio de Esperanto