Esperanto en 1998

Revuo de Aleksander Korĵenkov

La tradicia revuo de la dumjara esperantista aktivado estis prezentita en la Tago de Zamenhof (Jekaterinburg, 13 dec 1998).

1998 estis la unua jaro post la akcepto de la Kampanjo 2000, detaliginta strategion de la Esperanto-movado laŭ la koncepto de UEA formulita en la Praga Manifesto. La unua granda celo de Kampanjo 2000 estis la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kadre de la 83a UK en Montpeliero.

DU SOMERAJ FORUMOJ

La Montpeliera forumo kunigis prezidantojn aŭ iliajn delegitojn de kvindeko da movadaj asocioj kaj establoj por, interalie, “identigi komunan strategion kaj konkretajn laborprogramojn ĝis la jaro 2000”. Kvankam tiu celo ne estis plenumita, gravas, ke proksimtendencaj asocioj konscias pri la neceso kune fronti komunajn problemojn. Espereble en Berlino la forumo traktos pli konkretajn problemojn por evoluigi Kampanjon 2000.

Preskaŭ samtempe en La Chaux-de-Fonds okazis la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de la Esperanta PEN-Centro kaj Esperanto-Radikala Asocio. La svisa forumo celis “ellabori kiel eble plej konkretajn vidpunktojn pri la diversaj bezonoj kaj problemoj de Esperantio”. En la forumo estis lanĉita la Pakto por la Esperanta Civito kaj elektita kvinpersona Evolukomisiono, inter kies taskoj estas “prepari la Konstitucian Ĉarton de Esperantio, cele al la strukturigo de demokrata reprezentejo de la Esperanta Civito”. Krome oni planas establi arbitracian Kortumon, kiu “verkos iom post iom komunan kondutkodon”.

La proksimaj jaroj montros la vivkapablon de ambaŭ tendencoj, kiujn oni pli frue distingis kiel pracelan (tradician) kaj raŭmisman. Tamen la averaĝaj esperantistoj apenaŭ atentis la du kunvenojn kaj plu trankvile ĝuas sian esperantistecon kongrese, vojaĝe, hejme aŭ lege laŭ la disponeblaj tempo kaj emo.

NI KAJ ILI

En aŭgusto UK ricevis kutiman atenton (cetere, de Le Monde), sed Esperanto penetris en la amas-komunikilojn fine de aŭgusto per la sciigo gazeta, radia kaj televida:
Skota poeto Bill Auld, kiu verkas en Esperanto, estas inter la pluraj kandidatoj proponitaj por la literatura Nobel-premio. Unuafoje persono, verkanta originale en Esperanto, estas kandidato por la plej prestiĝa literatura premio en la mondo.
Tiel la plej eminenta el la vivantaj esperantistoj, per la iniciato de Manuel de Seabra, sukcesis akiri tiom da objektivaj priesperantaj informoj tramonde, kiom ne havigis la penoj de miloj da niaj propagandistoj. Kompreneble, nia informado ne estas vana, sed la manko de la kunordigo ne ebligas al esperantistoj fari mondskalajn informajn ondojn kaj kampanjojn tra renomaj amaskomunikiloj, dum sur la landaj terenoj oni atingis kelkajn sukcesojn: unuhora filmo (Nederlando), nacilingva gazeto (Ruslanda Esperantisto), kolekto de subskriboj (Japanio), rebatservo (Masson) k.m.a.

Esperantistaj asocioj daŭrigis eksteran agadon. UEA ricevis statuton de specialaj konsultaj rilatoj ĉe UN. UEA kaj ERA sendepende reprezentiĝis en la konferenco de UNESKO “Kulturaj strategioj por evoluigo” (Stokholmo). UEA kaj ILEI ĉeestis en la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj (NRO) ĉe Unesko (kaj tie UEA perdis sian lokon en la Konsilio de NRO) en Parizo. UEA mem okazigis simpozion pri la lingvaj dimensioj de homaj rajtoj en Ĝenevo kun partopreno de neesperantistaj fakuloj. ERA ricevis subvencion de EU, sed EKOSOK ne enmetis la proponon de ERA pri Esperanto en sian tagordon. Delegitoj de la Esperanta PEN-Centro aktivis en la mondkongreso de PEN en Finnlando. En Francio, maldekstraj esperantistoj vigle rilatis kun komunistaj, socialistaj kaj aliaj “progresemaj” partioj kaj asocioj. Lingvistikaj konferencoj en Aŭstrio kaj Hungario havis sekciojn pri esperantologio kaj/aŭ interlingvistiko.

Preskaŭ 20% da eŭroparlamentanoj manifestis sian subtenon al Esperanto.

KONGRESE

La 83a Universala Kongreso en Montpeliero fariĝis la plej granda UK okazinta en la Okcidenta Eŭropo post la dua mondmilito, ankaŭ la plej granda kongreso post la jubilea kongresego en Varsovio (1987). La kongreso sukcesis kulture kaj turisme, kaj jam multaj aliĝis al la Berlina UK-84.

SAT kaj TEJO kongresis en la Orienta Eŭropo (en Ukrainio kaj Kroatio, respektive). En tiu mondparto, tre grava por Esperanto, okazis ankaŭ Internacia Literatura Forumo (Pollando). OSIEK konferencis en Triesto. Kanadanoj kaj usonanoj kunvenis en Montrealo je la Nord-Amerika Kongreso de Esperanto. Sukcese pasis la landaj kongresoj en Brazilo, Britio, Japanio, Kroatio.

Sed sukcesojn najbaris malsukcesoj. Ekzemple, la landa kongreso ne okazis en Ruslando pro la ekonomia krizo kaj pro nekunlaboremo de la lokaj aktivuloj kaj la estraranoj de la ruslanda asocio.

RONDO VERE “FAMILIA”

Cetere, tiu ĉi jaro estis riĉa je nekunlaboremo, insidemo kaj klaĉemo inter la anoj de la “rondo familia”.

Ĝenerala sekretario de UEA rekonfirmis la ĉesigon de la rilatoj kun ERA, kies agado “povas subfosi jam atingitajn rezultojn”; kaj ERA entreprenis atakon kontraŭ la agadon de UEA. Monaton forlasis Auld, Pokrovskij kaj Iza Santiago. Draŝan publikan kritikon de la vidvo de la antaŭa redaktorino ricevis Heroldo de Esperanto, dum iberianoj Camacho kaj Neves daŭrigis ataki la nunan redaktorinon Martinelli kaj precipe la redaktorinedzon Silfer (baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de Camacho). Haupenthal pere de advokato akuzis Germanan E-Asocion pri lezo de kopirajto. La nova Estraro de UEA estis elektata de la Komitato je preskaŭ skandala etoso.

La “batalo por potenco, kiu ne ekzistas” apenaŭ pozitive impresas personojn, kiuj lernis la lingvon por paca kaj justa komunikado.

Feliĉe, ne nur familiaj skandaloj. En la sukcesa ekfunkciado de la internacia rebat-reto de Henri Masson kaj projekto “La Esperantisto de la Jaro” de La Ondo de Esperanto sukcesas kunlabori reprezentantoj de plej malsamaj tendencoj kaj frakcioj.

Kaj tiuj taskoj estas multaj — gravas ne la organiza kadro, sed konscio pri la farenda tasko kaj instig(ant)o al la ekplenumo.

KULTURO

Pluraj senskandalaj projektoj eblas en la kultura sfero. Pli ol 200 librojn registris la rubriko “Laste aperis” en la revuo Esperanto. Kompletiĝis la eldonado de la traduko de la giganta ĉina epopeo Ruĝdoma sonĝo. Aperis ankaŭ Antologio latina, Antologio de la serba poezio kaj multaj aliaj tradukoj, interalie, La ĉashundo de la Baskerviloj kiun majstre tradukis William Auld. Posteume enmondiĝis Ordeno de verkistoj de Karolo Piĉ. KAVA-PECH eldonis grandan vortaron ĉeĥan-Esperantan kaj UEA — Esperantan-araban.

La romano de Trevor Steele Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen estas eldonita anglalingve.

Bulgara E-Teatro festis sian 40-jariĝon.

Ĉi-jare, post kelkjara paŭzo, estis denove asignita la premio La verko de la jaro, kaj ĝia laŭreato iĝis Miguel Fernández Martín pro la poemaro El miaj sonoraj soloj; kaj La bona lingvo de Claude Piron ricevis premion de OSIEK.

Kaj je la Zamenhofa Tago William Auld estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1998a.

La Ondo de Esperanto. 1999. №1.


Historio de Esperanto