Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Ĥarjkovskij mistifikas

Reago de Nikola Aleksiev

Mi ne scias, kial bezonas Ĥarjkovskij prezenti publike malveraĵojn pri MEM kaj pri mi [Ĥarjkovskij A. MEM estis manipulata de Moskvo. La Ondo de Esperanto. 1994. №5-6. P.20]… Kiu konas liajn elpensaĵojn pri la 59a UK en Hamburgo (1974), tiu nepre dubos ankaŭ pri ĉio, kion li publikigis en La Ondo.

Ĥarjkovskij skribis:

…oni sendis al la kongreso sovetian delegacion kape kun prof. M.Isajev por elekti “indan prezidanton de UEA”. Sed lia influo estis limigita. Pli da influo havis d-rino F.Szabó-Felsö, sed ŝin ne impresis aŭ ne atingis instrukcioj de Moskvo. La homo, kiu povus ordoni al ŝi, tiutempe estis ne en Hamburgo, sed en Sofio. Li estis Nikola Aleksiev, prezidanto de MEM. Kiam Aleksiev eksciis, ke Tonkin fariĝis prezidanto de UEA, li indigne riproĉis al ŝi:

“Kiel vi allasis, ke reprezentanto de la ĉefa imperialista ŝtato estras UEA? Se vi mem ne maturiĝis politike, vi devis dum la elekta kunsido foriri al la tualetejo kaj survoje ricevi telefonan instrukcion de mi. Vi faris gravan politikan eraron!”

Pri tio raportis en mia ĉeesto al Pesljak prof. Isajev. Kaj Aleksiev aspektis pli kaj pli kiel sovetia marioneto.

Mi petas pardonon pro la longa citaĵo, sed ĝi vere estas juvelo de la mensogo kaj kalumnio. Tipa “Ario de la kalumnio”.

Estas vivaj atestantoj pri la okazaĵo en Hamburgo, kaj ili povas senmaskigi la mensogulon Ĥarjkovskij. Jen ili: prof. d-ro Tonkin, d-rino Szabó-Felsö, prof. d-ro Isajev, d-ro Blanke k.a. Ili povas atesti, ke Nikola Aleksiev ĉeestis la kongreson en Hamburgo kaj estis elektita ĉefo de la Elekta Komisiono por kandidatigi la membrojn de la nova Estraro de UEA. La protokoloj de la kongreso, gardataj en la arkivoj de UEA, entenas mian nomon kiel raportanto de la Elekta Komisiono. Ĉu prof. Isajev povus raporti ion alian ol tion, kio vere okazis? Ĉu la elpensaĵoj pri mia “riproĉo” (el Sofio?) al d-rino Szabó-Felsö povas posedi verecon? Eĉ trivitan groŝon ne valoras tiuj elpensitaj, “elsuĉitaj el la fingroj” asertoj de Ĥarjkovskij!

Li kvalifikas min “marioneto”. Sed kial li sendis al mi sian libron pri Eroŝenko kun aŭtora aŭtografo, se li taksis min marioneto?

En der Esperantist (1979. №5) Ĥarjkovskij publikigis longan artikolon Mi aplaŭdas al kreiĝo de Esperantista Asocio…

Sendante al mi kseroksajn kopiojn de tiu artikolo kaj de la artikolo en La Ondo de Esperanto d-ro Blanke aldonis kelkajn liniojn:

“Jen ŝmiraĵo de Ĥarjkovskij pri MEM. En 1979 li kantis alimaniere. Vere fie”.
Mi subskribiĝas sub la trafa kaj ĝusta pritakso de la hipokritulo Aleksandr Ĥarjkovskij.

Sofio, 31 VII 96

Nikola Aleksiev
Honora membro de UEA
prezidanto de BEA (1964–1976)
honora prezidanto de MEM (depost 1978)
La Ondo de Esperanto. 1996. №6 (31).
Al la indekso pri la historio