Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Esperanto en GDR

de Ziko Marcus Sikosek

En la revuo Esperanto Aleksander Korĵenkov jam kontribuis al senmitigo de la E-historio de eksaj “socialismaj” landoj. Ankaŭ en la plej okcidenta parto de la “orienta bloko” multo restas prilaborenda. Simile kiel la naziaj kaj nazidependaj reĝimoj fariĝis prilumitaj plejfrue ĉ. 20 jarojn post sia fino, la ŝarĝita historio de la komunismaj diktaturoj estos rekonsiderata nur de nova generacio, kiu mem ne persone spertis tiun tempon.

Malmultajn jarojn post la fino de la dua mondomilito, sur germana teritorio okazis denove “malpermeso de esperanto”. En januaro 1949 la regantoj de la sovetie okupita parto malpermesis asociojn kaj membrecojn en alilandaj organizaĵoj, i.a. ankaŭ en Germana E-Asocio, kiu havis la sidejon en Munkeno — usone okupita parto. (Vd. Ulrich Lins. La danĝera lingvo.) Kiam en 1955 Esperanto publikigis malklaran foton de esperanto-amikoj en GDR, certe ekzistis bona motivo por ne precize indiki la lokon.

Nur en 1965 esperantistoj en GDR rajtis laŭleĝe organizi sian agadon (kompare al aliaj “soclandoj” relative malfrue). Kondiĉo por tio estis la senŝancela subteno de la komunisma politiko. Vole aŭ nevole la respondeculoj de la soclandaj E-asocioj plenumis tion, kaj ankaŭ UEA devis trovi modus vivendi por ebligi la kontakton inter okcidento kaj oriento. Tiun akcepton de la “samdirektigo” oni ne kritiku apriore, sed ne ignoru la influojn de la komunismaj reĝimoj. Menciindaj estas ankaŭ la kunlaboro de UEA/TEJO kun komunismaj organizaĵoj, ekz-e, Monda Packonsilio. La okupiĝo pri la “soclandoj” do ne nur tuŝu la orientulojn.

Foje iuj el la “oficialaj” GDR-esperantistoj asertas nun, ke la fiaj okcidentanoj volas nigrigi ĉion, kion faris la orientgermana E-movado. Tute ne! Neniu neglektas la valorajn laborojn, ekzemple, de lingvisto Detlev Blanke aŭ instruisto Ulrich Becker, por mencii nur du nomojn. Tamen oni devas nepre atentigi pri la kondiĉoj, sub kiuj aliaj GDR-aj esperantistoj vivis malpli feliĉe ol la reĝim-samideanaj oficialuloj. Konato de mi trovis en sia dormĉambro sekretajn aŭskultilojn de la ŝtatsekuro, alia ne rajtis studi pro rifuzo de militservo. Unuflanke estis tre agrable ke la estraro de la E-Asocio en GDR (GDREA) povis subpremi sektismajn agadojn de E-fanatikuloj, kaj tiel trovi konsiderindan agnoskiĝon de la ŝtato. Sed la Tradicia Esperanto-Ideologio estis anstataŭita per multe pli terura malbonaĵo, nome marksismo-leninismo. Eĉ esperantaj laboristoj devis sperti malhelpojn pro la GDR-reĝimo, kiam oni “rekomendis” al SAT-membroj malmembriĝi.

Kadro de la GDREA-agado estis la Kulturligo, kies sekcio ĝi estis. En 1945 komunistoj, socialdemokratoj kaj kelkaj kristanoj fondis ĝin kiel “Kulturligon por la demokrata renovigo de Germanio”. Dum la unuaj jaroj Kulturligo estis ankoraŭ sufiĉe supertendeca kaj tutgermana, sed poste ĝi rapide fariĝis simple organo de la sovetiaj okupantoj kaj de la nacia komunisma partio. Kiel amasa organizaĵo kaj transferrubando de la ŝtata politiko la Kulturligo estis eĉ reprezentita en la parlamento. La Kulturligo kunligis tute malsamajn kulturajn asociojn en GDR: kantistajn, filatelajn, kolombo-bredistajn ktp. La filatelisto ne estis membro de sendependa libera asocio, sed teknike de la Kulturligo de GDR. Li tiam rajtis elekti en kiuj sekcioj de Kulturligo li volis esti membro, do kompreneble en la filatelista, sed eble ankaŭ en GDREA, ĉar esperantista amiko petis lin fari tion. Nia ekzempla filatelisto pagis tamen nur unufoje la kotizon de la Kulturligo. Iel tio estas bela sistemo, sed ni ja vidis kiel la soclandoj finis ekonomie. Cetere, pro la organiza monopolo de la Kulturligo oni rajtis konstrui E-asociojn nur kadre de la Kulturligo, sed ne ekster ĝi.

Foje oni legas la aserton, ke GDREA estus havinta du mil membrojn. Tio devas esti komprenata sub la supre priskribitaj kondiĉoj. Praktike inter tiuj membroj estis certe multaj, kiuj ne parolis esperanton, ne aktivis kaj ne pagis kotizon, sed nur esprimis sian “simpation por esperanto”. Ke el tiuj “du mil membroj” en la oriento nur relative malmultaj fariĝis GEA-membroj, estas facile komprenebla.

Post la liberaj GDR-balotoj en marto 1990 la komunisma reĝimo devis cedi al koalicio de kristandemokratoj, socialdemokratoj kaj liberaluloj. Ankaŭ en GDR-Esperantio blovis la vento de ŝanĝo. Ne nur fondiĝis E-Junularo (antaŭe malpermesita pro la monopolo de la ŝtatjunularo), sed ankaŭ sendependa (regiona) E-Ligo de Saksio-Anhaltio (ELSA). ELSA deziris tiom rapide kiom eble fariĝi normala regiona asocio de la okcidentgermana GEA, simile kiel ekz. Bavara E-Ligo aŭ E-Ligo de Malsupra Saksio. Almenaŭ ekde la oficiala reunuiĝo de Germanio (3 okt. 1990) ELSA estus havinta rajton je tio. Anstataŭ akcepti ELSAn, la GEA-estraro preferis unuiĝon kun GDREA, “libervolan kaj samrajtecan”, por flati al la estraranoj de la komunisma asocio. Oni devas timi ke la forgesigo de tiu skandalo sukcesis.

Kelkaj orientgermanaj esperantistoj iel volis “malpermesi” al mi okupiĝi pri la GDR-historio, “ĉar vi, Ziko, ja ne mem spertis ĝin. Pri GDR rajtas paroli nur tiu kiu mem vivis en ĝi”. Tute saman argumenton mi konas de mia onklino Hilti, kiu estas naziino, rilate al la Hitler-regno… sed ĉu tio ne signifus, ke ni, poste naskitoj, devus tute rezigni pri historiografio? Pri Breĵnev, Hitler, Napoleono, Cezaro — sed ankaŭ pri Zamenhof? Aŭ ĉu temas nur pri preteksto por malhelpi la laboron de historiistoj?

La Ondo de Esperanto. 1999. №2 (52).

Vidu la reagojn de Blanke kaj Pfennig


Al la indekso pri la historio