Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Giorgio SilferLa gazetoj restas la ĉefa portanto de nia kulturo

Intervjuo kun d-ro Giorgio Silfer

LOdE: Lastatempe kelkaj revuoj decidis aperi ne papere, sed rete, ekzemple El Popola Ĉinio (2000) kaj Eventoj (2002). Pro tio iuj rapide konkludis, ke tian sorton havos la tuta Esperanta gazetaro. Lige kun tiu pesimisma prognozo ni petis d-ron Giorgio Silfer, unu el la plej profundaj konantoj ne nur pri la Esperanto-kulturo, sed ankaŭ pri la Esperanto-merkato, komenti la nunan staton kaj perspektivon de nia gazetaro.

GiS: Fakte la du menciitaj kazoj estas kompareblaj nek inter si, nek kun la ĝenerala evoluo.

El Popola Ĉinio estis la Esperanto-varianto de ŝtata revuo, kun multaj laborfortoj kaj rimedoj, kiu ĉesis malgraŭ supozita bonfarto: okaze de ĝia jubileo, nur Heroldo de Esperanto vidis la ŝvebantan danĝeron, ekzemple. Kiam la ŝtata eldonejo ĉesigis ĝin, naskiĝis la reta varianto, en formo de efektiva retejo. Kaj ĝi plu ekzistas, tamen kun malpli da legantoj ol la reala revuo.

Eventoj mortis dufoje: kaj reale kaj virtuale — ĝi aperos nek papere nek rete. Kaj ĝi havis nek la tradicion nek la prestiĝon nek la forton nek la merkaton nek la valoron de El Popola Ĉinio. Ĝi mortis unuavice pro la eraroj de sia eldonisto. Restos Ret-Info, sed ĝi ne estas retgazeto: temas pri novaĵagentejo (kun kreskanta konkurenco de aliaj agentejoj).

Do nur rilate al El Popola Ĉinio indas paroli pri la aludita evoluo.

LOdE: Kiujn erarojn faris la eldoninto de Eventoj, ja laŭ lia “adiaŭa mesaĝo” tiu informilo ĉesis, ĉar “la antaŭa rolo de Eventoj estas plenumita”.

GiS: Ĉiuj eraroj (produktaj kaj merkatikaj) devenis el du fundamentaj miskomprenoj de la eldonisto. Ankoraŭ nun li ne komprenas la diferencon inter informado kaj komunikado, kaj ne kapablas plene distingi inter novaĵagentejo kaj gazeto. La formulon “rolo plenumita, celo trafita” mi jam aŭdis kiel metaforon pri fiasko aŭ bankroto, ekzemple ĉe Gastejo Edmond Privat.

LOdE: Szilvási en la sama teksto atentigas ke la eldonantoj de la paperaj Esperanto-gazetoj “devas analizi sian situacion kaj rolon lige al la telekomunika revolucio”. Ĉu iuj el niaj eldonantoj, laŭ vi, jam analizis kaj aplikis la rezulton de sia analizado?

GiS: Ekster Esperantio, post unua efervesko, kun strebo al plena reprodukto reta, la eldonistoj iom post iom retiriĝas: ja la reta varianto de ĵurnalo kaŭzas rapidan falon de pagitaj reklamoj.

En Esperantio, kie la gazetoj ne vivas per reklamo, kaj nur minoritato vivas per abonoj (la plejmulton, inkluzive de la UEA-organo, savas la deviga membrokotizado), oni ĵus eniris tiun unuan fazon de efervesko.

Ĉe LF-koop ni renkontas la opinion, ke interreto ne igas la paperajn periodaĵojn superfluaj; analoge, televido ne mortigis kinon, sed eĉ financas ĝian ekziston. La simpla duobligo aŭ eĉ anstataŭigo de gazeto per reta varianto estus do merkatika eraro, en la nuna Esperantio. Efektive la sperto de El Popola Ĉinio pravigas tiun opinion. Necesas dozi alikvante kaj alidirekte la utiligon de la novaj teknologioj. Literatura Foiro estis eble la unua Esperanto-revuo redaktata kaj enpaĝigata en unu lando, kun preso kaj ekspedo en alia(j), sed telematike en konekto. La samo okazas (ekde 2000) kun Heroldo de Esperanto. Kaj la novaĵagentejo Heroldo komunikas (certagrade laŭtparolilo por ambaŭ) neniam estis la reta versio de HdE.

Konklude, en Esperantio ekzistas tri vojoj: tiu de LF-koop, tiu de El Popola Ĉinio, tiu de Eventoj. Ili fontas el tri malsamaj analizoj. LF-koop ne kreas retajn variantojn, sed apogas la paperan produkton per la reta rimedo. La ĉina eldonejo ĉesigis la paperan varianton kaj startigis la retejon — kaj tiel El Popola Ĉinio fariĝis ege malpli legata, simple. La hungara eldonejo diskonigis retan varianton (ne retejon), kaj fine ĉesigis ĉion, reale kaj virtuale. Monato, La Ondo de Esperanto kaj nun la organo de UEA imitis Eventojn — ĉu ili reanalizos sian strategion?

LOdE: En la “Granda Mondo” ĵurnaloj sukcese eltenis la sturmon de la retaj gazetoj kaj novaĵservoj. Kiel la esperantistaj informgazetoj — kiuj, malkiel ĵurnaloj, aperas, kun escepto de Heroldo de Esperanto, nur unu fojon monate (eĉ dumonate), kaj poste plurajn tagojn daŭras la poŝta liverado — povas konkurenci kun la reta informado?

GiS: En komunikado, rapideco estas nur unu el la faktoroj de sukceso. Necesas ankaŭ la talentoj selekti, trafe apudigi, grafike prezenti, analizi, komentarii, doni voĉon al la kontraŭparto. Tiajn la reto ne donas per si mem.

Certe la reta informado en la nuna Esperantio helpas rompi la muron de la cenzuro, sed tio ne sufiĉas por sukcesa konkurenco, kies kerno restas la kvalito (antaŭ ol la prezo). Alimaniere, kiel vi klarigas ke la monata La Ondo gajnas abonojn, dum la same monata (kaj eĉ kolora) Esperanto malgajnas?

LOdE: Pri tiuj revuoj: antaŭ nelonge en retforumo kelkaj miris, ke La Ondo havas senpagan retan version, sed UEA enretigas nur du artikolojn. Andrej Grigorjevskij, estrarano de UEA pri informado, jene klarigis:

“Kial Sezonoj povas oferti senpagan retaliron al la teksto de ĉiu kajero de La Ondo de Esperanto kaj UEA ne povas? Eble la kialo estas, ke UEA, diference de Sezonoj ne estas komerca entrepreno, sed socia organizo — do, siaspeca kooperativo de kunlaboremaj esperantistoj? Kaj ja la realo de la lastaj jardekoj pruvas, ke privataj entreprenoj estas pli efikaj. Eble vere el tio sekvas, ke iam estonte ankaŭ UEA malaperos — kiel parto de la disfalinta social-orientita mondo kaj ĉiuj servoj estos prezentataj al esperantistoj nur de komercaj Esperanto-centroj, similaj al Sezonoj kaj Esperantotur”. Kion vi pensas pri tio?

GiS: La respondo de Grigorjevskij estas mallogika: ja ĝuste kiam establo havas sociajn (eventuale socialajn) celojn, ĝi devus disponigi senpage servojn… Sed fakte UEA estas asocio, do ĝi vendas al siaj membroj asociajn (mis)servojn kontraŭ la pago de kotizo — tia estas ĝia profilo de multegaj jaroj.

Rilate al la komercaj Esperanto-centroj, ĝuste la kazoj de la mortinta Eventoj kaj de la bankrotinta Esperantotur ŝajnas tre misaŭguraj…

La enretigo de gazeto donas rezulton (sukcesan aŭ male) laŭ la celoj de la redakcio. Se la celo estas propagandi naciŝtaton, la elekto farita de El Popola Ĉinio signifas: ni zorgu pri la bildo de Popola Ĉinio unuavice inter la rete kuplitaj esperantistoj (do potenciala larĝigo de la merkato en Norda Ameriko kaj aŭtomata redukto de la tradicia publiko en Eŭropo, formita per la papera varianto). Eventoj dum kelkaj jaroj utilis kiel rimedo por la ambicioj de Szilvási interne al Esperantio; nun li komprenis ke estas tempo redimensiigi siajn ambiciojn kaj, precipe, ke liaj vivenspezoj dependas de la Esperanto-kursoj al kiuj relative amase aliĝas hungaroj (almenaŭ ĝis nova dekreto de la registaro) — kaj li detruis la ludilon. La Ondo de Esperanto retformate utilas ĉefe por larĝigi la merkatan potencialon ne de siaj legantoj, sed de la klientaro de Sezonoj, kiu produktas ne nur gazeton.

Resume: apud la kvalito de la produkto (kiun la reto ne povas per si mem krei) gravas la celo de la gazeto — tiel longe kiel ĝi estas unuavice reklamilo aŭ propagandilo de alio ol la revuo mem, havas sencon la reta varianto (komprenata kiel duoblaĵo de la papera, kaj ne kiel nova, aparta retpaĝaro).

LOdE: Ni forlasu la retan aspekton kaj pritraktu la paperan. Ĝi ja evoluas. Kiel kaj kien? Kiujn pozitivajn kaj negativajn ekzemplojn pri la evoluo de nia gazetaro vi povas doni?

GiS: La periodaĵoj restas la ĉefa portanto de nia kulturo. Se sur tri tabloj oni stakus la tutan libraron, la tutan gazetaron kaj la ceteron (diskojn, kasedojn, filmojn) surmerkatigitajn dum unu jaro en Esperantio, oni tuj konstatus la gravecon de la rolo de la periodaĵoj. Ni restas ĵurnalisme orientita popolo, kun propraj specifecoj.

Pli kaj pli gravas la diferenco inter asociaj organoj kaj sendependaj gazetoj: la unuaj povas permesi al si vivi neglekte pri la merkato, ĉar la koncerna asocio devige provizas la legantojn; la duaj devas vivi el la propra kapablo allogi klientojn. La rezulto estas, ke por la sendependaj okazas kvazaŭ natura selekto, kie rezistas la plej trafe redaktataj, dum la asociaj povas enteni praktike kion ajn. Kvazaŭ en Esperantio la gazetaro konsistus precipe el ekleziaj bultenoj kaj partiaj organoj, kaj nur minoritato rigardus al la merkato. Sed lige kun la regreso de la eklezio(j) kaj la velko de la partio(j) ankaŭ la ne sendependa gazetaro devas evolui — aŭ morti.

Sana evoluo de la landaj organoj estus la translandigo: nome, apud grafika pliboniĝo (kiel okazis lastatempe en Brazilo kaj Francio), servi publikon ne laŭ ŝtataj sed laŭ lingvoareaj limoj. Ne ĉiam tio estus realigebla: pli facile havi grandan, plejparte germanlingvan revuon por publiko kiu kutimas al federismaj socioj, ol franclingvan taŭgan kaj en Parizio kaj en Romandio, ekzemple. La interlandaj organoj devus ekserĉi legantojn sen membrokarto: ekz. Sennaciulo garantius sian estontecon, se ĝi evoluus al speco de Monato maldekstren orientita, kaj Esperanto fariĝus interesa se ĝi ne estus plu tiel memreferenca.

Evitinda (sed ne ĉiam evitita) eraro estas la kombino de diversaj lingvoniveloj en la sama revuo: por komencantoj ekzistu didaktikaj gazetoj, dum la ceteraj zorgu esti interesaj, kaj ne subnormalaj!

LOdE: Kaj kiel komentarii la fakton, ke tute mankas parte anglalingva gazeto pri niaj lingvo kaj kulturo, komparebla al la rolo de L'espérantiste en la franclingva epoko?

GiS: Mi ne pensus pri la endormiĝo de La Brita Esperantisto, sed pri la manko de informaj gazetoj etnolingvaj pri la atingoj de esperanto kiel socia kaj kultura fenomeno. En tiu kunteksto la manko de anglalingva revuo estas des pli rimarkinda.

Mi ĝojus, se almenaŭ la Esperanta Civito stimulus la ekeston de revuoj en gravaj, plurnaciaj idiomoj, redaktataj de Esperantianoj, kiuj okupiĝus pri ĉiuj aspektoj de planlingvistiko, unuavice esperantologio, sed ankaŭ lingva inventado, literaturaj planlingvoj, piĝinismoj kaj kreolismoj, sekretaj kaj sanktaj lingvoj, kontaktologio ktp. Revuoj kun popularscienca, ne strikte akademia nivelo, inspiritaj de aktualaĵoj kaj kun bona grafiko. Revuoj por lingvemuloj: ili okupus spacon, kiun preskaŭ neniu okupas.

LOdE: Ĉu via espero pri la rolo de la Esperanta Civito bazas sin jam sur konkretaj faktoj, aŭ estas nur la rezulto de ideologia elekto?

GiS: Ideologia elekto tamen povas esti tre konkreta fakto, se ĝi rezultas el konkreta analizo!

En 2002 kreskis la distanco inter Esperantujo kiel asociaro kun komuna celo kaj Esperantio kiel socio kun komuna destino.

La unua montras ne kaŝeblajn simptomojn de regreso. Ne nur pro la falo de la membrokvanto: cento aŭ milo da perditaj kotizoj ne signifas aŭtomate malkreskon, kiel sama kvanto da pliaj pagoj ne sufiĉus por paroli pri progreso. Temus ambaŭkaze pri guto en la monda oceano. La vera regreso situas en la velko de la tradiciaj strukturoj, kiuj ne plu respondas al la realo de la nuna epoko.

La dua realaĵo montras signojn de febla maturiĝo. La esperantistoj estas ĝenerale pli malriĉaj, en la unua kiel en la tria mondo (la dua eĉ perdiĝis inter ili) — pro la krizoj ekster Eŭropo (ekz-e, Argentino), pro la kreskanta senlaboreco ĉie, pro la pensioj devige pli malaltaj ol la salajroj. Se en tia kunteksto (al kiu aldoniĝas militaj riskoj) firmiĝus la sentoj de transnacia solidareco, mi ĝojus paroli pri kvalita kresko de la Esperanto-socio.

Raŭmismo, kaj la Esperanta Civito kiel ĝia konsekvenca apliko, kontribuas en tiu direkto: ĉar demokratio estas esenca en la kvalita kresko de Esperantio.

Mi klare perceptas ke la Esperanto-parolantoj havas pli kaj pli da bezonoj kiel socio, kaj ke la asociaro ne povos kontentigi ilin. Se la Civito kapablos — bone. Ĉar se Ĝi ne kapablos, kiu kapablos?

La Ondo de Esperanto. 2003. № 2 (100).


Al la indekso pri la historio