Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Michel Duc GoninazMi estas kontenta ĝenerale…

Michel Duc Goninaz, 69-jara docento pri la rusa lingvo en la Universitato de Provenco (Aikso-Marsejlo), la Esperantisto de la Jaro 2002, afable konsentis respondi al niaj demandoj.

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

MDG: Surprize, kompreneble. Ne nur mi ne sciis, ke mi estis proponita por tiu honora titolo — kio certe normalas laŭstatute — sed mi eĉ ne memoris pri ĝia ekzisto. Avertita de Halina Gorecka telefone, mi provis maski mian surprizon per ŝerco (“Nur de la jaro? Kial ne de la jarcento?”)… Mi ĝis nun ofte respondis al intervjuoj, ke mi estas esperantisto de la jaro 1946, kaj nun mi devas esti la esperantisto de la jaro 2002. Sed, diable, tiu jaro jam estas for!

Krome atingis min la informo pri Liro-2002. Mi tre ĝojas, ke mia traduko de Sologub plaĉis al la juĝkomisiono.

LOdE: La internacia elektantaro voĉdonis por vi, ĉar ĝi alte taksis la Novan PIV, kies reviziadon vi gvidis dum pli ol jardeko. Ĉu vi mem estas kontenta pri la rezulto de via laborego?

MDG: En aprilo 2002 mi estis kontenta, ke la laboro finiĝis. En julio mi estis kontenta, ke la vortaro aperis. Pri la rezulto mi povas trankvile diri, ke mi estas kontenta ĝenerale, sed malkontenta pri diversaj detaloj. Sed mi ne volas senigi la recenzistojn je iliaj laŭrajtaj malkontentoj.

LOdE: Ĉu en Esperantujo leksikografoj havas pli da respondeco pri la lingvo ol la aŭtoroj de nacilingvaj vortaroj? Ja en Esperantujo mankas lernejoj, universitatoj, tagĵurnaloj, teatroj, televido kaj aliaj institucioj kiuj evoluigas la lingvon.

MDG: Fari komparon kun nacilingvaj vortaroj estas malfacile, ĉar la rolo de vortaroj povas tre varii de unu lingvokomunumo al alia. Koncerne nian lingvon, certe mankas al ĝi vasta ĉiuflanka kaj ĉiutaga uzado. Sed la lingvouzon kaj la leksikon evoluigas ĉiuj lingvouzantoj, precipe la verkistoj, ĵurnalistoj, fakuloj. Oni ne troigu la rolon de leksikografoj en tiu evoluo. La tre interesa artikolo de Sten Johansson en la maja Ondo montras, ke la esperantouzantoj ne adoptas blinde ĉion, kio troviĝas en PIV aŭ aliloke. Sed evidente la leksikografoj havas gravan respondecon pri la normigo kaj la unuecigo de la lingvouzo. Mi provis speguli la uzadon kaj samtempe ne kaŝi miajn preferojn. Tiu dialektika rilato povas esti konflikta, sed ĝi devas esti ankaŭ fruktodona.

LOdE: Kaj kio pri nia Akademio?

MDG: Decidojn ĝi publikigis lastan fojon en 1990, kaj ilia utilo montriĝis dubinda. La lastaj seriozaj verkoj de la Akademio estas la 8-a Oficiala Aldono kaj la Baza Radikaro Oficiala, publikigitaj en 1975.

LOdE: Se vi havus eblecon enPIVigi nur unu vorton, kiu vorto ĝi estus?

MDG: Aikido.

LOdE: Ĉu Esperanto bezonas krom PIV unulingvan vortaron por lernantoj?

MDG: Ekzistas vortaro malpli ampleksa, malpli kosta kaj pli facile manipulebla ol PIV: la Plena Vortaro, kiu ankaŭ bezonas drastan renovigon. Sed evidente oni povas, eble eĉ devas, kompili pli simplan vortaron por kutimigi la novajn esperantistojn al la uzado de vortaro unulingva.

LOdE: Kelkaj kredas, ke komputilaj vortaroj baldaŭ anstataŭos la nunajn presitajn vortarojn. Ĉu vi same opinias?

MDG: Ne (almenaŭ se mi ĝuste komprenas la vortojn baldaŭ kaj anstataŭi). Sed mi evidente pledas por KD-a eldono de PIV.

LOdE: Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

MDG: Se mi estus elektanto, mi respektus la sekretecon de la voĉdono kaj do ne respondus al tiu demando. Sed, ĉar mi ne estas elektanto, mi ne vidis la plenan liston de la 18 proponitoj kaj sekve ne povas elekti inter ĉiuj. Tamen mi ne volas forĵongli vian demandon.

Estas vere, ke la nova PIV estas la evento de la jaro 2002. Tial mi opinias, ke dua persono devus esti menciita egale kun mi kiel respondeculo de tiu evento: mia kolego Klaŭdo Roŭ, sen kiu la nova PIV ne ekzistus aŭ ne estus tia, kia ĝi estas.

Liaj meritoj cetere ne limiĝas al lia gravega rolo en la redaktado de PIV. Li estas kunaŭtoro de grava esperantlingva libro pri likenoj, preskaŭ 900-paĝa, kiun nepre devas konsulti ĉiu serioza likenologo (ĉu vi konas alian esperantlingvan libron, kiun akiras precipe “neesperantistoj”?) Li estas redaktoro de plurlingva botanika revuo, en kiu aperas esperantlingvaj resumoj de ĉiuj artikoloj. El la 60 fakuloj de lia Instituto li estas la sola, kiu verkas nur en siaj du lingvoj, Esperanto kaj la franca. Tio signifas, ke li ĉiam rifuzas verki artikolojn anglalingvajn malgraŭ la premoj de liaj estroj (francaj!). Ĉu oni konscias pri tio en Esperantujo?

Sed la rezultoj de la voĉdonado montris, ke oni povas atenti ne nur PIV-on kaj la jaron 2002. En tiu ĉi vidpunkto mi evidente aldonus mian voĉon al tiuj, kiujn ricevis Ilona Koutny, kies laboro lingvoscienca, leksikografia kaj pedagogia, estas impona.

LOdE: Tradicia demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

MDG: Ĉi tiu demando ne plu aktualas, ĉar mi emeritiĝis. Sed, dum preskaŭ tridek jaroj, la instruado de Esperanto okupis kvaronon aŭ trionon de mia oficiala labortempo en la universitato.

LOdE: Ĉi tiu intervjuo aperos en la centa kajero de “La Ondo de Esperanto”. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

MDG: Ĝenerale pozitivan. Sed LOdE ŝajnas al mi iom tro movadeca. Multaj informoj pri esperantistaj aranĝoj estas legeblaj aliloke. Mi bone komprenas, ke ĝi ne povas esti nur beletra, sed ĝi povus pli bone plenumi sian rolon de “socikultura revuo”.

Tiun deziron mi dividas kun Alen Kris, laŭ lia artikolo en la numero de januaro 2002.

LOdE: Neevitebla demando — viaj planoj?

MDG: Tuja projekto, jam plenumata, estas la korektado de la eraroj de la nova PIV por dua, probable baldaŭa, eldono. Aliaj eventualaĵoj (renovigo de PV, tradukoj kc) estas ne tiel certaj, ĉar nenio pli malcertas ol la morgaŭo. Kaj estas tiel agrable vivi senplane…

LOdE: Fine, ankoraŭ unu tradicia demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

MDG: En barko senpilota kaj Duonvoĉe. La trian mi elektos lastamomente ĵus antaŭ la forveturo, ekkonsciante, ke vere min atendas insulo neloĝata. Do, probable Hetajro dancas.

La Ondo de Esperanto. 2003. № 2 (100).


Al la indekso pri la historio