Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 1998

Ĉiujare en la unua numero de Ruslanda Esperantisto aperis listo de internaciaj kaj ruslandaj datrevenoj en esperanto kaj planlingvistiko. La Ondo de Esperanto daŭrigas tiun tradicion esperante, ke tiu ĉi listo eble sugestos temon por klubaj kunvenoj aŭ por artikoloj en lokaj informiloj.

1863 (Antaŭ 135 jaroj).
Naskiĝis Emile Grosjean-Maupin kaj Nikolaj Borovko.

1868 (Antaŭ 130 jaroj).
Naskiĝis Jean Borel, Pál Lengyel, Felikso Zamenhof (FeZ) kaj Louis Couturat.

1878 (Antaŭ 120 jaroj).
L.Zamenhof prezentis la projekton de Lingwe Uniwersala.

1888 (Antaŭ 110 jaroj).
Volapukista klubo en Nurenbergo konvertiĝis al Esperanto (la unua esperantista klubo en la mondo).
Aperis La neĝa blovado (A.Puŝkin) de A.Grabowski.

1893 (Antaŭ 105 jaroj).
Aperis poezia antologio La liro de la esperantistoj.

1898 (Antaŭ 100 jaroj).
Fondiĝis Societo por la propagando de Esperanto en Francio.

1903 (Antaŭ 95 jaroj).
Aperis Fundamenta krestomatio.
Ekaperis Espero Katolika.
Naskiĝis Károly Bodó, Jan Fethke (Jean Forge), Aleksandr Logvin.
Planlingvo Latino sine flexione.

1908 (Antaŭ 90 jaroj).
Fondiĝis UEA, Ruslanda Esperantista LIgo, Akademio de Esperanto kaj TEVA.
Ekaperis Franca Esperantisto.
Вестник знания ĉiumonate havis Esperantan suplementon Espero.
Naskiĝis Henri Vatré (Baupierre). Mortis Henri Vallienne.

1913 (Antaŭ 85 jaroj).
2a Ruslanda Esperantista Kongreso (Kievo).
Aperis Superforta ambicio de A.Saĥarov.
Ekaperis La Espero kaj l'esperanto.
Naskiĝis Ljudmila Jevsejeva, Miyamoto masao, Johannes Palu, Nikolaj Rytjkov, Carl Støp Bowitz.

1918 (Antaŭ 80 jaroj).
Fondiĝis Aŭstralia E-Asocio.

1923 (Antaŭ 75 jaroj).
1a kongreso de SEU.
Moskva Radio uzis Esperanton.

1928 (Antaŭ 70 jaroj).
Aperis La tajdo de N.Hohlov, Sur sanga tero de J.Baghy kaj La laborista esperantismo de E.Lanti.
Naskiĝis Magomet Isajev. Planlingvo Novial.

1933 (Antaŭ 65 jaroj).
Fondiĝis Internacio de Socialistaj Esperantistoj.
Aperis Enciklopedio de Esperanto (1a vol.), Metropoliteno de V.Varankin, Hungara antologio, Esperanta traduko de Infero de Dante, Granda Rusa-Esperanta Virtaro de I.Izgur kaj V.Kolĉinskij.
Mortis I.Ŝirjajev.
Eŭgeno Lanti foriris el la gvidantaro de SAT.

1938 (Antaŭ 60 jaroj).
Fondiĝis TJO (TEJO).
Aperis Mia spektro de N.Kurzens.
Pafekzekuto de V.Varankin, N.Nekrasov kaj aliaj aktivuloj de SEU.

1943 (Antaŭ 55 jaroj).
Naskiĝis Ulrich Lins.

1948 (Antaŭ 50 jaroj).
Fondiĝis TEĴA.
Aperis Leteroj de Zamenhof.

1953 (Antaŭ 45 jaroj).
Naskiĝis Probal Daŝgupto.
Fondiĝis MEM.
Aperis Historio de SAT kaj revuo Paco.
Mortis Nikolaj Hohlov.
Radio Zagrebo komencis brodkasti en Esperanto.

1958 (Antaŭ 40 jaroj).
Fondiĝis EŜLI, Kanada E-Asocio, Bulgara Esperanto-Teatro.
Aperis Vojaĝo al Kazohinio de S.Szathmári kaj Esperanta antologio.

1963 (Antaŭ 35 jaroj).
2a internacia arta festivalo (Sofio).
Ekaperis Kontakto.

1968 (Antaŭ 30 jaroj).
1a Pupteatra internacia festivalo en Zagrebo.
Aperis Enkonduko en la librosciencon de Esperanto de R.Haupenthal kaj Как возникнет всеобщий язык de E.Svadost.
Mortis Rudolf Burda.

1973 (Antaŭ 25 jaroj).
Ekaperis Juna amiko.
Mortis Nikolaj Rytjkov kaj Raymond Schwartz.

1978 (Antaŭ 20 jaroj).
Aperis Enkonduko al literatura kritiko de G.Silfer.
Mortis Lajos Tárkony (Totsche).

1983 (Antaŭ 15 jaroj).
Aperis Kaj ceter' — nur literaturo de G.Waringhien kaj La blinda birdo de I.Nemere.
En Jekaterinburg unuafoje okazis literatura semajnfino, superlerneja planlingvistika konferenco kaj kultura forumo.
Fondiĝis EVA kaj E.R. Kulturo.
Ekaperis Esperanto aktuell kaj TEJO-tutmonde.

1988 (Antaŭ 10 jaroj).
Fondiĝis Urala Esperantista Societo kaj esperantistaj asocioj en Estonio, Latvio kaj Litovio.
Stariĝis FAME-fondaĵo.
Mortis Nikolaj Danovskij, Jiři Kořinek kaj Tibor Sekelj.
Aperis La danĝera lingvo de U.Lins.

1993 (Antaŭ 5 jaroj).
Esperanta PEN-Centro aliĝis al Internacia PEN.
Aperis Poemo de Utnoa de Abel Montagut, Ibere libere kaj Esperanta traduko de Krimo kaj puno de Dostojevskij.
Mortis Juan Régulo Perez, Johannes Palu kaj Antonina Apollo.

La Ondo de Esperanto. 1998. №1 (39).


Al la indekso pri la historio