Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 1999

1834 (Antaŭ 165 jaroj). Naskiĝis Leopold Einstein.

1839 (Antaŭ 160 jaroj). Naskiĝis Emile Javal, Hippolyte Sebert, Wilhelm Heinrich Trompeter.

1844 (Antaŭ 155 jaroj). Naskiĝis Marie Hankel.

1854 (Antaŭ 145 jaroj). Naskiĝis Henri Vallienne.

1859 (Antaŭ 140 jaroj). Naskiĝis L.L.Zamenhof.

1864 (Antaŭ 135 jaroj). Naskiĝis Heinrich August Luyken kaj Stanislav Schulhof.

1879 (Antaŭ 120 jaroj). Naskiĝis Eŭgeno Lanti kaj Georgij Davidov.

1889 (Antaŭ 110 jaroj). Naskiĝis Edmond Privat. Aperis Princino Mary de Lermontov (E.de Wahl) kaj La gefratoj de Goeto (Grabowski). Ekaperis La Esperantisto.

1894 (Antaŭ 105 jaroj). Naskiĝis Raymond Schwartz kaj Paŭlo Balkányi. Aperis Hamleto de Ŝekspiro en la Zamenhofa traduko. Voĉdonado pri lingvaj reformoj en E-to.

1899 (Antaŭ 100 jaroj). Naskiĝis Stellan Engholm.

1904 (Antaŭ 95 jaroj). Naskiĝis Bakin, Jevgenij Bokarev, John Sharp Dinwoodie, Raymond Fiquet, Lidja Zamenhof. Fondiĝis Presa E-ista Societo kaj Brita E-Asocio. Ekaperis brajla revuo Esperanta Ligilo.

1909 (Antaŭ 90 jaroj). Naskiĝis Nikola Aleksiev, Ivo Lapenna, Reto Rossetti. Fondiĝis Internacia Fervojista E-Federacio. Aperis Plena vortaro de Boirac kaj Patroj kaj filoj de Turgenev (Kabe). Ekaperis La Ondo de Esperanto.

1914 (Antaŭ 85 jaroj). Naskiĝis Juan Régulo Perez. Forpasis Louis Couturat. Ekaperis Esperantista Vegetarano.

1919 (Antaŭ 80 jaroj). Naskiĝis Fernando de Diego. Fondiĝis Japana E-Instituto, Litova E-Asocio. Ekaperis Esperantista Laboristo, Bulgara Esperantisto.

1924 (Antaŭ 75 jaroj). Naskiĝis André Albault, William Auld, Marjorie Boulton, John Francis, Grégoire Maertens, István Szerdahelyi. E-to akceptita kiel “klara lingvo” en telegrafio. Ekaperis Sennaciulo.

1929 (Antaŭ 70 jaroj). Naskiĝis Ada Fighiera-Sikorska kaj Yamasaki Seikô. Deklaracio pri neŭtraleco (21a UK en Budapeŝto). Inaŭguro de Internacia E-Muzeo en Vieno. Aperis Originala verkaro de L.L.Zamenhof kaj Prologo de Miĥalski.

1934 (Antaŭ 65 jaroj). Naskiĝis Konisi Gaku. Aperis Enciklopedio de Esperanto kaj Dek du poetoj.

1939 (Antaŭ 60 jaroj). Naskiĝis John Wells kaj Nicolino Rossi.

1949 (Antaŭ 50 jaroj). Fondiĝis E-Ligo de Israelo kaj ILEI. Naskiĝis Giorgio Silfer kaj Sergio Pokrovskij. La plej granda kongreso de SAT (Parizo, 1325 pers.). Ekaperis Scienca Revuo. Ĉesis Literatura Mondo.

1954 (Antaŭ 45 jaroj). Rezolucio de UNESCO pri E-to (Montevideo).

1959 (Antaŭ 40 jaroj). Forpasis Nikolao Kurzens kaj Kazimierz Bein (Kabe). Aperis Lingvo kaj vivo de Waringhien.

1964 (Antaŭ 35 jaroj). Aperis 33 rakontoj kaj Kalevala. Ekaperis Bona Espero kaj ELNA Newsletter. Ivo Lapenna iĝis prezidanto de UEA.

1969 (Antaŭ 30 jaroj). Fondiĝis Ĉeĥa E-Asocio. Aperis Doktoro kaj lingvo Esperanto de Holzhaus. Deklaracio de Tyresö.

1974 (Antaŭ 25 jaroj). Aperis Esperanto en perspektivo, E-rusa vortaro de Bokarev. Skismo en UEA (t.n. “Hamburga Puĉo”). Forpasis Sándor Szathmári.

1979 (Antaŭ 20 jaroj). Fondiĝis Asocio de Sovetiaj E-istoj (ASE) kaj Kuba E-Asocio. Ekaperis GEJ-gazeto. Forpasis Andreo Cseh.

1984 (Antaŭ 15 jaroj). Simpozio “Strategiaj demandoj de la E-Komunumo” (Varsovio). La unua almanako Sezonoj. Forpasis Clelia Conterno Guglielminetti.

1989 (Antaŭ 10 jaroj). Surbaze de ASE refondiĝis Sovetrespublikara Esperantista Unio. Aperis La bona lingvo de Claude Piron kaj Trezoro: la Esperanta novelarto. Mila numero de la revuo Esperanto. Forpasis Miyamoto Masao.

1994 (Antaŭ 5 jaroj). En Niĵnij Novgorod unuiĝis Ruslanda E-Asocio kaj Rusia E-ista Unio. Forpasis Ye Laishi (Ĵelezo), Reto Rossetti kaj Emilija Lapenna. E-isto Reinhard Selten ricevis Nobel-premion.

La Ondo de Esperanto. 1999. №1.


Al la indekso pri la historio