Ivo Lapenna: Triumfo kaj fiasko

de Aleksander Korĵenkov

Antaŭ unu jardeko, je la Zamenhofa Tago de l' Jubilea Jaro 1987, forpasis Ivo Lapenna — la plej granda kaj grava figuro en la postmilita Esperantujo. Ideologie kaj organize en la neŭtrala movado kun li povas esti komparitaj nur Zamenhof kaj Privat.
La aŭtoro de la suba omaĝa artikolo dankas al s-ino Birthe Lapenna, kiu bonvole trarigardis la tekston kaj donis multajn utilajn konsilojn.

Lapenna naskiĝis en Split 5 nov. 1909. Post la gimnaziaj studoj li studis juron en la Universitato de Zagrebo, diplomiĝis kun eminenta rezulto en 1932 kaj doktoriĝis en 1933. En la sama jaro li diplomiĝis kiel mezgrada instruisto de muziko ĉe la Muzika Akademio en Zagrebo. (Pri la vasteco de la interesoj de Lapenna atestas tio, ke li starigis jugoslaviajn rekordojn por vira kurado je 400 kaj 800 metroj.)

Jam en la studenta aĝo, en 1928, Ivo lernis Esperanton aŭtodidakte kaj en 1929 fondis Akademian Esperanto-Klubon. Aktiva kursgvidanto (77-foje li gvidis kurson ĝis 1949!) kaj movadano, li en 1937 elektiĝis prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo (JEL).

Lia esperantista agado ne malhelpis al lia kariero, nek male. 1934–1941 li praktikis kiel advokato en la oficejo de konata liberala kaj progresema advokato Ante Ramljak, kiu havis multajn politikajn kazojn.

10 apr. 1941 la nazioj kaj ustaŝoj okupis Zagrebon. D-ro Lapenna, kiu estis en la listo de la deportendaj personoj, sukcesis per falsa pasporto fuĝi al Split, tiam okupita de la itala faŝista armeo. Li aliĝis al la rezista movado, kaj en 1943 al la naciliberiga armeo, ĉefe kiel armea ĵurnalisto kaj redaktoro. Komence de 1944 li estis redaktoro de Dnevne vesti (Tagnovaĵoj) de la Jugoslavia Milita Misio (Bari, Italio), kaj poste de Glasnik Ujedinjenih Nacija (Heroldo de Unuiĝintaj Nacioj), kiun la aliancana aviadilaro disĵetis sur la okupita teritorio de Jugoslavio. Fine de la milito li redaktis la gazeton Slobodna Dalmacija (Libera Dalmatio).

Post la milito li unue estis ĉefo de la departemento pri hejma preso de Kroatio, kaj iom poste redaktoro de Narodne Novine (Popola Gazeto) de PR Kroatio.

Tamen ne ĵurnalismo, sed internacia juro fariĝis lia ĉefa fako. Baldaŭ li estis profesoro pri internacia juro en la zagreba universitato, koresponda membro de la Jugoslavia akademio de sciencoj kaj artoj en Zagrebo, aŭtoro kaj redaktoro de juraj verkoj en la postmilita Jugoslavio. Intertempe, aperis kroatlingve lia libro pri UN (1946) kaj duvoluma Historio de diplomatio (1948-49). Lapenna partoprenis en la jugoslavia delegacio en la pariza packonferenco (1946) kiel eksperto pri internacia juro, poste en aliaj sciencaj kaj politikaj aranĝoj de la postmilita Eŭropo.

Sed pri la reĝimo de Tito, kvankam multe pli liberala ol tiu de Stalin, Lapenna havis tamen kontraŭan opinion. Tial en 1949, li forlasis sian brilan karieron kaj iris okcidenten.

Du jarojn Lapenna restis en Parizo, kaj en 1951 li venis al Londono, kie li ricevis postenon en la Londona lernejo de ekonomiaj kaj politikaj sciencoj ĉe la Londona Universitato. Li duafoje profesoriĝis, nun pri kompara sovetia kaj orient-eŭropa juro. Li fariĝis membro de pluraj institucioj kaj societoj, inkluzive de la Instituto pri mondaj aferoj en Londono. Li vizitis plurajn landojn, interalie Sovetunion, kie li kolektis materialon por sia libro pri la poststalina kriminala juro en Sovetio.

Siajn fakajn konojn Lapenna resumis en kelkaj libroj kaj en ĉ. 150 monografioj kaj artikoloj en ses lingvoj, inkluzive de Esperanto. Precipe altan takson ricevis lia State and law: Soviet and Yugoslav Theory.

Estas mirindege, ke malgraŭ la tiel multaj profesiaj okupoj kaj la malfacilaj vivcirkonstancoj, li sukcesis fariĝi la ĉefa figuro en Esperantujo por multaj jaroj.

Jam antaŭ la dua mondmilito Lapenna estis rimarkeble malsimila al la plimultaj gvidantoj de la t.n. “neŭtrala” movado. Dum UEA kaj preskaŭ ĉiuj ties landaj asocioj emfazis sian neŭtralecon rilate al la ekspansianta faŝismo (UEA eĉ okazigis UKon en hitlera Germanio), la juna juristo enportis pli da rezistemo kaj certeco al JEL. Laŭ Lapenna la neŭtraleco de esperantistaj asocioj devis esti ne absoluta, sed demokratie direktita al libereco kaj toleremo: ĉar la Esperanto-komunumo ne povas libere evolui en la cirkonstancoj de faŝismo kaj aliaj totalismaj reĝimoj. En 1938 li faris kontraŭfaŝisman paroladon en la 30a UK en Londono — li estis la plej brila oratoro en la historio de Esperanto, kaj poste li aŭtoris la libron Retoriko.

Laŭ Ulrich Lins, d-ro Lapenna kaj aliaj gvidantoj de JEL:

“avertis en La Suda Stelo kontraŭ la kliniĝo de la gvidantoj de la Esperanto-movado kaj kontraŭ la pasiveco de UEA kaj IEL antaŭ faŝismo. Ili postulis revizion de la tiama komprenado de neŭtraleco, kiu fakte identis kun senprotesta akcepto de la persekutoj, en kelkaj kazoj eĉ kun laŭdado de la persekutaj reĝimoj”. (Esperanto en perspektivo. P.711)
Kvankam la jugoslaviaj aŭtoritatoj malpermesis kaj fermis esperantistajn societojn, tiuj daŭris agadi, kaj la rezolucio de la 12a Jugoslavia Esperanto-Kongreso (1939) postulis, ke oni klare difinu la pozicion de la Esperanto-movado kaj ke oni kontraŭbatalu tiujn, kiuj persekutas ĝin.

Tamen tiutempe oni ne sekvis la insiston de Lapenna internaciskale — por la trankvila malpolitikema neŭtrala esperantistaro liaj ideoj ŝajnis tro drastaj kaj tro engaĝitaj socie.

Post la milito Lapenna ekagis internacie. Estis lia merito, ke al la Statuto de UEA estis aldonita alineo pri la homaj rajtoj — unu kaj duonan jaron antaŭ la Universala Deklaracio de homaj rajtoj. Sed la kontraŭfaŝisma kaj kontraŭmilita rezoluciprojekto, verkita de li por la unua postmilita UK (Berno, 1947) estis malakceptita per ĉ. 2/3 de la berna kongreso.

Tamen li daŭrigis. Sian movadan celon li poste formulis jene: “Kontraŭbatali kian ajn misuzon de UEA por partipolitikaj celoj kaj samtempe defendi la principon de aktiva neŭtraleco de UEA”. Per apliko de tiu aktiva neŭtraleco, li atingis, ke en majo 1952 la Estraro de UEA kaj la Plenumkomitato de SAT sendis nefermitan leteron al Stalin kun kritiko de la sovetia lingva imperiismo kaj kontraŭesperanta politiko. La letero aperis en esperantista kaj nacia gazetaro, interalie en Le Monde (Parizo).

Sed la ĉefa atingo de Lapenna estis sukcesigo de UEA en la kampo de eksteraj rilatoj, kie li sukcesis daŭrigi la linion de Privat, poste perditan de la gvidantoj de UEA/IEL.

Lia celo estis akiri atenton de la internaciaj organizoj al la lingva problemo kaj al Esperanto kiel ties solvo. La objektoj de la kampanjo estis UN kaj ties organizo por edukado, scienco kaj kulturo — Unesko. 1950-54 Lapenna estis la ĉefa motoro de la prepar-kampanjo por penetro al Unesko. Kvankam la situacio estis sufiĉe senesperiga (neniu landa delegacio konsentis proponi rezolucion por Esperanto), Lapenna vojaĝis al la Ĝenerala konferenco en Montevideo (1954).

En Montevideo li persvadis la meksikan delegacion, sed la rezoluciprojekto estis malakceptita per 23 voĉoj kontraŭ 3 kun 19 sindetenoj. La ideo ŝajnis perdita, sed Lapenna ne cedis. Helpe de la Urugvaja Esperanto-Societo li verkis protestleteron, kiu ricevis grandan eĥon en la amaskomunikiloj. Tiun bruon Lapenna eluzis kaj insistis, ke la konferenco revenu ĉe la lasta plenkunsido al la rifuzita rezolucio, kaj tiu estis akceptita preskaŭ sen kontraŭstaro (30 voĉoj por, 5 kontraŭ, 17 sindetenoj). Krome, UEA ricevis konsultajn rilatojn kun Unesko.

Post tiu “triumfo” la esperantista mondo aklame akceptis la personecon kaj ideojn de Lapenna, kvazaŭ kompensante la antaŭan ignoron. Por 20 jaroj li fariĝis la ĉefa persono en UEA, komence kiel ĝenerala sekretario (1955-1964), kaj poste kiel prezidanto (1964-74). Inter liaj iniciatoj estis Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), kies honorofica direktoro (sensalajra) li estis ĝis 1975, Internacia somera (nun, kongresa) universitato kaj La Monda Lingvo-Problemo. Li estis la ĉefa aŭtoro de la nova statuto de UEA kaj de la principoj de informado pri Esperanto, konataj kiel la Principaro de Frostavallen. La prestiĝo de UEA kreskis en la esperantista kaj en la ekstera mondo; ĝi senkonteste fariĝis la ĉefa esperantista organizo, kaj SAT — kiu kvante kaj kvalite ne estis malsupera al UEA antaŭmilite — ne povis konkuri kun ĝi.

Kompreneble, ĉiu aktivado trovas reziston. Portempe la inerciema esperantistaro havis lojalecon al la “heroo de Montevideo”, eĉ se ĝi ne plene konsentis kun lia aktiva neŭtraleco.

La unuan seriozan atakon Lapenna spertis en 1955-56 flanke de la ekstreme dekstraj usonaj esperantistoj kaj iliaj eŭropaj samideanoj, kiuj provis efektivigi en Esperantujo la kontraŭkomunistan kampanjon de Joseph MacCarthy. Lapenna sukcese defendis sin, kaj la iniciatoro de la kampanjo G.A.Connor estis eksigita el UEA, ankaŭ Esperanto-Asocio por Norda Ameriko estis eksigita.

La senkompromisa pozicio de Lapenna en UK-51 (Budapeŝto, 1966), kie Lapenna reagis kontraŭ longa politika alparolo de la delegito de GDR, havigis al li ne nur aplaŭdojn de la publiko, sed ankaŭ malamikojn, ĉefe inter la esperantistaj gvidantoj el la socialismaj landoj, por kiuj li aperis tro reakcia kaj lia neŭtraleco — kontraŭkomunisma.

Oni povas taksi malsukcesa la rezulton de la peticio al UN, kiun subskribis ĉ. unu miliono da individuoj kaj 3846 organizoj. 6 okt. 1966 ĝi estis transdonita al la sekretariato de UN, sed ĝi ne havis realan rezulton. Laŭ kelkaj maliculoj, tio signifis, ke la “triumfinto” fiaskis, kaj la “desuprisma” politiko de UEA unuafoje post Montevideo iĝis pridubata.

Dum Lapenna zorgis pri la eksteraj rilatoj de UEA kaj ties financa stato, dum li streĉe laboris por kompilado kaj eldono de Esperanto en perspektivo, dum li defendadis siajn radikalajn ideojn, iom-post-iom la nekontento pri li kreskis kaj formiĝis grupo da influhavaj personoj, kiuj deziris anstataŭigi Lapenna per nova prezidanto.

Oni jam multe skribis pri la “puĉo en Hamburgo”, kaj estas nediskuteble, ke ekzistis (neformaligita) alianco de la orient-eŭropaj esperantistaj estroj kun la okcidentaj malkontentuloj pri Lapenna. Tamen apenaŭ ĝi havis la formon de ordinara politika konspiro de la “politikaj komisaroj de KGB”, kiel poste kredigis Lapenna kaj ties adeptoj. En UK-59 (Hamburgo, 1974) tiu alianco reflektiĝis en la konsisto de la Komitato de UEA. Post kelkaj elektaj voĉdonoj, malsukcesaj por Lapenna, li sentis sin devigita por la dua fojo en sia vivo pro puraj konsciencaj kaŭzoj forlasi ĉion, ĉi-foje en UEA.

La rezolucio kontraŭ la “kampanjo de mensogoj, kalumnioj kaj insultoj” kaj “manipulitaj elektoj”, verkita de Jean Thierry, Roger Bernard, Régulo Peréz kaj aliaj estis malakceptita. Pluraj gvidantoj de UEA — ankaŭ Gaston Waringhien kaj direktorino de CO M. H.Vermas — eksiĝis el siaj funkcioj en UEA.

La neŭtrala movado denove spertis skismon. Sed UEA certe ne fariĝis “komunisma” organizo: nur ĉiam pli da atento la novaj gvidantoj de UEA kaj precipe tiuj de TEJO donis al organizoj orientitaj al Moskvo, ekzemple al la Monda Packonsilio, Monda Federacio de Demokrata Junularo, Internacia Unio de Studentoj k.s. Sovetieca MEM ricevis pli da ebloj por agado kadre de la UKoj. La rilatoj kun Unesko malintensiĝis, CED malaktiviĝis. La individua membraro de UEA post Hamburgo falis je dekono (de 7302 al 6543).

Post kelkaj jaroj UEA reatingis sian membrokvanton, kaj la financa situacio de UEA fariĝis ĉiam pli prospera, sed la fakta forlaso de la aktiva neŭtraleco kontribuis al firmigo de la stereotipo pri Esperanto kiel pri “ruĝa lingvo”.

Efektive, la evoluo okazis nature, kaj Lapenna simple ne konsideris serioze la socian konsiston de la esperantista komunumo, kiu estas pli orientita maldekstren ol la ĝenerala socio. (Pri tio legu ĉe Raŝiĉ en Rondo Familia.) Kiam la malvarma milito de la 1950–60aj jaroj ektransformiĝis al “paca kunekzistado” kaj “malstreĉiĝo”, tiu orientiĝo ne povis ne domini ankaŭ en la neŭtrala UEA, kies plej fortaj landaj asocioj — proporcie plej multnombre reprezentitaj en la Komitato de UEA — estis en la Orienta Eŭropo. Sian ekziston, subtenatan de la “popol-demokratiaj” ŝtatoj, ili devis pagi per lojaleco al la partia linio… Ne plu eblis, ke la asocion aktive reprezentu la homo kies ideologio ne konformis al la streboj de la membraro kaj de la plimultaj aktivuloj: aŭ Lapenna devis ŝanĝi siajn konvinkojn, aŭ la asocio devis anstataŭigi la gvidanton.

Kvankam post la foriro el UEA Lapenna daŭrigis sian esperantistan laboron, lia influo malkreskis. Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado, kiun li fondis kaj prezidis, ne donis vastan publikon, kaj multaj valoraj iniciatoj restis preskaŭ ne rimarkitaj, same kiel la revuo Horizonto, en kiu aperis pluraj artikoloj de Lapenna.

Aleksander Korĵenkov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1997. №7 (38).

Vidu la reagon de Birthe Lapenna en LOdE-41. 


Al la indekso pri la historio