Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Esperanta saluto el la jaro 1946

En la familia arkivo mi trovis du poŝtkartojn kun nigrablankaj reproduktaĵoj de bildoj averse. Unu prezentas portreton de Lev Tolstoj faritan de Kramskoj, la dua — “Aljonuŝka” (Helenjo) de Vasnecov. La “trovaĵoj” jam pli frue trafis antaŭ miajn okulojn, sed mi ne atentis ilin pro reversoj netuŝitaj de skribiloj. Nur nun mi konstatis, ke la titolo “Почтовая карточка” estas ankaŭ en Esperanto — “Poŝta karto”.
La bildo aversa
Kiel en la jaro 1946 vortoj en Esperanto aperis en eldonaĵo de la ŝtata galerio Tretjakov? Ĉu tio okazis laŭ desupra ordono aŭ la cenzuro ne rimarkis la memstaran decidon de la redaktoro G.A.Kuzjmin? Tamen tiutempe ĉiuj en la profesia eldona ĉeno certe sciis, kion ili skribas, legas kaj presas. Eble la bildkartoj estis destinitaj por eksterlanda uzado, aŭ por montri la pretecon de tiu uzado. En novembro 1946 ekfunkciis la statuto de UNESCO, sed USSR aliĝos al ĝi nur post kelkaj jaroj — el tiu vidpunkto la “Poŝtaj kartoj” estas elemento de la prepara laboro al tiu aliĝo.

Nur helpe de aliaj (eble, arkivaj) materialoj oni povas respondi certe, kio kaŭzis la aperon de poŝtkartoj en la “danĝera lingvo” dum la regado de la tirano Stalin kaj subpremado de la esperantistoj. Sed ni povas konstati la fakton mem: en 1946 en USSR estis eldonataj poŝtaj kartoj kun vortoj en Esperanto.

Miĥail Maĥnaĉ

La Ondo de Esperanto. 1999. №6 (56).


Al la indekso pri la historio