Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Intervjuo kun la prezidanto de EEU

Seán Ó Riain estas modela eŭropano. Irlandano de naskiĝo, diplomato, servis en Pollando kaj Germanio. Edziĝis kun svisino, kaj la du filinoj estas edukitaj en kvar lingvoj. Por li Eŭropo estas ne abstraktaĵo, sed vivata realeco. Ekde 2002 li tenas la torĉon de prezidanteco de la Eŭropa Esperanto-Unio kaj estis ĵus reelektita dum la EEU-kongreso en Bilbao.

LO: Kiu mesaĝo venas de Bilbao?

SR: Ke ni malgraŭ nia malgrandeco estas tre aktiva asocio kun tre grava mesaĝo al aliaj: nome, ni kontraŭbatalas la kreskantan lingvan diskriminacion en Eŭropo; kaj ni havas taŭgan ilon por superi la diskriminacion: Esperanton. Ni lobias kaj informas pri tio kaj en Bruselo, kaj en la eŭropaj ĉefurboj kaj en niaj lokaj Esperanto-grupoj.

Ni, eŭropaj esperantistoj, devas kompreni sintezi desuprisman kaj desubisman aliron. Ni devas lobii en Bruselo ĉe la EU-institucioj kaj informi la gazetaron, sed ni same devas aktivi je loka nivelo — ĉiu el ni, kiu certas, ke Esperanto estas bonega afero kaj taŭga lingvo por Eŭropo. Tre klare ni surpaperigis nian mesaĝon en la rezolucio de Bilbao.

Eŭropa Unio plilarĝiĝis kaj nia asocio baldaŭ povos bonvenigi novajn landajn asociojn el la meza kaj orienta Eŭropo. Ni havas novan estraron kun Flory Witdoeckt el Belgio, Zlatko Tišljar el Slovenio kaj kun mi. En 2007 ni por la unua fojo okazigos nian kongreson en la novaliĝinta EU-landaro, nome en Maribor.

LO: La problemo de la Brusela Komunikadcentro ĉefe estas financa. Kiel vi intencas certigi ĝian pluekziston en 2005?

SR: Oni laboregas en Bruselo, kaj la du dungitoj — Dafydd ap Fergus kaj Marko Naoki Lins — meritas grandan dankon. Ni havis en 2004 tre sukcesan “veton je la pluvivo de BKC”, dum kiu la esperantistaro sin montris tre malavara. EEU kaj la tuta esperantistaro bezonas profesian stabon de lobiistoj kaj informistoj en Bruselo, kie okazas la ĉefaj kontaktoj kun la politika mondo kaj internaciaj organizoj. Ne esti reprezentata tie kun profesiaj fortoj estus granda peko de la tuta Esperanto-movado.

LO: Kial Esperanto havas tiom da problemoj establiĝi en plurlingva Eŭropo?

SR: La ĉefmalsano de Eŭropo estas la manko de eŭropa “ni-sento”. Por multaj Eŭropo estas apenaŭ pli ol regiono de harmoniigitaj porkoprezoj, kaj tia Eŭropo neniam havos la lojalecon kaj amon de la popoloj de Eŭropo. Rigardu Eŭro-monbileton: oni tuj vidas la problemon: ĝi estas senvorta, ĉar ne ekzistas lingvo por esprimi eŭropan identecon. Tiu manko klare havas politikajn kaj ekonomiajn sekvojn. Nun estas grandega risko, ke la angla lingvo fariĝos la komuna lingvo de Eŭropo, sen iu ajn ekzameno por kontroli ĉu ĝi havas la kvalitojn por la posteno.

Antaŭ dek jaroj oni atakis la ideon de la Eŭro kiel utopiaĵon, aŭ “Esperanto-monon”; sed tiu “Esperanto-mono” estas nun en la poŝoj de pli ol 300 milionoj da homoj. En la tuta diskuto pri la Eŭro, neniu proponis ke EU povu adopti la germanan markon, la pli fortan nacian valuton, aŭ la usonan dolaron. Kial la usona lingvo pli akcepteblas ol la usona mono? Nur ĉar homoj ne vidas realan alternativon.

Estas nia tasko konvinki ilin ke Esperanto ja estas realigebla alternativo, kaj ne utopiaĵo. La vera problemo estas ke la plimulto de “seriozaj” homoj ne traktas Esperanton serioze, kaj plenas je eksmodaj antaŭjuĝoj. Oni opinias ke ĝi estas “artefarita, ne vivanta lingvo; iu bastarda miksaĵo da lingvoj”. Lingvisto Mario Pei jam skribis, ke nomi modernan Esperanton “artefarita lingvo” estas kiel diri ke aŭto estas “artefarita ĉevalo”! Strange, oni neniam nomus infanon, kies vivo komencis artefarite en provtubo, “artefarita infano”.

Aliflanke, la nuna angligo/usonecigo de Eŭropo klare donas pli bonan ŝancon al Esperanto. Nenie alie en la mondo, kaj neniam en la tuta homa historio ekzistis organizaĵo kiel EU, kun 20 oficialaj laborlingvoj.

Ĉu tio signifas ke ni donkiĥote kontraŭbatalas la anglan? Tute ne. Ni kontraŭbatalas ne la anglan, sed la maljustecon. Tio estas nia kialo por ekzisti. Maljusta estas maljusta, kaj neniu argumento pri praktikeco aŭ io ajn alia konvinkos nin akcepti ĝin.

LO: Kiujn ideojn vi havas por antaŭenigi Esperanton en Eŭropo?

SR: Ni ne povas sukcesi sole, ni bezonas aliancanojn. Kie ni trovu ilin? Inter la defendantoj de naciaj kaj minoritataj lingvoj. La nova Konstitucio de EU malfermas pordon. Ĝi diras, ke “unu miliono da civitanoj el signifa nombro de membroŝtatoj povos inviti la Komisionon fari iniciaton pri aferoj, kie civitanoj konsideras ke leĝa akto de EU necesas por efektivigi la Konstitucion.”

La Konstitucio ja garantias la samrajtecon de civitanoj, sed ni bone scias ke la praktiko de EU ne respektas la lingvan samrajtecon. Kune kun la defendantoj de la franca, la germana, la hispana k.a. esperantistoj certe povus kolekti unu milionon da subskriboj. Tion ni povos fari tuj kiam la Konstitucio ekvalidos — verŝajne en 2006, sed ni povas jam nun flegi bonajn rilatojn kun la defendantoj de aliaj lingvoj, ĉiuj minacataj de la angla.

Praktike, mi proponas, ke ni membriĝu en lingvodefendaj organizaĵoj kaj aktive subtenu ilian agadon; kaj ke ni pripensu kiel interesigi pli da profesiaj tradukistoj kaj instruistoj al Esperanto.

La Komitato de EEU rekomendas al ĉiuj landaj asocioj skribi al la respektivaj ministroj pri edukado por informi ilin:

a) pri la hungara decido de 1995 oficiale agnoski Esperanton kiel vivantan lingvon en la abiturienta ekzameno, ke 17 mil personoj jam havis Esperanton en tiu ekzameno, kaj ke Esperanto estas nun la tria plej grava lingvo en la hungara abiturienta ekzameno;

b) pri la skriba promeso de prezidenta kandidato Chirac en aprilo 2002 rekomendi la oficialan agnoskon de Esperanto samnivele kiel aliaj modernaj lingvoj por studentoj en la bakalaŭra ekzameno.

Mi alvokas ĉiujn aliĝi al nia agado aŭ skribi al ni por proponi novajn ideojn. Se vi emas kunlabori aŭ finance subteni nin, bonvolu kontakti nin. 

La Ondo de Esperanto. 2004. №10 (120).


Al la indekso pri la historio de Esperanto | Al la ĉefa enirpaĝo