Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

SEJM

de Grigorij Arosev

SEJM-II heredis la nomon de Sovetia E-Junulara Movado, kiu aktivis en Sovetunio dum 1966–79. SEJM estis refondita fine de 1988 dum konferenco en Taŝtagol (Siberio). Post la malapero de Sovetunio oni tamen decidis plu lasi SEJM la propra nomo de la organizo, sen konkreta malsiglado. Do, oficiale la organizo nomiĝas “SEJM — E-junulara movado en Rusio kaj KSŜ”. Ĝis nun SEJM ne estas jure oficialigita, sed oni denove eklaboris por tio. SEJM estas Landa Sekcio de TEJO ekde 1990, kaj troviĝas en konstantaj rilatoj kun TEJO per interŝanĝo de informoj, partopreno en TEJO-seminarioj k.s. Du SEJManoj membras en la Estraro de TEJO.

SEJM ne estas amasa organizo, ĉar la membraron konsistigas plejparte aktivuloj. Plej multajn membrojn (120) SEJM havis en 1995. Antaŭ la ĉi-jara SEJM-konferenco en SEJM estis iom malpli ol 50 membroj, ĉefe el Siberio (Tomsk, Tjumeno), Volgio (Tatarstano, Ĉuvaŝio, Uljanovska regiono), Moskvo kaj Peterburgo.

Iom da malgaja historio

SEJM-II atingis pinton de sia aktivado en 1995 per okazigo de la 51a Internacia junulara kongreso de TEJO (IJK) apud Peterburgo. Poste komenciĝis gravaj problemoj. La ĉefa estas manko de aktivuloj. La IJKon organizis SEJManoj kies aĝo tiam proksimis al 30 jaroj (aĝlimo por membri en SEJM), kaj baldaŭ post la IJK-51 evidentiĝis, ke preskaŭ neniu el la pli junaj membroj kapablis agadi landskale, kiel faris iliaj antaŭuloj. Tiu ĉi problemo estis solvita nur somere 1998, kiam apud Ĉeboksari pasis la unua vera SEJM-konferenco post 1995. Dum ĝi elektiĝis nova SEJM-komitato, kiu ekgvidis SEJMon entuziasme al novaj atingoj.

Taskoj kaj atingoj

Krom la taskoj kiujn havas ajna organizo (varbado de novaj membroj, reklamado de la organizo), SEJM starigis kelkajn novajn taskojn, interalie funkciigon de la Reta Novaĵ-agentejo de SEJM, kreon de SEJMa retpaĝo kaj kunfondon de la TutSiberia E-Asocio (TSEA).

La reta novaĵ-agentejo rezulte transformiĝis al la retĵurnalo de SEJM SEJM-virt-info (SVI) kaj ties suplemento Virt-sup. SVI aperas averaĝe ĉiun trian semajnon, sup aperis kvinfoje en la jaro. La sekva tasko estis pretigo de SEJM-retpaĝo. Unu el ĉefaj problemoj estis la loko en Interreto kie eblas lokigi tiun ĉi retpaĝon. Tio sukcese solviĝis, kaj oni povas rigardi duonpretan retpaĝon ĉe www.esperanto.mv. ru/sejm. La administranto kaj posedanto de la servilo estas Jurij Finkel.

Sekva tasko de SEJM-komitato estas kunfondo de TSEA. SEJM-komitatano Konstantin Malasajev (Tomsk) vojaĝis al pluraj siberiaj urboj. La stato surloke evidentiĝis ne tro gaja: post la forpaso de Vladimir Izosimov (okt 1998) la klubo en Tjumeno preskaŭ ĉesigis sian aktivadon, aprile en Novokuzneck restis nur unu persono kiu faris ion por Esperanto, en Omsk la situacio estas eĉ pli stagna. Pli bona estas la stato de la E-kluboj en Krasnojarsk kaj Tomsk. Ĉio ĉi ne donis seriozan motivon por fondi TSEA. Tamen la laboro daŭras. Unu el la instigoj por revigligo de la vivo esperantista en Siberio iĝos OrSEJT (Orienta Somera E-Junulara Tendaro), kiu plej verŝajne okazos apud Tomsk.

Interesan sperton donis ATS (Aktivul-Trejna Seminario). ATS okazas por trejni lokajn aktivulojn en certa urbo pri konkreta temo (ekzemple “Organizado de amasaj aranĝoj”, “Kluba vivo, kluba laboro” k.t.p.). Dum la pasinta jaro okazis du ATSoj, ambaŭ en Ĉeboksari. Septembre okazis tie ATS pri “Eksteraj rilatoj kaj partopreno en internaciaj aranĝoj”. La okazigo de ATS dependas de lokaj aktivuloj, kaj dezirantoj turnu sin al SEJM-komitato pri tio.

Krome SEJM plu (kun)organizas printempajn festivalojn “EoLA” (Esperanto — Lingvo Arta) kaj somerajn tendarojn OkSEJT. En 2000 EoLA okazos en Nabereĵnye Ĉelny (Tatarstano), kaj OkSEJT okazos apud Ivanovo. La aranĝoj kutime estas vizitataj de ĉ. 100–200 partoprenantoj el tute diversaj partoj de Rusio, Ukrainio, Belorusio kaj eĉ t.n. “fora eksterlando”.

Nova jarmilo kun novaj planoj

Komitato de SEJM: K.Malasajev, K.Vihrov, G.Arosev

Kadre de la SEJM-konferenco okazinta en OkSEJT-39 (Tiĥvin, jul 1999) la SEJM-komitato estis reelektita. La nova kunordiganto de la komitato iĝis Konstantin Viĥrov (Ĉeboksari). Pliboniginte sian informan fakon, la komitato intencas pli da atento investi al eksteraj rilatoj kaj instruado. Kaj nun aperis reala ebleco finfine oficialigi SEJMon (la delonge lulata revo de ĉiuj SEJM-aktivuloj).

La instrua fako havas multajn ideojn. Inter la plej allogaj estas kreado de komuna datumbazo pri atingeblaj kaj akireblaj lernolibroj kaj helplibroj pri instruado, kolekto de lingvoludoj, uzeblaj en la instruado, speciala rubriko en SVI kaj en SEJM-info, okazigo de konferencoj de instruistoj dum diversaj E-aranĝoj…

Por ajnaj demandoj koncerne SEJMon turnu vin al SEJM-komitato rete sejm@inbox.ru aŭ poŝte (RU-117071, Moskva, ab. ja. 31).

Grigorij Arosev

La Ondo de Esperanto. 1999. №10 (60).


Al la indekso pri la historio