Aspiranto kaj Esperanto

BET-6

BET-6 en Veisiejai (Litovio, 1964). Kunveno.

Tio okazis antaŭ longe, antaŭ 53 jaroj. Mi hejmenvenis post servado en Sovetia armeo (tie mi havis rondeton por lernado de Esperanto). Mi tuj daŭrigis mian interrompitan lernadon en vespera mezlernejo kaj eklaboris kiel simpla laboristo en granda Vilna uzino.

Komenciĝis somero. Post kelkaj semajnoj devis okazi Esperanto-tendaro en Estonio. Kiel mi ricevu ferion por iri al ĝi? Laŭ tiutempa ordo tio eblis nur post unujara laborado, sed mi staĝis nur duonjaron. Mi turnis min al mia senpera estro. Li ne kontraŭis, sed… Necesis iri al la uzina etatestro, kiu diru la decidan verdikton. Li estis malklera malnova komunisto, tre lojala al la soveta reĝimo. Mi iris al li kaj klarigis la situacion:

– Baldaŭ okazos Esperanto-tendaro en Estonio. Mi devas iri al ĝi, mia estro ne kontraŭas, ke mi ricevu ferion tiucele.

– Vi estas aspiranto!? – la etatestro ekmiris.

Laŭ tiutempa sciencista gradado, litovlingve kaj ruslingve, “aspiranto” estis magistro. Senreage al “aspiranto”, mi daŭrigis:

– La tendaro okazos en la somerumejo de la Tartua universitato.

– Vi, tia juna, jam estas aspiranto! Veturu, nepre veturu! – konsentis la estro.

Tiel mi la unuan fojon venis al esperantista renkontiĝo. Ĝi estis la dua Baltia Esperanto-Tendaro – BET. Nun la siglon BET oni deĉifras jene: Baltiaj Esperanto-Tagoj.

BET-oj penis servi kiel kompenso al la Sovetiaj esperantistoj, kiuj, krom kelkaj elektitoj, ne povis iri al Universalaj Kongresoj (UK) de UEA. BET-oj ĉiam pli kaj pli provis imiti la tagordon de UK, konservante ĉiam pli demokratian kaj pli amikecan medion ol tiu en UK.

En la dua BET okazis la unua Somera Universitato, ne tute simila al la Internacia Kongresa Universitato de UK. Ne similis la Somera Universitato de mia unua BET al serioza aranĝo: ĝi okazis en subĉiela sportista naĝejo, la aŭskultantaro kuŝis aŭ sidis preskaŭ senveste, la preleganto (vestita!) lokiĝis antaŭ ĝi en boato. Prelegis, ŝajne, nur tri personoj: unu estono, unu litovo kaj Boris Kolker, kiu nun estas membro de la Akademio de Esperanto. La Somera Universitato en BET iĝis tradicio. Prelegas tie ne nepre doktorgradaj prelegantoj, plej ofte – kompetentaj fakuloj.

BET-2

BET-2 en Kääriku (Estonio, 1960). Boris Kolker prelegas en la Somera Universitato.

Mia unua BET, malgraŭ sia modesteco, estas neforgesebla. Oni atribuis al mi la titolon “direktoro de Esperanto-teatro” kaj mi devis tuj organizi artvesperon. La koncerton partoprenis ĉiuj, kiuj kapablis kanti, muziki, deklami. En la sekva, la tria BET ni, la organizantoj, anticipe avertis partoprenontojn pri ebleco prezenti siajn artnumerojn. Okazis litova vespero, dum kiu koncertis litovaj partoprenantoj (kompreneble, nur en Esperanto) kaj tiu de aliuloj. Tio por longe iĝis tradicio – koncerto de la mastraj kaj koncerto de la gastaj partoprenantoj. Kompreneble, la arta nivelo ne estis alta, sed ja ni koncertis por ni mem! Koncertis nur en Esperanto! BET-oj evoluis, kaj jam longe por esperantistoj koncertas lokaj profesiaj aŭ amatoraj artistoj, kiuj tiel diskonigas la landan kulturon. Foje oni povas de ili surprize aŭdi ankaŭ ion esperantlingve. Ĉi-jara BET-49 en la Litovia urbo Utena elstaros inter multaj BET-oj precipe pro la riĉa kultura programo kun multaj koncertoj esperantistaj kaj folkloraj prezentadoj de artistoj litovaj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj ĉe subĉiela scenejo apud la urba lago, kie dumvespere fajras koloraj fontanoj.

BET-4

BET-4 okazis en la 1962a jaro en Drabeši apud la urbo Cesis (Latvio).
Laŭ la iniciato de Valdas Banaitis (dekstre kun glavo) en kaverna naturo
estis prezentita la dramo Amo estas pli forta ol morto de la latva klasikulo Janis Rainis.
Centre, kun bastono staras la tradukinto, malnova latva esperantisto Ints Čače.

BET-4 okazis en la 1962a jaro en Drabeši apud la urbo Cesis (Latvio). Laŭ la iniciato de Valdas Banaitis (dekstre kun glavo) en kaverna naturo estis prezentita la dramo Amo estas pli forta ol morto de la latva klasikulo Janis Rainis. Centre, kun bastono staras la tradukinto, malnova latva esperantisto Ints Čače.

En BET-2 estonaj esperantistoj okazigis busan ekskurson tra vidindaj lokoj de Estonio. Sed kutime la organizantoj de BET-oj kontentiĝis pri piedekskursoj tra ĉirkaŭaĵoj. Lastatempe, imite al UK, en la programo de BET ekestis plena ekskursa tago. Ĉi-jare BET-49 ofertos kelkajn itinerojn tra pitoreskaj lokoj de la litova lando. Kaj ne nur – dum unu el la ekskursoj oni konatiĝos kun bierfarado kaj gustumos diversajn bierojn. Se vi ŝatas bongustan (kaj nemultekostan!) bieron – Utena estas la urbo por vi! Kaj ne trinku bieron hejme, unusola, ĉar en Utena vi trovos samideanojn! Kiujn eblojn proponos, kien invitos sekvaj BET-oj – ĉu flugi al Luno? Mi ne riskas prognozi…

BET ĉiam estis lingva praktikejo. Kaj ne nur. BET funkcias ankaŭ kiel novaĵagentejo. Primovadaj kaj prilingvaj prelegoj, fantazioj kaj realaj antaŭvidoj, diskutoj kaj kvizoj. En BET vi havos eblecon ekscii multe da kial?

Unu el la tradiciaĵoj de BET estas komuna manĝado en samloka manĝejo (vere, kiuj havas specialajn bezonojn povas nutri sin en iu apudejo). Komuna manĝado, same kiel komuna kantado (kiu nun malofte okazas) unuigas homojn. Ĝi prezentas bonan okazon por senĝena konversaciado, bonan ŝancon al junularo pli proksime konatiĝi kun samaĝuloj.

Alia tradicio de BET estas strebo de ĉiuj parolemuloj praktiki la lingvon, helpi al eksterlandanaj partoprenatoj kompreni la lokan kulturon. La plaĉa litova esperantistino Gražina Opulskienė rememoris jenan kuriozan okazintaĵon:

Tuj antaŭ koncerto al nia grupeto venis du latvoj kiujn mi ne konis, ja estis nur mia dua BET. Ili aspektis simpatiaj uloj. Unu estis Aivars, la dua estis Janis, tion mi vidis sur iliaj ŝildoj, kaj ambaŭ estis pli-malpli en mia aĝo. Ni tuj ekbabilis, kvazaŭ ni estus delonge konataj, kaj dum paŭzetoj inter la kantoj de folklora trupo mi klopodis traduki al Esperanto, pri kio en tiu kanto temis. Aivars aŭskultis kaj komentis, Janis nur bele, ĝentile ridetis. Kiam la kantoj finiĝis, la muzikistoj invitis al dancado, sed neniu kuraĝis esti la unua paro. Janis rigardante min kun daŭre afabla rideto en bela litova lingvo diris: “Gražina, ni iru danci”. Mi miris pri la litova, sed ja ankaŭ mi kapablas eĉ japane diri “je via sano”, ni esperantistoj ja estas minipoliglotoj. Por iom puni lin pro la provo ŝoki min, mi respondis ankaŭ litove: “Mi ne kuraĝas kiel la unua paro”. Tio estis vera. Samtempe mi certis ke la latvo ne povos daŭrigi en la litova kaj konfesos, ke li ne komprenis, ĉu mi dancos aŭ ne… “Ankaŭ mi ne kuraĝas, sed iu devas esti la unua paro” – la latvo daŭrigis per la bela litova, iom kun latva akcento… “Diable!” – mi kriis. – “Ĉu vi, fiuloj, ambaŭ parolas la litovan kaj mi, stultulino, tradukadis al vi la kantojn dum la tuta koncerto?” Aivars ridegis, Janis kaptis min por danci. Nur post kelkaj jaroj mi eksciis, ke Janis bone parolas la litovan ekde sia junaĝo, kaj Aivars havas litovan edzinon kaj en lia familio la litova estas egalrajta lingvo kun la latva.

En iu BET okazis prezentado de anekdotoj. Diverslandaj esperantistoj rakontis sialandajn anekdotojn. Novajn kaj ne tre novajn. Estis gaje. La programo de BET-49 ŝajne ne antaŭvidas ion similan. Tamen la vivo tute neatendite kreas anekdotajn situaciojn. En Esperantujo ekzistas speciala kategorio de lingvaj anekdotoj, kies herooj estas komencantoj. Ekzemple, en unu BET, kiun partoprenis pola familio, mi aŭdis, ke knabo laŭte vokis sian panjon: “Mamo, mamo”! En la pola lingvo tio signifas “panjo”. Mi ŝerce interesiĝis: “ĉu via dekjarulo ankoraŭ bezonas mamon?” La polino ekridis, invitis la knabon kaj klarigis al la konfuziĝinta knabeto la diferencon inter panjo kaj mamo.

Alia okazo estis kun alloga mezaĝulino. Komencanta rusa junulo, ŝajne, deziris amindumi ŝin. Li demandis ŝin: “kiom da langoj vi konas?” (En la rusa lingvo al la Esperantaj vortoj “lingvo” kaj “lango” respondas la sola vorto “jazik”). Al la drasta demando la plaĉulino respondis krude: “piĉlekulojn mi ne kalkulas!”

Dum ĉiu Esperanto-renkontiĝo oni konstatas, ke ne ĉiuj esperantistoj estas la samaj, ekzistas du specoj de esperantistoj – tiuj de la tradicia (Zamenhofa) orientiĝo kaj tiuj de netradicia. La tradiciuloj ĉie kaj ĉiam parolas Esperanton. Iuj eĉ sonĝas en Esperanto (post mia unua BET mi dum du noktoj sonĝis nur en Esperanto!). Esperantistoj de netradicia orientiĝo (malnovlingve: eternaj krokodiloj) dum Esperanto-aranĝoj interparolas nacilingve, ofte eĉ tre laŭte. Kial ili ne povas tion fari flustre eksteraranĝe, kial oni penas restarigi la lingvan Babelturon – eĉ la ĉionscia Dio ne scias. Ili provas alkutimigi nin al krokodilado. Ni eble alkutimiĝus kaj… konkludus, ke Esperanto estas superflua en ĉi tiu moderna anglolingva mondo. Kiel ni iru la vojon celitan por ke la netradiciaj aspirantoj malvenku? Ni esperu kaj esperu, neniam laciĝe, ke Esperanto venkos en la mondo. Sed prefere ni aspiru al disvastiĝo de Esperanto. Komence ĝi venku en UK-oj kaj en BET-oj!

Iam, ankoraŭ en Sovetunio, kontraŭ esperantistoj de la netradicia orientiĝo batalis Verda polico – la kaptitaj netradiciuloj devis pagi punon al la tendara kaso. En la BET-oj de la 21a jarcento oni likvidis la policon. Sed tio tute ne signifas, ke oni rajtas veni al BET por praktiki la anglan, la francan, la hispanan aŭ iun lokan lingvon (malgraŭ la egalrajteco de ĉiuj lingvoj!). Se tiun intencon vi havas, vi ne iru al BET-49! Kaj ankoraŭ. Oni rimarkis, ke en la 21a jarcento ĉion decidas mono. Jen Vilna esperantisto, kuracisto pri ĉina kaj korea medicino, Alfredas Maruška en la reklamfolio de sia kliniko anoncis, ke al ĉiuj, kiuj komprenas Esperanton, li faros 10-procentan rabaton. Al tiuj, kiuj Esperanton parolas – 20-procentan rabaton. Antaŭ nelonge venis al lia kliniko pacientino (ne esperantistino), kiu en Esperanto salutis la kuraciston kaj petis: “helpu min, sinjoro kuracisto”; ĉi tiel ŝi ricevis la anoncitan rabaton de parolanto. Tial, ŝajnas al mi, venontaj al BET tradiciaj esperantistoj havu similan aliĝrabaton! Vi ne insistas pri rabato?

BET

La unua BET okazis en 1959, vere en tendoj, apud la Latvia ĉefurbo Rigo. Ekde tiam ĝi rondiras tra la tri Baltmaraj landoj – Latvio, Estonio, Litovio. La plej etnombra estis la unua: nur 48 partoprenantoj (kun dimanĉaj vizitantoj). La plej multnombraj estis: la Latvia BET-27 (1990) en Jelgava kun 435 partoprenantoj, la Estonia BET-22 (1985) en Kose kun 450 partoprenantoj, kaj la Litovia BET-26 (1989) en Noreikiškės kun 608 partoprenantoj. Al la lasta Litovia BET-46 (2010) en Visaginas venis 150 esperantistoj el 18 landoj. Oni diras, ke BET-49 en Utena estos pli multenombra ol tiu en Visaginas. Ĝi pretendas esti la plej impona BET en Litovio. Ĉu ĝi estos ankaŭ la plej utila BET, dependas ne nur de la organizantoj, sed ankaŭ de la partoprenantoj mem.

Kiam oni invitas min vojaĝi al esperantista renkontiĝo, mi hezitas kaj rezistas. Tiom da preparo… Elspezoj… Prefere mi restu hejme kun la edzino kaj televidilo – malpli da problemoj. La duboj ne forlasas min eĉ kiam mi jam sidas en buso aŭ en aviadilo. Kiam mi atingas la celon, mi revenas hejmen kontenta – tamen mi estis tie! Nu, mi ne agitas vin. Vi decidas mem – iri al la kongreseto BET en Utena! Sciu tamen, ne vi estas la unua, kaj ne vi estos la lasta. Post vi al BET aliĝos ankoraŭ multaj, por ke vi ne estu la lasta!

Vytautas Šilas

La Ondo de Esperanto, 2013, №4-5 (222-223).