Grigorij ArosevPostprezidaj meditoj

Post la eksiĝo de la prezida posteno en Rusia Esperantista Unio (REU) mi ekanalizis la rezultojn de mia propra laboro. De ekstere la rezultoj efektive aspektas magraj, pli ĝuste – neekzistantaj. Mi konsentas kun tio kaj eĉ pretas akcepti la “titolon” de la plej malsukcesa prezidanto de REU – probable iuj ŝatos tion kaj kontentiĝos pro la “agnosko”. Mia egoo ne suferus, ĉar dorloti miajn proprajn ambiciojn mi kutimas ekster Esperantujo. En la “Esperanto-movado” estas tro simple atingi asocian postenon, do la facileco de atingado devas egali al la facileco de malsukcesa elposteniĝo.

Mi prezidantiĝis, havante kelkajn erarajn iluziojn. La unua, sed ne la ĉefa, estis ke interreto por esperantistoj en Rusio havas grandan signifon. Notu: ne ĝenerale por homoj, sed por esperantistoj, do por individuoj, kiuj opinias sian esperantistecon grava. Sed evidentiĝis, ke ne. Oni volonte uzas la ekzistantajn servojn, sed tion, kion REU povis proponi/oferti – ne. REU ne havis sufiĉajn financajn rimedojn por kreo de io elstare granda (ekzemple de nova socia reto), kaj la nura afero, kiun ni lanĉis de nulo, estis la retejo E-kluboj.ru. Ĝi evidentiĝis tute malbezonata, kvankam mi ĝis nun taksas la ideon tute bona. La observado de rilato de esperantistoj al ceteraj retejoj lasas fari kelkajn konkludojn:

1. Esperantistoj pli ŝatas uzi ĉiukonatajn retservojn (ekz., Facebook);

2. Sekvo de la unua: esperantistoj neglektas bonajn retejojn, kiuj ofertas jen tute malkutimajn servojn (ekz. jam forgesita, sed laŭkoncepte ege bona abonu.com), jen servojn kiuj proponiĝas aliloke (malgraŭ nemagra investado, esperanto.com daŭre estas absolute malpopulara, se kompari ĝin kun la esperantista uzantaro de Facebook);

3. Sekvo de la unuaj du: esperantistoj aktive uzas specifajn retejojn nur se mankas alternativo (ekz. UEA.org, LiberaFolio.org) kaj certajn informojn/ servojn oni ne povas ricevi aliloke.

Lige kun tio estas aparte interesa la sorto de la retejo eoru.ru, kie “vivas” la retaj versioj de la rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Boris Kondratjev. Mi iniciatis financan subtenon de la retejo eoru.ru – ĉiujare REU-estraro donis al la vortara skipo modestan sumon, kiu kompreneble ne povis, eĉ parte, kompensi la laboron, sed jes – elspezojn por retnomo kaj lokigo de la serviloj. Sed malgraŭ evidenta (eĉ tro evidenta) utileco kaj bezonateco de la retejo, ĝi estas nesufiĉe aktive vizitata: laŭ oficialaj informoj marte estis 970 unikaj vizitoj, aprile – iom pli ol 1100. Oni ne povas imagi, ke esperantistoj ne bezonas vortarojn. La nura konkludo estas, ke oni ne kutimas uzi la retajn vortarojn, malgraŭ ke eoru.ru estas simplega kaj oportunega por uzo. Se manko de kutimiĝo malhelpas uzi vortarojn, ĉu oni esperu je uzado de io pli “ekzota”?..

La dua iluzio koncernis la rilaton de esperantistoj al la laboro de movadaj funkciuloj. Mi, havinte nulan sperton en la “plenkreskula” Esperanto-movado, sed sufiĉan pri la junulara (en la dua duono de la 1990aj, kiam SEJM-2 ankoraŭ vivis kaj relative bonfartis), esperis, ke nun, same kiel SEJM-junuloj antaŭ 15 jaroj, membroj de REU kaj ceteraj aktivaj esperantistoj respektos la laboron de la aliaj. Vane mi esperis je amasa subteno. Kelkaj homoj daŭre opinias, ke, akceptinte volontulan nepagatan postenon, movadaj funkciuloj tuj ekdevas fari multegajn aferojn. “Evidentiĝas, ke en ĉi tiu urbo estas pluraj homoj, por kiuj Ostap Bender estas bezonatega!” – skribis antaŭ jarcento la verkistoj Ilf kaj Petrov. Do, estis tre amare vidi tian misrilaton, kvankam kompreneble ne ĉiuj kondutas tiel. Plejparto respektas onian laboron. Sed des pli frapa estas misrilato – ĉiuj ni estas homoj. Dankoj estas akceptataj kiel io memevidenta, kelkaj skandaloj kaj vanaj akuzoj seniluziigas kaj senfortigas. (Parenteze, tia misrilato venas nur flanke de homoj, kiuj neniam okupis seriozan postenon en la landa movado, ĉar tiuj, kiuj jam havas tian sperton, konscias malfacilecon kaj sendankecon de la laboro.)

La tria iluzio, pli ĝuste – seniluziiĝo – estis mi mem. Mi planis inviti por laboro en REU novajn aktivulojn, plejparte tiujn, kun kiuj ni laboris kune en SEJM-2. La afero malsukcesis – malgraŭ daŭra persvadado preskaŭ neniu konsentis, kaj tiuj, kiuj formale konsentis, reale faris nenion. (Raraj esceptoj – ekzemple, la kasisto de REU – nenion ŝanĝas ĉi-rilate. Estis privata venko de estrarano, kiu siatempe proponis kandidaton por la ofico de kasisto.) Kroma maltrafo estis mia evidentiĝinta malkapablo insisti pri plenumo de certaj taskoj flanke de tiuj, kiuj surprenis la respondecon – estraranoj kaj komisiitoj. Mia (erara) penslogiko estis jena: “Homo respondecas pri io, do li/ŝi memoras tion, kaj faros, se povos”. Tia atendado rezultigis fiaskon de multaj ideoj kaj projektoj. Ĉu mi kulpas? Sendube. Konsciante tion, mi mem provis fari ion, kompreneble, kun magra rezulto. Aferoj kaj farendaĵoj amasiĝis, tempo mankis, teamanoj pasivis, okupiĝante nur pri siaj aktivadoj. Bona insistema prezidanto milde devigus ilin plenumi la asociajn taskojn. Mi ne povis.

Antaŭ iom da tempo mi aperigis en La Ondo kaj REGo la artikolon Kio estas reala trezoro de REU?, kie mi esprimis la opinion, ke rusiaj esperantistoj nenion bezonas de REU, kaj sekve ne pretas aktivi en la Unio kaj por la Unio. La teksto elvokis multajn reeĥojn, inter kiuj estis pozitivaj kaj negativaj. Rusianoj, konintaj min persone, miskomprenis la artikolon, opiniante, ke mi provas pravigi mian propran malsukcesan agadon per “eksteraj” kialoj. Tute ne – mi neniam negis miajn erarojn, sed ja unu homo ne povas esti kaŭzo de la tuta malbono! Alilandanoj analizis la tekston pli neŭtrale, ne aldonante personan opinion pri mi, kaj iliaj komentoj estis pli raciaj. Sed la tempo iom post iom pruvas, ke la Esperanto-agado (almenaŭ en Rusio – karaj alilandanoj, ĉu ankaŭ en viaj ŝtatoj?) efektive dispeciĝas je privataj aktivadoj, kies “posedantoj” ne bezonas rilati kun la landa asocio. Ĝia, de landa asocio, tasko estas pruvi sian bezonatecon kaj utilecon. Mi mem sincere volas, ke tiel okazu, kaj ekde nun mi faros ĉion, kion povas fari ordinara membro – ĉiujare pagi kotizon. Tamen mi havas kelkajn dubojn, ke io radike ŝanĝiĝos, ĉar por mi estas evidenta vivneceso rekoncepti la rolon kaj strukturon de REU. Do fari tion, kion apenaŭ faros la ĵuselektita estraro.

Grigorij Arosev

La Ondo de Esperanto, 2013, №7 (225).

Legu ankaŭ:

Grigorij Arosev: Kio estas la reala trezoro de REU?

Grigorij Arosev: Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo? (Intervjuo)