DasguptaPostprezidaj meditoj

La Asocio

Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj. Fine de la UK en 2007 Ranieri Clerici, daŭrige al delonga okupiĝo de la asocio, proponis al la estraro kernan tagorderon: “UEA rigore formulu prilingvan homan rajton, UN-iniciate prisekveblan ĉe ĉiuj ŝtatoj; kaj ligu al la esperantismo la strebadon por la akceptigo de tiu rajto”. Apud la multe gurdita epokfareco de la interreto, tiu tagordero motivis la ĝenevan simpozion en 2008 kaj la ŝtupaltigon de partoprenado en UN-organizoj kaj ALTE ligitan kun la nomoj Blonstein, Keller, Kováts, Maradan. La tagordero Clerici reliefas en la strategia laborplano nun efektivigata.

La kontinentaj devenoj gravetis nur dum la tokia Nitobe-simpozio, kiam japana membro de la spektantaro pasie deklaris al la ensalonaj eŭrop/amerikanoj, “La historio estintus malsama, se la latina estus skribata per ĉinaj ideogramoj”. Reage al li, lia samkontinentano, prezidonta la asocion, kaptis mikrofonon kaj aforismis, “Bonvolu rimarki, ke finfine Esperanto ja estas la latina skribata per ĉinaj ideogramoj”, tiel reformulante klasikan hipotezon de Piron. Tamen ne tiaj detaloj movas la movadon; la eventuala surpodia plusvaloro de iu prezidanto estas kremo sur aliloke bakitaj kukoj. Gravas la organizaĵo. Bonvene tenas ĝin enfokuse ĝia nuna estraro.

La Komunumo

Tamen ne nur tiu ĉi organizaĵo mastrumas la komunumon. Nian movadon markas multe pli da interorganiza kontinueco, ol la publiko rimarkas. Ekde Rejkjaviko 1977, la tuta komunumo refasonas la kernajn celojn de sia ekzistado kaj impetado. Tial ni faras esplorojn kongruajn kun la scienca seriozeco. Tial ni romane kaj aliĝenre revizitas niajn biografiojn kaj la potencialojn de senpera dialogado inter la diverstipaj individuoj formiĝintaj en la Esperanta komunumo.

Dasgupta

El tia kirlado fontis interalie la agnostikismo Jordan-Cole-Dasgupta kovita dum NASK en 1978; ni tri frukte kunmetis vidpunkton skeptikan pri la lapenismo kaj iuj tepidaj postskriboj suplementintaj ĝin. Mi mem trafis plu kovi tiudirektajn komprenojn kun diverskonsista amikaro vidalvide kaj koresponde. La rezulton sintezas mia verko Loĝi en homaj lingvoj (Novjorko: Mondial, 2011). Miaj konversacipartneroj evidente ne estas la solaj rekonceptantoj: en la Esperanta komunumo vibre sonas kaj resonas malsamegaj memkomprenoj, lingvistikoj, poetikoj. Tiun diversecon esprimas diversampleksaj organizaĵoj. El ili UEA, SAT, la Esperanta Civito kaj MAS foje identigas sin kiel tegmentajn. Tamen ankaŭ TEJO, ILEI, la Akademio de Esperanto kaj ESF tegmente resumas vivadojn kaj opiniadojn (ĉi tiu aludo al Ribillard ne bezonas vian atenton, se vi ne kaptis ĝin). Interpersonaj agordiĝoj por ebligi komunajn laborojn trans instituciaj limoj, foje en subvenciataj projektoj, pli kaj pli karakterizas la hodiaŭan komunumon.

La Entrepreno Esperanto

Preter la diverseco de voĉoj, ni rimarku ankaŭ fundamentan renovigon de la entrepreno, kiu nin ĉiujn kunligas. Niaj pioniroj pretis celi, ke la naci-ŝtatoj en siaj edukejoj kaj komunikejoj adoptu Esperanton kiel ĉefan interlandan lingvon; tiuepoke eĉ niaj taktikaj desubistoj rigardis la popolanojn kiel premgrupon laborontan por la sama strategia celo. Hodiaŭ ni rekomprenas, kiastile do ni intervenu sur diversaj podioj historiaj sed ne ŝtataj. Mia verko Loĝi en homaj lingvoj proponas, ke nia komunumo ne nur kibicu pri la ŝtatoj, sed sin engaĝu senpere en la historia sfero – rekte alirante kaj refasonante la principan ilaron, per kiu la homoj serioze komprenas siajn lingvanecojn kaj tradukemojn.

Ĉi-epoke laŭ mi ni plej bezonas postlapenan reanalizon de nia rilato al la sinsekvaj lingvistikoj. Provizore akceptu, mi petas, la ideon ke la historia lingvistiko – specifa reago al la konatiĝo de Eŭropo kun la sanskrita lingvo kaj la lingvoteoria tradicio de Panini ĝis Bhartrihari – leviĝis lige kun la romantikisma “etna” kompreno de “la popoloj”, kaj ke post tiu “etnopa-diakrona” epoko ni eniris “naciopan-strukturan” epokon en la lingvistiko. Laŭ tiu dismeto, la aktuala lingvoscienco kaj la postmodernaj iniciatoj – grave rekomprenendaj lige kun la demokratiiga figuro Bhartrihari fine de la paninia tradicio, sed tio estas tagordero ne jam digestita en niaj medioj – rilatas ne nur al kolektivoj sed unuavice al la rajtanta homo unuopa, kiu sin identigas sub diversaj rubrikoj sen foroferi la individuecon. Lige kun tiu rekompreno, niaj diversterenaj lingvemuloj – en kaj ekster Esperantujo, sed laŭeble la esperantujanoj ludu gvidan rolon – devas laŭ siaj cirkonstancoj renovigi la rilaton inter la lingvistiko, la beletristiko kaj la arto ĝenerale. Mi pensas pri la emfazo de William Auld pri la parenceco inter la lingvoj kaj “aliaj artoj”. La scienco estas nur parto de nia repertuaro.

Multaj ligas la Esperantan entreprenon kun la klerismo – do, kun la elano de la dekokajarcenta Eŭropo. Tamen la lumecon de la epoko makulis kolizioj inter imperiestroj kaj imperiatoj. Ne surbaze de la klerismo ni povas hodiaŭ refari la scenejon, mi pensas. Prefere ni fasonu modelon renesancan, universaleman, ĝisoste demokratiaman. Kreaj renkontiĝoj povos kreski, se ĉiuj kultivos propralokajn, proprasektorajn renesancojn kaj refadenos al malnovaj aŭ loke gravaj renesancoj.

Tia kultivado evidente devos esti multvoĉa. Ĉi-konekse mi reatentigas vin pri la graveco de la Projekto Vizaĝoj. Tiu kontribueto mia – akceptita en la nuna strategia laborplano, dankon – ne nur reliefigas la voĉdiversecon de la Esperanta komunumo. Ĝi ankaŭ subkomprenigas, ke ni ĉiuj havas la devon diversnuancigi nian aŭskultadon. La Vizaĝojn mi komprenas kiel figurojn, ĉe kiuj renkontiĝadas la Esperanta entrepreno kaj diversaj aliaj kontribuadoj al la homa historio. Aldoni plusan vervon al tiu renkontiĝado miakomprene bezonas fariĝi unu el la gravaj prioritatoj en nia komuna entrepreno – por plikomunigi ĝin.

Probal Dasgupta

La Ondo de Esperanto, 2013, №11 (229).