Vilmos Benczik

Libroeldonado sen mitoj. Ne nur en Esperanto

Vilmos Benczik

Vilmos Benczik estis la unua alilanda esperantisto, kiu post la Dua Mondmilito oficiale vizitis Uralon.
Kadre de la 6a Dekado de Esperanto (Permo kaj Jekaterinburgo, 1989) li rakontis, interalie, pri la eldonado de HEA.

Dum 1976-90 Hungara Esperanto-Asocio (HEA) eldonis 138 librojn en/pri Esperanto. Vilmos Benczik, kiu tiutempe prizorgis la eldonejon de HEA, en la julia Ondo rakontis pri la problemoj kaj solvoj de la eldonado, interalie, pri la amasa vendado de la libroj de HEA en Sovetunio. Ĉi-foje ni aperigas la duan, finan parton de lia artikolo.

Danke al la daŭra moliĝo de la diktaturo ekde 1986 HEA povis aperigi ankaŭ hungarlingvajn librojn sen rekta konekso kun Esperanto. La hungarlingvan eldonadon motivis antaŭ ĉio la deziro rikolti monan profiton, sed ankaŭ la popularigo de Esperanto. La spektro de la eldonitaj libroj estis sufiĉe bunta: troviĝis inter ili libroj kulture valoraj, kaj libroj sen specifa valoro, kiuj nur volis okupi efektivan aŭ supozatan breĉon en la libromerkato. Tamen ankaŭ tiuj lastaj portis utilon al la Esperanto ne nur per la rikoltita monprofito (tre signifa), sed ankaŭ per tio, ke ĉiu libro enhavis informojn pri Esperanto, kelkaj el ili apendice eĉ koncizan gramatikon kaj vortaron.

Tute specifa inter tiuj libroj estis Szerelmi kultúránk – Kulturo de la amo. Ĝi estis ilustrita libro pri seksaj teknikoj (sepdeko da korpaj pozicioj) – la unua tiaspeca libro en Hungario. Post kvardek jaroj de socialisma prudeco tiu libro havis enorman debiton – el 296 miloj da presitaj ekzempleroj dum kelkaj monatoj estis forvenditaj 286 miloj! La libro estis dulingva (la libroservo de UEA ĝis nun vendas ĝin), sekve pli ol duonmiliono (ja tiajn librojn oni kutime studas ne sola…) da hungaroj havis en sia litĉambro esperantlingvan libron…

Kulturo de amo

Alia specifeco estis la libraro de István Nemere. Nemere tiutempe estis sendube la plej populara aŭtoro en Hungario – ŝtataj eldonejoj per la aperigo de liaj hungarlingvaj verkoj atingis enormajn enspezojn. Nemere mem sugestis, ke HEA aperigu ankaŭ liajn hungarlingvajn verkojn (liaj libroj en Esperanto jam de pluraj jaroj aperis ĉe HEA), kaj gajnu monon per ili ne la ŝtato, sed la Esperanto-movado. Lia libraro dividiĝis inter du specoj. La unua speco estis hungaraj versioj de liaj popularaj romanoj, el kiuj kelkaj pli frue jam eldoniĝis esperantlingve. La duan specon konsistigis libroj kun longaj artikoloj pri esoteraj temoj kaj historiaj misteroj – pri tiaj temoj la publiko soifegis, ĉar la socialisma kulturpolitiko pli frue plene malpermesis la aperon de tiaspecaj libroj.

Nemere ĉiupaŝe demonstris sian esperantistecon, al liaj libroj ĉiam estis aldonitaj diversspecaj apendicoj, en kiuj li alvokis siajn legantojn lerni Esperanton – liaj vortoj atingis centmilojn da homoj, kaj tiamaniere li multege (verŝajne pli ol iu ajn persono dum la historio de la hungara Esperanto-movado) kontribuis al la popularigo de Esperanto.

Plian specifan – mi eĉ povus diri: kuriozan – koloron prezentis Ortografia ekzercolibro. Ĝi estis tre bone konstruita ampleksa libro, kiun ŝtata eldonejo de lernolibroj rifuzis aperigi. Mi konstatis la metodikajn valorojn de la libro, kaj decidis aperigi ĝin. La libro rikoltis merititan sukceson, kaj malgraŭ la de tiam forpasinta kvarona jarcento ĝi ankaŭ nun estas la plej vaste uzata tiaspeca libro en Hungario. Tiam la fakto, ke la grava plimulto de la hungaraj mezlernejoj uzis por la instruado de la hungara ortografio libron eldonitan de la asocio de esperantistoj, kvazaŭ subkonscie instigis la publikon rekoni la seriozecon kaj lingvan egalrajtecon de Esperanto.

La hungarlingvaj libroj eldonitaj de HEA tiutempe troviĝis en la oferto de ĉiuj hungaraj librovendejoj. Krome la libroservo de HEA plenumis ankaŭ vaste poŝtajn mendojn – nur dum la jaro 1989 estis senditaj al la mendintoj iomete pli ol 70 mil poŝtaj pakaĵoj – t. e. ĉirkaŭ 200 pakaĵoj ĉiutage.

Inter 1986 kaj 1990 aperis 35-40 hungarlingvaj libroj. Pri ili fidindaj ciferoj disponeblas nur koncerne la periodon ĝis januaro 1990. Dum ĉi tiu periodo:

  • aperis 30 titoloj;
  • la suma eldonkvanto de tiuj estis 1 924 000 ekzempleroj;
  • el tiu eldonkvanto ĝis tiam estis venditaj 1 589 000 ekzempleroj;
  • el tiu eldonkvanto (pro nevendebleco) estis fordonacitaj 16 000 ekzempleroj;
  • el tiu eldonkvanto (pro nevendebleco) estis forigitaj el la stoko 84 000 ekzempleroj (tiuj ekzempleroj estis fatrasitaj);
  • la restinta stoko en januaro 1990 estis: 235 000 ekzempleroj.

Kaj jen, ni venis al la fino de tiu ĉi raporto – mi nur esperas, ke ne estis tute superflue verki ĝin.

Vilmos Benczik

La Ondo de Esperanto, 2014, №11 (241).

Legu ankaŭ la unuan artikolon de Vilmos Benczik pri eldonado en Hungario.