Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8.

Mihail BulgakovLA MAJSTRO KAJ MARGARITA

Romano de Miĥail Bulgakov

  • Enkonduko de Spomenka Štimec
  • Biografia noto pri la aŭtoro
  • La unua ĉapitro Neniam interparolu kun nekonato
  • Recenzo pri La Majstro kaj Margarita de Alexander Shlyafer

  •  

     

    La tuta teksto de la romano estas legebla elektronike ĉe la adreso:
    http://www.simtts.mv.ru/eo/MM/Lat3/


    Enkonduko

    La libro, kiun la leganto tenas en la manoj, aperas en la Serio Oriento-Okcidento, sub aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio. Per tiu libroserio UEA respondis en 1957 al voko de la Ĝenerala Direktoro de Unesko kontribui al Granda Projekto pri la reciproka Aprezado de la Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj Valoroj.

    Dum tri jardekoj aperis ĉe la plej prestiĝaj Esperanto-eldonejoj, dise tra la mondo, samformaj libroj prezentantaj la plej grandajn valorojn el la literatura heredaĵo de la Oriento kaj Okcidento. En la listo de 25 verkoj el la plumo de la plej eminentaj Esperanto-tradukistoj aperis Goethe kaj Shakespeare, Mickiewicz kaj Erasmo el Roterdamo, Tagore kaj Luiz Vaz de Camoes. En la Serio troviĝas La Nobla Korano kaj la kolektoj kiel Tutmonda Sonoro kaj Elpafu la Sagon. Nur unu verko reprezentis ĝis nun en la Serio la rusan kulturon: Elektitaj Fabloj de Ivan Krilov. Tiu verko, cetere, ne aperis en Sovetunio sed per kunlaboro de eldonistoj en Kanariaj Insuloj kaj Belgio.

    En la jaro de la centa datreveno de la aŭtoro Miĥail Bulgakov, duonjarcenton post lia morto kaj kvaronjarcenton post la unua apero de la romano en la rusa originalo en Moskvo, nova eldonejo Sezonoj proponas al la monda legantaro ĉefverkon el la rusa literaturo La Majstro kaj Margarita.

    Jen libro, kies loko en la Serio Oriento-Okcidento estas plene pravigita. Ĝi venas el la plumo de aŭtoro, kiu forpasis sen ebleco publice kontraŭstari al la realo de sia tempo. Miĥail Bulgakov (1891-1940) verkis ok variantojn de ĉi tiu romano, komencita en 1928 sen ajna espero vidi ĝin publikigita. En la verkon li plektis tiun realan etoson de Moskvo, kiun legantoj de la originala Esperanto-literaturo konas el Metropoliteno de Vladimir Varankin.

    La plurtavola strukturo de la romano, rekte fontanta el la vasta sperto de la monda kaj rusa literaturoj, donas eblecon de diversaj stilaj kaj ideaj — ankaŭ filozofiaj — interpretoj. Prezentante “romanon en romano” la aŭtoro elkonstruas du paralelajn rakontojn. La Majstro enkorpigas literaturan kreanton de la sovetia epoko, kiu lezas la regantajn normojn de la literatura procedo. Dum li prezentas la principon de la Kreado, Margarita, kiu kun la Majstro dividas la titolon de la verko, reprezentas eternan virinan principon, virinon, kiu nur amante realiĝas, konante nek timon nek malkuraĝon.

    La Majstro kaj Margarita estas tiel aparta verko, ke malfacilas trovi al ĝi rivalon en la tuta rusa literaturo. Ĝia beletra valoro estas tutmonde agnoskita: en multaj lingvoj de la mondo ekzistas ĝiaj tradukoj.

    Per la traduko de Sergej Pokrovskij La Majstro kaj Margarita ankoraŭ foje superas la lingvajn limojn de la rusa, en kiu la verko estas kreita, kaj en sia nova tradukvesto fariĝas heredaĵo de la tutmonda Esperanto-kulturo.

    Kiel la homoj, ankaŭ la libroj havas sian sorton. Tiu ĉi traduko malfermas novan ĉapitron en la sorto de La Majstro kaj Margarita. Restas al ni esperi, ke la legantoj, loĝantaj laŭlitere dise tra la mondo, ne maltrafos la rendevuon kun la Majstro kaj kun la majstroverko.

    Spomenka Štimec,
    estrarano pri kulturo de UEA

    Eldonis Sezonoj (1991)


    Biografia noto

    Miĥail Afanasjeviĉ Bulgakov naskiĝis la 3an (Gregorie la 15an) de majo 1891 en Kievo, en la familio de docento (poste, profesoro) de la Kieva Teologia Akademio. En 1916 li finis la medicinan fakultaton de la Kieva Universitato, nelongan tempon praktikis kiel vilaĝa kuracisto. Mankas esencaj detaloj pri liaj aventuroj dum la Interna Milito; en 1920 li aperas en Kaŭkazo, kie li faras siajn unuajn provojn literaturajn.

    De 1921 Bulgakov loĝas en Moskvo. Definitive forlasinte medicinon li iĝas literaturisto: en 1922–26 li laboras en la fervojista gazeto Gudok; aperas liaj satiraĵoj La fatalaj ovoj kaj Diablado. Komenciĝas publikigo de la romano La Blanka Gvardio (1925–27) kies teatra adaptaĵo (La tagoj de la gefratoj Turbin, 1926) por la dua generacio de la Moskva Arta Teatro (la teatro de Stanislavskij) signifis tion samon, kion La mevo de Ĉeĥov por la unua. La spektaklo havis grandan sukceson ĉe la publiko kaj kaŭzis severan malaprobon de la kritikistoj (la aŭtoro ja ne kaŝis sian simpation por la blankgvardianoj). Kurioze, Stalin spektis ĝin pli ofte ol ceterajn teatraĵojn (almenaŭ 15 fojojn). La Arta Teatro akceptis ankaŭ duan lian dramon pri la Interna Milito, La kuron, kiun Bulgakov dekomence verkis kiel teatraĵon (La tagoj ja restis verko plie literatura); tamen eĉ por la Ĥruŝĉova epoko ĝi estis tro aŭdaca.

    En 1926–27 liaj teatraĵoj furoras sur Moskvaj scenejoj (La apartamento de Zojka, prezentita pli ol 200 fojojn ĉe Vaĥtangov; La purpura insulo en la teatro Kamernij); kaj proporcia estis la furiozo de la “proleta” kritiko.

    Je 1926 05 07 agentoj de la politika polico traserĉis la loĝejon de Bulgakov kaj konfiskis manuskriptojn, i.a. lian taglibron, kiuj klare atestis lian malsimpation al la bolŝevismo; tamen la verkisto aŭdacis postuli, ke oni redonu al li liajn “privatajn materialojn”. Post tri jaroj, en 1929, li rericevis sian taglibron kaj tuj ĝin forbruligis. Dume la kampanjo de la proletaj verkistoj kontraŭ la fi-bulgakovismo atingis sian kulminon. En 1929 la Ĉefa Repertuara Komisiono malpermesis prezentadon de ĉiuj liaj teatraĵoj, kaj ĝis la morto de la verkisto neniu plua lia proza verko estis eldonita en Sovetio.

    Sekve de pluraj liaj leteroj al la Sovetia Registaro kaj telefona interparolo kun Stalin, Bulgakov ricevis la oficon de vicreĝisoro en la Arta Teatro. Tie li ankoraŭ verkas kelkajn teatraĵojn, inter ili La lastaj tagoj (Puŝkin) kaj Bigotkomploto (Moliero); tamen, dum lia vivo la teatro ne sukcesis permesigi ilin (escepte Molieron). Siajn spertojn pri la teatra mondo Bulgakov resumis en tre verva Teatra romano. De 1936 li estas libretisto ĉe Bolŝoj, amikas kun Ŝostakoviĉ kaj Prokofjev.

    Senigite je la scenejo, li revenas al la prozo. En 1928 li komencis fantastan “romanon pri la diablo”; en 1930, dum neŭrastenia krizo post la aresto de kolego, li forbruligas la tekston. En 1937 li rekomencas la romanon, donas al ĝi la definitivan titolon La majstro kaj Margarita, kaj de tiam laboras super ĝi seninterrompe ĝis sia morto. Li mortis pro uremio je 1940 03 10.

    Bulgakov ŝatis mistifikojn kaj eĉ aranĝis iujn por la epoko de sia postmorta gloro. Sed ankaŭ la vivo aranĝis kuriozajn koincidojn, kiujn li mem ne povis plani: kvazaŭ plenumante profetaĵon el lia lasta romano (“la manuskriptoj ne forbrulas”), KGB publikigis lian forbruligitan taglibron (kiu ja estis kopiita antaŭ la redono); kaj la ŝtono sur lia tombo iam kovris la tombon de N.V.Gogol, kiun Bulgakov nomis sia majstro.

    Sergio Pokrovskij

    Eldonis Sezonoj (1991)


    Rusa literaturo