Baza Literatura KrestomatioBaza Literatura Krestomatio

Baza Literatura Krestomatio
4a eldono, korektita kaj kompletigita

1a eld. Budapest: HEA, 1979.

2a eld. Budapest: HEA, 1982.

3a eld. Budapest: HEA, 1986.

4a eld. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: LEA, 2019.

 

 

Kompilis: Vilmos Benczik (eld. 1-3), István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams (eld. 4)

Redaktis: Vilmos Benczik (eld. 1-3), Aleksander Korĵenkov (eld. 4)

La biografiojn kompilis: Vilmos Benczik (eld. 1-3), Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov (eld. 4)

Kompostis: Halina Gorecka

Enpaĝigis: Aleksander Korĵenkov

Korektis: Halina Gorecka

Provlegis: Russ Williams, José Antonio Vergara

La kovrilon kreis: Vladimiras Beresniovas

 

 

Baza Literatura Krestomatio estas la 121a libro kuneldonita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

 

 

Baza Literatura Krestomatio estos aĉetebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj grandaj Esperantaj libroservoj kontraŭ 27 eŭroj (plus sendokosto).

Loĝantoj de Ruslando mendu rekte ĉe Sezonoj.

 


Baza Literatura Krestomatio / Komp., red. Vilmos Benczik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov; Enkond. Vilmos Benczik; Biografioj: Vilmos Benczik, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. — 4a eld., kompl. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2019. — 368 p.; 500 ekz.

ISBN 978-609-95087-7-1

© La aŭtoroj de la verkoj

© Benczik V., kompilado, 1979

© Korĵenkov A., kompilado, 2019


Demonstra versio: La komencaj paĝoj (1-7), specimenaj paĝoj de kelkaj aŭtoroj, du biografiaj paĝoj kaj la ok lastaj paĝoj (361-368) estas libere elŝuteblaj kiel pdf-dosiero.

 

Recenzo de Paweł Fischer-Kotowski: BLK: ree havebla, nemalhavebla (La Ondo de Esperanto).

Recenzo de Carlo Minnaja: BLK (Esperanto)


Antaŭparolo

Antaŭ 40 jaroj en Budapeŝto aperis du krestomatioj: la unua volumo de Krestomatio de Esperanta Literaturo. Faktoj, dataro, bibliografio (KEL) kaj Baza Literatura Krestomatio (BLK). La trivoluma KEL (la dua volumo aperis en 1981, kaj la tria en 1982), kompilita de István Szerdahelyi por studentoj de la Esperanto-fako de la universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto, prezentis la unuan periodon de la Esperanta literaturo, sed ĉi tiu 500-ekzemplera krestomatio estis apenaŭ konata ekster la medioj universitata kaj literaturologia.

Sed la samtempe eldonita BLK, kompilita de Vilmos Benczik kiel kolekto de specimenoj akompane al la literaturhistoria parto de Gvidlibro por supera ekzameno, rapide populariĝis en Esperantujo kiel “literatura minimumo en la esperantista kultura komunumo”. La unua eldono (3500 ekz.) de BLK disvendiĝis en du jaroj, kaj en 1982 aperis la dua eldono (3000 ekz.), al kiu Benczik aldonis la biografian parton por tiuj legantoj, kiuj ne havis la menciitan Gvidlibron. En 1986 estis publikigita la tria eldono (2320 ekz.).

Ankaŭ la tria eldono (pli ĝuste, represo de la dua eldono) post kelkaj jaroj estis elĉerpita, sed pro la drastaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj la eldonado de Hungara Esperanto-Asocio ŝrumpis, kaj plia (re)eldono ne sekvis.

BLK de jaro al jaro iĝis ĉiam malpli aktuala, ja la plej freŝa teksto en ĝi (fragmento el Kiuj semas plorante… de Éva Tófalvy kaj Oldřich Kníchal) estis verkita probable en 1979, sed dum la sekvaj kvardek jaroj aperis pluraj atentindaj beletraĵoj, kiuj meritis iĝi parto de nia “literatura minimumo”. Ni kontaktiĝis kun Vilmos Benczik, kiu tre volonte permesis al ni pretigi novan eldonon de BLK, kondiĉe ke ĝi enhavu ĉion, kion li elektis, kaj postrikolton kun verkoj de novaj aŭtoroj, kiuj mankis en la tri Budapeŝtaj eldonoj.

En septembro 2018 formiĝis tripersona redakta komitato, kiu fine de la jaro kompilis liston de la aldonendaj aŭtoroj.

Nia tasko estis pli facila ol tiu de Benczik, antaŭ kiu “ne okazis provo kompili libron, kiu pretendas doni superrigardon pri la tuto de nia literaturo”. Ni povis uzi liajn elektoprincipojn, kaj krome je nia dispono estis la intertempe eldonitaj literaturhistoriaj verkoj CEOLE (Sutton G. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. New York, 2008) kaj HEL (Minnaja C., Silfer G. Historio de la Esperanta Literaturo. La Chaux-de-Fonds, 2015). Ni mem elektis la verkojn de la forpasintaj aŭtoroj, kaj danke al la afabla helpemo de la vivantaj aŭtoroj ni ricevis la tekstojn, kiujn ili opiniis indaj kaj endaj por la aperigo en la kvara eldono de BLK.

“Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu”, – tekstas la Zamenhofa proverbo. Estas klare, ke same kiel Benczik, ni ricevos ne nur laŭdojn, sed ankaŭ riproĉojn, ekzemple, pro tro malmultaj virinoj kaj ekstereŭropanoj inter la aŭtoroj, aŭ pro manko de iu(j) aŭtoro(j) kaj verko(j) en BLK. Ni volonte enmetus verkojn de afrikaninoj aŭ azianinoj, sed, same kiel por nia antaŭulo, la ĉefa kriterio por ni estis ne la sekso aŭ loĝlando de la aŭtoro, sed la literatura valoro.

Post la elektado sekvis la redaktado, kompostado, enpaĝigado, provlegado ktp. Ni redaktis kaj kompletigis la malnovajn biografietojn kaj aldonis la biografietojn de novaj aŭtoroj (la strukturo de la biografioj iom ŝanĝiĝis; nun en ĉiu biografieto post la litero V sekvas la ĉefaj libroformaj verkoj de la koncerna aŭtoro).

La dua kaj la tria eldonoj de BLK entenis 134 prozajn kaj poeziajn tekstojn de 59 aŭtoroj. Al ĉi tiu tekstaro ni aldonis du romanfragmentojn de Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová, antaŭe reprezentitaj nur per poemoj. La Postrikolton konsistigis 63 tekstoj de 23 novaj aŭtoroj. Rezulte, la nuna eldono de BLK enhavas 199 tekstojn de 82 aŭtoroj.

Ni esperas, ke ĉi tiu krestomatio estos utila por studantoj de la Esperanta literaturo en la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kaj en esperantistaj renkontiĝoj, ekzemple NASK kaj SES, kie regule okazas kursoj pri la Esperanta literaturo.

Plej granda laŭdo kaj ĝojo por ni estos ekscii, ke iu el la novaj esperantistoj, traleginte en BLK romanfragmentojn aŭ poemojn, legos ankaŭ la plenajn romanojn aŭ poemarojn, el kiuj estas plukitaj tiuj fragmentoj aŭ poemoj.

Agrablan legadon!

Aleksander Korĵenkov


Enkonduko

Kono de la propraj valoroj estas gravega kohezia forto en ĉiu kultura komunumo. Pluroble tiu aserto validas koncerne movadon, kiu ankoraŭ batalas por sia akcepto fare de la socio. Tiu ĉi konscio verŝajne pleje kontribuas al la nuntempa disvolviĝo de la esperantologia studado, kaj ĝi instigis ankaŭ Hungaran Esperanto-Asocion reeldoni la verkon Gvidlibro por supera ekzameno, kiu antaŭ deko da jaroj akiris multajn rekonojn.

Pluraj recenzistoj tiam rimarkis, ke maleblas studi literaturhistorion sen literaturaj tekstoj. Tio estas nedubebla vero. Tiu ĉi krestomatio nun eldoniĝas por servi kiel akompana libro de la literaturhistoria parto de Gvidlibro por supera ekzameno.

La redakta laboro ne estis senproblema, ja ĝis nun ne okazis provo kompili libron, kiu pretendas doni superrigardon pri la tuto de nia literaturo. Do, mankis firmaj, sankciitaj principoj de redaktado, kaj la redaktinto mem devis elkovi tiajn.

En tiu ĉi verko estas donita plena prioritato al la originala literaturo. Tradukoj eniris la krestomation, nur se la koncerna traduko havis iam aparte gravan rolon en la esperanta kulturo, aŭ, se ĝi venis el la plumo de tradukisto, kiu kreis ankaŭ signifan originalan verkaron.

Opaj verkistoj kaj verkoj eniris la krestomation rezulte de samtempa observado de pluraj vidpunktoj. La plej gravaj vidpunktoj kompreneble estis la propra arta valoro de ies verkoj, kaj samvalide ankaŭ ilia specifa literaturhistoria rolo. (Foje-foje ankaŭ verkoj en si mem ne tre valoraj povas havi gravegan literaturhistorian rolon.) Krome, iam kaj tiam estis reprezentitaj pli amplekse verkistoj, kies verkoj pro iuj cirkonstancoj ne estis sufiĉe legataj, kvankam ili meritus tion. Kaj laste, ricevis pli da paĝoj ankaŭ verkoj, kiuj nuntempe ne estas facile alireblaj. (Kaj post-laste: la redaktinton – kiu estas erarema homo – tre verŝajne influis ankaŭ liaj subjektivaj preferoj ĉe la elektado.)

El la supredirita sekvas, ke oni ne konkludu pri la valoro kaj signifo de iu aŭtoro laŭ la kvanto de la verkoj, aperantaj ĉi tie: prijuĝon oni serĉu en la literaturhistoria parto de Gvidlibro por supera ekzameno.

Tamen, ĉe la redaktado konscie mi strebis demonstri la internan kohezion de la esperanta literaturhistorio. Mi klopodis sekvi prijuĝon de la ĝis nun aperintaj antologioj – ĉefe tiujn de la Esperanta Antologio de Auld – eĉ tiam, kiam volonte mi estus diskutinta kun ili. Mi faris tion por kontribui al enradikigo de pli-malpli unueca literatura minimumo en la esperantista kultura komunumo. Iom konkrete pri la libro mem. La ordo de la aŭtoroj celas lokigi ilin en la esperanta litaraturhistoria procezo. Tiu lokigo koncernas ĉiam la tutan verkaron de la verkisto, do ne la ĉi tie aperigitan specimenon. Tio kelkfoje aspektas iomete strange, ja ekz. Luyken anticipas kun specimeno el Pro Iŝtar (1924) la poemojn de Schulhof, kiuj aperis en 1911 kaj 1912. Tamen, Luyken ankaŭ debutis en 1912 per Paŭlo Debenham, kaj fakte liaj verkoj ŝajnas nuntempe multe pli arkaikaj, ol la poemoj de Schulhof.

La jarindikoj sub la verkoj celas doni ĉiam la daton de la unua apero. Tio evidente ne ĉiam sukcesis. Tial, kiam inter la plej frua trovita apero kaj la probabla dato de la verkiĝo la diferenco ŝajnis tre granda, mi preferis rezigni pri indiko de jaro. Ĉe tradukoj la jarindiko kompreneble signas la aperon de la esperanta teksto, kaj neniam tiun de la originalo.

Tiun ĉi libron oni konsideru ne antologio, sed krestomatio: kolekto de specimenoj el la esperanta literaturo. Ĝi helpu studantojn de la esperanta beletro, kaj stimulu ilin al pli profunda kono de la verkoj kaj aŭtoroj, specimene prezentitaj ĉi tie.

Vilmos Benczik


Al la dua eldono

Tiu ĉi krestomatio forvendiĝis dum nur du jaroj en 3500 ekzempleroj; la jena fakto elokvente pruvas la vivan intereson pri la esperanta literaturo. En la dua eldono la redaktinto akceptis la ricevitajn kritikojn, kaj kompletigis la libron per biografietoj de la rolantaj aŭtoroj. Estis aldonitaj ankaŭ kelkaj novaj pecoj de M. Nervi, juna itala talento, kaj fragmento el la premiita romano Kiuj semas plorante… de Tófalvy-Kníchal.

Vilmos Benczik


Niaj libroj | Hejmo