Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

KvartetoKVARTETO

Antaŭparolo de William Auld

Esperantaj poetoj foje emas prezentiĝi pokvare: la kvaropo skota, la kvaro iberia, (ni ne forgesu pri la japanaj hajkistoj), kaj nun la kvarteto rusa. Tiuj kunprezentiĝoj ne vere signis ekziston de aŭtentikaj skoloj: temas prefere pri esprimoj de ia kolega solidareco. Ankaŭ tiu ĉi kvarteto konsistas el aŭtentaj talentoj kaj kvar vere legindaj poemaroj. La poetoj unue kuniĝis laŭinvite sur la paĝoj de la almanako Sezonoj (1984–1990), kaj nun la samtitola eldonejo prezentas ilin en tiu ĉi volumo.

Viktor Ĉaldajev estas motivita precipe pri la “knaro de lia vivo-ĉaro” kaj en la poemoj esprimiĝas juneco, kaj ankaŭ nostalgio pri juneco jam senteble forpasinta. Li estas la sola el la kvaro, kiu verkas preskaŭ ekskluzive per mallongaj liberformaj verkoj, kiuj kompreneble postulas abundon de aludo kaj sugestio por pravigi sin. Feliĉe Ĉaldajev scias tion krei, kaj preskaŭ ĉiam oni estas frapata per signifoj fonantaj al supraĵe simplaj frazoj. Kiel siaj kolegoj li scias trafe ekspluati latentojn de la lingvo:

Tempo … …
Ivi.
Kun iviaj potencoj riĉaj…
Malgraŭ sia lerta orelo, tamen, li pli ol la aliaj kulpas strangaĵon kiu malhelpas aŭ eble eĉ malebligas fluan voĉlegon de la versoj: nome li ne hezitas meti inter konsonantoj eliziitan artikolon: “ĝis l' fin' / ĝis l' mort'”. Tio ne nur starigas longajn akrobataĵojn al eĉ kelkaj tutaj popoloj, sed estas ankaŭ ne natura elizio de frazo. (Mi momente flankenrigardu al lia “fingrmontrklarigu”, al kiu mi emas apliki epiteton ŝatatan de maljunaj konservativuloj: “monstraĵo”). Sed mia komento estas nura pulopiko al eleganta grandbesto.

Gafur Gazizi tre lirikece uzas pli tradiciajn poemformojn, kaj estas lerta uzanto de fortaj rimoj. Nu, kiam li demandas:

Kie estas romantiko?
eble en la Rom-antikvo
aŭ en iu roman-tiklo —
tion scias Neniam'.
mi emas respondi: “Ĝuste en viaj poemoj, kara”. Espereble tio ne malplaĉas al li. Ĉiuokaze li forte sentigas la kamparon, ekzemple personigante arbojn k. t. p., kaj ja apartan kamparon en kiu li (supozeble) pasigas la vivon. Kiu povas rezisti la allogecon de lia Rustika erotiko kaj aliaj? Ne mi. Kiel siaj kolegoj, Gazizi ankaŭ foje lasas la lingvon libera por iom gvidi liajn paŝojn: “violono // violonda”, aŭ:
sed baril' de mia sorto
dis varmo min dividas.
Unufoje li forlasas sian ruran romantikon por politike komenti:
Ne povas mi al mi pardoni,
ke mi ne sciis pri la faktoj,
teruraj karambolaj aktoj,
ne povas tion mi pardoni!
kaj tio tre valoras al ni, kiuj konis la sovetian ĝangalon nur per eksterlandaj komentoj. Sed oni bone komprenas, ke la kvarteto preskaŭ tute evitis en siaj poemoj politikan engaĝiĝon, ĉar tio en la komunisma periodo estis danĝera.

Nikolai Lozgaĉev same utiligas grandparte tradiciajn versformojn, sed lia atuto estas ligateco al lerta lingva ĵonglado (“vi vivas / vivias”), plej lerte en poemoj inspiritaj de lingvaj aktualaĵoj kiel Eŭĉanto, Est-etiko de la lingvo, Mal-neo-logisme. En Piĉeske li parodias la lingvajn ekscesojn de Karolo Piĉ, laŭ maniero kiu memorigas pri iama poemo de Baghy pri neologismemo de Kalocsay. Eble plej impresaj estas liaj palindromaroj (eble ne el vidpunkto pure poezia), en kiuj ĉiu verso estas palindromo trafa kaj ne ĉiam tutsimpla, ekzemple: “Al bon' la mort' tro malnobla”. Ili meritas vastan konatecon. Sed la poemaro estas multe pli ol tio. Aparte plaĉegas al mi Koloreco: li citas epigrafe el poemo, kiu iam ravis min, de la ukraina poeto Ternavski, en kiu tiu deziras havi propran koloron. Lozgaĉev lerte respondas, ke tion li ne volas (“kiel la bruno —ĉe la nomo Adolf”), sed:

al mi sufiĉas
nigro sur blanko.
Ho, bele!

Alen Kris estas eble, el vidpunkto de nia klasika poezio, la plej solida el la kvar: liaj poemoj estas ĝenerale pli longaj, ilia verstekniko estas tre polurita, kaj la traktado ofte efikas malpli subjektive. Inter ili elstaras Plenumo de deziroj, konsistanta el dudek apartaj monologoj, kiuj kune formas mirinde koheran tutaĵon. Por tiu verko li proze antaŭvidas miskomprenojn (“ĉu abstrakta kaprico reflektanta nur fragmentaron de humoro?”), konkludante: “Mi volas ke por iu el vi resonu tiu muziko”. Ne timu, artisto Alen, por almenaŭ tiu ĉi leganto ĝi ja resonis! Tuj ĝi forte sentigis al mi la Dek du de Aleksandr Blok, kompreneble ne laŭ la temo nek iel ajn plagiatece, sed laŭ la fortiko de la panoramo kreita per apartaj viglaj vinjetoj. Verko vere atentinda de ĉiuj. Sed tiu ĉi poeto kapablas ankaŭ metafori malmultvorte:

Ili estas obskuraj ĉambroj
sen fenestroj nek pordoj —
kion dirus al ili la veno de la nokto?
La poetoj en Kvarteto nek kompareblas nek komparindas. Individue ili konturiĝas, sed ilia apero kune en tiu ĉi volumo estas serioza riĉigo de nia literaturo.

William Auld

La poemaron Kvarteto eldonis Sezonoj (Jekaterinburg: 1996)


Al la librokatalogo