Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

KvartetoKVARTETO

Elektitaj poemoj el la poemaro eldonita de Sezonoj (Jekaterinburg, 1996)

  • VIKTOR

  • ĈALDAJEV
  • GAFUR

  • GAZIZI
  • NIKOLAI

  • LOZGAĈEV
  • ALEN

  • KRIS

    VIKTOR ĈALDAJEV

    “Papero, plum' kaj sopir'…”

    Ruso, siberiano. Naskiĝis en 1945. Ricevis mezteknikan kleron. Esperantistiĝis en 1965. Partoprenis en multaj sovetiaj kaj ruslandaj belartaj konkursoj; en ĉiuj estis premiita. Originalaj poemoj aperis en Amikeco, Sezonoj, La Ondo de Esperanto, Literatura Foiro k. a. Loĝas en Barnaul.
     
     
     
     
     
     
     
     

    * * *

    Mi ŝatas, ke ĉio estu bela…
    Jen!
    Vidu!
    Kiom da libeloj!

    * * *

    Konstruus mi
    por vi kastelon
    el radiaj steloj!
    Ke hele lumu ĝi
    dum jaroj
    mil kaj mil…

    Jen kuras tempo
    tag' post nokt'
    ŝajncele…
    nerimarkeble…
    Kiel hormontril'.

    LA KONFESO

    Kion donos mia
    amo al la via?
    Nurajn ja turmentojn,
    ankaŭ… —
    plu nenion…
    Do, mi tiru sola
    mian vivo-ĉaron
    kun kontent' konsola
    pro l' incita knaro.

    FOTONO

    Fantoma foton',
    vivanta en mallum',
    estas vi eton'
    da nun' kaj nenun'…
    Eta la id'
    de Eter' vibrata,
    ita — ata…
    ita — ata…
    itata…

    * * *

    Papero,
    plum'
    kaj sopir',
    por la inspir'
    ja nenio plu…

    * * *

    Ho, kia estas enuo
    pro tiu ĉi konstanta
    verda
    menuo…
    Dum tuta vivo
    ĉu nur esperi?
    Kaj ne aspiri?…
    Kaj ne superi?

    LA 3an DE MARTO

    Sur stratoj
    vekiĝas printemp'.
    Jen ree
    pasadas mi
    nian malnovan bazaron…
    tie en vico
    de bluaj butikoj
    serĉas
    kaj dume trovas
    vin vendi
    la varojn
    kaj viajn lastajn
    antaŭpensiajn
    jarojn…
    patrino mia.

    ESTI FELIĈA

    Memor',
    alflustru por mi
    iom da agrablaĵo…
    ŝajnas, ja, ĉe vi kaŝitas
    ioma valor' senrusta,
    ĝi, eble, — la orer'
    el naiva juna revo,
    kiu kiel eta stel'
    nun apenaŭ traradiiĝas
    inter fantomaj nebulozoj
    de l' forpasantaj rapidaj jaroj.
    Memor',
    tiel eble ion ĉi donu
    por la kor',
    ke nur dum ĉi moment'
    esti feliĉa.

    BIERBOTELOJ

    Jen are vi staras
    antaŭ mi sur tabl'
    ĉe ventr'
    kun flavaj etikedoj
    jam ĉiuj malplenaj
    forĵetpretaj,
    malvivaj,
    trinkitaj
    kun agrabl'.

    Sed…
    kiam plenas vi da orlikvaĵ',
    vi vere vivas
    kaj tentas
    vin elsuĉi,
    ke poste jene pigri
    iel trive
    sen tio,
    ke pri io
    emu juĝi.

    EBRIETE

    Kuŝiĝu mi
    la tapiŝvojeton
    por la dorm',
    dumetran je unu,
    laŭ planko sternan —
    dume ne poreterne…

    * * *

    Juneco…
    Juneco…
    Forpasas
    la jaroj.
    Fraŭlinoj
    estiĝas
    virine
    avaraj.
    Kaj kion
    admiris mi,
    kion amis
    formigris,
    forflamis…

    Aliaj jen
    venas,
    ke junu
    hodiaŭ.
    Saluti
    mi emas,
    estiĝas
    “Adiaŭ…”

    * * *

    Pri mondoj
    iuj
    malproksimaj
    revenas
    revoj
    ĉiam
    pli,
    pri kiuj
    jam delonge
    iam
    skribi
    emis
    mi…

    kunligi
    strofojn
    trans
    rimlimoj,
    laŭ kiuj
    migras
    pilgrimoj
    inter lini'
    kaj
    ni…

    Aperas!
    por moment' —
    tuj foren…

    mi adiaŭas
    en angoro
    al ili…

    ĉe man' kun plum'
    en magra lum'
    mi tiam restas
    sola,
    sola
    kiel insulo
    dronizola
    en la malplen'…

    sen em',
    sen flam',
    sen am'…

    * * *

    Jam venis temp' al dorm' —
    adiaŭ do,
    hodiaŭa tag',
    por ĉiam.
    Ĉu donis vi
    aŭ prenis ion
    en nia vivo?..
    scias … dio…

    * * *

    Falis soldat'
    dum batal' trapafita,
    kaj vivo pravigas sin
    antaŭ mort':
    — Mi emis…
    — Kion emis?
    — Mi povis…
    — Kion povis?
    — Mia amo…
    — Kia amo?

    AŬTUNECE

    Blovspiras vento.
    Sopiras akvo.
    Falas lastaj folioj…
    Ĉie regas
    grizpala malplen'…
    Ĉiuj,
    jen,
    fornaĝis, forflugis,
    forkuris, forveturis…
    Jes…
    Sed mi, la korvo,
    havas
    la proprajn
    zorgojn…

    MEMORANGORE

    En ĉi vesper',
    apenaŭ…
    en la penson
    trafa,
    en hieraŭon migras mi
    per softa mov'.

    Jen tiu halo…
    kie kantis mi pri Safo
    laŭ l' amangoraj versoj de Hohlov.

    En lud' de ombroj
    kaj vibronda stumbl'
    de la muzikelektraj
    veaj sonoj,
    en svarm' de danc'
    kaj en vortara zum'
    sin kreis
    temp' en ŝajn'
    por ĉies em' bondone.

    Dum l' klin' kaj fleks'
    en ritma interplekt'
    l' okulojn nigrajn, grizajn
    aŭ bluantajn
    junligis gaj'…
    kaj gajnis l' fest'
    kaj ĉie sonis…
    sonis…
    esperante…

    Ja…
    en ĉi migra son'
    dir'
    pri l' renkont'…

    … kaj jam forir'…

    … vojaĝaj rememoroj…

    kaj l' mutadmir'
    de fore
    en sonĝdelir'…

    El la eksec'
    apenaŭ…
    en la sensojn
    trafa,
    al hodiaŭ' revenis mi
    por sinretrov'
    tra hal' malluma,
    kie kantis mi pri Safo
    laŭ la klasikaj versoj
    de Hohlov.

    L' KURO EL OBSKURO

    En lando nekonata, rokrigida,
    ĉe l' rand' abisma, nigra kaj perfida,
    mi staras, kvazaŭ, kaj kun blinda pen'
    serĉvagas perokule en malplen'…

    Almenaŭ ke de supra senfinlim'
    al mi tra l' nokt' mistere fulmo venu…
    disbatu min je polv', per fajra brak' katenu
    kaj de ĉi fremda land' forportu min.

    TEMPLECIONOJ

    Tempo … …
    Ivi.
    Kun iviaj potencoj riĉaj,
    moroj belaj
    ĉu
    povas
    min
    rezisti?
    Se “ne” —
    do, ĉesu ekzisti.!

    * * *

    Mi salutojn ĉiujn dissendis —
    la poemojn kun ĉiaj vortoj,
    kaj nun sidas, solas — atendas
    ĉiuhore faligan morton.

    Ili koron mian haltigos —
    ne plu lasos sur tero vivi —
    tiel lumon sunan estingos,
    ke ne plu povu mi vidi.

    Ke ne plu aŭdu mi kantojn,
    tiel aŭdon al mi elŝaltos.
    Kaj ekhaltos ĉi viv' vaganta,
    kiun tiom, tiom mi ŝatis.

    MEMPORTRETE

    Se mortos mi
    detranĉu kapon mian,
    kaj faru vi de ĝi l' mumion…
    … alaranĝu
    okulojn tristajn,
    lipojn kun ridet'…
    Sur bastonet'
    sub ĉambra flor' starigu…
    … kaj por la naivul'
    fingrmontrklarigu:
    “Estis li poet'…”

    GAFUR GAZIZI

    “Bardo-vagabondo iras mi…”

    Baŝkiro. Naskiĝis en 1958. Eklernis esperanton en 1973. Laboristo. Ekde 1978 verkas originale kaj tradukas el la rusa kaj baŝkira lingvoj. Laŭreato en la konkursoj Liro kaj Muzo. En 1986 ĉe la eldonejo Sezonoj aperis lia originala poemaro Zigzage. Liaj poemoj, recenzoj kaj polemikaĵoj aperis en Amikeco, Ekzakte, La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto, Sezonoj, Literatura Foiro, Fonto kaj aliloke. Loĝas en Salavat (Baŝkortostano).
     
     
     
     
     
     

    * * *

    Saluton, infano suna!
    Vi ĉastas en aĝo suka.
    Vi floras en bona domo.

    Admiras mi vian ĉarmon
    kaj tiun teneran ĉambron,
    en kiu vi kreskas, homo.

    Al vi ne minacas ventoj,
    ĉar gardas vin varmaj vestoj.
    Al vi ne miraĝas bomboj.

    Al vi la estonto belos,
    al vi ĉiu celo beros,
    se vin
    ne forlogos ombroj.

    * * *

    Ĉiama ĉampiono en konkuroj,
    rivalo-revo vin devancas, mokas…
    sed vi apenaŭ sekvas ĝiajn spurojn.

    Kaj kiam vin dispneo eksufokas,
    la revo haltas kvazaŭ por ripozo,
    atendas vin, incitas kaj pluvokas.

    La revo vin provokas ĝis nervozo.
    Fine kolera, vi akcelas kuron…
    Ho ve! la vivo estas l' olda prozo:
    Vi falas, remalgajnas la konkuron!

    FLORKNABINO

    Sur strato homoj hastas vante.
    Knabino sola meze staras
    Kaj vendas florojn ŝi galante,
    Rideton gajan malavaras.

    Ŝi al pasantoj, kiel suno,
    Per sia ĝojo varme lumas.
    De ŝi aromas flora juno,
    Animon ĉiun ŝi parfumas.

    Knabin' kaj floroj — kvazaŭ samo —
    Kombin' mirinda de l' naturo.
    En ili floras vivo-amo.
    En ili belas ĉasta puro.

    Aliras mi, bukedon prenas —
    De ŝia mano sentas varmon.
    Ĝin por momento mi retenas,
    Ĝuante tiun ravan ĉarmon.

    VERSERĈI-REVSORĈI

    Estas vero kiu serĉas min
    ĝia vento ĉiam ĉerpas min

    sed ankre enkoras la fero
    de l' inkandeska afero
    ĝia rusto ronĝas min

    kaj la vero restas fora revo
    ĉar ekzistas la verva devo
    kies veko same ĉerpas min

    estas deco kiu ŝercas al mi
    mia cedo ofte servas al ĝi

    deca devo esti servanto
    reva strebo esti verserĉanto
    tamen mi restas versercanto
    ĉu
    ?

    * * *

    Serĉas ĉastan antaŭsenton
    la lasciva varma man'
    en enigman angorganton
    ĝin ingigas astra ram'.

    Kie estas romantiko?
    eble en la Rom-antikvo
    aŭ en iu roman-tiklo —
    tion scias Neniam'.

    Steloj estas ĉastaj rozoj,
    sed en ili dornas…
    dormas…
    flam'.

    Homoj mortas sur ambosoj,
    homojn batas astra ram'.

    * * *

    Laŭ rustika vojo el vilaĝo
    simpla kaj ebria iras mi.
    Sub la plandoj duraj brulas polva braĝo,
    povra kaj ĉifona iras mi.

    El vilaĝo laŭ rustika vojo
    sankta kaj ĝenia iras mi.
    Kun majesta suno kaj kun ĝoja rojo
    preter floraj kampoj iras mi.

    Vokas horizontoj, vokas foroj!
    Bardo-vagabondo iras mi.
    Trafas min jen bonaj, jen malbonaj koroj —
    sed sanktule ĉiujn kisas mi.

    POEZIA MATENIĜO

    Sun' superba sugestias
    en somermateno min,
    per fascino fantazias
    vekas fortojn en l' anim'.

    Ĝoje, ĝue en ĝardeno
    mi min banas en aŭror'.
    Serenadon al sereno
    Laŭte laŭdas birda ĥor'.

    Freŝo friska frenezigas —
    polmotrinkas roson mi.
    Min inspiras, min instigas
    La maten' al poezi'.

    RUSTIKA EROTIKO

    Juna blanka nuda korpo
    elakviĝas el river'.
    Ŝin prilumas luna korno,
    banas bluo de vesper'.

    Kaj saliko amindume
    emas ĉirkaŭpreni ŝin.
    Kverko kun suspir' maljune
    staras, gapas en proksim'.

    Junulino post naĝado
    frotas korpon per viŝtuk'.
    Steloj tremas pro kor-bato,
    ilin tentas pufa pug'.

    Sed ŝi vestas sin rapide,
    alvilaĝas preter kamp'.
    Akompanas ŝin ekscite
    najtingala amokant'.

    PALAIS ROYAL (VINTRA FANTAZIO)

    Neĝo falas, blanka neĝo
    brilas briliante,
    sur lanterna lummaneĝo
    valsas flokoj lante.
    Kaj venteto lule flutas,
    ĉio dormas blanke.
    Mi en sorĉa sonĝo flugas
    al mistera lando.
    Luna pado min kondukas
    ĝis arbara rando,
    tie reĝ-palac' kristalas
    el glacia kando.
    Trans fenestroj gaje balas
    sveltaj siluetoj,
    sur l' abion pompe falas
    ŝprucoj de konfetoj,
    belulinaj brakoj blankas,
    oras epoletoj.
    Paroj flirtas, paroj dancas,
    sonas melodioj,
    nedancantoj sate frandas
    vinojn, ambroziojn.
    Kaj versisto laŭte legas
    dolĉajn elegiojn.
    Grasaj dogoj are lekas
    el sinjoraj manoj,
    kaj lakeoj dorson fleksas
    antaŭ pufaj damoj.
    Ĉiuj ĝojas, sed ekstere
    frostas du infanoj —
    frato kun fratin' sufere,
    ambaŭ venis plenespere
    al Palaco Reĝa…
    Sonĝ' degelas neĝa.

    SONETO AL SONATO

    Knabino dum vespera hor'
    per fingraj gutoj pluve ludis
    sonaton. Ploris ŝia kor'.
    Jam larmaj ondoj min eklulis.

    Enfluis l' mondon la sonar'.
    La sango jam ĝis gorĝo gluglis.
    Mi dronis en la ŝtorma mar',
    sed super mi ŝi lare flugis.

    La mevo-revo de l' pasi'.
    Sinjoro van Beethoven, dankon!
    Pro la tempesta fantazi'

    mi en genio via ankaŭ
    pereis per la emoci'
    por verŝi sangon en la sangon.

    NOKTURNO

    Sonas fajna violono
    super dorma mia domo
    super dorma milda domo
    sonĝas fajra violono

    Sur la drono violonda
    kombas harojn luno blonda
    kombas harojn lumo blonda
    sur la fono violonda

    Lulas min la lunkanzono
    inter kanoj de lagzono
    inter kantoj de la zono
    fajlas min viola sonĝo…

    NOKT-PENS-AD

    Jen en urb' nokt' ven'
    nigr' iĝ' tut' mond' jam
    mi ne dorm' pro splen'
    en la brust' brul' |flam'.

    Mi ne ŝalt' la lum'
    al mi ĝu' as nokt'
    ĉe la giĉ' mi fum'
    kaj long' pens' en soft':

    Ki' as ŝi por mi
    se sen ŝi mi — nul'?
    Ki' os mi por ŝi
    se mi mort' pro l' brul'?

    GAZALO

    Ho Guzela-gazel' mia bela,
    naskis vin l' Oriento fabela.

    Oriento — mirinda forlando —
    min vokadas al vi, mia bela.

    Ho Guzela-gazel', malproksima
    estas via buŝeto miela.

    Super mi estas vintra neĝado,
    super vi estas varmo sunhela.

    Ho Guzela-gazel' mia bela,
    nin kunigu la nokto stel-stela.

    ASTRONOMO

    “Ne pasu tago sen lini'…”
    (Nikolai Lozgaĉev)
    Komencis vi kalkuli stelojn
    en tarda horo, en inspiro
    kalkulu, knabo-“sempertiro”,
    de l' juniverso la juvelojn.

    Kaj montru al ni la plejadon,
    en kiu via astra nomo
    estas simbolo, ne nur sono,
    malkovru al ni nekonaton!

    For el la dormo, astronomo!
    Ne pasu nokto sen ekkono!
    Suferu vian aspran faton!

    Kalkulu, juna stelmartiro
    kaj envokito de l' aspiro…
    Heroldas koko jam aŭbadon.

    Ĉu daŭras vi kalkuli stelojn?
    ts!
    L' aŭror' estingas la kand-
    fabelojn.

    MEDITE ĈE GIOCONDA

    Rigardon sugestian ĵetas
    Madono kun ridet' mistera
    al mi edife ŝi profetas,
    ke l' vivo estas efemera.

    Sed ŝin potenco de jarcentoj
    ne pelas droni en la Leto,
    kun ĉarma bel', kun tentaj sentoj
    ŝi daŭras vivi en portreto.

    Kaj ŝi aŭguras el paseo,
    ke sekvos min aliaj homoj
    kaj same venos al pereo,
    kaj putros en humidaj ŝtonoj.

    Senmorta restos nur la Arto,
    supervivanta mastron sian,
    do, vi agordu gurdon, bardo,
    sonoron kreu plej genian.

    VOX CLAMANDI

    Al la martiroj de ŝtalismo
    Ho kiom da lucidaj homoj —
    en la silento dronigitaj —
    pilgrimas nun, helaj fantomoj,
    tra paĝoj, fotoj, filmoj stridaj!

    Nun pri l' viktimoj decas plori.
    Nun licas koni, kiuj kulpis.
    Nun oni povas rememori
    la tempon, Li en kiu kultis.

    Sed kie estis la Racio —
    humana, homa, kie estis?
    Kial post la Revolucio
    neocarism' tra l' lando pestis?

    Ne povas mi al mi pardoni
    ke mi ne sciis pri la faktoj,
    teruraj kanibalaj aktoj,
    ne povas tion mi pardoni!

    SORTE

    Inter du gigantoj
    staras mi hezite
    kaj ne scias kien
    ĵeti min profite.

    La gigantaj drakoj
    unu la alian
    mordas per atakoj…

    Stultaj aŭ raciaj?


    NIKOLAI LOZGAĈEV

    “La tag' momentas, kaj eternas nokto…”

    Ruso. Naskiĝis en 1957. Esperantisto de 1981. Reklama desegnisto. Publikigis originalan poemaron La tago del eterno, tradukan poemaron de Vladimir Vysockij sub la titolo La birdo Gamajun, tradukan poemon de Vladimir Majakovskij Jubilee en la Kolekto de la ankro, multajn recenzojn kaj artikolojn en diversaj periodaĵoj. Kunlaboris en la redakcioj de Sezonoj, Literatura Foiro, La Ondo de Esperanto. Ricevis plurajn premiojn en la belartaj konkursoj Liro. Forpasis en Permo en 1998.
     
     
     
     
     
     

    CURRICULUM VITAE

    Junul' impetis kun scivol'
    al ĉiu nov'. Sur l' vojo eka
    post ĉiu paŝ' kun sanga bol'
    ekkriis monden li: — Heŭreka!

    Matura viro fronte al
    maljust' aŭ malamiko staris
    kaj antaŭ lukt' por l' ideal':
    — Mi iras kontraŭ vin, — deklaris.

    Oldul', konscia pri la viv'
    honesta, pacon finakiris
    kaj sume pri la efektiv':
    — Exegi monumentum, — diris.

    RUĜA HIMNO

    Matenruĝo, matenruĝo!
    Vivo venas el rifuĝo
    post la dorm' al taga muĝo!

    Suno venas, nokto svenas,
    oriento jam serenas,
    la naturo ekfestenas!

    Ovras tasojn, trinkas lumon
    floroj, fumas la parfumon
    kaj komencas amindumon

    kun la burdoj kaj abeloj:
    reciprokas vivoceloj
    pri la semoj kaj mieloj…

    La somero nur kvaronas,
    poste jam aŭtuno fonas.
    Hastu vigli, vivo spronas,

    vivo urĝas,
    tempo skurĝas…
    matenruĝas…

    * * *

    Al Aleksander Korĵenkov
    Pro ĉio mava kaj malplaĉa,
    kion mi, kunulo, al vi faris,
    vi ne akuzu min, ĉar klaris:
    la vortoj, malgraŭ ke amaris,
    ne estis kalumnio klaĉa.

    Se revenĝemo vin ne kaptis,
    se vi sukcesis min kompreni,
    mi pretas same aparteni
    al la afero, kiun beni
    vi degnis kaj por ĝi min baptis.

    Se ekinsidis verm' de dubo
    en via koro, desinfektu —
    mi diafanas, ne suspektu.
    Kaj se ne plaĉas io, rektu
    en via diro al la dupo.

    Sed se vi ne plu volas vidi
    la atencinton de l' bonfarto,
    min ne konsternos tiu fakto;
    des pli ne frapos min infarkto,
    se vi intencos min priridi.

    Mi ŝatas vin, bizare disan.
    Malgraŭ kontrasto de l' idoloj,
    ludante eĉ kontraŭajn rolojn
    ni havos kunon por paroloj,
    ne faru nur konkludon misan.

    ĈE LA RANDO DE EŬROPO

    Mi staras ĉe la rando de Eŭropo.
    Mi en Eŭropo la unua frontas
    la bajonetojn de l' grimpanta Suno:
    el trans Uralo venas la ciklopo.

    La rando de Eŭropo baŭme montas,
    alikiene — l' vivo horizontas,
    svarmanta formikejo, homa kuno,
    krablanta ie sube en miopo.

    Mi staras kaj observas la spektaklon.
    Por mia rikanemo povraj predoj, —
    mi vidas ilin gapi ĉe l' piedoj,
    pro siaj problemetoj korojn trivi…

    Postdorse jam anhelas la miraklo,
    dekmilan fojon retrudante al mi tedojn…
    — Salut, Oldul', ĉu vi ne lacas vivi?
    Jen mia man', mi helpos venki la obstaklon!

    BLINDA PLUVO

    Suno ploranta,
    vi larmas kompateme
    la blindan pluvon,
    sed ja la sukodonan
    al ĉiu ajn kreskaĵo.

    * * *

    Pasia knab' kun am' en sin',
    brulanta torĉe,
    flustradas al sia “fein':
    — Vi min ensorĉis!

    Frida oldul', trivinta sin
    ive-fakulte,
    grumbladas al sia 'fiin':
    — Vi min envultis!

    Feliĉos olda, kies kor'
    june ne blindis,
    kaj riĉos juna, kies mor'
    oldsaĝon indis.

    * * *

    rigarda farso
    tra l mutila svaga bar
    fuma amaro
    en la butono lipa
    knabina jun velkanta

    BAL-ADO

    Iam en sonĝo aŭ real'
    ĉeestis mi en flora bal',
    mi flirtis kun floranta in' al flor' de floro.

    Ŝi flustris — Ne forgesu min…
    Pasi-anhelis ŝia sin'…
    De tiam fikse tenas ŝin mia memoro.

    Kapklinis ni al ĉiu par',
    ni dancis en la flora mar'.
    Vaglume fluoreskis perloj de lampiroj.

    La kapojn turnis flarumin',
    abelojn logis suĉumin',
    neplukumin' incitis pimpajn kavalirojn.

    Ne longas flora vivodaŭr':
    ni plukas multajn sen bedaŭr',
    eĉ neplukitaj velkas fine de l' sezono.

    Post la petal-defal' al ni
    amar' postrestas de opi',
    sed ankaŭ semoj de l' esper' al novbutono.

    Mi flugis kvazaŭ papili',
    ĉe multaj restis sub foli',
    tra multajn provojn pelis min la viv-destino.

    Admiruminoj ligis min,
    netuŝuminoj pikis min,
    sed plu sopiras mi pri l' neforgesumino.

    * * *

    Amaso sama,
    urba bru',
    sakrad' arkas,
    rankora aro-knar',
    onidiro-ridino,
    rivala vir',
    ĉipa piĉ'
    atute tuta:
    lu-pagu, gapul'!
    Tromp', mort'
    anima, mina,
    mita tim'
    ador-eroda,
    kora rok'
    en najbaro, rab'. Ja n-ne!
    Ne povas savo-pen'
    al bon' igi — igi nobla.
    Satiro ritas,
    vers' — rev'.
    Utile elitu:
    ĝi — tipa pitiĝ'.

    * * *

    ĉe l pensa stagn
    post nokt inkub
    mi plonĝas tagen
    de la urb

    post kreo ĉes
    mi iras tien
    por min forgesi
    en rutin

    vizaĝa vic
    rapidas preter
    pala povrec
    de l viv paletr

    facilas driv
    laŭ unu kurs
    sed re de l viv
    mi reven kuras

    PRIMAVERO

    prima verdo
    prima verŝo
    prima vermo
    prima vervo
    prima vergo
    prima verbo
    prima verso
    prima verko

    prima vero

    PIĈESKE

    Vi kien gresas,
    piteko sapiensa?
    De kiu kleptis vi l' antropan maskon?
    En kiu morfo vi prezentos vin estonte?
    Erst mi naskiĝis por kompreni mian
    ekziston materian
    ak la mensan.
    Nam enim min erst
    interesas tio.
    Prezentas mi, dubento, la vanuon:
    la intelektan — prime,
    la spiritan — deinde,
    tum la karnan
    kaj denikve restos ostoj…
    Ma olim pensas mi,
    ke forsin estas vane
    turmenti l' cerbon
    hiperstreĉan kaj pensudan?
    Ne eblas ja omvivi, des esvivi.
    La tempo nebulifos la memoron
    pri mia virko
    inke registrita.
    Al kiu do supliki?
    Omno vantas.
    Ma kio klude?
    Aŭtem, aŭtem… Speru.

    EST-ETIKO DE LA LINGVO

    Ĉu vane nomis Zamenhof nacion gento?
    En la noci' “naci”' sin kaŝas io noca.
    Sed genton povas rimi ni kun Nova Sento.
    En la epok' de l' ras' infana kaj feroca,
    dum genocido, genucedo en katenoj,
    laŭ l' gen-etik' generu, gentoj,
    l' kazo-genojn.

    MAL-NEO-LOGISMO

    Ĉu estas despoto,
    kiu ne kredus sian bonecon?
    Sed lia bono
    estas mala.

    Ĉu estas hipokrito,
    kiu ne kredus sian dignon?
    Sed lia digno
    estas mala.

    Ĉu estas enviulo,
    kiu ne kredus sian amon?
    Sed lia amo
    estas mala.

    Ĉu estas ekzekutisto,
    kiu ne kredus sian utilon?
    Sed lia utilo
    estas mala.

    Do, benu nin, Majstro,
    por lukto
    ne kontraŭ mal,
    sed kontraŭ la mal-emo.

    La verdaj ver-diroj

    Mi havas scion pri l' enca vanto,
    mi havas konon pri l' kun-prefero.

    Konversi estas bone,
    sed ni kune versu
    la poezion de l' uni-verso.

    Ne konfidencu, tamen konfidu.
    Nur ne konfidu al providenco,
    sed providu, kaj
    ni kune fidu unu la alian.
    Jam superfluas konscienco,
    ĉar konscio signifas la samon:
    scion pri la kunemo.

    Ne parencu,
    sed feliĉu pare.

    Ne koncedu konfronton,
    sed ni kune cedu unu la alian
    kaj kune frontu kontraŭ la malbono.

    Ne paciencu en kverelo,
    sed volu paci,
    paci ne konservante la pacon,
    sed kune servante al ĝi.

    Neniun kondamnu, sed
    ni kune damnu la juĝistojn,
    ĉar juĝi estas afero falsa,
    kaj ĝi falos.

    Ne konvoju, sed
    ni kune voju laŭ la vero
    sen timi pri konsekvencoj,
    sed kune sekvante ĝin.

    Ne konkurencu,
    sed kune kuru al komuna celo.

    Ne pietatu al ekscelenco:
    li jam ekscelas.

    Potencon homo ĉerpu
    nur el poto da manĝaĵo.

    Ne aŭdiencu,
    sed volu aŭdi la petanton.

    Ne vendu indulgencon,
    sed indulgu el via koro.

    Ne konsentu,
    ni kune sentu la neceson.

    Ne tendencemu tendare, sed
    ni vivu kvazaŭ en unu granda tendo.

    Ankaŭ la sentenco vantos,
    se ni ne scios senti
    la doloron de la proksimulo.

    Ne estu scienco
    konfuzi tiun ĉi scion.

    SUKUMBO

    ĵulo post ĵulo
    varmo, radioj
    suno — junulo
    filo de dioj

    blovo post blovo
    folioj kaj rubo
    perdo, retrovo
    vento la bubo

    nubo post nubo
    grego enua
    ŝancelo kaj dubo
    pluvero unua

    guto post guto
    all puto del tero
    muto, balbuto
    humida aero

    ombro post ombro
    nokto kaduka
    premo kaj sombro
    luno eŭnuka

    MISA FARS

    mi staras
    ĉe la kruto
    de la vivo —
    misa fars

    mi estas stelo
    en sitelo
    ĉe la puto
    del univers
    la vivo veras
    mi ekzistas
    jarojn mil
    aŭ pli da

    sed tio ne gravas

    la misa fars
    min faros
    cindro

    * * *

    … kaj pluvo pluis
    tagon post la nokto…
    tagnokton daŭris
    nokta ago del ĉielo,
    kaj la lanterno enrigardis
    kiel vokto
    en la fenestron, —
    la ĉiama sentinelo
    de la trankvil' vespera, —
    senespere palpebrumis.

    … la bru' mistera
    teron ĝenis fore…
    foreste de la mondo
    do mi sidis
    dis ĉio, kion baris tiu muro
    murmure grumbla,
    sed ne agresema
    mesaĝo, kiun legi mi ne povas
    sed nur aŭskultas…

    tagonokta meso
    de la ĉielo —
    nur atesto
    de la ĉeesto mia
    cis tiu lim'…

    pluvivas la ĉielo…
    la ter' plu vivas…

    KOLORECO

    “mi volus havi
    tian mian
    koloron…”
    Mikaelo Ternavski,
    (Koloro)
    Mi ne volus havi
    tian mian
    koloron,
    kiu dum elparolo
    de mia nomo
    aperus tiel nature
    kiel la bruno —
    ĉe la nomo Adolf,
    kiel la ruĝo —
    ĉe la nomo Ivan,
    kiel la verdo —
    ĉe la nomo Ludoviko…
    … mi ne volus
    havi
    tian mian
    koloron.

    al mi sufiĉus
    nigro sur blanko

    * * *

    salieri, vi vivas?
    salieri vivivas…

    mi opiniis min
    esti poeto

    mi legis lian poemon
    ĝi estis bona
    la dua
    ravis min
    la tria…
    ili estis tro multaj
    mi emis imagi lin
    eĉ klasikulo
    kiu mortis
    antaŭ delonge
    kiom eble plej frue

    mi opiniis min…

    * * *

    Dum sunradioj per aŭrora trempo
    orizas pinton de la katedralo,
    en svago sora de l' nebul-vualo,
    mi plonĝas mense al l' alia tempo,

    kiam Ĵivago staris en kontemplo
    de via majesteco. Por vi falo
    ne venis ankaŭ poste, en skualo
    de l' jaroj furiozaj, olda templo.

    Kun kap' senkruca, tamen kun rezisto
    kontraŭstarante la malican volon,
    sur borda krut' vi staras, firmradika,

    kien mortfalis la sonorigisto
    en vanta prov' alarmi la popolon,
    por ke ne fluu l' sango Andronik'a.

    * * *

    La temploj, de la tempo mezuriloj,
    truantaj per la krucoj la ĉielon,
    montrantaj senespere foran celon,
    fieraj kapoj de la kampaniloj…

    Mi vagas tra la urbo, sed maltrova
    sencele gapas al la stumpaj domoj…
    Sen la eterno ankaŭ vivas homoj,
    sen la ekzekutita mond' malnova…

    Nuntempon ree freŝa vent' sieĝas, —
    post kia ajn renverso aŭ perturbo
    al siaj rondoj la reven' laŭleĝas.

    Aŭrore post la tempo-aksa kurbo
    mi vidas vian gloron, kaj mi preĝas
    je vi, senkapigita mia urbo.

    MI EST-IS-AS-OS

    mi estas
    vomo del ingveno
    en la vejnoj
    veas praaj larmoj
    de naskaj prapatrinoj

    funiklo de jarmiloj
    min ligas al la monstroj
    en mi animigitaj

    mi aŭdas iliajn stridojn
    mi sensas iliajn skrapojn
    mi ĝuas la muzikon
    mazoĥiste

    mi sentas ĉiuhiste
    apartenon
    al
    eterno, infinito, materio

    * * *

    Sincere kredis mi, naiva,
    ke venos iam viva lim',
    post kiu mi plenspiros, iva
    je pli da kreo pli masiva,
    ke gajnos tempon la viktim'…

    Sed mia ekzistada drivo
    katenas plu min, kaj la ivo
    denove mortas en rutin'…
    Ho, min perfidis la naivo,
    la vivo akaparis min.


    ALEN KRIS

    “Al ardaj kapoj fari fridan duŝon…
    al koraj kordoj — ekscitantan tuŝon…”
    Ruso. Naskiĝis en 1955 en urbeto Rognedino. Diplomiĝis en la Instituto de fremdaj lingvoj en Niĵnij Novgorod. Ĵurnalisto kaj tradukisto. Ekde 1988 membro de la demokratie orientita asocio Solidaro. Partoprenis en la eventoj de la periodo de l' perestrojko. En 1990-1994 deputito de la regiona konsilio, ĉefo de ties informa komisiono. Aŭtoro de poemoj, noveloj, recenzoj kaj eseoj, aperintaj dise en Sezonoj, Literatura Skatolo, La Ondo de Esperanto kaj Literatura Foiro. Loĝas apud Kaliningrad.
     
     
     
     
     
     

    KONFESO

    Mi degustis la pasan someron
    de la lum' transformita en flav'
    de l' folioj falantaj sur teron,
    de l' libeloj flirtantaj kun brav'.

    Enviinde por la gastronomoj
    mi degustis (akceptu sen pruv')
    la koktelon faritan de gnomoj
    el la framboj miksitaj kun pluv'.

    Mi dividis kun bestoj la celojn
    — dividita do estu la kulp' —
    kun sciuro mi manĝis avelojn
    kaj postiris la vojon de vulp'.

    Do vi diros — plezuro ermita!
    kaj en io vi pravos, sed nur
    ĉu ne solas vi mem separita
    de l' socio de vulp' kaj sciur'?

    METAMORFOZOJ

    Du variantoj de koloro
    de l' leontoda floro:

    El ĝia gaja flava taso
    insektoj trinkas en amaso.

    Kun granda kapo olda flor'
    — do ĉiu flugas for.

    REVENO AL TERO

    Ni ŝvebas en lirika fluo,
    en luna elfa svarmo, sed
    kun la subito de osced'
    ĉu nin ne trafis la enuo?

    Kaj nove en pieda vag'
    ni pase spektas teran prozon,
    dum ĉe la rando al imag'
    la blindaj petas la almozon.

    MOSKITOJ

    Nuboj, svarmoj, infinitoj —
    vin perfidos la imago —
    en la klar' de neta tago
    nigre ŝvebas la moskitoj.

    Nigro dancas en l' okuloj,
    jen l' abundo de abundoj!
    Senkalkulaj jukaj vundoj,
    senindulgaj inokuloj.

    Paranojaj nigraj hordoj —
    mi forkuras, ĉesis svingi.
    Ili scios min atingi
    eĉ post du fermitaj pordoj.

    Nur ne falu sub la mordoj,
    nur ne stumblu dum la fuĝo.
    Infinita pika muĝo.

    KAMPOJ DEL FORGESO

    Mi aŭdas eĥon de l' estinto,
    resonon de latenta fort'
    de nigraj signoj de la vort'
    veninta de la pluma pinto,
    pasinta tra l' eternoj por
    atingi min en certa hor'.
    Kaj en osciloj de l' impreso
    mi vidas el la tempa kaĝ'
    tra la fenestro de la paĝ'
    la verdajn kampojn de l' forgeso.

    NUANCOJ DE KULPO

    De kiam arbalesto pafis
    forgesu la arbitran vagon.
    Se la pafisto ĵus ne trafis,
    pro kio damni lian sagon?

    Se en l' obeo de la rito
    la sida morbo trafus reĝon,
    ĉu oni juste en irito
    akuzus lian tronan seĝon?

    ILI

    Ili estas obskuraj ĉambroj
    sen fenestroj nek pordoj —
    kion dirus al ili la veno de la nokto?

    BLEKA RIVELO

    Dum kiel blindulo migranta sen gvid',
    mi paŝis al nova kontesto
    al majstro de saĝo, mi petis kun fid'
    riveli la sencon de l' esto.

    Sed li min observis en plena silent',
    kaj ŝajnis eterna la pena moment'.

    Mi triste ekpensis — probable li nun
    aludas per muta respondo
    la vanton de ĉiu spirita komun'
    kaj fundan ĥaoson de l' mondo.

    Do ĉiu scienco nur estas miraĝ',
    kaj vanas naivaj pretendoj de l' saĝ'.

    Sed tremis senile la sulkoj de l' buŝ',
    descendis la barba makzelo,
    kaj kvazaŭ per iu sinistra retuŝ',
    ekŝajnis simia muzelo.

    Kaj sonis etende ĉu muĝo, ĉu mek' —
    la fama pensulo respondis per blek'.

    Mi staris ŝokita, kaj sento de spit'
    sin naskis en flagra kolero:
    jen kia li estas, sagaca spirit'!
    Jen — glora heroldo de vero!

    Kaj kiel defio resonis en mi
    la bleka rivelo de l' dokta simi'.

    KAPRICO DE TENTO

    Migranto, perdita en monta amas' —
    riproĉo de l' solo kaj risko de l' pas'.

    Kun gutoj de pluvo kaj flokoj de neĝ'
    ĉu povas ne veni la pento?
    Ĉu oni ne aŭdas la kanton de preĝ'
    en tiu ĉi siblo de vento?
    Ĉu lia stupida balanco sur eĝ'
    ne estas kaprico de tento?

    Neniu eĉ pensis akuzi vin, sed
    vi ŝajnas prononci parolon de pled'.

    Ankoraŭ pli densas la volvo de frid',
    pli bruske sinuas la falo,
    bizaras la jelpoj — ĉu ploro, ĉu rid'
    emerĝas el tiu molesto de strid':
    ĉu estas situo pli inda je fid'
    ol via rifuĝo de valo?

    Ĉi tie ĉe l' fajro vi dormos, kaj plu
    vi sekvos la vojon en klaro de blu'.

    Sub folaj aspergoj nur fumas la meĉ',
    post metro videblas nek ŝtono —
    en tiu tenebro ne trovus lin eĉ
    la hundoj de l' tuta kantono.
    Post flagroj de l' fajro, en blovo de l' vent'
    ĉu turbo de nigro, ĉu blanka serpent'.

    PLENUMO DE DEZIROJ

    “Li perdis la menson kaŭze de inkognito, kiu, veninte al li matene, frapis lin sur la kapon per kverka skatolo”.
    Ieronim Krank
    (“Aŭtenta historio de barono Bisĥen”)

    1

    — Al ardaj kapoj fari fridan duŝon…
    al koraj kordoj — ekscitantan tuŝon…

    La bela temo havas saĝan penson:
    la troa fido povas noci tre.
    Kaj do sinistra estos tiu kre'
    kaj la indulgo lasos mian menson.

    2

    — Je tagmeza hor'
    mi iris por
    observi la ludon de l' sun'
    en la kresto de ond',
    en surakva rond',
    en la mikso el ĉiam kaj nun.

    La distra rigard'
    kaptis sen gard'
    nenion pli gravan ol
    la pavimon de kort',
    la pomojn de hort'
    kaj la fajron de ruĝa tegol'.

    Kaj eĉ en vesper'
    ĉe la bord' de l' river'
    sur humida sablo de plaĝ'
    malgraŭ la lac'
    sur la hejma spac'
    ne finiĝis mia vojaĝ'.

    3

    Grizhara olda damo min devancis.
    Ŝi paŝis tre bizare, kvazaŭ dancis.
    Almoza vivo — ŝi esperis nur
    en la proksima burgo trovi liton.
    La forto ne forlasis la beniton
    kaj ĝuste kapra estis ŝia kur'.

    4

    — Tri viroj (vi povas ricevi ateston)
    renkontis ĉi tiun ĉu homon, ĉu beston.

    Unue, l' ebria servisto lanterna
    iranta post troa kunsido taverna.

    Kaj plu — la eksperto de kloŝa sonoro
    sakranta la densan obskuron de l' horo.

    Kaj en la azilo de la katedralo
    la majstro orgena ĉe nova ĥoralo.

    Ĉi lasta vidante ŝin tremis kaj lasis
    la notojn disfali, sed ŝi tuj forpasis.

    5

    — Ie
    kun hasto foriros la frostoj cedante al varmo subita.
    Strie
    ankoraŭ briletos la suno en nia ĉiel' perturbita.
    Range
    flugajn liniojn komponos la birdoj al tempo konforme.
    Kalme kaj strange,
    kaj, ŝajne, mi sole observas, kaj kvazaŭ mi sonĝas sendorme.

    6

    — Hanta kampo post arba ĉen',
    varma susura vako.
    Tamen kion mi farus sen
    tiu ĉi fojna stako?

    7

    — Mia hundo kaj mi,
    ni estas revenintaj post promeno
    kiu konsumis nin ambaŭ.
    Tuj ĝi dormos ankoraŭ pli firme ol mi.
    mi apertas la fenestron
    al la seka kaj venta nokto.

    8

    En duondormo mi aŭdis misteran parolon.
    Mi ne distingis la trajtojn de la vizitanto,
    nur ĝian voĉon dirintan kun granda soleno:

    — En la arbar' kun abatis' konifera
    sub la abio kie naskiĝas roj'
    inter radikoj estas kaverno subtera —
    tien, al barba oldulo kondukas la voj'.

    Tie kun kverka skatolo li sidas subbranĉe,
    tamen ne ĉiu kapablas rimarki lin ĉar
    nur la elitaj personoj naskitaj dimanĉe
    povas ricevi la donon de l' sorĉa arbar'.

    9

    — Amiko, mi ĝin fidas
    kaj pretas iri tuj
    al tiu, kiu sidas
    ĉe l' kripta trezoruj'.

    (Mi konas vian vervon —
    Irante tra arbar'
    vi farus hundan servon
    kun krudo de barbar'.)

    10

    — Sur voja rando kuŝis blok' granita
    kun jena verso tie gravurita:

    Mi mortas pro la febloj de la mondo,
    Ĉiela Patro estas nur fabelo,
    l' eterno de l' spirito — iluzi'.
    Sed mi ne volis esti detruita
    kaj sub la suno mi vegetis dum
    ok dekoj jaraj kaj la lastan dekon
    mi trenis trans la marĉo kontinua
    de l' morbo kiu trafas ĉiujn nin —
    de la sinila velko de la karno.

    Sed mi postlasas ion por la vivo
    kaj testamentas riĉan heredaĵon
    por la serĉanta fundojn de la est':
    Al oriento de ĉi tiu tombo,
    post marĉo, en arbaro estas kamp',
    sur ĝi ĉe sorpo kuŝas muska ŝtono
    kaj sube, en botelo — manuskripto
    kun la formulo de la tuta mond'.

    11

    — Ho mastro, realiĝas via plano —
    marionetoj dancas laŭ la mano.

    12

    — Por kio aserti ke mia tem'
    kontrastas kun lia mor'?
    Ja sian sorton elektas li mem,
    li serĉas la vojon laŭ sia em'
    kaj li ne revenos sor.

    Do estu flora lia hort'
    kaj forta via am',
    ne dubu, por li tio estas nur vort'
    ĉar li plenumas la volon de l' sort'.
    Li ne revenos jam.

    Vanas postkuro, kiel al lamp'
    flugas en nokto tine',
    Li iras antaŭen, neniu stamp'
    restos por vi sur tenaca kamp'.
    Li ne revenos, ne.

    13

    — Mastro, vi konas perfekte menson
    kaj lerte direktas korpon —
    ili atencis arbaran denson
    serĉante abion kaj sorpon.

    Kiam l' unua atingos la fonton
    la olda, pro certa pago,
    dece aranĝos edifan renkonton
    al tiu amiko de vago.

    Kaj la alia, amiko de vero,
    jam lasis la firman grundon
    baldaŭ kaj sen superflua sufero
    li trovos la veran fundon.

    14

    — Dum obskura nokto en arbaro
    ekblovis varma vento kaj komencis fali pluvo.
    Mi pensis pri ili kun simpatio kaj tristo.
    Kaj ankoraŭ mi pensis: vi estas pagano
    pro via solo.

    15

    — De antaŭ tre longe mi lernas la artojn praktikajn kaj jen
    mi estas lernanta la arton de marĉa promen'.

    Komence mi preskaŭ jam dronis kaj en la unua moment'
    ne sciis eĉ venki l' antikvan panikon de l' sent'.

    Sed baldaŭ mi notis unuajn kaj ĉefajn regulojn de l' pas'
    kaj nun mi sukcese boardas en alna amas'.

    Vi diros — por kio, pro kio la risko de tiu vojaĝ'?
    por kio ne aŭdi la simplajn avertojn de l' saĝ'?

    Mi pense respondos pri tio al vi (kaj samtempe al mi)
    post lego kaj takso de mia subŝtona premi'.

    16

    — Sub abio kuŝas ĝis certa hor'
    donaco pli deca al spekto
    ol la hida surprizo, rampa Gregor,
    kiu iĝis turpa insekto.

    17

    — Kverka skatolo,
    interne — trezoro:
    perloj kaj gemoj,
    arĝento kaj oro.

    Prenu, apertu
    kaj estu feliĉa
    tie, sub l' arbo
    ĉe l' loko kondiĉa.

    18

    — Mi kaptis lin spektintan de sur monto
    la supozitan scenon de la honto.
    Poltrona bruto, li perfidis tuj
    la mastrojn kaj ekpentis sur la loko
    pri sia rolo en la stulta moko.

    19

    Li ne ĝoju, mi distas
    de litani'.
    La miraklo ekzistas —
    ĝi estas en ni.

    20

    — Samaj tegolo kaj grundo,
    sama ĝardeno, nur
    estas farinta hirundo
    neston sur hejma mur'.
    Do kio estas tiuj strangaj monologoj, kiujn mi prezentas por lego: ĉu abstrakta kaprico reflektanta nur fragmentaron de humoro? ĉu poezia fabelo, kies konsisto ie bezonas divenon?

    Ĝusta estas la lasta respondo. Jes, tio estas enigma rakonto, sed en si ĝi havas ĉion necesan por la kompreno, kaj la imago helpos rekrei la detalojn.

    Mi vere amas ĉi tiun poemon ĉar en ĝi sonas por mi nostalgia muziko de la alia vivo, de tiu, kiu ĉiam estas, sed kiun ni plejofte preterpasas. Ĝia pulso oscilas en la ritmoj de la versoj kaj en iliaj melodioj vagas ĝiaj sentoj.

    Mi volas ke por iu el vi resonu tiu muziko.

    Alen Kris

    Eldonis Sezonoj (1996)


    Al la librokatalogo