Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8

KIAL ZAMENHOF ELEKTIS “KURBA”?

Eseo de Bernard Golden

Neinternaciaj vortformoj en Esperanto

En la tria volumo de la Etimologia vortaro de Esperanto (EVE) Ebbe Vilborg informas en la artikolo pri kurba, ke la Esperanta vortformo estas bazita sur la franca etimo courbe (elp. kurb), kaj li aldonas jenan komenton: “Ne estas klare, kial Zamenhof preferis -b- anstataŭ -v-, pli internacia”. Vere, ne estas nubo de dubo, pri la ĝusteco de la ortografio kurva laŭ la vidpunkto de internacieco, ĉar ĝi estas apogata de similaj kaj parencaj vortoj en la sekvaj lingvoj: angla curved, germana Kurve, hispana, itala, portugala curvo, latina curvus. Cetere, apud la anomalia courbe en la franca lingvo troviĝas ankaŭ curviligne (kurblinia) kaj curvimétre (kurb-mezurilo), ambaŭ kun v anstataŭ b. Kial Zamenhof ne elektis la pli internacian formon? Kiel respondi la demandon, kiu perpleksigis d-ron Vilborg?

Aliaj vortoj en Esperanto, kiuj ne havas internacian formon

La vorto kurba ne estas la sola Esperanta vorto ne havanta internacian formon. La aŭtoro de EVE prave rimarkigas, ke ingredienco baziĝas nur sur la germana formo Ingredienz (elp. ingredienc); ĝi devus esti ingrediento, konforme al la angla ingredient, franca ingrédient, hispana, itala kaj portugala ingrediente. La tria malobservo de internacieco speguliĝas en la vorto ĉevalo, kiu devus havi la formon kavalo pro la plia ofteco de la radiko kaval-: franca cavale (ĉevalino), itala cavallo, portugala cavalo, kaj ankaŭ angla cavalcade, cavalry kaj franca cavalerie. Mi konjektas, ke Zamenhof estis influita de la volapuka vorto jeval (elp. ŝeval), kiu redonas la prononcon de la franca etimo cheval (elp. ŝeval).

Estas do evidente, en la kazo de la tri vortoj pritraktitaj ĉi-supre, ke Zamenhof agis kontraŭ la principo de maksimuma internacieco, kiun li difinis en sekcio II de la Unua Libro.

…el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj sonas malegale, mi prenis aŭ tiujn, kiuj estas komunaj al du aŭ tri plej ĉefaj eŭropaj lingvoj, aŭ tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaŭ ĉe la aliaj popoloj…

La insida efiko de vort-tabuoj

Efektive, mi havas aferon tie ĉi kun speco de lingvistika ovo de Kolumbo. Jam antaŭ pluraj jaroj mi eksciis, kial Zamenhof vole evitis la internacian formon kurva kaj elektis kurba. Temas pri vort-tabuo. De tempo al tempo diverslingvaj esperantistoj atentigas pri la formo de kelkaj Esperantaj vortoj, kies prononco similas al vortoj en ilia gepatra lingvo, havantaj malbonan, eĉ obscenan signifon. Tiajn fi-vortojn oni kutime evitas en ordinaraj konversacioj. Donas ruslingvan ekzemplon Aleksej Birjulin en sia artikolo Kial oni nin ne ŝatas (La Ondo de Esperanto. 1992. No 4. P.17–21). Sur la 21a paĝo la aŭtoro priskribas situacion en butiko, kie virinoj trinkis sukon kaj plurfoje «gaje ekpepis: “Aĥ, suko, bona suko, poma suko, suko, suko, suko... suko, aĥ, kia suko”». Malagrablaĵon okazigas la sonsimileco de la Esperanta vorto kun la rusa substantivo сука signifanta hundin(aĉ)on. Nu, en tiu ĉi kaj aliaj kazoj, Zamenhof ne estis sufiĉe sentiva pri hazarda homofoneco inter Esperantaj vortoj kaj tabu-vortoj en etnolingvoj. Li certe konis la rusan vorton сука, sed tio ne ĝenis lin. Tamen, li ne profunde sciis la anglan lingvon, do li ne konsciis pri la homofoneco inter farti kaj la angla vorto fart (furzi). Li same ne pensis, ke peti similas al la franca verbo péter (same, furzi). Kiam britaj esperantistoj atentigis la aŭtoron de la lingvo pri farti, li skribis al The British Esperantist en 1907:
Ĉar la verbo farti estas tre malagrabla por la anglaj oreloj, tial mi konsilas, ke anstataŭ ĝi ni uzadu (precipe en Anglujo) la vorton stati, kiu troviĝas en la Universala Vortaro kaj povas tute bone anstataŭi la malagrablan vorton.

Ekzemple: “Kiel vi statas” (anstataŭ “Kiel vi fartas”). En okazo, kiam la senco povas esti ne tute klara, oni povas ankaŭ uzi la pli precizan vorton “sanstati”.

(Lingva Respondo 35. 6a eld. 1962, P.19.)

Kelkaj franclingvuloj en la unua tempo proponis anstataŭigi peti per rogi (de la latina rogare). Rezultis, ke neniu el la du proponoj akiris la favoron de la esperantista popolo, do hodiaŭ kaj britoj kaj francoj senĝene fartas kaj petas!

La pola vorto “kurwa”

Dum siaj knabaĝaj jaroj en Bjalistoko kaj Varsovio la juna Ludoviko Zamenhof sendube multfoje aŭdis el la buŝoj de poloj la vorton kurwa (elp. kurva), signifantan prostituitinon, ĉiesulinon. Pro la prudeco karakterizanta la XIX-jarcentan socion, en kiu naskiĝis kaj elkreskis Zamenhof, li tre frue konstatis, ke kurwa estas tabu-vorto en la pola lingvo. Lia sentiveco devigis lin eviti la homofonan adjektivon kurva kaj substitui al ĝi la formon kurba. Rimarku, ke kurva estas preskaŭ interslava vorto; ĝi troviĝas en la ĉeĥa, kroat-serba kaj bulgara, kaj ankaŭ kiel pruntvorto en la finnugra hungara lingvo.

Tio estas la simpla, nerefutebla klarigo de la ekzisto de kurba kaj ne kurva en la leksiko de Esperanto. Tamen post kelkaj jaroj Zamenhof konstatis, ke li mispaŝis. En 1896, kiam li faris proponojn por reviziado de Esperanto, li ŝanĝis la ortografion al kurva. Tamen la reform-propono fiaskis, do kurba restis en la lingvo.

Kiel trakti homofonajn tabu-vortojn en Esperanto

Zamenhof ne havis eblon kontroli ĉiujn morfemojn en sia lingvo por ekscii, ĉu ekzistas homofonecaj koincidoj kun alilingvaj tabu-vortoj. Por montri, kiel senespera estas la forigo de ĉiuj eblaj ofendaj vortoj en Esperanto, jen du ekzemploj, kiuj kelkfoje instigas hispanlingvulojn al protestoj: kulo kaj puto. Havas identan prononcon la hispanaj vortoj culo (postaĵo, pugo) kaj puto (prostituitino, samseksamulo). En sia Llave de Esperanto (Ŝlosilo de Esperanto), eldonita en Meksiko en 1968, Alberto Gómez Gruz anstataŭigas kulo kaj puto per kuslo kaj pulto respektive.

Estas nur unu respondo al tiuj, kiuj volas modifi leksikajn elementojn en Esperanto, ĉar ili similas al tabu-vortoj en etnolingvoj. Ĉar la ofendantaj vortoj troviĝas en tiuj ĉi lingvoj kaj ne en Esperanto, oni faru la ŝanĝojn en la etnolingvoj kaj lasu Esperanton netuŝita.

La Ondo de Esperanto. 1996. № 1 (26)


Al la indekso Lingvo