Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8

Goncalo NevesĈu Esperanto konas hermafroditojn?

Studo de Gonçalo Neves pri la vorto virkuracisto kaj aliaj kunmetaĵoj 









Antaŭ nelonge mi aŭdis la riproĉon, ke la genrojn Esperanto esprimas konfuze kaj nebule, ke ekzemple laŭtradicie la vorto virbovo signas masklon, dum modernmore la vorto virkuracisto povas indiki virinon. Ĉu en Esperanto ekzistas hermafroditaj vortoj? Ĉu nia genrosistemo estas tiel ambigua kaj nekonsekvenca? Nu, antaŭ ol rekte respondi tiun ĉi demandon, mi unue promenigu lupeon super:

LA GENROJ EN ESPERANTO

Koncerne la supran temon mi supozas, ke oni povas konsideri kvar “klasojn” de substantivoj:

a) Bestnomoj

Kiam temas pri tiaj nomoj, senafiksa substantivo ne indikas la sekson de la besto. Jen ekzemple la PIVa difino pri bovo: “Granda dombesto, kies ino liveras lakton, k kies kastrita virseksulo estas uzata kiel jungbruto.”

Por indiki la masklon (aŭ virseksulon), oni prefikse uzas la radikon vir: virbovo. Por indiki la femalon (aŭ inon), oni almetas la sufikson -in-: bovino. Por iuj maskloj ekzistas apartaj radikoj, kiuj evitigas la prefiksan aplikon de vir: taŭro (virbovo), okso (kastrita virbovo), stalono (virĉevalo), boko (virkapro aŭ vircervo), kapono (kastrita juna virkoko). Da apartaj radikoj por femaloj mi konas nur du: guno (juna bovino, ankoraŭ negravedigita), pulardo (kastrita juna kokino).

Atenta observado de la lingvouzo — kaj parola, kaj skriba — evidentigas, ke femalojn oni indikas ege pli ofte ol masklojn, aŭ alidire, ekzemple la vorto kokino estas uzata ege pli ofte ol la vorto virkoko. Tio signifas ke, kiam oni certas ke temas pri femalo, kaj oni sentas la bezonon tion indiki, tiam oni ĉiam aldonas la sufikson -in-, sed pri maskloj oni ne agas same: ne ĉiam oni prefikse aldonas la radikon vir, eĉ kiam oni certas, ke temas pri masklo, kaj kiam oni sentas la bezonon tion indiki. Kial? Ĉar ial — la kialo(j)n mi nun ne esploros, pro spacomanko — la lingvouzantoj iom post iom starigis la konvencion, ke ĉe manko de klara seksomontrilo oni subkomprenas, ke temas pri masklo.

Parenteze mi diru, ke en la frua periodo de Esperanto la vorto viro ĝuis signifon pli vastan, ol ĝi rajtas hodiaŭ. Jen kion diras pri ĝi la vortaro de Kabe (1910): “Homo aŭ besto apartenanta al la forta sekso (kontraŭo de la virino, de la ino)” Kaj pri virino: “Homo aŭ besto apartenanta al la malforta sekso.” Kaj pri bovo: “Hejma kornbesto: la viroj estas uzataj kiel jungbrutoj, la inoj liveras lakton.” Tiam viro havis do ne nur la hodiaŭan signifon de virseksa homo, sed ankaŭ la ĝeneralan signifon de masklo. Ĉar ĝi ĝuis tiun signifon, oni tiam ne hezitis eĉ ĝin uzi kvazaŭsufikse: bovoviro (taŭro), ĉevalviro (stalono), kaproviro (boko) ks. Tamen tiun kutimon oni baldaŭ forlasis, el tri motivoj:

1) Sufikse uzi radikon konsonantkomencan estas maloportune, ĉar oni ofte sentas la bezonon aldoni interan vokalon, por faciligi la prononcon (ekz-e bovoviro), kaj tio igas la vortojn tro longaj kaj tro plumpaj.

2) Iuj el tiuj vortoj koliziis kun aliaj konceptoj. Ekz-e la vorto kaprovirokonfuziĝis kun faŭno, kaj ĉevalviro karambolis kun centaŭro.

3) Iom post iom oni eksentis la bezonon limigi la signifon de viro al virseksa homo.

Tial oni komencis tiun radikon uzi prefikse anstataŭ sufikse, kaj tiu uzado restas ĝis nun.

En 1933 Grosjean-Maupin jene difinis la vorton viro en sia Plena Vortaro de Esperanto (PV): “Viro. 1 Animalo de la sekso organizita por demeti en aliseksan animalon la semon de ido (kontraste kun ino): virbesto, virbovo, virŝafo, vir(seksul)o. 2 Virhomo (kontraste kun homino). 3 Maturaĝa virhomo (kontraste kun infano).” En 1954 finfine registriĝis la vortoj masklo kaj femalo (en la suplemento de PV): “masklo: virseksulo”; “femalo: inseksa estaĵo”. Tiujn vortojn oni tamen uzas neofte, eĉ hodiaŭ, kio estas bedaŭrinda, laŭ mi, ĉar temas pri vortoj tre klaraj, tre belsonaj kaj kun konsiderinda internacia subteno.

En 1970 PIV iom limigis la signifon de viro (“1 Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido. 2 Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun infano.”), sed retenis la prefiksan uzon (“La radiko vir estas regule uzata kiel prefikso, por signifi la masklon de besta specio: virĉevalo, virkato, virŝafo”).

b) Nomoj de familianoj

Kiam temas pri tiaj nomoj, oni konvencie indikas la inon per la sufikso -in- kaj la viron per sufikso nula: patrino, patro; onklino, onklo; ks. Por indiki la paron patro + patrino oni pluraligas la radikon kaj aldonas la prefikson ge-: gepatroj = patro + patrino.

Por indiki nur unu el la gepatroj — aŭ la patron, aŭ la patrinon, sen indiko pri la sekso — Esperanto apartan rimedon (ankoraŭ) ne havas. Pokrovskij proponis la vorton genitoro, sed neniu ĝis nun sekvis lian proponon, kiom mi scias. Ĉu eble tial, ke tiun vorton oni uzas en Ido? Ĉiaokaze, la vorto genitoro solvus nur parton de la problemo. Kion pri aŭ-onklo-aŭ-onklino, aŭ-avo-aŭ-avino, ktp, ktp?

Iuj pledis por gepatro, geonklo, geavo ks, sed tiu uzo ne estas subtenebla, ĉar ĝi renversus la prefikson ge- kaj rompus la tutan sistemon. Temas pri tio, ke dum la prefikso ge- estas laŭdifine sekskuniga, en tiuj vortoj ĝi funkcius seksdisige, aŭ alidire, ĝi alprenus rolon ne nur alian, sed eĉ tute malan. Se tiun renverson oni allasus, tiam neniu plu certus pri la ĝusta signifo de esprimoj kiel gepatra permeso ks: ĉu temus pri permeso de la gepatroj (t.e. ambaŭ gepatroj permesas) aŭ permeso de nur unu el ili (t.e. unu permesas, sed ne la alia). Tio estus vera kaĉigo de klara prefikso, kiu tutan jarcenton sengrince funkciis. Bedaŭrinde la nova PIV jam sigelis tiun kaĉigon, enlasinte jenon: “gepatro: patro aŭ patrino”.

La anomalio de gepatro kuŝas do ne en ĝia singulareco, sed en ĝia renverso de la signifo de ge-. Tute male, senplurala uzo de ge- estas ne nur allasebla, sed eĉ salutinda, se ĝi nur ne renversas la signifon de la prefikso. Ekz-e ĉe la iom ŝercaj vortoj gelernejo, gedormi, gelito, geparo, geumi, gefari, gea ks, la prefikso retenas sian fundamentan signifon sekskunigan, kaj tial tiuj vortoj ne nur ne rompas la sistemon, sed eĉ atestas la sukan vivantecon de Esperanto. Ekz-e gelernejo estas lernejo, kiun frekventas lernantoj el ambaŭ seksoj, kontraste kun lernejo nur por knaboj aŭ lernejo nur por knabinoj. Iam dum matenmanĝo Schwartz faris ŝercon per jena demando al paro da geedzoj : “Ĉu vi bonege dormis?” (jes, laŭ la intonacio oni povus kompreni “Ĉu vi bone gedormis?”…)

La vorto gepatroj ks estas duoble plurala: dum la finaĵo -j esprimas pluralecon de individuoj, la prefikso ge- esprimas pluralecon de seksoj. En la vorto gelernejo nur la pluraleco de seksoj estas esprimita, ĉar temas nur pri unu objekto. Evidente ankaŭ la vorton gelernejo oni povas pluraligi duoble, uzante la finaĵon -j, kiam temas pri pli ol unu objekto: ekz-e “en nia urbo ekzistas tri gelernejoj”.

Pluraligi en Esperanto oni povas per la finaĵo -j, per la prefikso ge- kaj ankaŭ per la sufikso -ar-. Ankaŭ ĉi lasta esprimas pluralecon de individuoj aŭ objektoj, sed pluralecon iom alian ol tiu indikata de la finaĵo -j. Dum la finaĵo -j pluraligas individuige, la sufikso -ar- pluraligas grupige; krome, ĝi ne nur pluraligas, sed ankaŭ provizas la pluraligiton per novaj ecoj: arbaro estas ne nur arboj, kaj eĉ ne nur grupo da arboj, sed densa grupo da arboj, kovranta vastan spacon (ĉi-okaze do la sufikso aldonas tri ecojn al la pluraligito: grupecon, densecon kaj vastecon); la homaro estas ne nur homoj, kaj eĉ ne nur grupo da homoj, sed la tuto de la homoj (ĉi-okaze do la sufikso aldonas du ecojn al la pluraligito: grupecon kaj tutecon). Evidente ankaŭ la vorto arbaroj estas duoble plurala: dum -ar- pluraligas, grupigas kaj nuancas la objekton, -j pluraligas la nuancitan grupon. Teorie oni povus ŝpini eĉ vorton trioble pluralan (ekz-e geŝafaroj), sed tio eble estus jam tro!

c) Nomoj de profesiuloj

Kiam temas pri tiaj nomoj, oni aplikas la saman konvencion, kiel ĉe la nomoj de familianoj: la inon oni indikas per la sufikso -in- kaj la viron per sufikso nula: kuracistino, kuracisto. Tamen konsiderinda parto de la nunaj esperantistoj indikas per sufikso nula ankaŭ la profesiulinon, precipe se ŝia sekso jam estas montrita de antaŭa pronomo aŭ de alia vorto seks-montra: ekz-e “ŝi estas profesoro ĉe Kembriĝo”.

Mi nun ne povas esplori la demandon por sciiĝi, kiam komenciĝis tiu tendenco, sed mi supozas, ke tian sensufiksan uzadon favoras precipe anglalingvanoj, eble ne nur pro ilia seksegaliga severeco, sed ankaŭ tial, ke la angla lingvo ne kapablas inigi tiajn vortojn: ekz-e minister estas ambaŭgenra, dum portugaloj, hispanoj kaj italoj bone elturniĝas per ministra). Nu, temas pri tendenco, kaj tendencojn oni ordinare senantaŭjuĝe kaj senkomente observu, trankvile atendante ilian evoluon, se ili nur ne estas danĝeraj aŭ lingvorompaj (kaj tia la nuna tendenco ŝajne ne estas). Kvankam mi mem tiun tendencon ĝenerale (ankoraŭ) ne sekvas, tamen mi agnoskas, ke en pluraj okazoj ĝi povas faciligi frazon kaj leĝerigi la stilon. Verdire, en la nuna Esperanto oni pli ŝparas afiksojn, ol en la frua tempo (precipe la afiksojn ek-, ge-, -ec-, kaj -ad-); la seninigo de profesiulaj nomoj ŝajnas do sekvi tiun ĝeneralan tendencon.

LA VORTO “VIRKURACISTO” KAJ NIA KUNMETADO

Jes ja, virkuracisto povas signi virinon, same kiel profesoro, inĝeniero ks, se oni preterlasas la sufikson -in-, sekvante la supre menciitan tendencon. Tamen ĉe la vorto virkuracisto la radiko vir havas rolon tute alian, ol ĉe la vorto virbovo. Dum ĉe ĉi lasta ĝi funkcias prefikse (analoge al bo-, pra- ks) kaj seksmontre (analoge al -in-), ĉe la unua ĝi rolas substantive kaj celmontre: virkuracisto estas do kuracisto por viroj, same kiel infankuracisto (aŭ pediatro) estas kuracisto por infanoj kaj bestkuracisto (aŭ veterinaro) estas kuracisto por bestoj. La radiko vir funkcias prefikse nur ĉe bestnomoj. Kial? Ĉu pro ĉiopova kaj mistera leĝo gramatika? Ne, simple ĉar tion iom post iom kaj sendekrete kunŝpinis la kvar potencaj fortoj, kiuj regas en ĉiu vivanta lingvo, kia estas ankaŭ Esperanto: simetrio, analogio, tradicio kaj konvencio. Antaŭ tiaj fortoj devas genufleksi kaj humiliĝi la plej severa logiko. Jen pluraj ekzemploj, kiuj tion sen ombro da dubo pruvas:

a) Naztruo estas aperturo de la nazo, dum butontruo estas ne aperturo de butono, sed aperturo de vesto, tra kiu ŝoviĝas butono, same kiel ŝlosiltruo estas ne aperturo de ŝlosilo, sed aperturo de seruro, kien eniĝas ŝlosilo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

b) Preĝlibro estas libro da preĝoj, dum telefonlibro estas ne libro da telefonoj, sed libro da telefonnumeroj, kaj poŝlibro estas ne libro da poŝoj, sed libro sufiĉe malgranda, por povi esti enŝovata en poŝon. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

c) Akvomelono nek estas melono, nek enhavas akvon en la sama maniero, kiel akvokruĉo: ĝi tamen estas melonsimila kaj ĝia sukoriĉa pulpo estas akveca; de tie do venas ĝia nomo, pro konvencio kaj tradicio. Kion pri vinbero? Ĝi estas ja bero, sed ĝia pulpo tute ne estas vineca; tamen el suko vinbera oni faras moston, kaj el mosto vinon; de tie do venas ĝia nomo, pro konvencio kaj tradicio. Ankaŭ sojfabo nek estas fabo, nek enhavas sojon: ĝi tamen estas iom (sed ne tro!) faboforma, kaj el ĝi oni preparas saŭcon nomatan sojo; de tie do venas ĝia nomo, pro konvencio kaj tradicio.

d) Dum vaporŝipon movas vaporforto, velŝipon movas ne velforto, sed ventoforto helpe de veloj, kaj aviadilŝipo ne estas movata de aviadiloj, sed mem portas ilin, same kiel petrolŝipo portas petrolon, karboŝipo karbon kaj plezurŝipo homojn, kiujn plezurigas la vojaĝo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

e) Dum dentrado estas rado el dentoj (kvankam ne buŝaj), dentbroso estas broso ne el dentoj, sed por dentoj, kaj dratbroso estas broso ne por dratoj, sed el dratoj. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

f) Dum avenkaĉo (aŭ poriĝo) estas kaĉo el aveno, branpano estas pano ne el brano, sed el greno ne senbranigita. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

g) Dum okulŝirmilo ŝirmas la okulojn, ventŝirmilo ŝirmas ne la venton, sed ion kontraŭ la vento, kaj lampŝirmilo ŝirmas nek lampon, nek ion kontraŭ lampo, sed ion kontraŭ la lumo de lampo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

h) Dum pluvmantelon oni surmetas por ŝirmi sin kontraŭ la pluvo, banmantelon oni surmetas por ŝirmi sin ne kontraŭ bano, sed kontraŭ la malvarmo post bano. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

ĥ) Dum sunfloro estas floro sin turnanta al la suno, sunfrapo ne estas frapo sin turnanta al la suno, sed frapo kaŭzita de la suno. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

i) Dum tirkeston oni tiras, trenŝipon nenio trenas, sed ĝi mem ion trenas, kvankam ambaŭ verboj (tiri kaj treni) estas egale transitivaj. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

j) Dum poŝtmarkon oni metas sur poŝtaĵon, poŝtkeston oni ne metas sur poŝtaĵon, sed male, oni metas poŝtaĵon en poŝtkeston; tamen oni ne metas poŝtaĵon en poŝtkarton, sed poŝtkarton en poŝtkeston. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

ĵ) Dum poŝtukon oni metas en poŝon, naztukon oni ne metas en la nazon, sed male, oni metas la nazon en naztukon. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

k) Dum lipharoj staras super la lipoj, nazharoj staras ne super, sed en la nazo, kaj vangoharoj staras nek super, nek en la vangoj, sed sur la vangoj, kaj okulharoj staras nek super, nek en, nek sur la okuloj, sed sur la palpebroj. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

l) Dum stratpordo kondukas al strato, klappordo ne kondukas al klapo, sed konsistas mem el klapo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

m) Dum marondo estas ondo el maro, fiŝhoko estas hoko ne el fiŝo, sed por kapti fiŝojn, kaj pordhoko estas hoko ne por kapti pordojn, sed por “kapti” vestojn sur pordo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

n) Dum litvagono estas vagono enhavanta litojn, kamentubo estas tubo ne enhavanta kamenojn, sed staranta super kameno. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

o) Dum el sukerkano oni ekstraktas sukeron, el olivoleo oni ne ekstraktas olivojn, sed male, el olivoj oni ekstraktas olivoleon. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

Nu, sat. Centojn da ekzemploj mi povus ankoraŭ prezenti, sed mi supozas, ke la ĉefa mesaĝo jam estas liverita: kunmetaĵoj konsistas ne nur el sekaj morfemoj, el nudaj radikoj, sed ankaŭ el ideoj, sentoj, pensoj kaj deziroj, kiujn influas kaj cementas la kvar potencaj fortoj de simetrio, analogio, konvencio kaj tradicio, kaj — en kelkaj okazoj — ankaŭ la altira forto de iu(j) el la plej konataj nacilingvoj. Tial kunmetaĵojn oni ne povas dissekci per la bisturio de plej severa logiko: gravas ankaŭ la cirkonstancoj, kiuj ĉirkaŭas ilian aplikon; kunmetaĵoj per si mem signifas nenion: ilin vivigas kaj signifoŝargas situacioj, frazoj kaj kuntekstoj. Kiam tiuj situacioj, frazoj kaj kuntekstoj ofte ripetiĝas kaj parole kaj skribe, tiam la kunmetaĵojn memortenas la popolo kaj envortarigas leksikografoj. Kion ekz-e signifas piedmasaĝo? Ĉu temas pri masaĝo farata per la piedoj de masaĝisto, aŭ pri masaĝo, kiun masaĝisto mane faras al la piedoj de paciento? Mi ne scias. La masaĝa fakterminaro ankoraŭ ne ellaboriĝis en Esperanto. Tamen mi scias, ke ambaŭ masaĝtipoj ekzistas kaj estas tre oftaj kaj gravaj. Se iam oni komencus vaste kaj fake masaĝi en Esperanto, tiam la iompostioma uzado certe enkondukus kaj sankcius unu el tiuj signifoj. Mi supozas, ke ĝi sankcius la duan signifon (ĉar tia masaĝo konsistigas apartan branĉon, dum la unua estas nur parto de alitipa masaĝo farata ne nur per la piedoj), sed povus okazi tute male, ekz-e pro la analogio aŭ simetrio (jen du el la kvar potencaj fortoj!) de piedfrapi kaj piedpremi.

La menciitaj fortoj regas la formadon kaj vivigon ne nur de kunmetaĵoj, sed ankaŭ de amaso da esprimoj ne kunmetaj: ekz-e dum ĝardena pordo estas pordo de ĝardeno, helika ŝtuparo estas ŝtuparo ne de heliko, kaj eĉ ne helikforma, sed iom helikokonk-forma. Vivanta lingvo estas tia. Tia estas ankaŭ Esperanto. Ne maŝino, sed vivanta organismo.

NI PLU BUTU NIAJN TERPOMOJN

Se paroli pri kunmetaĵoj, mi transiru al vorto, kiu jam fluigis multe da inko. Kiam oni grumblas pri terpomo, forgesante la vorton akvomelono kaj multon da aliaj, kiuj spicas kaj pulsigas la lingvon, tiam venas al mi en la kapon vortoj kiel la grekdevenaj ornitorinko, rinocero kaj hipopotamo. Kial ili ne elvokas proteston? Nur tial, ke ili odoras science. Vortoj kiel birdonazo, nazkorno kaj riverĉevalo certe ne renkontus la saman aprobon, kvankam teorie ili havas ĝuste la saman signifon, kiel la antaŭaj. Se anstataŭ terpomo Zamenhof estus proponinta la elgrekaĵon melogeo, eble hodiaŭ neniu protestus, kvankam teorie la du vortoj estas samsignifaj. Tiaj ni estas, kion fari? Tamen la lingvo plu emas ŝpini tiajn kunmetaĵojn: jen nia gorĝpomo (aŭ adampomo), kaj la dornpomo (frukto de la daturo), kaj eĉ la slangaĵo ĉur-ovoj por signi la testikojn (interese, ĉar en la ĉina, se mi ne eraras, terpomojn oni nomas per vorto ekvivalenta al ter-ovoj), se ne paroli pri la figokakto (nopalo aŭ opuntio), kies frukto iom similas la frukton de vera figarbo. Analogio, simetrio, ĉiam.

Ni do ne estu pedantoj kaj akceptu la naturfontojn, kiuj impulsas nian vivantan lingvon.

La Ondo de Esperanto. 2003. № 8–9 (106–107)


Al la indekso Lingvo