Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8

Verbo-formoj ĉe kvazaŭ

La vorto kvazaŭ havas kelkajn diversajn rolojn. La plej gravaj estas adverbo kaj subjunkcio.

Kiel adverbo (e-vorto) kvazaŭ funkcias simile kiel aliaj adverboj, ekzemple ŝajne, preskaŭ, iel, ne, proksimume ktp. Ĝi modifas la signifon de verbo, adjektivo aŭ adverbo. La konscio kvazaŭ lin forlasis.* = La konscio ŝajne lin forlasis. Oni ne ŝanĝas la formon de la verbo. Se la afero okazis en pasinta tempo, oni uzas -is, ktp.

Same kiel kelkaj aliaj adverboj, ankaŭ kvazaŭ povas rilati al substantivo. Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro!* Same kiel aliaj adverboj, ekzemple nepreskaŭ, oni loku ĝin senpere antaŭ la vorto aŭ vortogrupo, kies signifon ĝi modifas.

Sed kvazaŭ povas ankaŭ kunligi partojn de frazoj. Tiam ĝi estas subjunkcio, kiu ligas subpropozicion al ĝia ĉefpropozicio, alivorte: parton de frazo al alia parto, de kiu ĝi dependas. Aliaj subjunkcioj estas ke, kvankam, kiel, dum k.a. Ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris […]* En ĉi tiu kazo, kvazaŭ enkondukas parton de frazo, kiu eldiras ion, kio reale ne okazas. Plej ofte oni preferas us-formon de la verbo en tiu frazoparto. Tio tamen ne estas absolute necesa, ĉar la vorto kvazaŭ ja rakontas, ke temas pri nereala komparo.

Eblas legi pri la diversaj uzoj de kvazaŭ en gramatikoj kaj en la malnova PIV. Plej bone eble klarigas ĝin la Interreta PMEG: www.bertilow.com/pmeg/

Sten Johansson

La ekzemploj estas ĉerpitaj el la Fabeloj de Andersen en Zamenhofa traduko.

La Ondo de Esperanto. 2004. №5 (115)


Al la indekso pri Esperantologio kaj interlingvistiko | Al la ĉefa enirpaĝo