Oni ofte plendis, ke PV kaj PIV estas tro okcidentismaj; nun, kunlaborante en la kadro de ReVo (“Reta Vortaro”, vd http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/) mi provas kompensi tiun malekvilibron. Hodiaŭ mi prezentas kelkajn pecojn religiajn.
Alah/oz REL La ununura Dio en islamo.Rim.: La eŭropanoj kutime rigardas tiun vorton kiel nomon propran; tamen laŭ miaj spertoj, la islamanoj mem emas traduki ĝin per la simpla “Dio”. Efektive, la plej evidenta kaj probabla etimo de tiu vorto estas la araba AL-ILAH, t.e. “la dio”. Ĝi estas egale uzata por la malnovtestamenta Eternulo, ankaŭ de la arabaj kristanoj.
buda/o.Rim.: Tiusence “Budao” estas titolo, aŭ rango, iom simile al “Kristo”, kiu en la vulgara uzo aperas kvazaŭ nomo propra. Tamen malsimile ol en kristanismo, budao en budaismo ne estas unika. Tial, simile al “la Profeto” en islamo, oni devus diri “la Budao”.1 En budaismo: homo atinginta la plej altan nivelon de spirita perfekteco.
2 En budaismo: homforma figuro prezentanta la idealon de spirita perfekteco.
3 Speciale: budao Sidarto Gaŭtamo (aŭ “Gotamo”), la fondinto de budaismo (6–5 jc a.K.).
budaismo. FIL REL Filozofio (aŭ, laŭ la kutima opinio, religio) fondita de budao Sidarto Gaŭtamo kaj disvastiĝinta el Hindio en la Orientan Azion (Ĉinio, Koreio, Japanio, Vjetnamio, Siberio ktp).Rim.: Laŭ la kutimoj de Esperanto la asimilita formo por la sanskrita vorto buddha devus esti “budo”; sed tiun formon jam okupis fundamenta vorto, kaj la homonimio estus ĝena en iuj okazoj (imagu ŝercojn pri “telefonbudo” ktp).budaisto, budaano. Homo akceptanta la instruon de budaismo.
Probable Zamenhof rigardis tiun vorton propra nomo, kaj donis al ĝi formon similan al unusilabaj propraj nomoj, kiel “Anna” kaj “Emma”: Buddo (cetere, kiel en la rusa, pola, itala). Proprajn nomojn li rigardis esceptaj periferiaĵoj, kiuj povas esti nur duone asimilitaj, ne tute apartenante al la lingvo.
Tamen la duobla konsonanto ja ĝenis la esperantistojn, kaj la Zamenhofa formo restis la malplej uzata. Anstataŭe, jam sufiĉe frue aperis alia natura formo asimilita: budao, kiu simple konservas la finaĵon a. Tiun formon preferis la esperantistoj de la tradicie budaismaj landoj [1, 2, 3], kaj tiun formon uzas PV.
Tamen la eŭropanoj preferis misanalizi la Latinan transskribon:
bud(dh)a → bu(dd)ha → budha,
Por la hindaj nomoj mi helpis min precipe per la tre bona “Leksikologia Komentario”, kiun J. Régulo Pérez aldonis fine de “Nepalo malfermas la pordon”. Tamen unu punkton mi ne povis akcepti, t.e. la konservadon de h post konsonanto, kio ŝajnas al mi kontraŭa al la kutimoj de nia lingvo … Sola escepto estas la Budho, kiun, post longa hezito, mi preferis al la Zamenhofa Buddo, ĉar en tiuj religiaj alnomoj plej grave estas konservi la internacian aspekton, ĉe kiu la h estas pli frapa ol la duobla d; cetere Zamenhof mem skribis Kristo (kaj ne Ĥristo), Mesio (kaj ne Maŝiaĥ).Ĉi tie enestas pluraj mallogikaĵoj:
Unue, en la ĵusaj ekzemploj ĝuste la internacia formo preferita de Zamenhof ankaŭ pli konformas al la kutimoj de la internacia lingvo ol la etimologia; dum la formo Budho, tute male, aspektas plej barbare el ĉiuj.
Due, tiu barbaraĵo fakte estas malpli fidela al la originalo. En la originala Sanskrita vorto ne estas kombino el [d] kaj [h], sed unuopa sono, tre malsama ol la prononco postulata de la skribo budho, kiu fakte estas nur latinalfabeta surogato, kiel maŝino kompare kun maŝino.
Trie, estas iom naiva imperiismo paroli pri grafika rekoneblo de okcidenta
skribmaniero (cetere, esceptante la italan, polan, hispanan…) kiam temas
pri vorto apartenanta al kultura rondo kiu tian skribon ne uzas.
Kaj super ĉio, la formo Budho estas misgvida: ĝi impresas
kiel ekzakta transskribo de vorto sanskrita (pro la nekutima kombino dh,
kiu normale iĝas simpla d en la vortoj asimilitaj: darmo, bodisatvo
ktp); tial oni devus supozi ke temas pri Budha, hinduisma dio personiganta
Merkuron! — vidu la bildon).
Bedaŭrinde pro la aŭtoritato de PIV kaj la praktiko de la esperantlingvaj redaktoroj ĉion PIV-igi, nun la plej malbona formo Budho estas ankaŭ la plej uzata en Esperantujo.
[Helpe de materialoj de Rubeno Fernandez Asensio kaj Haszpra Ottó]
2Epifani/o. Evangelia epizodo kaj kristana festo al ĝi dediĉita, festata je la 6a de januaro, kiu por plimulto de la kristanaj eklezioj estas la 12a tago post la Kristnasko.Rim.: En la orienta kristana mondo, de Etiopio ĝis Rusio, oni kutimas veni al rivero (Jordano), beni tie la akvon kaj sin bani. Afero simpla en Etiopio, sed kiu necesigas elhakadon de glacitruo en Rusio.
a) En la okcidenta kristanismo temas pri la veno de “saĝuloj el la oriento” [Mt 2], aŭ, laŭ apokrifa tradicio, Tri Reĝoj, kiuj salutis Jesuon kiel Kriston.
b) En la orienta kristanismo temas pri Dia apero en la tri personoj dum la bapto de la Sinjoro [Mt 3:16-17], kiu epizodo malfermas la publikan agadon de Jesuo.
1eklezi/oRim.: Tiu mistika senco estas alternativo al la administracia interpreto de la nocio katolika, identiganta eklezion 1 kun eklezio 2, laŭ la PV-aj difino kaj ekzemplo: “2 KAT La katolika eklezio: la papo estas la estro de l' eklezio”.1 POL REL Religia organizaĵo posedanta dogmaron, kulton kaj hierarkion (ofte kun disdivido en klerikaron kaj laikojn): lamaisma, romkatolika, evangelia eklezio.
2 KRI La tuta kristanaro estanta en mistika unuiĝo kun Dio: la eklezio estas la korpo de Kristo, la fianĉino de Kristo; Kristo estas kapo de la eklezio [Efes 5:23]; la eklezio militanta (sur la tero); la eklezio triumfanta (en la ĉielo); jam komence de la 2a jc s-ta Ignaco de Antioĥio deklaris ke ne gravas la aritmetika plimulto, sed ke “kie estas Kristo, tie estas la katolika eklezio”.
Tiusenca Eklezio iom similas la idealan Esperantujon, kaj la PVa ekzemplo aspektas kiel identigo de Esperantujo kun UEA. Alia provo materiigi Esperantujon en palpeblan strukturon estas la iniciato pri Esperanta Civito.
3 Klerikaro.
ekleziuloz Kleriko.ekleziano Ano de eklezio (kleriko aŭ laiko aŭ monaĥo).
1katolik/a
1 KRI Konforma al la tuto de la kristanismo: ni kredas je unu sankta katolika kaj apostola eklezio.Rim. 1: Tiusence tiu adjektivo aperas en la oficiala nomo de diversaj kristanaj eklezioj: la rusa ortodokse katolika eklezio, ktp. Ekleziologie la vortoj “katolika” 1 kaj “ortodoksa” estas do sinonimoj. Tial oni egalsence povas diri ke la arianismajn imperiestrojn sekvis imperiestroj katolikaj aŭ la arianismajn imperiestrojn sekvis imperiestroj ortodoksaj.
Rim. 2: “Konforma al la tuto” estas interpretata diversmaniere. La romkatolikoj plej ofte aplikas “la tuton” al la kredantaro — kiel kredon ĉiaman, ĉiean, ĉiesan (quod semper, quod ubique, quod ad omnibus creditum est, Vincento de Lerino, 434).
Laŭ la orienta kristanismo “la tuto” aŭ “la universala” ĉi tie koncernas plurajn aspektojn: 1. malloka kaj kuna; 2. doktrine integra, sen deprenoj aŭ aldonoj; 3. universale adaptita al la bezonoj de ĉiaj homoj; 4. morale kaj spirite perfekta (s-ta Cirilo de Jerusalemo, 348).
2 KAT POL Romkatolika.Rim.: La Roma eklezio pretendas esti la katolika eklezio, tial nomi ĝin simple katolika estas tiom malĝentile rilate al la aliaj sampretendaj konfesioj, kiel estas aldoni la limigan rom- rilate al ĝi mem.
katoliko KAT POL Ano de la romkatolika konfesio.Rim.: Historie kaj ekleziologie, ĉi tiu nocio devus esti derivaĵo de la adjektivo “katolika” tamen tio donus derivaĵon katolikulo aŭ simile. La internacia formo “katoliko”, pli konforma al politiko ol al la religio, estas pli forta ol la gramatiko de Esperanto; oni devas do rigardi la adjektivon “katolika” kaj la substantivon “katoliko” sendependaj kaj malkoheraj pruntoj.
katolikismo Romkatolika doktrino, dogmaro.
romkatolika KRI POL Propra al la Roma eklezio, kies estro estas la papo: romkatolika dogmo, kredo, preĝejo, eklezio, pastro.
3laik/o
1 REL Ekleziano kiu ne estas kleriko aŭ monaĥo. Vd. profanulo, ekleziulo, religiulo.
2 Homo, ne havanta apartan kompetentecon; nefakulo, malspertulo: laiko en lingvistiko ofte ne konscias la alilandan devenon de esprimo, kiun li uzas.Rim.: La metaforo implicas ke la klerikoj estas pli kleraj; tio certe malveras en (ekz-e) ortodoksismo, kie la laikoj partoprenas en la ekleziaj aferoj (inklude la konciliojn), profesoras en pastraj altlernejoj ktp; absolute maleblas uzi la rusan “мирянин” por diri “diletanto” oni prefere uzu por tio la vorton profanulo (ankaŭ Zamenhof uzis la “profan”-vortojn por implici nekompetenton). Kp. diletanto.
laika
1 Havanta karakteron de laiko 1: laika lernejo, instruisto.
2 POL (Evitinda) Kontraŭklerikala.Rim.: Evitinda francaĵo. Tiusence devus esti “laikiga” aŭ “laikisma” aŭ simile.
2ortodoks/aRim. 1: La difinoj de PV kaj PIV: “grekrite kristana” estas eraraj. La “grekritaj eklezioj” ene de la romkatolika ne estas “ortodoksaj eklezioj” laŭ sia dogmaro.1 Konforma al la tradicia doktrino: ortodoksaj opinioj, verkistoj; ortodoksa judismo; en tiu ĉi eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan [1].
a) KRI Ortodoksa kaj tial bona, aprobinda: mi emas suspekti, ke la direktoro de “Espero Katolika” … estas ne tre ortodoksa kredulo [2]; En la tridek-tria jaro de l' feliĉa regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis ĝiajn ortodoksajn loĝantojn per fiero kaj feliĉo [3]. Kp. hereza
b) Ortodoksa kaj tial tro dogmema kaj malaprobinda: ortodoksuloj, akceptinte unu fojon por ĉiam ian dogmaron, ne plu interesiĝas pri alternativoj[4]. Kp. liberala, fundamentisma.
2 KRI Rilata al la ortodoksa kristanismo: la rusa ortodoksa eklezio.
ortodoksa kristanismo Formo de orienta kristanismo tradicia ĉe la grekoj, kartveloj, bulgaroj, serboj, rusoj, rumanoj kaj pluraj aliaj nacioj.
Rim. 2: Historie tiu nomformo estas mallongigo de la oficiala “ortodokse katolika” (kristanismo, eklezio).
ortodoksismo Dogmaro kaj la ritoj de la ortodoksa kristanismo.
*pap/o1 KRI En la antikva kaj orientaj eklezioj, honora titolo de la episkopoj de Aleksandrio (nun la estro de la kopta eklezio) kaj de Romo: post la skandalo de la jaro 387-a, imperiestro Teodozo komisiis al la papo de Aleksandrio prepari precizan paskaron[1]; se ili ne konsentos forigi la Filioque, la roma papo kaj lia episkoparo sinkos en plena herezo [2].
2 KAT En la okcidenta kristanismo, la episkopo de Romo, estro de la romkatolika eklezio: esti en Romo kaj ne vidi la papon [3] (preterlasi la plej interesan aferon); en 1073 papo Gregorio la Sepa dekretis ke nur la episkopo de Romo rajtas je tiu titolo.
papisto KRI POL Malafabla sinonimo por “(rom)katoliko”, polemike uzata de oponantoj de la romkatolika eklezio.
kontraŭpapo HIS KAT Papo 2 kiun la oficiala tradicio romkatolika malagnoskas.
patriark/oz1 Prapatro kaj gentestro: kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn [1].
2 KRI En la antikva kaj en la orienta kristanismo, la estro de grava memstara eklezio: la patriarko de Romo (= papo de Romo), la patriarko de Aleksandrio (= papo de Aleksandrio), la patriarkoj de Antioĥio, de Jerusalemo, de Konstantinopolo; do, en la Oriento estis multe da kulturaj lingvoj, multe da urbegoj kristanaj kaj kvar patriarkoj; en la Okcidento estis nur po unu da ili [2]; ja ĉi tie, se oni ne malkonsilus, povus diservi la patriarko de la tuta Ruslando [3].
3 KAT Honortitolo de kelkaj ĉefepiskopoj: patriarko de Venecio, de Lisbono.
4 (f) Respektinda maljuna familiestro.
Aperis en La Ondo de Esperanto. 2001. № 3,4,5 (77,78,79)