Laŭ la difino de PIV, se trakti ĝin serioze, malnova bildo prezentanta persikojn ne estas muta naturo. Tiun lastan (t.e. la realajn fruktojn) oni jam delonge formanĝis.
Tamen apenaŭ la aŭtoroj pripensis tiun difinon serioze; pli probablas, ke ili destinis la terminon por la signifo rekte kontraŭa al la de ili difinita (t.e. por indiki la bildon, ne ties prototipajn aĵojn).
La adjektivo muta estas ŝuldata al la tradicio ĝermana: la nederlanda stilleven (1650), kiun paŭsis la germana Stilleben, la angla still-life. Ĝi respondas al “kvieta, silenta, senmova”; iam ankaŭ al malviva (la angla still-born, malvive naskita).
La dua parto ĝermana normale signifas vivo, tamen ĉi-okaze ĝi respondas al la ĉi-supra difino de naturo; kp la germanan
Lebensgröße = natura grandoSed eblas ke la nederlanda leven signifis ekzistado (Dasein), kio estus iom malpli stranga, sed apenaŭ pli trafa.
La sumo estas amuza duobla oksimoro: oni parolas pri vivo celante objektojn senvivajn; kaj krome, oni celas ne la objektojn mem, sed ilian bildon.
Surbaze de ĉi tiu epiteto CEED2 tradukas still life per senmovaĵo; simile, la terminoj ĉeĥa zátiší kaj la slovaka zátišie proprasence signifas “kvietiĝo, silentiĝo, kvieta loko” (kp la rusan затишье).
La franca nature morte, “malviva naturo”, aperis (1752) kiel raciigo de la sama esence fuŝa esprimmaniero ĝermana. La epiteto iĝis pli trafa; sed la konfuzo inter bildo kaj prototipo konserviĝis kaj eĉ akriĝis.
Multaj lingvoj akceptis tradukprunton el la franca: la pola martwa natura, la itala natura morta.
Pluraj lingvoj adoptis fonetikan transskribon de la termino franca kiel simplan, neanalizeblan vorton unuradikan: la rusa-bulgara натюрморт, la turka natürmort, la litova natiurmortas ktp. Oni eĉ speciale emfazis la francecon per la vokalo ю, ü, iu responda al la franca u, diferencigante ĝin disde la latindevena pruntvorto natura.
Ĉi tiu tria solvo estas la plej racia: ĝi donas la internaciecon de la sonformo, sen difekti la pruntantan lingvon per misa memklarigo. Ja la traduko neniom helpus kompreni: en la lingvoj uzantaj tradukprunton oni komprenas ne danke al la traduko, sed malgraŭ la traduko3. Krome, ruslingve kaj malviva naturo, kaj kvieta vivo (kaj muta naturo) restas libere kombinitaj esprimoj, uzeblaj (kaj uzataj) rektasence.
Tia unubloka prunto povas prezenti avantaĝon eĉ kiam la originala formo estas derivaĵo sencohava. Ekz-e la franca pays·age kaj la germana Land·schaft estas formitaj tute racie, kaj principe ne maleblus ilin paŭsi per land·aĵo; tamen pejzaĝo ja estas pli oportuna kaj pli preciza (ĉar landaĵo povus krome havi multajn aliajn signifojn, kiajn cetere havas Landschaft en la germana4).
Ankaŭ la ĉi-supre menciita traduko per senmovaĵo ilustras danĝeron pri alisenca interpreteblo de la paŭsaĵoj. Per si mem ĝi neniel pensigus ruslingvanon pri pentrarto; sed eventuale ĝi povus pensigi pri недвижимость (= immobilier, nemoveblaĵo, real estate).
La solvo kaloĉaja estas perversa, sed tiu perversaĵo havas sian spriton. El du misterminoj, senmova vivo kaj malviva naturo, li faris hibridon silenta naturo, kiun la ĝermanoj rekonu pro la senmoveco/silento, kaj la latiniduloj pro la naturo. Ambaŭ rekoniloj estas neraciaj kaj fremdaj al la celata signifo, ambaŭ estas pecoj de maltrafa idiomaĵo nacilingva; sed ili funkcias por tiuj en kies menson tia idiomaĵo estas enkonstruita.
Verdire, tiu ĥimero estas iom pli malbona ol la mistermino franca (ĉar malviva estas la sola ĝusta karakterizaĵo, dum silento estas maltrafa).
Kaj supozeble por proksimigi la sonformojn, Kalocsay anstataŭigis la hungaran silenton (kiu jam hungare deviis de la senco ĝermana) per ankoraŭ pli devia muta, kiu tamen sonas tre simile al la franca morta; kp
nature morteNu, la kalemburo perdiĝas en la kutima vortaranĝo “muta naturo”.
naturo muta
Resume, muta naturo probable povas kontentigi tiujn, kiuj serĉas eksteran solvon surbaze de la okcidentaj idiomaĵoj; ĝi estas maltaŭga por tiuj, kiuj serĉas solvon racian kaj oportunan.
Ke muta naturo estas neracia, tio ŝajnas sufiĉe evidenta. Temas nek pri naturo, nek pri muto. Muzikiloj aŭ horloĝoj (kaj precipe vekhorloĝoj) ne estas mutaj, sed povas aperi en la koncernaj bildoj. Akvariaj fiŝoj, testudoj ktp, eĉ mutaj homoj, estas mutaj sed ne pri ili temas.
Koncerne la oportunon, min ĝenus frazo kiel
Sur la muron li pendigis tri mutajn naturojn.Ruslingve “три натюрморта” estas same ordinara, kiel “tri portretoj”; sed “tri mutaj naturoj” sonas por mi groteske.
Kaj ruse, kaj angle facilas trovi (ekz-e per Guglo) centojn da rektasencaj uzoj de “немая природа” aŭ “mute nature”; kompreneble, neniu el ili havas la kaloĉajan signifon. Ekz-e
Advance warning of Katrina's path was wrested from mute Nature by meteorological calculations and satellite imagery.Nenio mirinda, ke multaj vortaroj serĉas alian solvon. Ekz-e la vortaro slovaka-esperanta6 proponas “senvivaĵ-pentraĵo”n. Logike neriproĉebla, tamen iom longa (kvankam pli oportuna ol la duvorta muta naturo; kaj senvivaĵ-pentraĵon oni almenaŭ povas pendigi sur la muron).At least creationists have a written historical document that is said to be the word from the Creator which requires less interpretation than mute nature.
Here the Benjaminian insight into the relationship between mute nature and expression of art assumes a very decisive role.
Tio ĝenerale estas ofta inter la fakaj homsciencistoj — lingvistoj, historiistoj, kuracistoj ktp. Male, la inĝenieroj ŝatas ludi per la propraj rimedoj de la lingvosistemo, krei originalajn solvojn, kaj ĝuste tiajn solvojn plej alte taksi.
Tio memorigas al mi la rakonton pri ŝaho kiu ŝatis poezion. Foje li ricevis gazelon de eminenta poeto; la gazelo ege plaĉis al la ŝaho, tiel ke li ordonis doni al la poeto po unu perlon pro ĉiu nobla rimo tradicia, kaj elbati po unu denton pro ĉiu nova rimo originala. La parnasisma skolo tre similas la poeziaman ŝahon.
Kalocsay serĉis solvon en la materialo ekstera; sed la propra lingvomaterialo de Esperanto disponigas la bezonatajn rimedojn je sia baza nivelo: Esperanto entenas la morfemojn ul kaj aĵ kiuj servas por kontrastigi la personecon kaj objektecon.
Tial la plej evidenta solvo estus diri aĵpentraĵo (kiel oni diras “marpentraĵo” por la franca marine, la angla seascape); aŭ aĵbildo; aŭ eĉ pli simple kaj aŭdace aĵ·aĵo (analogie al pays·age kaj Land·schaft).
Eble tio ŝajnus nesufiĉe preciza; oni povus indiki, ke normale temas ne pri unu aĵo, sed pri arta komponaĵo, pri pluraj aĵoj iel dismetitaj. Ĝuste tiun ideon uzas la suoma vorto asetelma por nomi la koncernan ĝenron pentrartan (jen ekzemplo por la naturistoj: ne ĉiuj lingvoj sklave kopias fuŝajn modelojn!). Oni do povus diri aĵaranĝo (kiel oni diras hararanĝo, floraranĝo ktp).
Esperanto disponigas multajn eblojn al tiuj, kiuj pretas akcepti ĝian povon; la sola problemo estas la elektembaraso: kion oni elektu inter aĵbildo, aĵpentraĵo, aĵaĵo, aĵaranĝo …
Al mi plaĉas aĵpentraĵo: ĝi estas facile komprenebla, ĝi koheras kun samtipa marpentraĵo, ĝi ebligas formi terminon aĵpentristo (simile al portretisto, pejzaĝisto, marpentristo); samkiel portreto (kaj malkiel pejzaĝo) ĝi malkonfuzas la naturon (t.e. la prototipajn aĵojn) disde ties bildo.
Sed naivan esperantiston povas konfuzi duobla uzo de la vortero aĵ, unuafoje kiel plensenca radiko, kaj duafoje kiel sufikso (persone al mi ĝuste tio plaĉas, ĉar tio faras la vorton pli interesa); probable la vorto aĵbildo estas do pli rekomendinda. Cetere, ĝi havas siajn avantaĝojn: pli mallonga; kaj pli ĝenerala (ekz-e eblas paroli pri aĵbildo brodita, fota ktp).
2. P. Benson: Comprehensive English-Esperanto Dictionary. ELNA, 1995.
3. En la franca vortaro de Robert la termino nature morte havas apartan artikolon, sendependan je la artikolo nature (el kiu ĝi tamen estas referencita). Tamen PIV imitas la filologie malpli kleran vortaron Petit Larousse, kiu traktas nature morte sub nature.
4. La precizema rusa lingvo ĉerpis el ambaŭ fontoj kaj specialigis la sencojn de la pruntaĵoj: la pentrarta termino estas la francdevena пейзаж, dum la germandevena ландшафт priskribas la geografian aŭ orografian realaĵon. Stepo, tundro, dezerto, tajgo; montaro, ebenaĵo ktp estas specoj de ландшафт; la diferenco estas kiel inter portreto kaj antropologia tipo.
5. Tamen tia misanalizebla radiko jam ĉeestas en la Fundamento: procento estas eĉ misprezentita kiel derivaĵo de cent, kiel pro·cent·o.
6. Št. R. Seemann: Esperanta-slovaka kaj slovaka-esperanta vortaro. Bratislavo, 1970.
La Ondo de Esperanto. 2010. №11 (193)