Aleksandro Gofen (Usono)
Tamen ŝajnas al mi ke nuntempe ĝi jam eksmodiĝis, kaj ke en la viva Esperanto ĝi neniam estis tre grava. Eble PIV estis la kulmino de tiu tendenco; sed nun, post la morto de Kalocsay kaj Waringhien, mi ĉiam pli ofte vidas malakcepton de la balastismo — ekz-e mi menciu la unuaniman malaprobon de la Suplemento al PIV (kvankam la epigonoj ja restas, kaj estas relative pli multenombraj inter la gazetistoj kaj eldonistoj ol en la publiko).
Kompreneble la bezono pri novaj vortoj ĉiam ekzistas, kaj ĉiam restos aktuala la dilemo: “Ĉu internaciismo aŭ purismo?”; iom da internaciismo estas nepre bezonata, sed la demando estas, kiom do, kaj ĉu necesas internacia sinonimo por nocioj trafe esprimeblaj per la bazaj rimedoj de Esperanto.
§1. La vortoj de Esperanto havas “tre larĝan kaj sufiĉe malprecizan signifon … sufiĉas malfermi dulingvan vortaron por konstati, kiagrade la naciaj lingvoj estas pli precizaj ol la internacia. La sola pinto signifas france pointe, bout, sommet, cime, faîte ktp”.
§2. “La tro ofta uzado de vortoj formitaj per la kontraŭecaj prefiksoj mal, ne aŭ sen. Tio ĉi malutilas en poezio, ne ĉar ili ne estas sufiĉe elvokantaj, sed ĉar ili estas elvokantaj kontraŭsence … Tradukante poemon de Longfellow, kiu priskribas grizan vintran tagon, Grabowski skribis:
La tago malvarma, malgaja, sensuna …
verso taŭga por doni la impreson de sunplena somertago, ĉar tian bildon la tri mal aŭ sen neas ja intelekte, sed ne malaperigas el la sens-imago”.
§3. la planlingvo entenu ĉiujn internaciajn vortojn;
§4. la vortformaĵoj kune formu koheran derivsistemon;
§5. ĉiuj vortformaĵoj troviĝu almenaŭ en kelkaj naciaj lingvoj.
Kaj J. Werner konkludas [JW, p.23]:
§6. En ĉiu lingvo la internaciaj terminoj signifas pliriĉigon de esprimebloj, tial eliminado de internaciaj vortoj el kiu ajn lingvo estas esprimo de mallarĝanima lingva purismo. Krome, Esperanto estas internacia lingvo, ties esenca parto estas ĝuste la internaciismoj, preskaŭ la tuta lingvo estis kreita per elpruntoj kaj estus absurde aserti, ke tiu evolua proceso en Esperanto jam finiĝis. La transprenado de vortoj el fremdaj lingvoj daŭras kaj internaciigo de la faka lingvotavolo, el la antikvaj lingvoj greka kaj latina kaj ankaŭ el la vivantaj, estas esprimo de Eŭropa kaj monda kultura komuneco, kiu faciligas peradon de informoj el unu lingvo en la ceterajn.
Krome [JW, p.30],
§7. Lastatempe oni “notas, ke la nemotivitajn terminojn ne akompanas danĝero de malĝusta motivado aŭ de erara interpreto … Internaciaj formoj en la internacia lingvo estas memkompreneblaj. Fakuloj jam spertis, ke internaciaj terminoj estas pli stabilaj, kvankam nemotivitaj, resp. netravideblaj por la plejparto de uzantoj.”
Resume, la avantaĝoj de internaciaj terminoj estas ke ili [JW, p.30]
§8. proksimigas, semantike interkomunikigas terminologiajn sistemojn;
§9. estas signife pli precizaj, plejparte unusignifaj. La bazoj de grek- kaj latin-devenaj internaciaj terminoj funkcias sole kiel derivaĵoj, kiuj havas precize difinitajn signifojn. Male la bazoj de hejmaj terminoj aperas ankaŭ kiel nomoj signife malpli klaraj, semantike ŝovitaj kaj ofte eĉ idiome ŝanĝitaj,
§10. estas ofte koncizaj (bito — duuma cifero),
§11. estas ofte produktivaj (okbito),
§12. faciligas terminan unuvortigon (bito),
§13. ebligas distancigi fakan vortaron disde la komuna lingvotavolo, kio estas postulata precipe en teoriaj fakoj,
§14. estas semantike pli stabilaj,
§15. faciligas peradon de informoj inter unuopaj lingvoj, subtenas internacian kunlaboron,
§16. internaciigo de terminaroj estas esprimo de Eŭropa kaj monda internacieco.
La “latinida internacieco” (§§3-6) difinas kriterion laŭ kiu oni preferu la anglan kiel lingvon internacian (aŭ francan, aŭ hispanan, aŭ italan). La sola problemo estas la postulo de §4 pri kohero, ĉar oni ne povas kombini “ĉiujn latinaĵojn” kohere: la materialo jam dekomence estas malkohera. La ceterajn postulojn la angla jam plenumas plej proksime, ĝi jam delonge funkcias en tiu niĉo, kaj estas enigmo, kion serĉas en Esperantujo la homoj kun tiaj preferoj.
Mi jam scipovas kaj fakte uzas la anglan, tamen mia idealo estas alia: min interesas lingvo pli eleganta, logika kaj sekve pli libera ol la naciaj. Mi preferas liberan konstruemon ol parkeradon. Bedaŭrinde, ne tion preferis la aŭtoroj de PIV, kiuj ĉiel katenis kaj banaligis Esperanton por fari ĝin same embarasa kiel la lingvoj etnaj.
Ekzemple, evidenta vorto por nomi grupon da steloj en la ĉielo estas ‘stelaro’, kaj por grupo da insuloj en oceano, ‘insularo’, kaj por grupo da montoj sur la tero, ‘montaro’. Ĝuste tiel formitajn vortojn ni trovas, ekz-e, en la turka kaj germana; Zamenhof (kaj PV) plej ofte uzis ‘stelaro’n, iam ‘stelfiguro’n (Jesaja 13:10; markita kiel Zamenhofa en PV, tiu vorto perdis la markon pri zamenhofeco en PIV). Ambaŭ formoj estas bonaj: ‘stelaro’ estas memtrudiĝanta, ‘stelfiguro’ estas mirinde trafa kaj poezia. Sed la aŭtoroj de PIV estis plie profesoroj ol poetoj; bezonatajn vortojn ili serĉis ne en la lingvo mem, sed en la franca; ie (kie?) ili trovis formon pli malbonan: ‘konstelacio’, kaj ĝuste ĝin elektis kiel ĉefan, interalie por la uzo en la difinoj (vd ‘zodiako’ ktp).
La vorto ‘konstelacio’ estas je unu litero kaj je unu silabo pli longa ol ‘stelfiguro’ (sen paroli pri ‘stelaro’ kontraŭekzemplo por §10); ĝi estas nemotivita, do aparte lernenda por la rusoj, turkoj, germanoj1; ĝi finiĝas je -acio, pri kies malbelo plendis multaj poetoj. Resume ĝi havas ĉiujn malavantaĝojn — sed ĝi ja estas latinida!
Por ‘insularo’ la naturismanoj, kompreneble, preferas ‘arkipelago’n. Alia vorto nemotivita, sed ja greka! Kvankam malgraŭ la falsa aserto pri unusignifeco de la internaciaĵoj (§9), ĝi estas dusignifa (insularo; la Egea maro).
La argumento kontraŭ mal- (§2) estas samtiom efekta kiom falsa. Ĉar por mi, samkiel por multaj esperantistoj, ĝi estas en evidenta konflikto kun mia reala percepto de la koncerna verso.
Fakto estas, ke mi eble tridekfoje relegis la koncernan verson, diversepoke, kaj ke neniam prezentiĝis al mi impreso de sunplena somertago. Mi kunvibras kun poeto priskribanta tagon vintran, nuban, funebrecan, sen-akrecan ĝis plena grizo. Kaj mi min demandas, kiel ion alian eblas percepti. Mia toleremo, naskanta la hipotezon, ke eble Waringhien estas nek malhonesta kun si, nek homo sen lingvosento pri esperanto, rezultas el konscia peno: mi devas streĉi miajn pensofortojn por trafi tian ideon, ĉar ĝi estas absolute kontraŭnatura al mi [CP, p.77].En la lingvo samkiel en ĉia alia afero (stirado de aŭtomobilo aŭ avio, danco, naĝo) la homa menso “faldas” rutine ripetiĝantajn aferojn, kaj operacias per ili kiel per simplaj tutoj (faldaĵoj); laŭbezone oni povas analizi tian faldaĵon (ekz-e por instrui la rutinon al alia persono), sed normale malfaldo ne okazas; se tamen oni ĝin bezonas, tio ofte postulas ian specialan atentostreĉon2. Tion bone ilustras la anekdoto pri naturismano kiu demandis, “kial en Esperanto oni ne povas esprimi la nocion malfeliĉa per simpla vorto, kiel en la angla (aŭ franca, germana)?” — evidente la ulo, tute nature, perceptis unhappy (resp. malheureux, unglücklich) kiel ion simplan, sed ial nenature rezistis al tia rutinigo en Esperanto.
Respondante al simila protesto de Faulhaber, en la reviziita eldono [KWB, p.11] Waringhien insistis pri sia stranga aserto (por mi frape malvera) kaj klarigis: “poezio estas ia tute alia speco de parolo; … la verso dismembrigas la vortojn, reliefigante la radikojn kaj ombrumante la gramatikajn ilojn”. Se tio estus vera, la francaj poetoj ne povus uzi la vortojn ‘malheureux’ aŭ ‘infini’ aŭ ‘immobile’ aŭ ‘inhumain’ sen pensigi pri io feliĉa, limigita, moviĝema kaj bonkora.
Jen estas kelkaj frazoj el la ĉi-supra parto de mia artikolo, en kiuj mi provis anstataŭigi la mal-vortojn per simplaj radikvortoj “poeziaj”:
1) La tendenco estas tre malnova.
2) La tendenco estas tre olda.
1) Sufiĉas malfermi dulingvan vortaron.
2) Sufiĉas aperti dulingvan vortaron.
1) Tio ĉi malutilas en poezio.
2) Tio ĉi nocas en poezio.
1) La argumento estas mirinde malforta.
2) La argumento estas mirinde febla.
Laŭ mia persona lingvosento la normalaj, pli hejmaj kaj klaraj estas la unuaj frazoj; la duaj atestas pri nesufiĉa lingvoposedo kaj impresas barbare.
Simile, por la du sencoj de la naturisma ‘povra’ (1: malriĉa; 2: kompatinda, laŭ [W57]) la uzbeka kaj la turka havas apartajn vortojn, el kiuj neniu konfuzas la du sencojn. Kial do tiu malsimetrio en la lingvofuŝado? Supozeble tial, ke la francaj lernejanoj, kvankam malpli konsekvence ol la turkoj, tamen ja distingas inter ancien (malnova) kaj vieŭ (maljuna). Sed ke konfuzi ‘kompatinda’ kaj ‘malriĉa’ estas tute simila malkleraĵo, tion la francaj lernejanoj ne lernas (ĉar en la franca mankas aparta vorto por ‘kompatinda’), kaj meme ne ĉiuj tion komprenas.
Alia ekzemplo. Multaj lingvoj, samkiel Esperanto, pruntis el la franca la vorton ‘seanco’. Tamen ili pruntis ĝin diversmaniere. Plejparte ili pruntis ĝin por la speciala signifo kiun mi tiel difinas:
Seninterrompa tempodaŭro dediĉita al difinita laboro, proceduro, spektado aŭ alia okupo, precipe kun fakulo aŭ aparato: fari portreton en tri seancoj; seanco de masaĝo, ultrasono, hipnoto, psiĥanalizo; spiritisma seanco kun mediumo; la paciento jam havis dek seancojn de radioterapio.Neniu lingvo de mi konata pruntis la sencon ĉefan por la franca vorto: ‘kunsido, kunveno’, ĉar por tiu ĉi senco ĉiu lingvo havas siajn hejmajn vortojn. Tial ĝuste tiu senco, ĉefa por la franca, estas tute ne internacia (kvankam PIV listigas ĝin unue), kaj absolute nekonata al (ekz-e) la rusoj. Aŭdante ke “la deputitoj iris al sia seanco” ruso probable supozus ian mokon (kvazaŭ oni komparus parlamentan kunsidon kun spiritisma seanco), kion la franca esperantisto eble tute ne celis.
La rusaj lernejanoj zorge distingas inter ‘kontinento’ kaj ‘mondoparto’. ‘Kontinento’, laŭ sia etimologio (de la Latina terra continens, kontinua tero), estas uzata kontraste al la insuloj: ekz-e Eŭrazio, la Amerikoj, Aŭstralio estas kontinentoj. ‘Mondoparto’ estas geografia regiono kiu inkludas la apudajn insulojn: Eŭropo, Azio, Oceanio estas mondopartoj.
Ambaŭ nocioj estas utilaj: la hunoj trairis la tutan Eŭrazion, de Ĉinio ĝis Gaŭlio, ĉar ili iris sur “la kontinua tero”; multajn apartaĵojn de sia historio Britio aŭ Japanio aŭ Tajvano ŝuldas al sia insula, eksterkontinenta situo; kaj aliflanke, politike kaj civilize ili sendube apartenas al siaj mondopartoj.
Tamen ial paradokse, la anglalingvanoj, por kiuj ambaŭ nocioj devus esti plej aktualaj, ial konfuzas ilin, kaj diras ke Eŭropo estas kontinento.
Konsideru ekz-e la vorton ‘adresato’, kiu aperas jam en la unua libro de d-ro Esperanto. Laŭ la plej kutima modelo “adresi leteron al iu”, necesus konkludi ke ‘adresato’ estas la letero; sed Zamenhof evidente celis alian sencon, “tiu al kiu la letero estas adresita” (atentu ke adjektive oni senhezite asocias ‘adresita’ kun ‘letero’); pli ĝuste, kvankam iom plumpe, oni povus diri ‘aladresito’ (kp ‘alparolato’)4. Evidente, la internacian vorton ‘adresato’ rigore oni devus klasi aparta radiko.
Simile, oni pruntis la verbon ‘varii’ (ekz-e “variablo varias inter 0 kaj 1”) — kaj la vorton ‘varianto’, kiun oni prave rigardas aparta radiko (kvankam parenca, kaj eblus legitimi tiun parencecon ŝanĝante la internacian misformon al ‘variaĵo’).
La lingvoj latinidaj havas vortojn tre similajn al niaj ‘morti’, ‘morto’, sed la vorton ‘morta’ la internaciistoj konfuzas kun ‘malviva’ (“Lia filo mortis kaj estas nun malviva” — la Fundamenta ekzercaro, §31), ĉar ĝi proksimas al la latinida ‘mort’. La internaciistoj ne povas akcepti ke Esperanto estas alia lingvo ol la franca aŭ hispana, kaj ke ĝiaj mal- kaj morta havu alian sencon ol en la lingvoj latinidaj. Rezulte, se franclingvano diras “lia morta malamiko”, mi ne scias ĉu temas pri ‘son mortel ennemi’, ‘his mortal foe’ (laŭ la Esperanta gramatiko) — aŭ pri ‘son ennemi mort’, ‘the dead enemy’ (laŭ la latinida fetiĉismo).
Simile oni pruntis la internacian adjektivon ‘korekta’ kaj la internacian verbon ‘korekti’ la adjektivon ‘falsa’ kaj la verbon ‘falsi’ ktp ktp. El la rigore gramatika vidpunkto iliaj radikoj estas homonimoj, kaj se anstataŭ ‘korekti’ estus prenita ‘korekcii’, neniu pretendus ke ‘korekcia ago’ signifas ‘senerara ago’. Tamen niaj vortaroj misprezentas tiujn homonimojn samradikaj vortoj, kaj niaj gramatikistoj kreas fantaziajn teoriojn por pravigi derivadon de ‘korekta’ el ‘korekti’. Maldetale, ili simple permesas ke adjektivigo de verbo havu ian ajn, eĉ plej kaprican kaj malproksiman rilaton al la verba radiko, malgraŭ la evidenta fakto ke pli ofte la rilato ja estas regula kaj prognozebla.
Tiaj teorioj endanĝerigas la lingvon, ĉar iuj aŭtoroj vidas en ili sankcion por importi en Esperanton malregulaĵojn de etnolingvoj, kaj la publiko ne scias kiel defendi sian lingvan instinkton antaŭ la gramatikaj aŭtoritatoj.
Ekz-e la angla lingvo ial konfuzas en la verbo to wake la sencojn ‘veki’ kaj ‘maldormi’5, esti vekita’. Tial iuj pretendas ke ankaŭ la Esperanta vorto ‘veka’ povas signifi ‘maldorma, vekita’. Mi forte protestas: por mi ‘veka’ similas al ‘vekanta’, samkiel ‘naska’ similas al ‘naskanta’ (kp ‘interesveka’ = ‘interesnaska’). Aserti ke ‘veka’ povas signifi ‘vekita, maldorma’ estas kiel aserti ke ‘naska’ povas signifi ‘naskita, viva’.
En la frua periodo de Esperanto la ĉefa lingvo internacia estis la franca. Kaj en tiu periodo oni ankoraŭ ne kuraĝis plene uzi la propre Esperantajn lingvorimedojn. Tial ‘universala kongreso’ sklave imitas sian francan (do, tiutempe “la internacian”) modelon, kvankam ja eblus diri ‘tutmonda kongreso’ (ke la celata senco estis ĝuste tiu, atestas la tradiciaj tradukoj angla, rusa, germana), aŭ ‘universa kongreso’. Laŭ mia lingvosento, la francmaniera uzo de ‘universala’ por ‘tutmonda’ jam delonge arkaikiĝis. La kunmetita vorto ‘tutmonda’ evidente estus pli trafa, konvena — kaj pli simpla por la esperantista menso ol la eksmoda eksinternaciaĵo. (Ĝi ankaŭ estas pli mallonga.)
Dum la Praga “universala” kongreso la burokratoj kaj ĵurnalistoj senĉese ripetadis kliŝojn pri “la ĉeĥa metropolo”. Plurajn el ili surprizis mia atentigo ke Zamenhof uzis tiun “internaciaĵon” en la senco ‘origina lando rilate al siaj kolonioj’, kaj ke liaj ‘metropolaj francoj’ ne nepre estis parizanoj. Post 1960, post la disfalo de la kolonia sistemo, tiu senco efektive malaktualiĝis; sed mi konstatas ke kaj ‘ĉefurbo’, kaj ‘tutmonda’ restas pli stabilaj, klaraj kaj precizaj ol la “nemotivitaj internaciaĵoj” (§7).
Alian evoluon prezentas la radiko ‘komplik’. Adjektivigo estas malfacila en la lingvoj franca kaj angla, kaj ofte realiĝas en formo de participo. Imitante “la grandajn kulturlingvojn”, la unuaj esperantistoj (kaj inter ili Zamenhof mem) uzis la participon ‘komplikita’, kiam sufiĉus diri ‘malsimpla’. La pasivo ‘komplikita’ neprigas ke ‘komplik’ estu radiko transitive verba; tia ĝi restas en la vortaro. Tamen la tendenco asimila kaj simpliga igis la esperantistojn preferi la rektan adjektivigon: ‘komplika afero’, kaj nun mi (kaj tre multaj esperantistoj) perceptas ‘komplik’ kiel radikon adjektivan. Sekve en neredaktita parolo mi pli ofte ol ‘kompliki’ vidas kaj aŭdas la formon ‘komplikigi’ en la senco ‘malsimpligi’ aŭ ‘malfaciligi’. Resume, ni nun havas du homonimajn radikojn ‘komplik’: unu, arkaikiĝanta, estas la malnova verba; kaj la alia, speciale Esperanta, pure adjektiva.
Ĉu necesas diri ke ambaŭ estas malutila balasto, ke la vortoj ‘malsimpla’ kaj ‘malfacila’ estas pli precizaj kaj klaraj, ke ili neniam erarigas?
La ĵusa ekzemplo montras kiom dezirinda estas zorga kribrado de la baza vortaro. La internaciaĵo ‘simpla’ estas tre bonkvalita: ĝi estas tre klara kaj taŭga por senproblema derivado. La internaciaĵo ‘komplik’ estas malbona (ĝi konfuzas la sencojn ‘malfacil’, ‘malsimpl’ kaj krome ‘malfacilig’, ‘malsimplig’). Krome, ĝi estas superflua. Tio malfaciligas Esperanton por la lernantoj en kies lingvo la radiko ‘komplik’ malestas (ekz-e por la rusoj).
Simile ‘olda’ estas miskvalita kompare kun ‘nova’ kaj ‘juna’, ĉar ĝi estas konfuza.
§3. la planlingvo entenu ĉiujn internaciajn vortojn.Kial oni ŝveligu la lingvon per vortoj sen atenti, ĉu ili estas bezonataj? Tio evidente ĝin malfaciligos por nelatinidlingvanoj; kaj la “larĝanima akceptemo” (§6) de la “Eŭropaj internaciaĵoj” (§16) pensigas min pri ĉiovora rubujo imperiisma, kiu sen sistemo aŭ asimilado englutas ĉion ajn. Fojfoje en la rubujo troviĝas perloj, sed pli multas objektoj tute senvaloraj, senutilaj aŭ malutilaj. Cetere, la postulo nenion diras pri tio, kiun sencon oni atribuu al la internaciaĵoj.
Kaj tamen, tiu absurdaĵo ja tre similas la faman 15-an regulon! Ion similan al tiu regulo entenis ĉiuj lingvoprojektoj de antaŭ cent jaroj. Oni ne povis tuj havigi sufiĉe plenan vortaron; per tia deklaro oni iel-tiel ŝtopis la truon. Tamen Esperanto jam delonge ne plu estas lingvoprojekto; la “vortojn fremdajn” ĝi bezonas proksimume samtiom, kiom la etnaj lingvoj, kaj tiuj ne akceptas ĉion ajn: oni elektas ion konvenan por la koncerna lingvo.
Iuj opinias, ke kiu scias pli multe da vortoj, tiu estas pli klera, pli erudicia, pli inteligenta. Ili konfuzas vortojn kaj nociojn. Mi pli respektas homon kiu parolas simple kaj klare ol ĉarlatanon kiu nepre bezonas ion tre terminecan (ekz-e ‘odontalgio’ anstataŭ simpla ‘dentodoloro’) aŭ speciale poezian (‘primavero’ ktp). Mi opinias pli inteligenta kaj klera homon kiu kapablas komputi logaritmon de ajna nombro ol tiun kiu parkerigis la tutan logaritmotabelon el matematika manlibro. Tamen ekzistas homoj kiuj pli alte taksas la parkerulojn.
Aliflanke, kiam por iu afero mankas nomo, oni ne hezitu ĝin enkonduki, sendepende tion, ĉi ĝi estas greka-Latina aŭ ne. Esperanto superas la etnajn lingvojn per siaj vortoj ‘Usono’, ‘usonaĵo’ ktp, por kiuj “la naturaj lingvoj” havas nur ĉirkaŭfrazojn.
Fine, mi citu kaj komentu el La evoluo de nia poezia lingvo de K.Kalocsay [LSF, p.50]:
La esperantistojn oni povas dividi en du grupojn, la propagandistojn kaj literaturistojn.Tuj rimarkindas, ke siajn kontraŭulojn Kalocsay nomas, iom desupre, “propagandistoj”, rezervante por sia partio pli honoran titolon “literaturistoj”.
La propagandisto volas facilan Esperanton, kiun li povus verŝi rapide, per tute eta funelo, en la kapon de ĉiu homo. Li estus feliĉa, se la lingvo konsistus el ducent vortoj, se oni povus skribi sur poŝtkarton la tutan gramatikon …Ial Kalocsay ne atentas ke simpla kaj logika lingvo estas bona ankaŭ por la “propagandisto” mem. La “tute eta funelo” estas iom tro facila karikaturo, kiu tuj pensigas pri granda martelo por enkapigi la literaturistan balaston. Probable intenca estas la malhonesta konfuzo inter radikoj kaj vortoj: ni jam vidis, ke per derivado Esperanto ebligas produkti pli precize nuancitajn vortojn ol la Parnasaj. Cetere, la simpleco certe estas granda valoro praktika kaj estetika: Small is beautiful.
La literaturisto volas riĉan lingvon, volas havi apartan vorton por ĉiu vorto de sia nacia lingvo, apartan vorton por ĉiu nuanco, laŭeble radikvorton …Jen la esenco de Parnasismo: ne temas pri asimilo de Esperanta lingvosistemo, per kies propraj rimedoj aŭtenta artisto kreu verkojn siajn aŭ rekreu verkon tradukatan; ne, la “literaturisto” restas en la sistemo de nacia lingvo, kopiante ties ĉiujn kapricojn kaj difektojn (‘olda’, ‘povra’), kiujn, por pli imponi, li nomas “nuancoj”.
La Parnasa “literaturisto” povas multe verki en Esperanto, kaj tamen resti surda kaj fremda al ĝia spirito: plu analizi mal- kiel la komencantoj, konfuzi ‘morta’ kaj ‘malviva’ (ĉar li perceptas ilin kiel la francajn ‘mal’ kaj ‘mort’) — kaj ĉe tio kun aplombo de duonklerulo postuli pli da nuancoj. Se tamen oni sukcesas komprenigi al la “literaturisto” la diferencon, li certe malakceptas la simplan Zamenhofan ‘malviva’, sed preferas enkonduki ian ‘mortala’ por la franca ‘mortel’, kaj resti kun kontraŭsistema (sed latinida) ‘morta’ por ‘mort’ (t.e. ‘malviva’).
Tiun vortan fetiĉismon la parnasistoj nomas “klero”. Ne temas pri krea verkado, temas pri transskribo: ‘constellation’ iĝas ‘konstelacio’, ‘appendix I’ iĝas ‘apendico I’, ‘awake’ iĝas ‘veka’.
Iuj nomas tion “larĝanima internacieco”; mi dirus, “Eŭropa paroĥismo”.
Kontraŭekzemple al §9, ni vidas “latinidan internaciaĵon” kiu en iuj lingvoj malestas (ekz-e en la rusa), havas tute malsamajn sencojn en iuj aliaj lingvoj (ekz-e la germana kaj la franca) aŭ konfuzas ĉiujn sencojn (ekz-e la anglalingva ‘constellation’). Ĉiel ajn, ‘konstelacio’ estas falsa amiko kiu kreas miskomprenon (kaj se mia hipotezo estas vera, la PIV-a difino estas ekzemplo pri tia miskompreno; atentindas ke en la koncerna artikolo mankas ekzemplo pri la pretendata uzo Zamenhofa).
CP Piron C. La bona lingvo. Vieno/Budapeŝto, 1989.
FR Ganchina K. Dictionnaire français-russe. Moskvo, 1971 (51000 vortoj).
JW Werner J. Terminologia kurso. Rudnice nad Labem, 1986.
KWB Kalocsay K., Waringhien G., Bernard R. Parnasa gvidlibro. Pisa/Madrido, 1984 (3a eldono, reviziita kaj kompletigita de G.Waringhien).
LSF Kalocsay K. Lingvo Stilo Formo. Budapest, 1931.
W57 Waringhien G. Grand dictionnaire espéranto-français. Parizo, 1957.
(La Ondo de Esperanto. 2000. № 8-9, 10.)