Literatura konkurso Liro-98

Urala Esperantista Societo kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto okazigis tradician belartan konkurson Liro-98. La konkurso denove estis internacia pro anoncoj en esperantista gazetaro.

La tripersona komisiono (Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Viktor Kudrjavcev) ricevis 31 konkursaĵojn el 6 landoj: Albanio, Germanio, Italio, Jugoslavio, Pollando kaj Ruslando. La komisiono decidis pri la laŭreatoj kaj laŭde menciis la plej sukcesajn el la nepremiitaj konkursaĵoj.

Originala prozo
Laŭreato: Zofia Mirska (Pollando) pro Aŭtuna ripozo
Laŭda mencio: Valentin Melnikov (Ruslando) pro Virina sorto

Originala poezio
Laŭreato: Klara Ilutoviĉ (Ruslando) pro Ĉu la sun' rapidas…
Laŭda mencio: Tomislav Mitroviĉ (Jugoslavio) pro ciklo da poemoj.

Traduka prozo el la rusa lingvo: novelo de Anton Ĉeĥov Ivaĉjo
Laŭreato: Valentin Melnikov (Ruslando)
Laŭdaj mencioj: Henryk Wencel (Germanio) kaj Aleksandr Uljanov (Ruslando)

Traduka poezio el la rusa lingvo: poemoj de Valerij Brjusov
Laŭreato: Gennadij Turkov (Ruslando) pro Al juna poeto

Eseo Se mi estus prezidanto de UEA…: la konkurso ne okazis.

Karikaturo: la konkurso ne okazis.

Ĉiu laŭreato ricevis diplomon de UES kaj ekzempleron de La ĉashundo de la Baskerviloj de Conan Doyle. La organizantoj rajtas ĝis 31 dec 2000 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, se ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 31 dec 1998.

Dankon pro la partopreno!

Juĝkomisiono
Indekso de Liro