Vinjeto LiroLa lasta Liro de l' jarmilo

Je la Tago de Zamenhof en Jekaterinburg (17 dec 2000) estis anoncita la rezulto de la tradicia literatura konkurso Liro-2000, kunorganizita de Urala Esperantista Societo kaj La Ondo de Esperanto.

La kvarpersona juĝkomisiono (Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov, Viktor Kudrjavcev kaj Valentin Melnikov) ricevis 42 konkursaĵojn de 20 personoj el 11 landoj — Belarusio, Ĉeĥio, Finnlando, Hungario, Italio, Jugoslavio, Kroatio, Ruslando, Urugvajo, Ukrainio, Usono. La geografia reprezento estas la plej granda en la historio de Liroj.

La rezulto de Liro-2000

1. Originala prozo

Laŭreato: Zora Heide (Kroatio) pro La reveno
Laŭdaj mencioj: Grigori Arosev (Ruslando) pro Nerekonebla; Zecchin Armando (Italio) pro Komerca reprezentanto.

2. Originala poezio

Laŭreato: Grigori Arosev (Ruslando) pro Cindra soneto, Interparolo kun subkonscio, kaj Viro de mia revo de mia viv'.
Laŭdaj mencioj:Helena Melnikova (Ruslando) pro Eks-promte, Mi dum tuta nokt' hodiaŭ solas… kaj La penso; Klara Ilutoviĉ (Ruslando) pro Kun kaj sen kaj Du aŭtunaj tagoj; Ludmila Orajevskaja (Ukrainio) pro Mezo de somero.

3. Traduka prozo (Anton Ĉeĥov. Сапоги)

Laŭreato: Miĥail Maĥnaĉ (Ruslando)
Laŭdaj mencioj: Aleksandr Uljanov (Ruslando); Jozefo Horváth (Hungario).

4. Traduka poezio (Sergej Jesenin. Устал я жить в родном краю…)

Laŭreato: Aleksandr Uljanov (Ruslando)

Ĉiu laŭreato ricevis diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2002 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, se ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb 2001.

Dankon pro la partopreno!
Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2000
Al la indekso de Liro