Literatura konkurso Liro-2017

Liro

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Same kiel en la du lastaj jaroj, ankaŭ en 2017 la konkurso havos nur tradukajn branĉojn.

Por Liro-2017 estas proponataj du tradukendaj verkoj:

1. Traduko el la angla: To the Man on the Trail – novelo de Jack London;

2. Traduko el la rusa: Obruĉ – novelo de Fjodor Sologub.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Sendu kvar tajpitajn aŭ komputile kompostitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). Oni povas sendi la tekstojn rete (slipoj estu sendataj en apartaj mesaĝoj), al la retadreso sezonoj@yahoo.com.

La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 31a de decembro 2017.

La laŭreatoj (unu en ĉiu branĉo) ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizantoj ĝis la 1a de januaro 2021 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la premiitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizantoj en okazo de libroforma eldono. La plej bona traduko de la novelo de Jack London aperos en la antologio de anglalingva literaturo, eldonota de Sezonoj.

Bonŝancon!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2017