Ĉi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Esperanto-rusa vortaro: la tria eldono!

Estas denove havebla la vortaro, unue eldonita de Ruslanda Esperantisto komence de 1997. La vortaro, kompilita de Aleksander Korĵenkov, entenas ĉirkaŭ 2 mil vortojn. Ĝi celas kursanojn, kursfinintojn kaj ĉiujn, kiuj intencas lerni Esperanton. Autune 1998 sekvis la dua eldono, kiu same rapide elĉerpiĝis.

La bazo de la vortaro estas 706 radikoj de la unuaj kvin oftec-grupoj de la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto, al kiuj estas aldonita la leksika materialo de la elementa kurso de la Urala Esperantista Societo. Krome, la vortaro enhavas iom da vortoj, lastatempe vaste ekuzitaj en la parolo, literaturo kaj en la gazetaro.

La vendoprezo de la 32-paĝa vortaro (kun trikolora kovrilo kaj bona preso) estas nur 7 rubloj. La mendojn sendu rete al la adreso sezonoj@mail.ru. Vi pagos post la ricevo de nia fakturo, kiu enhavos ankaŭ la sendokoston.

Ni ofertas rabaton por mendo de kelkaj ekzempleroj:

4-10 ekzempleroj 10%
11-20 ekz. 20%
pli ol 20 ekz. 30%

Novaĵoj