Jurgen

Nova traduko de William Auld

En aprilo 2001 Sezonoj (Ruslando) eldonis en Esperanto la romanon Jurgen de J.B.Cabell.

Jene prezentas la libron la tradukinto, William Auld:

Usona aŭtoro James Branch Cabell (1879–1958) publikigis pli ol kvindek romanojn, el kiuj plimultaj estas fantaziecaj. Lia oka libro estis Jurgen (1919), kaj jam dum pli ol duonjarcento ĝi restas unu el miaj plej ŝatataj legaĵoj, kies sorĉo neniam paliĝas. La romano pasas en sentempeca mezepoko de la imagita lando Poictesme.

La heroo, Jurgen, estas kvardekjara lombardisto, iama poeto, kiu regajnas sian perditan junecon, retenante tamen la saĝon kaj sperton de sia matura aĝo. Serĉante sian forsorĉitan edzinon, Jurgen travojaĝas konatajn fantaziajn kaj legendajn teritoriojn, inkluzive de la kristanaj infero kaj paradizo, prosperante ĉe belaj virinoj (ekzemple, Helena de Trojo) kaj ĉiam plialtiĝante range, ĝis fine li renkontas la ĉiel-potencan Koŝĉej (kiu “faris ĉiujn aferojn tiaj, kiaj ili estas”) kaj petas, kun interesaj sekvoj, redonon de la edzino.

John Francis tre lerte utiligis Jurgenon kaj la stilon de Cabell en sia novelo “Kiel kaj kial Jurgen turniris por Damo Lisa” (Vitralo, paĝoj 112–132).

El ĉiuj libroj de Cabell, Jurgen estas la sola, kiu restis seninterrompe aĉetebla ekde la apero ĝis nun. Ĝian sukceson akcelis la hodiaŭ nekredebla fakto, ke en Novjorko ĝi estis en juĝejo akuzita pri maldeco kaj obsceno. Sed ne serĉu tiujn en la libro!..

La delikateco kaj preskaŭ poezieco de la Kabela stilo estas unu el la ĉefaj logaĵoj de la libro. La juĝisto ĉiuokaze rifuzis la akuzon.

La libro estas fortike bindita kun kovrilo de Maria Baĵenova. Ĝi estas mendebla ĉe UEA, FEL, ELNA kaj aliaj gravaj libroservoj kontraŭ 18 eŭroj. La abonantoj de La Ondo povas mendi la 240-paĝan libron rekte ĉe la redakcio sendinte 30 respondkuponojn. La ruslanda prezo estas 59 rubloj (plus sendokosto).

Legu la unuan ĉapitron de Jurgen, kiu aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2001). 


Novaĵoj