Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Adiaŭ, Uralo! Saluton, Baltio!

La julia kajero de La Ondo de Esperanto markis la finon de la Jekaterinburga eldon-periodo — la 24an de junio ni forlasis Uralon.

Kvankam neniu el ni du estas denaska loĝanto de Jekaterinburg, ni sentas nin preskaŭ tiaj, ja en neniu alia urbo ni loĝis tiel longe (Halina pasigis ĉi tie dudek kvar jarojn, kaj Aleksander — preskaŭ dek sep). Ni venis al ĉi tiu urbo (tiam ankoraŭ Sverdlovsk) junaj kaj esperplenaj. Ĉi tie ni baraktis por transvivi la malfacilegaĵojn de la komunisma kaj postkomunisma tempo. Ĉi tie ni laboris kaj ripozis. Ĉi tie ni spertis haladzon de “komunloĝejoj” kaj mankon de nutraĵoj, sed ankaŭ la ĝojegon ekloĝi en propra loĝejo sen ebriaj najbaroj. Ĉi tie ni kunligis niajn vivojn, kaj nia filo estas denaska jekaterinburgano.

Sed eĉ en la plej malhelaj tagoj varmigis niajn animojn la konscio pri tio, ke ni ne estas solaj. Forveturonte ni esprimas nian plej koran dankon al la jekaterinburgaj samideanoj, kiuj helpis kaj apogis nin, kaj sen kiuj nia agado certe ne estus tiel konata kaj estimata.

“Dankon, niaj karaj!” — ni diras al Alla Dzjuba, Olga Gavrilova, Vjaĉeslav Gusev, Rita Ĥusanova, Aleksandr Karvacki, Viktor Kloĉkov, Viktor Kudrjavcev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Natalia Lifŝic, Jevgenij Lipin, Jelena Morozova, Ilsia Novikova, fratoj Parfentjev, Vladimir Polikarpov, Valentin Puŝkarjov, Ivan Stroitelev, Natalia Talankina… Dankon al ĉiuj, kiuj dediĉis parton de sia valora tempo laborante kun ni por Esperanto.

Tamen ni decidis forlasi Uralon kaj pro la maloportuna geografia situo de Jekaterinburg (necesas tritaga trajna vojaĝo por veni al Pollando, aŭ multekosta avia vojaĝo) kaj pro la ĉiam pli malbona efiko de la urala klimato al la sano kaj laborkapablo.

Post longa pripensado ni elektis iri al Kaliningrad (Königsberg). El ĉi tiu urbo ni povos pli facile veni eksterlanden (necesas nur kelkaj horoj, ne tagoj, por veni al Pollando, Germanio kaj la tri Baltaj landoj), kaj ni povos okazigi en la urbo de Kantio internaciajn esperantistajn aranĝojn.

Ni daŭrigos la informan, eldonan, gazetan, instruan, kulturan kaj movadan agadon en unu el la ŝlosilaj regionoj de Eŭropo (Orienta Prusujo), kiu ofte estas en la fokuso de la Ruslanda kaj Eŭropa gazetaro.

La urala Ondo baldaŭ venis sur la baltan bordon, sed la transira periodo neeviteble perturbas la eldonritmon de ĉi tiu gazeto — ni petas viajn komprenemon kaj indulgon.

Nia nova adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 236039, Ruslando.

Nia provizora ret-adreso: sezonoj@yandex.ru

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov


Novaĵoj