Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Prezentoj de La Ondo kaj Sezonoj

Post la ekloĝo en Kaliningrad ni finfine ricevis la eblon renkontiĝi kun niaj abonantoj kaj legantoj ne nur en nia loĝ-urbo.

En julio Aleksander venis por unu tago al Kaunas (Litovio), kie okazis la tradiciaj Baltaj Esperanto Tagoj (BET-37). 9 jul 2001 li rakontis pri La Ondo kaj Sezonoj kaj respondis la demandojn de la venintaj BETanoj.

24 sep 2001 Halina prezentis nian agadon en Bydgoszcz (Pollando) okaze de la 27a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo. Interalie, en decembro al Kaliningrad eble venos — survoje al Litovio — buso kun studentoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (Bydgoszcz).

Sekvatage Halina iris al Poznań, kie ŝi faris similan rakonton por la interlingvistikaj studentoj en la Lingvistika Fakultato de Universitato Adam Mickiewicz. Post ŝia forveturo, al Poznań venis Aleksander. Kadre de ARKONES li prelegis 29 sep pri Gaston Waringhien (la teksto aperis en la junia Ondo) kaj prezentis la revuon kaj la eldonejon en la speciala forumo.

10 okt 2001 Halina kaj Aleksander venis duope al Belostoko (Białystok). Helpe de belostokaj esperantistoj ili konatiĝis kun la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. En la Esperanto-Centro ilin renkontiĝis kun multaj (ĉirkaŭ 30) lokaj esperantistoj kaj kelkaj ĵurnalistoj, kiuj interesiĝis pri La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj kaj respondis dekojn da divers-temaj demandoj.

Halina kaj Aleksander inter belostokaj samideanoj (sendis E.Karczewska)
Jam la 11an de oktobro en la belostoka eldono de la plej populara pollanda tagĵurnalo Gazeta Wyborcza aperis raporto pri tiu renkontiĝo kun foto de Agnieska Sadowska, kiu montras la redaktoron de La Ondo kun la revuo en la manoj.

Dum la renkontiĝoj estis sukcese vendataj libroj de Sezonoj; pluraj personoj abonis favortarife La Ondon.

En novembro ni planas partopreni la tradician renkontiĝon GRUPE en Gliwice (Pollando), kaj laŭvoje ni prelegos en la Varsovia E-klubo. Fine de novembro estas planata vizito de Olsztyn. Vintre ni venos al Kaunas (je la Zamenhofa Tago) kaj Malbork.

Koran dankon al la organizintoj kaj gastigintoj!

Halina kaj Aleksander


Novaĵoj