Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Vinjeto de M.Baĵenova
“En truo en tero vivis hobito. Ne aĉa, malpura, malseka truo plena je vermstumpoj kaj ŝlima odoro, nek seka, dezerta, sabla truo sen sidlokoj aŭ manĝaĵoj. Ĝi estis hobito-truo, kaj tio signifas komforton”.
— Per tiuj vortoj komenciĝas La hobito, aŭ tien kaj reen, kiun oksforda filologo John Ronald Reuel Tolkien origine verkis kiel ĉekamenan vesperan rakonton al la propraj infanoj.

Oni konas la sekvon. La teksto estis preskaŭ hazarde eldonita en 1937, kaj komenciĝis la triumfa marŝado de Bilbo Baginzo tra la mondo. La hobiton sekvis post la mondmilito trivoluma eposo La Mastro de l' Ringoj, kiu fariĝis unu el la kultaj romanoj kun milionoj da adorantoj ĉiulande kaj — laŭ la opinisondo de BBC — la plej grava literatura verko de la 20a jarcento.

En 1995 per eldono de La Kunularo de l' Ringo, kiu estas la unua parto de La Mastro de l' Ringo, eldonejo Sezonoj ekrealigis la projekton “Tolkien en Esperanto”. Sekvis La du Turegoj kaj La reveno de la Reĝo. La 1400-paĝa traduko de William Auld, eldonita en Jekaterinburg, trovis tre favoran akcepton de la legantaro kaj kritiko, kaj fine de 2000 la projekton kompletigis enmondigo de La hobito.

William Auld ja partoprenis en la tradukado de La hobito per esperantigo de la poeziaĵoj, sed la tutan prozan parton tradukis d-ro Christopher Gledhill, universitata lekciisto pri la franca lingvo kaj lingvistiko en la universitato de St.Andrews (Skotlando).

Sezonoj eldonis La hobiton kiel la naŭan volumon en la libroserio Mondliteraturo, en kiu antaŭe aperis ankaŭ La Mastro de l' Ringoj. La libro havas 224 paĝojn, fortikan bindon kaj trikoloran kovrilon de Maŝa Baĵenova. Ŝi kreis ankaŭ bildojn por ĉiu ĉapitro (entute 19). La libro entenas ankaŭ mapon kaj etimologian klarigon pri la nomoj en la verkoj de Tolkien. La hobito estos mendebla ĉe UEA, FEL, ELNA kaj aliaj gravaj libroservoj kontraŭ 15 eŭroj. La abonantoj de La Ondo povas mendi la romanon rekte ĉe la redakcio sendinte 24 respondkuponojn.

En la 86a Universala Kongreso de Esperanto (Zagrebo, julio 2001) estis anoncita la rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA 2000. En la konkurso Infanlibro la premion ricevis eldonejo Sezonoj pri La Hobito.

Legu la 5an ĉapitron de La hobito en nia ret-paĝaro. 


Novaĵoj